Klemento la 7-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Klemento la 7-a

Klemento la 7-a (naskiĝis kiel Giulio di Giuliano de' Medici la 26-an de majo 1478 en Florenco, mortis la 25-an de septembro 1534 en Romo) estis papo de 1523 al 1534.

Li nesingarde[1] aliancis kun Francisko la 1-a kelkajn monatojn post la malvenko de Pavio en 1525.

Tuj post la malliberigo de la reĝo, li aliĝis al la ligo de Cognac en Majo 1526, kontraŭ Karlo la 5-a. Al la ligo partoprenis ankaŭ Henriko la 8-a, Venezio kaj pluraj italaj princoj.

Karlo la 5-a, pro venĝo, sendis siajn dungitajn soldatojn batali kontraŭ la Romo. La plejparto de la soldatoj estis germanaj kaj adeptoj de Lutero.

Kiam mortis la papo, la 25an de septembro 1534, la katolikismo ne bone fartis. La partizanoj de la papo abomenis la partizanojn de la Evangelio.

De sia kastelo Sankta-Angelo[2], li vidis Romon difektita de la luteranaj soldatoj.

En la sama periodo, Danujo, Norvegujo, Svedujo kaj Anglujo disiĝis de la katolika eklezio. La turkoj invadis la katolikan Hungarujon kaj Sulejmano la 1-a alvenis al Vieno. La ekleziaj gravuloj demandis sin ĉu malaperos katolikismo.

Klemento la 7-a opiniis, ke la Apokalipso tuj alvenos. Li petis de Mikelanĝelo ke li pentru la Lastan Juĝon sur la muro de la Siksta Kapelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yves-Marie Hilaire, Histoire de la papauté, Ed. Approches Tallandier, 1996
  2. Emile Mâle, L’art religieux après le Concile de Trente, Parizo, 1932