Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karolo la 4-a
Imperiestro romia, bohemia, lombardia kaj arelata reĝo, grafo luksemburga, margrafo moravia
Karolo la 4-a sur pentraĵo de Majstro Theodoriko
Karolo la 4-a sur pentraĵo de Majstro Theodoriko
Regado 1346-1378
Kronado kiel romia imperiestro la 26-an de novembro 1346, kiel ĉeĥa reĝo la 2-an de septembro 1347
Devena nomo Venceslao, Karolo
Ceteraj titoloj imperiestro aŭstria kaj apostola reĝo hungara kaj reĝo bohemia, galicia-valdomira, kroatia, dalmatia, slavonia kaj bosnia
Naskiĝo 14-a de majo 1316
en Prago
Morto 29-a de novembro 1378
en Prago
Tombo Katedralo de sankta Vito
Antaŭulo Ludoviko la 4-a en la imperio
Johano de Luksemburgo kiel ĉeĥa reĝo
Sekvanto Venceslao la 4-a
Edzino 1. Blanka de Valois (1323–48), n. 1316, m. 1348
2. Anna de Bavario (1349–53), n. 1329, m. 1353
3. Anna de Schweidnitz (1353–62), n. 1339, m. 1362
4. Elizabeto de Pomerio (1363–78), n. 1347, m. 1393
Idaro Margareta 1335-1349
Katerina 1342-1379
Venceslao 1350-1351
Elizabeto 1358-1373
Venceslao la 4-a 1361-1419
Anna 1366-1394
Sigismondo 1368-1437
Johano, duko de Görlitz 1370-1396
Margareta 1373-1410
Dinastio Luksemburga dinastio
Patro Johano de Luksemburgo *1296, †1346
Patrino Elizabeto de Bohemio *1292, †1330
Reĝo de Bohemio
Regado 1346 - 1378
Antaŭulo Johano de Luksemburgo
Sekvanto Venceslao la 4-a
v  d  r
Information icon.svg
Karolo la 4-a

Karolo la 4-a (14-a de majo 1316 - 29-a de novembro 1378), de la luksemburga dinastio, estis imperiestro de la Sankta Romia Imperio. Li regis super diversaj teritorioj, inter kiuj la ĉeĥaj, kie li estas konsiderata plej grava el la suverenoj de Ĉeĥio (= Bohemio, Moravio, Silezio: vidu Historiaj ŝtatestroj de Ĉeĥio), kaj estas nomata Patro de la Patrujo.

Karolo faris Pragon unu inter centroj de Eŭropa kulturo. Li fondis la Pragan Universitaton, kiu nun portas lian nomon, konstruigis Novan Pragan Urbon kaj konektigis ĝin kun la Malnova Praga Urbo per grandioza ponto (Karola ponto) trans la rivero Vultavo, renovigis la Bohemiajn reĝajn juvelojn (krono, sceptro, globo) el oro kaj gemoj kaj konsekris ilin al sankta Venceslao, en sia ripozejo - la burgo Karlštejn ("Karlův Týn") apud Prago - li postlasis kolekton de valoraj pentraĵoj de Majstro Theodoriko kaj sanktajn relikvojn. Al lia diplomatia lerteco dankis la lando pro jardekoj de paca vivo sen militoj.

Super lia ĉerko oni unuafoje nomis lin "Patro de la Patrujo" kaj tiel la ĉeĥa nacio estimas lin ĝis nun, kvankam nur laŭ la patrino li estis de la ĉeĥa deveno. La sango, heredita de la heroa patro, Johano de Luksemburgio, pontis en lia persono tiun nacion kun la cetera Eŭropo.

Pri lia vivo estis verkitaj multe, tamen sian unuan biografion aŭtoris li mem, kaj la verketo apartenas al la plej gravaj latinlingvaj literaturaĵoj kreitaj en la mezepoka Ĉeĥio. Li celis instrui siajn sekvontojn sur la trono pri la politiko kaj pri la arto de saĝa regado. Legante ne forgesu, ke ĝin verkis homo ne nur ege potenca, sed ankaŭ tre pia kaj profunde kredanta, kiu sian surteran vivon opiniis nur preparo por la vivo eterna.

Lia aŭtobiografio komenciĝas fakte en la 3-a ĉapitro, ĉar la unuajn du li dediĉas al piaj meditoj, kiujn li daŭrigas en la ĉapitroj 11-a, 12-a kaj 13-a. Poste iras plu la historia rakontado, sed la ĉapitrojn 15-20 ne verkis Karolo mem. Pri sia naskiĝo li parolas kiel pri naskiĝo de Venceslao, ĉar tiel li estis baptita, kaj nur en Francio li akceptis la nomon Karolo laŭ sia onklo, la reĝo Karolo la 4-a, la Ĉarma.

Propran biografion de Karolo la 4-a esperantigis Josef Vondroušek.

Biografiaj informoj[redakti | redakti fonton]

Karolo la 4-a (13461378)


Antaŭe: Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio Poste: Armoiries moderne Saint-Empire bicéphale.svg
... 1355-1378 Venceslao la 1-a
Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Johano de Luksemburgo 1346-1378 Venceslao la 4-a

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]