Taddeo Alderotti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thaddeus Florentinus
(1210-1303)
itala kemiisto, kuracisto kaj fondinto de la Medicina Lernejo en Bolonjo.
itala kemiisto, kuracisto kaj
fondinto de la Medicina Lernejo en Bolonjo.
Persona informo
Naskiĝo 1210
en Florenco,  Italio
Morto 1303
en Bolonjo,  Italio
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tadeo Alderoto (1210-1303) (ankaŭ konata kiel Thaddäus Florentinus kaj Taddeo degli Alderoni) estis itala kemiisto, anatomo, kuracisto kaj profesoro pri medicino kaj kunfondinto de la Medicina Lernejo en Bolonjo. dum malsano de la papo Honorio la 4-a li estis vokata por kontribui kun siaj konoj. Li estis unu el la unuaj kiuj organizis la medicinan instruon en iu universitato.

Li same kontribuis por la renaskiĝo de la scienca medicino en Eŭropo post ĝia preskaŭa malapero dum la Malfrua mezepoko. Li estis sekvanto de Hipokrato kaj tio estis la forlaso de la tradicia traktado kiu adoptis la religiajn konceptojn anstataŭ la naturajn praktikojn surbaze de la eksperimenta medicino. Kiel adepto de Hipokrato, li enkondukis la medicinajn instruojn ĉe la kaploko de la pacientoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Alderoto uzis la teorion pri la humuroj de Hipokrato por klarigi la demandojn pri parolado kaj parolaj malordoj. Ekzemple: li atribuis la parolajn malordojn al troo da humideco afekcianta la nervojn ligantajn al la cerbo, lingvo kaj reproduktaj organoj, aŭ al problemoj pri eksceso da vaporoj asociitaj al melankolio kies origino estis en la cerbo kaj afekciis la langon.[1]

Alia tiama skolastikisto estis la filozofo, kuracisto kaj primedicina aŭtoritato Petro de Abano (1250-1316). Li aktivis kiel profesoro pri medicino en la Universitatoj de Padovo kaj Parizo. Padovo estis grava mezepoka medicina centro, kiun li helpis organizi. Samkiel Alderoto, Petro kreis teorion pri la aŭdo- kaj parolo-perturboj. Li identigis ke iu cerbo-centro lokigas specialan organon inter la 5-a, 6-a kaj 7-a kraniaj nervoj, kiun li konsideris kiel la parolcentron. Li same identigis la parolo- kaj aŭdo-centrojn kiel apartajn funkciojn.

Instruante dum pli ol trideko da jaroj, li havis studentojn kiuj fariĝis prestiĝohavaj kuracistoj kaj profesoroj en la venonta generacio, samkiel la logikisto Gentile da Cingoli, Bartolomeo da Varigna (kiu estis kuracisto de la papo Inocento la 3-a, Dino del Garbo (kuracisto kaj komentisto de Aviceno), Galieno Turisanus kaj la anatomo Mondino dei Liuzzi (1275-1326).

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • De conservatione sanitatis, 1477, (Pri konservado de la sano)
  • In Claudii Galeni artem parvam commentarii, 1522, (Klaŭdo Galeno: Pri la arto de la mallongaj komentoj.)
  • De virtutibus aquae vitae (Pri la virtoj de la vivo-akvo)
  • Consilia medicinalia, "Pri medicinaj konsiloj", Torino, 1937
  • Expositiones in arduum aphorismorum Hippocratis volumen, in divinum phognosticorum Hippocratis volumen, in praeclarum regiminis acutorum Hippocratis opus, in subtilissimum Joanniti Isagorgarum libellum. Venecio, 1527.
  • Expositio in arduum aphorismorum Hippocratis volumen
  • Komentoj pri la verkaro de Galeno: De crisi, Aphorisms, De regimine acutorum[2]
  • Komento pri verko de Hipokrato: Prognostica
  • Komento pri Johannitius: Isagogas Joannitianas

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]