Nova testamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Nova Testamento estas kolekto de dudek sep libroj de la Biblio.

La latina vorto "Testamento" tradukas la grekan vorton Διαθήκη (Diatheke) kaj estis proponita, kune kun la divido de sanktaj skribaĵoj en "Malnova" kaj "Nova", de Origines en la 3-a jarcento.

La listo de libroj de la Nova Testamento ĝenerale akceptata hodiaŭe de ĉefaj kristanaj eklezioj estis proponita en la 2-a jarcento, sed ne estis la nura. Estis multaj versioj de "Novaj Testamentoj" antaŭ la 4-a jarcento, kelkaj ne havas eĉ ne unu libron de nuna libraro.

Historio de la Tekstoj[redakti | redakti fonton]

Paĝo el Codex Sinaiticus

Inter la komenco de kristanismo kaj la plej malnovaj ekzempleroj kiujn ni konas de evangelioj estas 175 jaroj. Oni havas nur ĉirkaŭ 30 manskribitajn papirojn de libroj el Nova Testamento de antaŭ 4-a jarcento, ĉiuj nekompletaj kaj kun gravaj malsimilaĵoj inter si. El tiuj, la plej grava estas la Codex Sinaiticus (ĉ. 350).

Post la 4-a jarcento, kun la stabiligo de kristanismo, la tekstoj estas pli abundaj kaj homogenaj, kaj oni havas sennombrajn mezepokajn manskribojn.

Robertus Stephanus (aŭ france Robert Estienne), en sia presita versio de 1551 en Ĝenevo kreis la dividon de la teksto je versikloj.

La Teksto en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la Biblio. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de la Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A. E. Wackrill kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando.

Nova Traduko:

Depost 1989 Gerrit Berveling laboris super nova traduko de la Nova Testamento. En 1992 aperis, en unuopaj libretoj, ĉe Fonto lia traduko de la kvar evangelioj. En 2001 ĉe la sama eldonejo aperis la iom prikomentita eldono "Paŭlo kaj lia skolo" (Nova Testamento, vol. 1) kun ĉiuj leteroj atribuataj al Paŭlo. La kvar evangelioj intertempe estas funde reviziitaj kaj aperis en 2012 ĉe Fonto kune kun iom da komentoj, sub la titolo "La bona Mesaĝo de Jesuo; la kvar evangelioj" (Nova Testamento, vol. 2). Pri la cetero de la Nova Testamento, li aperigis la kompletan tradukon sub la titolo Flanke je Jesuo (Nova Testamento, vol. 3) en 2010 ĉe VoKo.

Partoprenis en la unua Esperanto-traduko de l' Nova Testamento:

Libroj de Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

Oni dividas, tradicie, la Novan Testamenton je 3 partoj: Historiaj Libroj (Evangelioj kaj Agoj); Leteroj (aŭ Epistoloj) kaj Apokalipso. La Leteroj estas subdividitaj en Paŭlaj Leteroj kaj "Katolikaj" (t. e. universalaj) Leteroj; fine Paŭlaj Leteroj estas klasifikitaj je Al-Ekleziaj Leteroj kaj Paŝtistaj Leteroj.

La unuaj 3 Evangelioj (laŭ Mateo, laŭ Marko, laŭ Luko) estas nomitaj sinoptikaj pro la internaj samecoj.

Libraro de Nova Testamento laŭ tradicia vico[redakti | redakti fonton]

Historiaj Libroj (Evangelioj kaj Agoj):

Leteroj de Paŭlo:

Aliaj Leteroj:

Alia:

  • Apokalipso (lΑΠΟΚΑΛΥΨΙΣ ΙΩΑΝΝΟΥ).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]