Sorbono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorbono
lernejkonstruaĵo • altlernejo
Informoj
fondodato 1257
Situo
Geografia situo 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)48.848642.34356Koordinatoj: 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)
lando Francio
urbo Parizo
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Sorbono (Parizo)
Sorbono (Parizo)
DEC
Sorbono
Sorbono
Map
Sorbono
vdr
La Placo kaj Kapelo de la Sorbono, la komenco de la 19-a jc
Baroka fasado de la Sorbono (arkitekto Jacques Lemercier, 1642 j.)
Sorbono kaj Kolegio de Francio sur la urbo-plano de Parizo
La preĝejo de la Sorbono
Enirejo de la Sorbono
La Sorbono (Parizo 1)
Placo de la Sorbono
Prelegejo de la Sorbono
Universitato de la Sorbono

La Sorbonne, ofte Esperantigita Sorbono, estas unu el la plej malnovaj universitatoj de Eŭropo, fondita de Robert de Sorbon en Parizo en la jaro 1257. Oni instruis ĉefe teologion al malriĉaj studentoj, kaj rapide disvolviĝis. Ĝi iĝis granda kultura kaj scienca centro en Eŭropo ekde la 13a jarcento, kun pli ol 20 000 studentoj. Ekde 1554, ĝi fariĝis grava universitato. Plivastigita dum la 17-a jarcento, la kapelo de la Sorbonne apartenas al la ĉefverkoj de la pariza klasika arkitekturo. La konstruaĵoj de la universitato, kiujn oni hodiaŭ povas admiri, datiĝas el la fino de la 19-a jarcento. En 1968 La Sorbonne estis la deirpunkto de la studentaj manifestacioj, kiuj rezultis en amasa revolucia movo en tuta Francio en majo 1968. Post universitata reformo de la jaro 1970 la nomon kaj la centran konstruaĵaron dividas tri el la entute dek tri universitatoj de la pariza regiono: Universitato Panteono-Sorbono (Parizo I), Universitato Sorbono Nova (Parizo III) kaj Universitato Parizo-Sorbono (Parizo IV). La konstruaĵaro krome enhavas partojn de la universizato Parizo-René Descartes (Parizo V), la Altlernejon Nacian de Dokumentoj (École nationale des chartes) kaj komunan kancelierejon (Chancellerie). La nombro de studentoj de triuj universitatoj respektive altlernejoj kune dum la jaro 2003 sume estis 30.719, inter ili 7000 eksterlandaj studentoj. Kune, la tuta institucio Sorbono internacie interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.

Institucioj kaj altlernejoj[redakti | redakti fonton]

Homoj, kiuj instruis en La Sorbonne[redakti | redakti fonton]

Homoj, kiuj studis en la Sorbonne[redakti | redakti fonton]

Aliaj diplomitoj kaj instruistoj en Sorbono[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.