Marin Mersenne
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 8 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Marin MERSENNE ([maRE merSEN], naskita je la 8-a de septembro 1588 en Sountière, mortinta je la 1-a de septembro 1648 en Parizo) estis franca pastro de la ordeno de la minoraj fratoj (franciskanoj). Li estis fakulo pri matematiko, fiziko, muziko kaj teologio.
Mersenne havis ampleksan latinan korespondadon kun elstaraj sciencistoj siatempaj, ekzemple Kartezio, Pascal, Fermat kaj Torricelli. Per tio li servis, en epoko antaŭ presitaj revuoj, al la scienca interŝanĝo. Ekzemple Kartezio esprimis sian ideon de universala lingvo en letero al Mersenne.
Eksteraj ligiloj [redakti]
http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Mersenne.html
http://www-groups.dcs.st-and.ac.uk/~history/Mathematicians/Mersenne.htm
http://www.mersenne.org
http://archimedes.mpiwg-berlin.mpg.de/docuserver/images/archimedes/merse_theol_046_fr_1634/downloads/merse_theol_046_fr_1634.text.pdf

