Florenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Florenco
Firenze-Stemma.png
El arĝento kun lilio el gorĝo.
Ŝtato: Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono: Flag of Tuscany.svg Toskanio (2005)
Provinco: FI Florenco (2005)
Koordinatoj: 43°47′N 11°15′E  /  43.783°N, 11.25°O / 43.783; 11.25 (Florenco)Koordinatoj: 43°47′N 11°15′E  /  43.783°N, 11.25°O / 43.783; 11.25 (Florenco)
Alto super marnivelo: 50 m
Areo: 102 (2005) km²
Loĝantaro: 368059 (31-12-04)
Loĝdenso: 3453 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj: Galluzzo, Settignano (2005)
Najbaraj komunumoj: Bagno a Ripoli, Campi Bisenzio, Fiesole, Impruneta, Scandicci, Sesto Fiorentino (2005)
Patrono: San Giovanni Battista
Festa tago: 24-a de junio (2005)
Nomo de loĝantoj: fiorentini
Poŝtkodo: 50100 (2005)
Imposta kodo: D612 (2005)
Kodo laŭ ISTAT: 048017 (2005)
Telefona prefikso: 055 (2005)
Retpaĝo: http://www.comune.firenze.it
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Florenco (43°47′N 11°15′O  /  43.783°N, 11.25°O / 43.783; 11.25 (Florenco)Koordinatoj: 43°47′N 11°15′O  /  43.783°N, 11.25°O / 43.783; 11.25 (Florenco)) (Itale, Firenze) estas urbo en la centro de Toskanio, en centra Italio, apud la Rivero Arno. Ĝi grandas 102 km2 kaj ĝia loĝantaro estas ĉirkaŭ 375 000, krom antaŭurba loĝantaro de 200 000. Florenco estas la ĉefurbo de la regiono de Toskanio, kaj mallonge (1865-1871) estis la ĉefurbo de la reĝlando de Italio. Florencon longe (1434-1494, 1512-1527 kaj 1530-1737) regis la Mediĉoj.

Florenco estis centro de mezepoka eŭropa komerco kaj financo kaj kelkfoje konsideriĝas la naskloko de la Italia Renesanco. Florenco estas fama pro ĝia riĉo de arto kaj arkitekturo. Oni diras, ke el la 1000 plej gravaj eŭropaj artistoj de la dua jarmilo, 350 loĝis aŭ laboris en Florenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

La registrita historio de Florenco komenciĝis kun la fondiĝo en 59 a.K. de kolonio fare de romiaj eks-soldatoj, kun la nomo Florentia. Ĝi estiĝis la ĉefurbo de episkopejo en la frua 4-a jarcento, kaj sekve estis sub la regno de Bizanca imperio, Ostrogotoj, Lombardoj kaj Frankoj, dum kiu la loĝantaro eble malkreskis al 1000 homoj.

Historia centro de Florenco

Ĝi fariĝis «Aŭtonoma Urbo» ekde 1115 kaj komencis sian progreson ĝis konvertiĝo en gravan ekonomian potencon en Eŭropo kun la kreado de sia propra valuto floreno en 1252.

El 80 000 loĝantoj antaŭ ol pesto de 1348, multaj laboris en lano-industrio. Florencanoj travivis kelkajn ribelojn ĝis kiam la familio Mediĉoj prenis la urbestradon. Plurfoje Mediĉoj lasis kaj reprenis urbestradon ĝis 1537 kiam ili fariĝis per papa helpo Dukoj, unue de Florenco kaj poste de Toskanio en 1569. Ilia regado tiamaniere daŭris du jarcentojn.

La malapero de tiu ĉi dinastio inkludis Toskanion ene de Aŭstrio-Hungario ĝis la unuiĝo de Italio. Toskanio fariĝis provinco de la Itala Reĝlando en 1861, la unua itala parlamento situis en Florenco, kiu iĝis ĉefurbo de la nova lando inter 1865 kaj 1871 (post Torino kaj antaŭ Romo)

En la 20-a jarcento la urbo multe kreskis precipe danke al turismo (tre grava pro la pluraj artaĵoj), industrio kaj komerco.

En Florenco okazis la 1-a Eŭropa Socia Forumo, de la 7-a ĝis la 10-a de novembro 2002, kaj ĝi estas la urbo de la 91-a Universala Kongreso de Esperanto en 2006.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La Rivero Arno fluas tra antikva parto de la urbo kaj ludas gravan rolon en ĝia historio, portante riĉecon per komerco kaj malriĉecon pro oftaj inundoj. Sur ĉi rivero troviĝas grava kaj bela ponto, la Ponte Vecchio (Olda Ponto), komence konstruita fare de la etruskoj kaj la sola ne difektita dum la Dua mondmilito

Centre de la urbo troviĝas la Fontano de Neptuno, skulptaĵo farita el marmoro ĉe romia akvodukto ankoraŭ funkcianta.

La plej fama palaco estas la Palazzo Vecchio (Olda Palaco), monumento dediĉita a la familio Mediĉoj, kiuj regis la urbon dum la 15-a jarcento. Tre proksima estas la Galleria degli Uffizi (unu el plej famaj artaj muzeoj en la mondo) kaj la skulptarta muzeo Bargello kun pluraj laboroj de Michelangelo kaj Donatello.

En alia bordo de la Arno (Oltrarno laŭ florencanoj) troviĝas la granda Palazzo Pitti kun gastigas la privatan artan kolekton de la familio Mediĉoj, ĉe ĉi tiu palaco troviĝas la ĝardeno Giardino di Boboli dekorita per interesaj skulptaĵoj.

La arkitektura juvelo de la urbo estas sendube la katedralo Santa Maria del Fiore konata ankaŭ per la nomo "il Duomo", alia grava preĝejo estas Santa Croce (Sankta Kruco) (kie?) oni povas vidi tombojn de Galileo, Michelangelo kaj aliaj famuloj de la florenca historio. En la baptejo Sankta Johano videblas interalie la tombo de kontraŭpapo Johano la 23-a.

Aliaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sporto[redakti | redakti fonton]

La loka futbala teamo estas Fiorentina. Florenca piedpilko estas revivigo de mezepoka piedpilko.

Notindaj homoj el Florenco[redakti | redakti fonton]

Florenco

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Florenco havas multajn ĝemelajn urbojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

la 30-an de decembro 1905 fondiĝis en Florenco grupo, kies oficiala bulteno estis la unua regiona Esperanto-gazeto (1906); inter la pioniroj de tiu movado meritas apartan atenton Cicetti, Dattari, advokato Viterbo. En Florenco mem stariĝis kun pluraj grupoj en 1910 Itala Esperantista Federacio (IEF), kies unua ĝenerala kunveno (1-a kongreso de italaj Esperantistoj) okazis en Florenco je 21-23 de marto 1910. Prof. Corrado Grazzini en Florenco organizis nacian asocion inter Esperantistaj instruistoj; tiu ĉi asocio estis en 1916 reorganizita. Luigi Scarselli en Florenco verkis en tiuj jaroj la verkon "Marŝo de la Esperantistoj".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.