Vatikano

El Vikipedio
(Alidirektita el Vatikanurbo)
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Vatikano (apartigilo)
Status Civitatis Vaticanae (latine)
Stato della Città del Vaticano (itale)
Ŝtato Vatikano
Flago de VatikanurboFlago de Vatikano
(Detaloj)
Blazono de Vatikanurbo
(Detaloj)
Nacia himno: Inno e Marcia Pontificale
Nacia devizo: neniu
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Vatikanurbo1
Ĉefa(j) lingvo(j) latina, itala
Plej ofta(j) religio(j) katolika
Areo
 % de akvo
0,44 km²
0,0%
Loĝantaro 925
Loĝdenso 2,093/km²
Horzono UTC+1 (en somero +2)
Interreta domajno .va
Landokodo VA
Telefona kodo 379
Politiko
Politika sistemo teokratia monarkio
Ŝtatestro papo Benedikto la 16-a ekde la 19-a de aprilo 2005
Ĉefministro Tarcisio Bertone
Nacia tago ĉiam la tago de la elekto de l' papo, do sub Benedikto la 16-a: la 19-a de aprilo (2005)
Sendependiĝo 11-a de februaro 1929
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio neniu

notoj = 1 Vatikanurbo estas urboŝtato

Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

VatikanurboVatikano estas politika unuo sur la teritorio de itala ĉefurbo Romo, kaj estas la centro de la katolika eklezio. Ĝi estas la plej malgranda internacie rekonata ŝtato de la mondo. Al Vatikano apartenas tri temploj, palacoj kaj vilaoj sur la teritorio de Romo kaj ĉirkaŭaĵoj. Heredaĵoj estas interalie la placo Sankta Petro, la palacoj de Sankta Petro, de Sankta Karlo, kaj la Belvedero.

En Vatikano, parto de Romo, estas la preĝejo, palaco, muzeo kaj biblioteko de la papo kaj la administrejo de la Katolika Eklezio. La muzeo havas, interalie, artaĵojn de Rafaelo kaj Mikaelanĝelo. Antaŭ la unuiĝo de Italio en la 19-a jarcento, la papo regis parton de Italio, do iasence Vatikano antaŭe estis multe pli granda.

En la 1-a jarcento Vatikano situis ĉe la rando de Romo, la loko de rubejoj kaj la enterigejo de kristanaj martiroj – ekzemple, Sankta Petro. La granda preĝejo de Sankta Petro nun tie staras.

Enhavo

[redakti] Geografio

La ŝtata teritorio entenas la vatikanan monteton ĉirkaŭitan de murego kaj la placon Sankta Petro. En Vatikanurbo troviĝas interalie:

Mapo de Vatikanurbo

Krome jenaj konstruaĵoj kaj terenoj estas eksterteritoriaj posedaĵoj de la eklezia ŝtato, kvankam ne parto, de la vatikana ŝtatteritorio:

[redakti] Loĝantaro

El la 932 homoj, kiuj vivas en Vatikanurbo, 543 havas la vatikanan civitanecon (inter kiuj estas ekzakte 110 svisgardistoj - portempaj civitanoj, kaj ĉirkaŭ 50 laikuloj). La vatikana civitaneco estas ĉiam donata nur portempe kaj ligita al funkcio. Ĝi neniam anstataŭas naturan civitanecon. Ĝi estas donata al la altaj anoj de la kurio, la anoj de la papa Svisa Gvardio kaj al ĉiuj kardinaloj loĝantaj en Vatikanurbo aŭ en romo, krome al tiuj, kiuj per aparta permeso de la papo daŭre loĝas en Vatikanurbo. Ĉirkaŭ 40 % de la civitanoj ne loĝas en Vatikanurbo aŭ en Romo. Temas pri la papaj senditoj kaj delegitoj, kiuj ricevas la vatikanan civitanecon por la daŭro de sia misio.

Loĝas en Vatikanurbo la papo kaj liaj kardinaloj, prelatoj kaj svisgardistoj. El la 3.000 dungitoj preskaŭ neniu loĝas en Vatikanurbo mem. La plej multaj dungitoj etas registaranoj, ceremoniestroj, vendistoj, restoraciistoj, kuiristoj, oficistoj, presistoj, dungitoj de la ŝtata banko (Vatikana banko) aŭ purigistoj. Eblas ordigi la dungitojn en kvin grupojn:

  • Domservistaro: kuiristoj, purigistoj, servistoj kaj tiel plu.
  • Klerikularo: pastroj, kiuj prizorgas grandan parton de la administraciaj kaj arthistoriaj taskoj.
  • Sekureco: papa svisgardistoj, ĝendarmoj kaj kontrolistoj por preĝejoj kaj muzeoj.
  • Radio kaj amaskomuikiloj: eldonistoj de la L'Osservatore Romano kaj de Radio Vatikana kaj de Centro Televisivo Vaticano.
  • Instruistoj por la universitatoj ligitaj al la Vatikano.

[redakti] Historio

La oficiala sidejo de la papoj estis ĝis la 14-a jarcento ne la Vatikano, sed la palaco de la Laterano. Vatikano (mons vaticanus) nomiĝis unue monteto ĉe la dekstra riverbordo de la Tibero. Tie troviĝis en la antikvo la cirko de la imperiestro Nero, kie okazintus mortigoj de multaj kristanoj kaj judoj. Norde de la cirko troviĝis malgranda tombejo, sur kiuj laŭdire estis entombigita la apostolo Petro. Jam iom poste oni starigis tie monumenton kaj en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la granda konstruigis en tiu loko la tombopreĝejon Sankta Petro. Tiel la Vatikano iĝis pilgrimadcelo por honori Sanktan Petron. En la fruaj jarcentoj estiĝis aliaj konstruaĵoj sur la monteto, ĉefe tiel nomataj scholae, kiuj proponis loĝejojn, kapelojn kaj tombejojn al diversnaciaj pilgrimuloj, sed estis ankaŭ fortikaĵoj. Sub la papo Leono la 4-a estis starigitaj pli grandaj fortikaĵoj ĉirkaŭ la tuta pilgrimejo (Leonurbo).

Post la falo de la romia imperioj la papoj postulis refere al la tiel nomata, en la 15-a jarcento kiel falsaĵo rekonata, donaco de Konstanteno, la mondan regadon super la teritorio ĉirkaŭ Romo, kiu tiel iĝis la kerno de la estonta Papa Ŝtato. En la jaro 751 la Pipina donaco definitive certigis tiun ŝtaton. Papoj tamen ne loĝis en Vatikano, sed daŭre en la Laterana palaco kaj la katedralo de la papo, kiel episkopo de Romo, estas ĝin nun la Laterana baziliko.

Nur fine de la 14-a jarcento, post la reveno de la papoj el Avignon en 1377 kaj la fino de la granda okcidenta skismo en 1417 la Vatikana monteto iĝis la oficiala papa sidejo kaj centro de la papa ŝtato kaj de la tuta katolika eklezio.

Post la skismo per grandaj konstruprojektoj oni celis montri la novgajnitan unuon de la eklezio. Nikolao la 5-a desegnigis meze de la 15-a jarcento grandajn konstuplanojn, kiuj estis nur parte realigitaj de li kaj de liaj posteuloj. En la sekvaj jarcentoj estiĝis parte planitaj, parte simple necesaj preĝejoj, kapeloj, administraciaj konstruaĵoj, fortikaĵoj, loĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj sur la vatikana monteto.

En 1506 komenciĝis la laboroj por la baziliko de Sankta Petro. En 1589 Siksto la 5-a mendis la konstruon de la apostola palaco, kiu ĝis nun estas la loĝejo de la papo kaj entenas la ĉefajn administraciojn. En 1626 estis enaŭgurita la baziliko de Sankta Petro, sed la konstrulaboroj daŭris ĝis la jaro 1650. Iom poste la placo de Sankta Petro ricevis sian nuntempan formon.

[redakti] Politiko

Enirejo de la Vatikano,
foto de la fratoj D'Alessandri

La Vatikano estas teokrata ŝtato. La papo disponas absolutan potencon (ekzekutivan, leĝdonan kaj justican). La ekzekutiva potenco estas delegita al guberniestro, kiu estas ankaŭ diplomata reprezentanto. Papa komisio de kvin ĝis sep kardinaloj ricevas delegitecon por la leĝdona potenco. La institucioj de la Vatikano havas konstitucion, kies unua versio estis verkita de Pio la 11-a en la periodo de la Lateranaj Traktatoj. Nuntempe la Vatikanon regas la fundamento leĝo de la 22-a de februaro 2001. Ĝiaj leĝoj estas konservita en la Acta Apostolicae Sedis.

La ŝtatformo estas elektita monarkio, tio estas ke la ŝtatestro estas elektita kaj enposteniĝas ĝis sia morto.

La vatikana civitaneco ne esprimas nacian apartanecon. Ĝi estas ligita al funkcio en la Vatikano aŭ ĉe la Apostola Seĝo. Tial ĝi ĉiam aldoniĝas al nacia civitaneco. Kiam ĉesas la funkcioj, ĉesas ankaŭ la vatikana civitaneco. La civitaneco estas ankaŭ donita al la edzo aŭ edzino kaj al la familio (gepatroj, gefiloj kaj gefratoj) de oficisto de la Vatikano. Knaboj perdas la profiton de la civitanceco kiam ili estas 25 jaraĝaj, knabinoj kiam ili edziniĝas.

La ŝtato Vatikanurbo kaj la Apostola Seĝo estas proksime ligitaj, sed malsamaj internacijuraj subjektoj. La Vatikanurbo, kvankam suverena ŝtato, ne havas diplomatajn rilatojn kun iu alia ŝtato, sed lasas tion al la Apostola Seĝo, registara organo de la katolika eklezio. Tiu disponas pri seĝo de nemembro observanta ĉe la Unuiĝintaj Nacioj. Vatikanurbo estas la ununura komplete suverena ŝtato, kiu ne estas membro de UN.

La Vatikano esprimis sian deziron aliĝi al la regiono de Schengen.

[redakti] Ekstera politiko

[redakti] Diplomataj rilatoj kun Rusio

En marto de la jaro 1990 Sovetunio kaj Vatikanurbo (aŭ Apostola Seĝo, vidu supre) instalis diplomatajn rilatojn je la nivelo de konstantaj reprezentejoj. En januaro de la jaro 1992 tiuj rilatoj estis starigitaj kun Rusio, kiel la rajtopreninto de Sovetunio. La 3-an de decembro 2009 la rusia prezidanto Dmitrij Medvedev subskribis en Romo ukazon pri restarigo de la plenaj diplomataj rilatoj inter Rusio kaj Vatikanurbo, por kio la rusia reprezentejo en tiu ŝtato estos transformita en ambasadorejo.[1][2]

[redakti] Ekonomio

Palaco de la registaro

En 2002, la deficito de la Vatikano atingis 13,5 milionoj da eŭroj por 216 milionoj da enspezoj. La elspezoj estas ĉefe la salajroj de la 2.600 dungitoj (inter kiuj estas ĉirkaŭ 750 sacerdotoj).

Krom enspezoj turismoj la eldono de poŝtmarkoj kaj de moneroj ŝatataj de kolektantoj kaj la vendado de publikaĵoj, enspezoj devenas de investoj financaj (32 milionoj da eŭroj de kromvaloro en 2002) kaj konstuaĵaj (12,9 milionoj da eŭroj).

Alia financa enspezo estas la Petra pfenigo, kiu atingis 50 milionoj da eŭroj en 2002, eĉ se nur parto de tiu sumo aliĝas al la buĝeto de la Vatikano. Ĝi deveno originas en la 8-a jarcento, kiam la anglosaksoj eksendis jaran sumon al la papo. Tiu uzo poste disvastiĝis al aliaj eŭropaj landoj kaj estis rekonata oficiale de la papo Pio la 9-a la 5-an de aŭgusto 1871 en la encikliko Sæpe venerabilis.


[redakti] Kulturo

Kiel seĝo de katolikismo la Vatikano havas tre gravan kulturan influon. Ĝi ankaŭ havas mem kulturan agadon, kiel ekzemple radio stacio, kiu elsendas en pluraj lingvoj.

La dek unu muzeoj de la Vatikano posedas ne nur riĉajn artokolektojn sanktajn kaj laikajn, sed ankaŭ antikvaĵojn etruskajn kaj egiptajn kaj verkojn de pentristoj, interalie de Mikelanĝelo. Ili estis fonditaj de Klemento la 14-a en la 18-a jarcento.

[redakti] Oficialaj lingvoj

La oficialaj lingvoj de Vatikanurbo estas:[3]

  • la franca por la diplomatio. La Vatikano estas registrita kiel franclingva ŝtato ĉe internaciaj organizaĵoj.
  • la germana por la armeo de la Vatikano kaj la Svisa Gvardio;
  • la itala por la ŝtato de Vatikanurbo;
  • la latina por la eklezio kaj la Apostola Seĝo. Ĝi estas ankaŭ la jura lingvo de la Vatikano.

[redakti] Vatikano kaj Esperanto

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

Personaj iloj
Nomspacoj
Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj