Dio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj signifoj de la vorto aŭ mallongigo dio rigardu ĉe DIO.


God2-Sistine Chapel.png

Diodioj estas, laŭ multaj religioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon. Laŭ la diversaj religioj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo). Estas ankaŭ filozofiaj konceptoj de dio, pli aŭ malpli malnaivaj (vidu panteismon, deismon). Nuntempe inter homoj diras sin 53% monoteistoj, 26% politeistoj kaj 21% ateistoj.

Enhavo

[redakti] Enklasigo

[redakti] Laŭ la nombro de dioj

Bildigo de Brahmo, Viŝnuo kaj Ŝivao, la diaj figuroj de la trimurti, fine de la 18-a jarcento

Ofte oni distingas inter politeismaj religioj, kiuj konas plurajn diojn, kaj la monoteismaj religioj, kiuj akceptas la ekziston de nur unu dio. En la kosmologio de monoteismaj religioj, politeismaj dioj kun siaj diversaj funkcioj iĝas ofte atributoj de la ununura dio, aŭ malplialte situanta supernaturaj estaĵoj kiel anĝelojSanktuloj.[1]

Laŭ islamo, kristanismo estas politeisma, sed laŭ la memkompreno de kristanismo, ĝi estas monoteisma: la Sankta Triunuo ja estas unu dio, kvankam tri personoj (patro, filo kaj spirito sankta) apartenas al ĝi.

Notu ke kiam oni skribas pri monoteismaj religioj, la vorto "Dio" ofte estas majuskligita.

Kvankam la monoteismoj nur servas unu plejaltan dion, ili ankaŭ rekonas supernaturulojn super homoj kaj sub dio: anĝelojn, demonojn, ktp. Laŭ Aŭgusteno, la romiaj kaj grekaj dioj ne estis simple falsaj mitoj, sed fakte demonoj, kiuj delonge trompis homojn.

[redakti] Laŭ kosmonatura funkcio

Kreodioj
Bildigo de la kristana kreodio kiel geometriisto. Miniatur el franca biblio, 13-a jarcento
En multaj kulturoj disvastiĝis la ideo pri la estiĝo de la mondo el praa ovo, kiu entenis ĉiajn ecojn por krei ĉion. Kutime okazis evento, kiu estigas ŝanĝojn aŭ evoluojn. Ĉe la okcidentafrikaj Dogonoj la kreodio Amma skuis la kosman ovon kaj tiel liberigis diojn de ordo kaj malordo. La ideo de dia metiisto aŭ ĉarpentisto disvastiĝis multe en Afriko.[2]
Ĉielo- kaj ŝtormodioj
Bildigo de la ĉielodio Varuna batalanta kontraŭ Rama, pentraĵo de Raja Ravi Varma, 19-a jarcento
Dioj, kiuj revelaciiĝis en la ĉielo estis kaj estas ofte rigardataj kiel la plej alta dioj; tipaj tiaj ekzemploj estas la fruveda dio Varuno kaj la irana dio Ahura Mazda.[3]

La kredo je ĉielodioj kiel plej altaj estaĵoj, kiuj kreis la mondon, estas ĝis iagrade trovebla ĉe" ĉiuj tribaj popoloj. Tiaj dioj tamen plej ofte estas pasivaj, tiel ke ili en la religia kulto ne havas gravan rolon. Pli gravas la kredo je sanktaj fortoj kaj estaĵoj, kiuj alproksimigas al la ĉiutaga vivo de la homoj, kaj ŝajnas al ili pli efikaj.[4] Tiaj sanktaj fortoj reprezentiĝis diversforme de totemismo kaj kulto de prauloj ĝis mortofantomoj kaj sundioj. Laŭ Mircea Eliade ĉielodioj iam ofte estis la centro de religia vivo, sed estis anstataŭitaj per pli alireblaj formoj. Ekzemploj de ĉieldioj, kiujn oni daŭre veneras kulte estas la dio Avonavilona de la popolo Zuni kaj la kreodio Cagn de la boŝmanoj.[5]

[redakti] Laŭ socia funkcio

Georges Dumézil montras tri ĉefajn sociajn funkciojn ĉe dioj de la protohindeŭropa kulturo: la funkcio de reganto kun magiaj kaj leĝdonaj aspektoj, fizika potenc- kaj kuraĝofunkcio, ĉefe dum militepoko, kaj fekondeco- kaj bonfartofunkcio.[6] Ĉe aliaj kulturoj tiu skemo estas nur parte uzebla. Tiel ekzemple multaj dioj de Malgrand-Azio kaj Afriko kombinas la funkciojn de reganto kaj militestro, dum aliaj kulturoj ne klara distingas la rikoloto- kaj militfunkciojn.[7]

Koĉikvecalo en la Kodekso Rios, 16-a jarcento
Prizorgantoj de moralo kaj socio
La plej altaj dioj estas ofte samtempe prizorgantoj de la socia ordo kaj moralo. Tiaj dioj postulas respondecon de homoj, juĝas kaj punas ilin, aŭ rekte aŭ malrekte pere de aliaj dioj. En la veda kompreno Varuno estas la protektanto de la kosmomprala leĝo rta. La juda-kristana dio JHWH estas la kreinto de la leĝo. En la romia religio Jupitero estis la prizorganto de la ĵuro, de kontraktoj kaj de moralaj devoj. En Babilono la kunveno de la grandaj dioj zoris pri la socio kaj decidis pri homaj sortoj.[7]

[redakti] Laŭ ecoj

Oni ofte aldonas al dioj apartajn ecojn, kiuj entenas bonajn aŭ kolerajn karakterojn. Tre kruela estas ekzemple la patrinodiino de la aztekoj, Koatlikue, kiu estas prezentita kun ĉemizo el homaj manoj kaj koroj. Ŝi naskis la militdion Huicilopoĥtli, kiu mortigis siajn kvarcent gefratojn. JHWH estas bildigita en la torao kaj dolĉe, kaj kolere. En Hindujo la plej gravaj dioj havas kaj mildan kaj timigan formon.[8] Kvankam Kalio reprezentas morton kaj detruon kaj manĝas siajn idojn, ŝi estas adorata de multaj hinduoj kiel amema patrino. La dio Hina de la havajanoj estas alia ekzemplo por dio, kiu favoras bonfarton, sed alportas ankaŭ morton kaj detruon al la homoj. Antaŭ la kristanisma misiado la kikujoj kredis, ke ilia dio, estis ama dio, kiu tamen punis tiujn, kiuj ne obeis lin per malsato, malsano kaj morto.[9]

[redakti] Ecoj

[redakti] Enkarniĝo

En iuj religioj dio iafoje enkarniĝas kiel homo: Jesuo Kristo, Ramo, Kriŝno, Montanus, ktp.

[redakti] Morto kaj releviĝo

Dioj estas, preskaŭ laŭ difino, senmortaj, sed malgraŭ tio, ili iafoje mortas kaj reviviĝas. Tiel ekzemple: Dionizo, Adoniso, Oziriso kaj Jesuo Kristo.

[redakti] Komunikado

Laŭ la abrahamaj religioj, dio komunikas kun homoj per profetoj, anĝeloj, sonĝoj, vizioj kaj sia vorto (la biblio, la korano).

Laŭ la antikvaj grekoj, la dioj komunikis per sonĝoj, orakloj, mitologio kaj signoj (precipe la flugado de birdoj kaj la internaĵoj de bestoj).

[redakti] Ekzisto de dio

Filozofoj iafoje penas pruvi la ekziston de dio sole per logiko. Tiel ekzemple Aristotelo, Anselmo, Tomaso de Akvino, Kartezio kaj Kantio. Ĉiu nova pruvo estas pli subtila, sed ĝis nun neniu pruvo estas senmanka. Sed tio ne necese pruvas la kontraŭon: ateismon.

[redakti] Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri dio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[10]:

Citaĵo
« Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. »
Citaĵo
« Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
Citaĵo
« Komenci per Dio kaj fini per diablo. »
Citaĵo
« Popolo diras, Dio diras. »

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, Vol. 6, p. 3616
  2. Roy Willis: World Mythology, p. 18 f.
  3. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 40, 83
  4. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, Ĉapitro 2; Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ en Encyclopedia of Religion, Vol. 6, p. 3618
  5. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, p. 52–56
  6. Georges Dumézil: Les dieŭ souverains des Indo-Européens. Gallimard, Paris 1986, ISBN 2-07-029586-9
  7. 7,0 7,1 Theodore Ludwig: Eintrag „Gods and Goddesses“ in Encyclopedia of Religion, Vol. 6, p. 3621
  8. Mircea Eliade: Patterns in Comparative Religion, S. 419; John Carman: Majesty and Meekness, p. 143–152
  9. John S. Mbiti: Concepts of God in Africa, p. 33
  10. [1]

[redakti] Aliaj projektoj


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj