Evangelio laŭ Johano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La evangelio laŭ Johano estas la kvara libro de la Nova Testamento en la Biblio.

Aŭtoro kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ tradiciemaj teologoj la aŭtoro de la evangelio estas la apostolo Johano. Joh 19,25-27 priskribas scenon ĉe la kruco de Jesuo, kiu mankas ĉe la sinoptikuloj: Jesuo rigardis "apudstarantan disĉiplon, kiun li amis", kaj diris al sia patrino "Virino, jen via filo". Tion kelkaj interpretas tiel, ke la amata disĉiplo estis Johano mem, ĉar fine de la evangelio (Joh 21,24) tekstas: "Tiu estas la disĉiplo, kiu atestas pri tio kaj skribis tion". Aliflanke tiaj finaj rimarkigoj estas tekniko, kiun multaj aŭtoroj uzis por havigi al si pli da kredindeco.

Johano pli forte diferencas de la aliaj tri evangelioj, nomataj "sinoptikaj", ol tiuj diferencas inter si. Tio kondukis inter teologoj al la "teorio pri du fontoj", kiu supozas, ke origine ekzistis du tekstoj pri la vivo de Jesuo Kristo, el kiuj ekestis unuflanke la sinoptikaj evangelioj kaj aliflanke la evangelio laŭ Johano.

Hodiaŭ oni ĝenerale supozas, ke la evangelio estiĝis en pli longdaŭra tempo el diversaj fontoj per diversaj aŭtoroj kaj redaktantoj. La lasta, la ĉefa aŭtoro verŝajne estas jud-devena kristano, kiu sentis sin aparte ligita kun la teologia tradicio de la apostolo Johano.

Tempo kaj loko[redakti | redakti fonton]

Ekesto post ĉirkaŭ 125 ŝajnas neebla pro la papirusa fragmento P52, kiu estas trovita en Egiptio. Ĝi mezuriĝas nur malmultajn kvadrat-centimetrojn kaj enhavas partojn el Joh 18,31-33 brustflanke kaj 37-38 dorsflanke. La plejmulto de la fakuloj pensas, ke ĝi estas skribita ĉirkaŭ 125 p. K.

Dum konservemaj teologoj nomas jarojn inter 80 kaj 98, adeptoj de la histori-kritika skolo pensas, ke la evangelio estas skribita komence de la 2-a jarcento. Sed ankaŭ inter ili kelkaj preferas fruan datiĝon.

Pri la loko oni nenion scias.

Stilo[redakti | redakti fonton]

La frazoj kutime estas mallongaj kaj tre simplaj, ofte eĉ monotonaj. Sed malantaŭ tiu ĉi senpretenda lingvaĵo sin kaŝas alta teologio kaj profunda spirita riĉeco.

La prezentado de la enhavaj elementoj ofte ne estas logika, sed estas medita kaj elvoka: Iu ideo estas metata antaŭ la okulojn de la leganto, estas turnata kaj prilumata de ĉiuj flankoj. Poste, unu vorto el ĝi fariĝas kapvorto de nova ideo, kiu sammaniere estas pritraktata. Tiel unu alineo elvokas la sekvantan.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La evangelio ne havas klare ekkoneblan strukturon. Pro tio kelkaj ekzegezistoj prezentas nur la unuopajn perikopojn unu post la alia.

Jen, tamen, ebla dispozicio: [1]

  • Prologo (Joh 1,1-18)
  • La publika agado de Jesuo (Joh 1,19 - 12,50)
  • La adiaŭaj paroloj de Jesuo (Joh 13 - 17)
  • La suprenleviĝo de Jesuo (Joh 18,1 - 20,29)
  • Epilogo (Joh 20,30-31)
  • Aldono (Joh 21)

    Intenco[redakti | redakti fonton]

    La evangeliisto volas montri, ke Jesuo, la Filo de Dio, estas la lumo kaj la vivo (greke: φῶς καὶ ζωὴ) de la mondo. Tio jam videblas en la prologo:

    En li estis la vivo
    kaj la vivo estis la lumo de la homoj. (Joh 1,4)

    La bildo pri Jesuo fariĝas evidenta inter alie el la famaj "Mi estas"-eldiroj (greke: ἐγώ εἰμὶ):

    • Mi estas la pano de vivo (Joh 6,48)
    • Mi estas la lumo de la mondo (Joh 8,12)
    • Mi estas la pordo (Joh 10,7)
    • Mi estas la bona paŝtisto (Joh 10,11)
    • Mi estas la releviĝo kaj la vivo (Joh 11,25)
    • Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo (Joh 14,6)
    • Mi estas la vinberarbo (Joh 15,5)

    Tiuj ĉi "mem-prezentadoj" de Jesuo envere estas kredo-konfesoj pri Jesuo. Do: Anstataŭ "Jesuo diris: Mi estas la lumo de la mondo" oni povas legi "La evangeliisto konfesas Jesuon kiel la lumon de la mondo". – La tuta evangelio ja ne estas stenografita raporto pri eventoj, sed vivata proklamo de la kredo.

    La mirakloj (la "signoj") de Jesuo havas la saman celon. Kelkfoje la rakonto fakte estas nur enkonduko por la sekva longa parolo de Jesuo, tio estas por detala kredo-konfeso pri Jesuo. Simile kiel paraboloj en la sinoptikaj evangelioj montras, kio estas la Regno de Dio, tiel en Johano miraklo-rakontoj montras, kiu estas Jesuo Kristo.

    Grava akcento ĉe Johano estas ankaŭ la sakramentoj de la bapto kaj de la eŭkaristio, simboligitaj per akvo kaj sango. – Pli poste, la ekleziaj patroj vidos en la traborito koro de Jesuo la fonton de la eklezio.

    Efiko[redakti | redakti fonton]

    Ĝis hodiaŭ la evangelio laŭ Johano estas alte estimata. Ĝi forte influis la kredon kaj la teologion en ĉiuj jarcentoj. En la 3-a jarcento Sankta Klemento el Aleksandrio nomis ĝin spirita evangelio, kaj germana teologo de la 20-a jarcento skribis, ke ĝi estas "la plej perfekta enkorpiĝo de tio, kion evangelio en sia kerno volas esti".

    Iuj ekzegezistoj kaj historiistoj de la du lastaj jarcentoj dubis pri la historieco de iuj rakontaj epizodioj en la evangelio de Johano. Kaj tio pro ilia malsameco de tiuj rakontataj en la sinoptikaj evangelioj. Ekzemple, la epizodo de la mirakla sanigo en la kvina ĉapitro, kie estas parolte pri la lageto Betesda, cirkaŭata de kvin portikoj, najbare de la Pordo de la Ŝafoj. Ĉar neniu antikva dokumento mencias tiun legeton, inkluzive de la Biblio, ŝainis al kelkaj bibliistoj kaj skeptikuloj ke Johano fantazie cirkonstancigis la lokon de la miraklo. Sed kiam arkeologoj ĵuse fosis tie kie, laŭ la johana evangelio, troviĝus la lageto, granda estis la surprizo: el tiuj ili trovis spurojn de unu cirkaŭata de spuroj de kvin portikoj. Oni vidu tion en RUGGERO SANGALLI, GLI ANNI TERRENI DI GESU', SUGERCO 2009, kie estas rimarkite ke la fosaĵo inter bibliaj rakontoj kaj historio ĉiam pli reduktiĝas ankaŭ danke al arkeologio.

    Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, B. John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La Bona Mesaĝo – laŭ Johano, eldonita de Fonto 1992,
      Fonto-Kajeroj numero 9

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]