Siksta Kapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kreo de Adamo de Mikelanĝelo

Siksta Kapelo (en itala Cappella Sistina) estas la plej konata kapelo en la Apostola palaco, la oficiala sidejo de la Papo en Vatikanurbo. Ĝi famas pro sis arkitekturo, rememoranta de tiu de la Templo de Salomono laŭ la Malnova testamento, kaj ties dekorado kiu konsistas el freskoj el la plej grandaj artistoj de la Renesanco kiel Mikelanĝelo, Rafaelo, Bernini, kaj Sandro Botticelli. Sub la patronado de la papo Julio la 2-a, Mikelanĝelo pentris 12000 m² de la kapela plafono inter 1508 kaj 1512. Li indignis pri la komisio ĉar kredis ke sia laboro nur servus la bezonon de la Papo por grandiozeco. Tamen nuntempe la plafono kaj ĉefe La Lasta Juĝo, estas amplekse konsiderata kiel la ĉefa atingo de Mikelanĝelo en pentrarto.

La kapelo ricevas sian nomon el la Papo Siksto la 4-a, kiu restaŭris la malnovan Cappella Magna (Granda Kapelo) inter 1477 kaj 1480. Dum tiu periodo teamo de pentristoj inter kiuj Pietro Perugino, Sandro Botticelli kaj Domenico Ghirlandaio kreis serion de freskaj pentraĵoj priskribantaj la vivon de Moseo kaj la vivo de Kristo, komplementata de papaj portretoj kaj de efektoj trompe l’oeil. Tiuj pentraĵoj estis kompletataj en 1482, kaj la 15an de aŭgusto 1483,[1] Siksto la 4-a konsekris la unuan diservon honore de of Nia sinjorino de la Ĉieliro.

El la tempo de Siksto la 4-a, la kapelo servis kiel ejo de kaj religiaj kaj oficialaj ceremonioj de la papa aktiveco. Nuntempe ĝi estas ankoraŭ la sidejo de la Papa konklavo, la proceso per kiu oni elektas novan papon.

Ornamado[redakti | redakti fonton]

Diagramo de la freska ornamado de la muroj kaj plafono de la Siksta Kapelo enhavas freskojn kaj aron de tapiŝoj. Ili estas verko de diversaj artistoj kaj estas parto de nombraj diversaj komizioj, kelkaj el kiuj konfliktiĝis unu kun alia.
Rafaelo, Papo Julio la 2-a, ĉ. 1511-1512, Nacia Galerio, Londono

La muroj estas disigita en tri ĉefaj korpoj. La plej malalta estas ornamita per freskaj muraj pendaĵoj en arĝento kaj oro. La centra triono de la muroj havas du ciklojn de pentraĵoj, kiuj kompletigas unu la alian, La Vivo de Moseo kaj La Vivo de Kristo. Ili estis komisiitaj en 1480 de Papo Siksto la 4-a kaj efektivigita de Ghirlandaio, Botticelli, Perugino kaj Cosimo Roselli kaj ties atelieranoj. La supra triono estas disigita en du zonoj. Ĉe la pli malalta nivelo de la fenestroj estas Galerio de Papoj pentritaj samtempe kiel la Vivoj. Ĉirkaŭ la arkaĵaj suproj de la fenestroj estas areoj konitaj kiel la lunettes kiu enhavas la Prapatrojn de Kristo, pentrita de Mikelanĝelo kiel parto de la plano por la plafono.

La plafono, komisiita de Papo Julio la 2-a kaj pentrita de Mikelanĝelo inter 1508 al 1512, havas serion de naŭ pentraĵoj montrantaj la bildojn de Dia Kreado de la Mondo, Interrilato de Dio kun Homaro Falo de Homaro el la Graco de Dio. Sur la grandaj pendentivoj kiuj subtenas la volbon estas pentritaj 12 bibliaj kaj klasikaj gravuloj kiuj profetis ke Dio sendos Jesuon Kriston por la saviĝo de homaro.

La Siksta Kapelo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Sikstan Kapelon kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:

Ambaŭ vojaĝas plue al Roma urbo riĉlaŭra:
-Jen l'alta Koloseo kun marmorŝtono polura,
la Konstantena arko kaj statuego de Febo,
nobela Panteono kaj civitana Forumo.
Tie la Katedralo de Sankta Petro videblas
kun la skulptaĵo fajna de l'Pietato Sidanta
kaj freskoj surplafonaj en la Finjuĝa Kapelo.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monfasani, John (1983). "A Description of the Sistine Chapel under Pope Sixtus IV", gazeto : Artibus et Historiae, volumo : 4, numero : 7, paĝoj : 9–18. COI:10.2307/1483178
  2. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.