Mardo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Mardo estas la dua tago de la semajno, laŭ internacia normo ISO 8601. Tiu nomo venas el la franca mardi, kiu siavice venas de la latina dies Martis, tago de la dio Marso. El tiu venas la vortojn martes kaj martedì ankaŭ.

Oni kopiis la ideon en ĝermanidaj lingvoj, uzante la nordian militdion Tiw anstataŭ Marso, en Tuesday, dinsdag kaj Dienstag.

Simile en Hinda lingvo tio nomiĝas mangalvâr मंगलवार t.e. tago de Marso.

En multaj mondpartoj, mardo estas la dua tago de la laborsemajno.

Mardo sekvas lundon kaj antaŭvenas merkredon. Vidu: Gregoria kalendaro.

En hispanlingvaj kulturoj, mardo estas malbonaŭgura tago. Proverbo diras, En martes, no te cases ni te embarques (marde, nek edziĝu nek enŝipiĝu). La mardo, la 13-a ... estas por hispanlingvanoj malbonaŭgura, kiel vendredo, la 13-a... por anglalingvanoj aŭ franclingvanoj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.fec.gov/pages/faqvdayeprocedures.htm
·  http://www.indepthinfo.com/weekdays/tuesday.shtml
·  http://nbriefs.com/2005/06/today-is-tuesday.html
·  http://www.cjvlang.com/Dow/index.html


Tagoj de la semajno

Lundo | Mardo | Merkredo | Ĵaŭdo | Vendredo | Sabato | Dimanĉo

Aliaj lingvoj