Evangelio laŭ Marko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La evangelio laŭ Marko estas la dua libro de la nova testamento en la biblio.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Laŭ la fru-kristana tradicio skribis ĝin Marko, tio estas Johano Marko el Jerusalemo, filo de iu Maria (ne la Dipatrino Maria), en kies domo kunvenis la unua kristana komunumo de Jerusalemo (Agoj 12,12). Marko estis kuzo de Barnabaso (Kol 4,10), li estis kunlaboranto unue de Paŭlo kaj Barnabas (Agoj 12,25), poste de Petro (1 Pet 5,13). Kelkaj klarigantoj pensas, ke li estas ankaŭ la junulo, kiu ĉe la arestado de Jesuo forkuris nuda (Mar 14,51-52).

Loko, tempo, celgrupo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la tradicio Marko skribis la evangelion en Romo. El la tempa koincido kun la detruo de Jerusalem oni povas konkludi, ke la evangelio estas verkita ĉirkaŭ la jaro 70. Ĝi estas skribita por paganoj kaj kristaniĝintaj paganoj. (Komparu Mar 7,3-4, kie oni devas klarigi al la legantoj simplajn judajn kutimojn.)

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La libro estas raporto pri la pasiono de Jesuo kun ampleksa, detala enkonduko. Per tiu ĉi verko Marko kreis la novan literaturan ĝenron "evangelio".

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Preparo de la agoj de Jesuo (Mar 1,1-13)
  • La agoj de Jesuo en Galileo (Mar 1,14 - 8,26)
  • Survoje al Jerusalem (Mar 8,27 - 10,52)
    • la unua anonco de la pasiono kaj releviĝo (Mar 8,31-33)
    • la dua anonco de la pasiono kaj releviĝo (Mar 9,30-32)
    • la tria anonco de la pasiono kaj releviĝo (Mar 10,32-34)
  • La lastaj tagoj en Jerusalem (Mar 11 - 13)
  • Pasiono kaj releviĝo de Jesuo (Mar 14,1 - 16,8)
  • Aldono (Mar 16,9-20)

    La ne-aŭtenta aldono[redakti | redakti fonton]

    La aldono ne troviĝas en la plej fruaj manuskriptoj. Ĝi estiĝis en la dua jarcento kiel resumo el la koncernaj partoj de la aliaj evangelioj. Ĝi ne estas aŭtenta, sed apartenas al la kanona teksto. Anstataŭ ĝi troviĝas en unu manuskripto jena aldono:

    Kaj ĉion, kio estis ordonita al ili, ili sciigis al la kunuloj ĉirkaŭ Petro. Post tio Jesuo mem de oriento ĝis okcidento pere de ili proklamis la sanktan kaj nepereontan mesaĝon de la eterna savo. Amen.

    Kelkaj manuskriptoj havas ambaŭ aldonojn.

    La aldono(j) estiĝis verŝajne pro tio, ke la abrupta kaj negativa fino en Mar 16,8 ne estis kontentiga. Ne verŝajne estas, ke iam ekzistis iu originala fino, kiu poste perdiĝis.

    Fontoj[redakti | redakti fonton]

    Por skribi sian evangelion Marko kolektis, kion li aŭdis pri Jesuo:

    • Oni estis raportinta la parabolojn de Jesuo.
    • Ĉirkaŭ la izolitaj eldiroj de Jesuo (aŭtentaj Jesuo-vortoj) estiĝis jam apostolaj predikoj.
    • Same oni el la mirakloj de Jesuo estis jam farinta apostolajn predikojn pri la kredo je Jesuo Kristo.
    • La morto kaj la resurekto de Jesuo estis, laŭ la Agoj de la apostoloj, la granda temo de la apostolaj misi-paroladoj, same kulmino kaj kerno en la epistoloj de Paŭlo, ĉu en ties dogmatikaj ĉu en ties admonaj partoj. Tiele ili jam estis fariĝintaj la plej frua komuna tradiciaĵo.

    Intenco[redakti | redakti fonton]

    Marko ne intencas skribi biografion de Jesuo. Li volas proklami, ke Dio per Jesuo savas la mondon. Jesuo estas la profetita Mesio, la Filo de Dio. En lia persono venis proksimen la Regno de Dio.

    La tempo jam plenumiĝis
    kaj la regno de Dio alproksimiĝis;
    pentu,
    kaj kredu al la evangelio.
    (Mar 1,15)

    Sed Jesuo estas mesio ne en gloro, sed en sufero. Pro tio ankaŭ ĉiu, kiu volas postsekvi lin, devas esti preta suferi. La unua pagano, kiu ekkonis tiun ĉi mesio-misteron, estas la centestro sub la kruco (Mar 15,39). En li la tuta elpagana eklezio konfesas Jesuon Filo de Dio.

    Efiko[redakti | redakti fonton]

    Hodiaŭ oni preskaŭ ĝenerale agnoskas, ke la evangelio laŭ Marko fariĝis (kune kun la tiel nomata Q-Evangelio) la bazo de la du aliaj sinoptikaj evangelioj, nome Mateo kaj Luko; tio signifas, ke Mateo kaj Luko transprenis, escepte de kelkaj versikloj, la tutan materialon de Marko.

    La evangelio laŭ Marko jam meze de la 2-a jarcento kun la aliaj tri formis la kanonon de la kvar evangelioj. Tiu ĉi listo de sanktaj skriboj fariĝis ĝis meze de la 4-a jarcento pli ampleksa. Fine la romkatolika eklezio en 1546 per dekreto de la koncilio de Trento difinis la kanonon. La eklezioj el la reformacio havas alian konvinkon pri la kanono, sed tio neniam koncernis la evangelion laŭ Marko.

    Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

    La traduko de la brita komitato (John Cyprian Rust, John Beveridge kaj C. G. Wilkinson) estas trovebla

    Nova traduko de Gerrit Berveling:

    • La Bona Mesaĝo – laŭ Mateo, eldonita de Fonto 1992,
      Fonto-Kajeroj numero 6