Barnabaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
statuo de la Sankta Barnabaso en la preĝejo de la nacia palaco en Mafra, Portugalio

Barnabaso estis judo el la izraela tribo de levidoj, sed kun sia familio ne vivis en Judio, sed sur la mediteranea insulo Kipro. Laŭ la listigo de jesuaj apostoloj en la novtestamenta libro Agoj de la Apostoloj (4,36) li krome havis la duan nomon Jozefo (en iuj manuskriptoj Joseo). Barnabaso estas plurfoje menciata en la nova testamento, krom en la libro Agoj de la Apostoloj inter alie en la unua epistolo al la korintanoj kaj la epistolo al la galatoj. Laŭ pli postaj kristanaj tradicioj oni jes ja kalkulis lin al la disĉiploj kaj apostoloj de Jesuo, sed ne al la dek du kernaj apostoloj. Laŭ la kristanaj legendoj li predikis en Romo, estis episkopo en Milano kaj baptis la pli postan papon Klemento de Romo.

Laŭ la apokrifaj Barnabas-aktoj li kiel martiro mortis sur la insulo Kipro, kie li konsideriĝas nacia sanktulo.

Vivo kaj dokumentaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la indikoj de la apostola historio de Luko, Barnabaso estis membro de la unua kristana komunumo en Jerusalemo, kiun li subtenis per la kapitalo akirita pro vendo de bieno. Laŭ la sama libro (9,27) li varbis por akcepto de Paŭlo de Tarso inter la jerusalemaj apostoloj. El nuntempa scienca vidpunkto tamen subeblas ĉu tio estas historia vero. Laŭ du teksteroj de la libro Agoj de la Apostoloj (11,22-30 kaj 13,1) li ĉefe kristane misiis en Antioĥio. En la tiea komunumo ej judaj kaj ne-judaj kristanoj li aktivas kune kun Petro kaj Paŭlo, kiun li mem tie konatigas. Laŭ la ĉapitroj 13 kaj 14 de la libro raportatas, ke li akompane de Paŭlo faris misian vojaĝon tra Kipro kaj la suda Malgrandazio. Sendube Barnabaso estis inter la gvidaj unuaj kristanaj misiistoj. Li ankaŭ estis inter la partoprenantoj de la apostola koncilio (komparu la teksteron Agoj de la Apostoloj 15,1-5 kaj la epistolon de Paŭlo al la galatoj 2,1-10).

La nova testamento ankaŭ raportas pri konfliktoj inter Barnabaso kaj Paŭlo: Unuflanke temis pri la eblo de kuna manĝado de judaj kaj ne-judaj kristanoj en Antioĥio (epistolo de Paŭlo al la galatoj 2,11-13). Aliflanke kverelo temis pri la kunporto de la evangelisto Marko en plia misia vojaĝo (Agoj de la Apostoloj 15,36-41).

Antikvaj kristanaj legendoj raportas pri la kuraco de malsanuloj fare de Barnabaso per tio, ke li metis sur ilin la evangelion laŭ Mateo. La tiel nomata "Barnabasa epistolo" plej probable ne estas de Barnabaso, ĉar ĝi ekestis nur dum la unua duono de la 2-a jarcento. Tiu teksto enhavas malkutimajn interpretojn de la malnova testamento (alegoriojn) kaj polemikon kontraŭ la judismo. La frua kristana verkisto Tertullianus supozis, ke la epistolo al la hebreoj estus verkita de Barnabaso. En la apokrifaj Barnabasaj aktoj oni raportas pri la misiistaj vojaĝoj de Barnabaso ĝis lia martira morto sur la insulo Kipro – la verko venas el la 6-a jarcento. La tiel nomata "evangelio laŭ Barnabaso" nur ekestis dum la 14-a ĝis 16-a jarcentoj, sed en islama polemiko kontraŭ la kristanismo estas ŝatata citaĵo kvazaŭ temus pri historia fonto: Tiu "evangelio" propagandas Mohamedon kiel la veran profeton kaj Jesuon kiel sian vojo-preparanton, kiu ne mortis per krucumado kaj ne estis la filo de dio.

La fakto, ke nur tre malmultaj kristanaj preĝejoj kaj monaĥejoj estas nomataj laŭ Barnabaso, probable ŝuldiĝas al la fakto, ke en la nova testamento li prezentiĝas tre en la ombro de la elstara apostolo Paŭlo. Tamen ekzistas monaĥa ordeno de "barnabasidoj", kiu estas nomata laŭ barnabasa preĝejo.

En kristanaj bildigoj oni kutime montras la sanktulon kun la evangelio laŭ Mateo kaj kun ŝtono. Lokoj, kie troviĝas kristanaj preĝejoj kun relikvoj de Barnabaso, estas Milano (Italio), Prago (Ĉeĥio), Namuro (Belgio), Kolonjo kaj Andechs (Germanio) kaj la insulo Kipro.

La sanktulo estas la patrono de la urboj Milano, Florenco kaj Logroño. Krome li konsideriĝas la patrono de la profesioj de barelistoj kaj teksistoj.

Memortago[redakti | redakti fonton]

La katolika, protestanta kaj anglikana memortago de la sanktulo estas la 11-a de junio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]