Konstantino la 1-a de la Romia Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Konstantino
Konstantino la Granda
Konstantino la Granda kun modelo de Konstantinopolo (mozaiko el Hagia Sofia, ĉirkaŭ la jaro 1000

Konstantino la Granda, aŭ Konstanteno laŭ PIV2, en latina Flavius Valerius Aurelius Constantinus Augustus[1] kaj en greka: Κωνσταντῖνος ὁ Μέγας (n. 27-an de februaro ĉ. 272[2] en Naissus, Ilirio (moderne Niš, Serbio); m. 22-an de majo 337) konata ankaŭ kiel Konstantino la 1-a aŭ eĉ Sankta Konstantino,[3] estis imperiestro de la romia imperio dum 306324-337.

Konstantino estis la filo de Flavio Valerio Konstantio, romiarmea oficiro, kaj de lia edzino Helena. Lia patro iĝis Caesar, nome deputita imperiestro en okcidento en 293. Konstantino estis sendita orienten, kie li altiĝis al rango de milita tribuno sub la imperiestroj Diokleciano kaj Galerio. En 305, Konstantio estis altigita al rango de Augustus, maljuna okcidenta imperiestro, kaj Konstantino estis realvokita okcidenten por kampanji kun sia patro en Britannia. Aklamita kiel imperiestro fare de la armeo ĉe Eburacum (Jorko) post la morto de sia patro en 306, Konstantino aperis triumfe en serio de enlandaj militoj kontraŭ la imperiestroj Maksentio kaj Licinio ĝis iĝi ununura reganto kaj de okcidento kaj de oriento ĉirkaŭ 324.

Kiel imperiestro, Konstantino realigis multajn administrajn, financajn, sociajn, kaj armeajn reformojn por fortigi la imperion. La registaro estis restrukturita kaj la civila kaj la armea aŭtoritatoj disiĝis. Nova monero, la solido, estis lanĉita por kontraŭbatali inflacion. Ĝi iĝus la normo por bizancaj kaj eŭropaj valutoj dum pli ol mil jaroj. La estis la unua romia imperiestro kiu postulis konvertiĝon al kristanismo.[4] Konstantino ludis influan rolon en la proklamo de la Edikto de Milano, kiu dekretis toleremon por kristanismo en la imperio. Li vokis la Unuan koncilion de Niceo en 325, ĉe kiuj La Kredo Nicea estis konfesita fare de kristanoj. En armeaj aferoj, la romia armeo estis reorganizita por konsisti el mobilkampunuoj kaj garnizonsoldatoj kapablaj je kontraŭatakado al internaj minacoj kaj al barbaraj invadoj. Konstantino plenumis sukcesajn kampanjojn kontraŭ la triboj ĉe la romiaj limoj - la Frankoj, la Alemanoj, la Gotoj, kaj la Sarmatoj - eĉ transloĝigante teritoriojn prirezignitajn fare de liaj antaŭuloj dum la tumulto de la antaŭa jarcento.

La regotempo de Konstantino markis klaran epokon en la historio de la Romia Imperio.[5] Li konstruis novan imperian loĝejon en Bizanco kaj nomis ĝin Nova Romo. Tamen, en la honoro de Konstantino, la romianoj nomis ĝin Konstantinopolo, kiu poste estos la ĉefurbo de kio nun estas konata kiel la Orientromia Imperio dum almenaŭ unu jarmilo. Pro tio, li estas konsiderita kiel la fondinto de la Orientromia Imperio. Lia pli tuja politika heredaĵo estis ke, en lasado de la imperio al liaj filoj, li anstataŭigis la dioklecianan tetrarkion per la principo de dinastia sinsekvo. Lia reputacio prosperis dum la vivdaŭro de liaj filoj kaj jarcentojn post lia regado. La mezepoka eklezio konfirmis lin kiel modela virtulo dum laikaj regantoj alvokis lin kiel prototipo, punkto de referenco, kaj la simbolo de imperia legitimeco kaj identeco.[6] Komenciĝante kun la renesanco, ekzistis pli kritikaj taksoj de lia regado pro la reeltrovaĵo de kontraŭ-konstantinaj fontoj. Kritikistoj portretis lin kiel despota tirano. Tendencoj en moderna kaj lastatempa studaro provis balanci la ekstremaĵojn de antaŭaj studoj.

Li iel leĝigis kristanismon en 313 kaj, antaŭ morto, eĉ baptiĝis. Li ankaŭ donis sian nomon al BizancoKonstantinopolo, helene "Konstantino-urbo" — kaj igis la urbon grandioza kaj la ĉefurbo de la imperio, la Nova Romo. Ankaŭ la rumana urbo Constanţa ricevis sian nomon honore al li.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Konstantino estis reganto de historia graveco, kaj li ĉiam estis kontestata figuro.[7] La fluktuoj en la reputacio de Konstantino reflektas la naturon de la praaj fontoj por lia regado. Tiuj estas abundaj kaj detalaj,[8] sed estis forte influitaj per la oficiala propagando de la periodo,[9] kaj ofte estas partiaj kaj unuflankaj.[10] Ekzistas neniuj pluvivaj historioj aŭ biografioj traktantaj la vivon kaj regadon de Konstantino.[11] La plej proksima teksto estas Vita Constantini, de Eŭsebio de Cezareo, verko kiu estas miksaĵo de panegiro kaj hagiografio.[12] Skribita inter 335 kaj ĉirkaŭ 339,[13] la Vita glorigas la moralajn kaj religiajn virtojn de Konstantino.[14] La Vita kreas disputige pozitivan bildon de Konstantino,[15] kaj modernaj historiistoj ofte defiis ĝian fidindecon.[16] La plej plena sekulara vivorakonto de Konstantino estas la anonima Origo Constantini.[17] Verko de necerta dato,[18] la Origo temigas armeajn kaj politikajn okazaĵojn, kun neglekto de kulturaj kaj religiaj aferoj.</ref> Verko de necerta dato,[19]

De Mortibus Persecutorum, de Laktancio, politika kristana pamfleto sur la regadoj de Diokleciano kaj la Tetrarkio, disponigas valoran sed tendencan detalaron pri la antaŭuloj de Konstantino kaj ties fruan vivon.[20] La ekleziaj prahistorioj de Sokrato, Sozomen, kaj Teodoreto priskribas la klerikajn disputojn de la pli posta regado de Konstantino.[21] Verkita dum la regado de Teodosio la 2-a (408-50), jarcenton post la regado de Konstantino, tiuj klerikaj historiistoj obskuras la okazaĵojn kaj teologiojn de la konstantina periodo tra misdirektado, misprezento kaj konscia obskureco.[22] Ankaŭ la tiutempaj verkoj de la ortodoksa kristano Atanazio kaj la eklezia prahistorio de la arjo Filostorgio pluvivas, kvankam iliaj biasoj ne estas pli firmaj.[23]

La epitomoj de Aŭrelio Viktor (De Caesaribus), Eŭtropio (Breviarium), Festus (Breviarium), kaj la anonima verkinto de la Epitome de Caesaribus proponis kunpremitajn sekularajn politikajn kaj militajn historiojn de la periodo. Kvankam ne kristanaj, la epitomoj pentras favoran bildon de Konstantino, sed preterlasas referencon al la religiaj politikoj de Konstantino.[24] La Panegyrici Latini, kolekto de panegiroj de la fino de la 3-a kaj komenco de la 4-a jarcentoj, disponigas valorajn informojn pri la politiko kaj ideologio de la tetrarkia periodo kaj la frua vivo de Konstantino.[25] Tiutempa arkitekturo, kiel ekzemple la Arko de Konstantino en Romo kaj palacoj en Gamzigrado kaj Kordovo,[26] epigrafikaj restaĵoj, kaj la produktado de la epoko kompletigas la literaturajn fontojn.[27]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Monero de Konstantino (ĉ. 337) montrante bildon de lia labara standardo boranta serpenton.

Konstantino naskiĝis en Moesia (en la nuna Serbio). Lia patrino, Helena, estis kristano. Ŝi nun estas konata kiel Sankta Helena.

Konstantino ne heredis la imperion: li estis provincestro de Britio kaj Gaŭlio kaj marŝis kontraŭ Romo kun sia armeo. Li venkis la imperian armeon kaj, poste, la armeojn de rivalantaj generaloj.

La Batalo de Ponto Milvio okazis en la 28-a de oktobro de 312 inter la armeoj de la imperiestroj Konstantino kaj Maksencio. La venko de la unua derivis en la fino de la tetrarkio (registara sistemo en kiu la povo estis plenumita de kvar personoj konitaj kiel tetrarkoj) kaj igis lin plej suprema aŭtoritato de la teritorioj okcidentaj de la Imperio, dum lia bofrato Licinio regis en la provincoj de Oriento.

En marto de 313, Licinio edziĝis al Flavia Julia Konstantia, duonfratino de Konstantino, en Mediolanum (aktuale Milano) kaj tiam ili proklamis la faman Edikton de Milano, kiu redonis posedaĵojn al la komunumoj de kristanoj. Tiu edikto laŭleĝigis kristanismon, sed ne faris ĝin ankoraŭ oficiala religio de la imperio. Licinio konsolidigis sian kontrolon en Oriento, dum Konstantino restis kiel suprema imperiestro en Okcidento.

En 314 Licinio apogis la insurekcion de Basiano kontraŭ Konstantino. Kiam tio diskoniĝis, ekis enlanda milito, en kiu Konstantino venkis en la batalo de Cibalae en Panonio (en la 8-a de oktobro de 316), kaj poste revenkis super Licinio du jarojn poste (post elekti Valerio Valento kiel kunimperiestro) en la ebenaĵo de Mardia (nome ankaŭ Campus Ardiensis) en Trakio. La ŝajna reamikiĝo lasis Licinion kun Trakio, Malgranda Azio, Sirio kaj Egipto, sed poste li aldonis nombrajn provincojn al la kontrolo de Konstantino.

En 324 Konstantino, tentita de la "maljueco kaj nepopularaj malvirtoj" de Licinio, deklaris alian militon kontraŭ li kaj, malvenkinte super lia armeo en la batalo de Adrianopolo (3-a de julio de 324), kaptis lin ene de la muregoj de Bizanco. La malvenko de la ŝiparmeo, teorie supera, de Licinio fare de Krispo (la plej aĝa filo de Konstantino) devigis tiun retiriĝi al Bitinio, kie la batalo de Krizopolo (en la 18-a de septembro), estis lia fino kaj okazigis lian definitivan submetadon. Licinio estis enkarcerigita en Tesaloniko sub ia tipo de enhejma arestado. Kiam li klopodis rekruti kelkajn barbarojn (necivitanojn) por formi armeon, Konstantino ordonis la murdon de Licinio kaj tiun de sia iama kunimperiestro Martiniano.

La kruca simbolo[redakti | redakti fonton]

Laŭ postaj legendoj, je 312, dum la antaŭvespero de la Batalo de Ponto Milvio, li vidis oran krucon en la ĉielo kaj en la kruco la vortojn In hoc signo vinces – "En ĉi tiu signo vi venkos". Li ordonis meti krucan simbolon (labaro) sur la flagoj kaj ŝildoj de lia armeo kaj li venkis. (Multaj el liaj soldatoj estis kristanoj). En la batalo li gajnis la okcidenton de la imperio, kaj poste gajnis la orienton.

Kiel junulo, Konstantino servis la Sunon kiel dion kaj havis viziojn. La vizio pri la ora kruco en 312 ne estis lia unua vizio.

Constantinus.JPG

Vizio aŭ sonĝo In hoc signo vinces (per tiu ĉi signo vi venkos) eble estis eskapilo de Konstantino (aŭ Konstanteno) por flamigi sian armeon, aŭ aldonaĵo de liaj subtenantoj. Tamen pri tio, ke Konstantino laŭgrade alproksimiĝis al kristanismo, akordas multaj fakuloj pri tiu epoko. [28] Inter ili, la granda arkeologo Paul Veyne [3], marksismdevena. Tiu ĉi senheziteme certigas pri la historieco de la konvertiĝo de Konstantino, memorigante, kun J.B. Bury, ke lia “revolucio [...] eble estis la plej aŭdaca ago plenumita de aŭtokrato spite la plimulton de liaj regatoj”. Kaj tio, certe, pro tio ke kristana estis ne pli ol 10 aŭ 15% de la popolo.

Kvankam Konstantino leĝigis kristanismon, li ne faris ĝin la ŝtata religio — tio okazis poste en la 4-a jarcento — kaj ne kontraŭleĝigis paganismon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En klasika Latino, la konstantina oficiala imperia titolo estis IMPERATOR CAESAR FLAVIVS CONSTANTINVS PIVS FELIX INVICTVS AVGVSTVS, Imperator Caesar Flavius Constantine Augustus, la pia, la fortunata, la malvenkita. Post 312, li aldonis MAXIMVS ("la plej granda"), kaj post 325 li anstataŭis ("malvenkita") per VICTOR, aŭ nevenkita rememora por multaj de la diaĵo Sol Invictus, nome Suna Dio.
  2. Naskodatoj varias sed plej modernaj historiistoj uzas ĉ. 272". Lenski, "Reign of Constantine" (CC), 59.
  3. Por Ortodoksismo, Orienta Ortodoksismo kaj Orientaj katolikaj eklezioj. La Bizanca liturgia kalendaro, observita de la Orienta Ortodoksismo kaj de la Orientaj katolikaj eklezioj de Bizanca rito, listigas kaj Konstantinon kaj sian patrinon Helena kiel sanktuloj. Kvankam li ne estas inkludita en la listo de sanktuloj de la latina liturgia ritaro, kiu ne agnoskas kelkajn aliajn Konstantinojn kiel sanktuloj, li estas adorita laŭ la titolo "La Granda" pro sia kontribuo al kristanismo.
  4. Kun ebla escepto de Filipo la Arabo (r. 244–49). I. Shahîd, Rome and the Arabs (Washington, D.C.: Dumbarton Oaks, 1984), 65–93; H. A. Pohlsander, "Philip the Arab and Christianity", Historia 29:4 (1980): 463–73.
  5. Gregory, A History of Byzantium, 49.
  6. Van Dam, Remembering Constantine at the Milvian Bridge, 30.
  7. Barnes, Constantine and Eusebius, 272.
  8. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 14; Cameron, 90–91; Lenski, "Introduction" (CC), 2–3.
  9. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 23–25; Cameron, 90–91; Southern, 169.
  10. Cameron, 90; Southern, 169.
  11. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 14; Corcoran, Empire of the Tetrarchs, 1; Lenski, "Introduction" (CC), 2–3.
  12. Barnes, Constantine and Eusebius, 265–68.
  13. Drake, "What Eusebius Knew," 21.
  14. Eusebius, Vita Constantini 1.11; Odahl, 3.
  15. Lenski, "Introduction" (CC), 5; Storch, 145–55.
  16. Barnes, Constantine and Eusebius, 265–71; Cameron, 90–92; Cameron and Hall, 4–6; Elliott, "Eusebian Frauds in the "Vita Constantini"", 162–71.
  17. Lieu kaj Montserrat, 39; Odahl, 3.
  18. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 26; Lieu kaj Montserrat, 40; Odahl, 3.
  19. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 26; Lieu kaj Montserrat, 40; Odahl, 3.
  20. Barnes, Constantine and Eusebius, 12–14; Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 24; Mackay, 207; Odahl, 9–10.
  21. Barnes, Constantine and Eusebius, 225; Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 28–29; Odahl, 4–6.
  22. Barnes, Constantine and Eusebius, 225; Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 26–29; Odahl, 5–6.
  23. Odahl, 6, 10.
  24. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 27–28; Lieu kaj Montserrat, 2–6; Odahl, 6–7; Warmington, 166–67.
  25. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 24; Odahl, 8.
  26. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 20–21; Johnson, "Architecture of Empire" (CC), 288–91; Odahl, 11–12.
  27. Bleckmann, "Sources for the History of Constantine" (CC), 17–21; Odahl, 11–14.
  28. Ekzemple, Guido Clemente [1], titolulo de la katedro pri romia historio, aŭtoro de Guida alla storia romana (Gvido al la romia historio); Augusto Fraschetti, docento pri ekonomia kaj socia historio de la antikva mondo ĉe La Sapienza de Romo, aŭtoro de La conversione. Da Roma a Roma cristiana (Konvertiĝo. El Romo al Romo kristana); Amaldo Marcone, docento pri romia historio ĉe la universitato de Udine, aŭtoro de Pagano e cristiano. Vita e morte di Costantino (Pagano kaj kristano. Vivo kaj morto de Konstantino); Robin Lane Fox [2], docento pri historio antikva ĉe la Oksforda universitato, aŭtoro de Pagani e cristiani (Paganoj kaj kristanoj); kaj multegaj aliaj akademie titolitaj, kiaj Andrea Alfoldi, Franchi de’ Cavalieri, Norman Baynes, Marta Sordi, Klaus Bringmann...

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Antikvaj fontoj[redakti | redakti fonton]

    • Atkinson, M., kaj Archibald Robertson, trad. Apologia Contra Arianos. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
    • Epistola de Decretis Nicaenae Synodi (Letero pri la Dekreto de la Koncilio de Niceo) ĉ. 352.
    • Newman, John Henry, trad. De Decretis. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 28an de Septembro 2009.
    • Historia Arianorum (Historio de Arianoj) ĉ. 357.
    • Atkinson, M., kaj Archibald Robertson, trad. Historia Arianorum. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
  • Seksto Aurelio Viktor, Liber de Caesaribus (Libro de Cezaroj) ĉ. 361.
  • Codex Theodosianus (Theodosian Code) 439.
    • Mommsen, T. kaj Paul M. Meyer, eld. Theodosiani libri XVI cum Constitutionibus Sirmondianis et Leges novellae ad Theodosianum pertinentes2 (Latine). Berlin: Weidmann, [1905] 1954. Kompilita de Nicholas Palmer, reviziita de Tony Honoré por Oxford Text Archive, 1984. Preparita rete de R.W.B. Salway, 1999. Preface, books 1–8. Rete ĉe University College London kaj ĉe University of Grenoble. Alirita la 25an de Aŭgusto 2009.
    • Nekonata eldono (Latine). Rete ĉe AncientRome.ru. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • Codex Justinianus (Justiniana KodoKodo de Justiniano).
    • Scott, Samuel P., trad. The Code of Justinian, en The Civil Law. 17 vols. 1932. Rete ĉe Constitution Society. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
    • Krueger, Paul, eld. Codex Justinianus (Latine). 2 vol. Berlin, 1954. Rete ĉe Universitato de Grenoble. Alirita la 28an de Septembro 2009.
  • Epitome de Caesaribus (Epitomo pri Cezaroj) ĉ. 395.
    • Banchich, Thomas M., trad. A Booklet About the Style of Life and the Manners of the Imperatores. Canisius College Translated Texts 1. Buffalo, NY: Canisius College, 2009. Rete ĉe De Imperatoribus Romanis. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • De Rebus Bellicis (On Military Matters) 4a/5a jarcento.
  • Eŭnapio, Historio el Deksipo 1a eldono ĉ. 390, 2a eldono ĉ. 415. [Fragmenta]
  • Eŭsebio de Cezareo.
    • Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) unuaj sep libroj ĉ. 300, 8a kaj 9a libroj ĉ. 313, 10a libro ĉ. 315, epilogo ĉ. 325.
    • Williamson, G.A., trad. Church History. London: Penguin, 1989. ISBN 0-14-044535-8
    • McGiffert, Arthur Cushman, trad. Church History. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 28an de Septembro 2009.
    • Oratio de Laudibus Constantini (Oration in Praise of Constantine, foje Tricennial Oration) 336.
    • Richardson, Ernest Cushing, trad. Oration in Praise of Constantine. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 16an de Aŭgusto 2009.
    • Vita Constantini (The Life of the Blessed Emperor Constantine) ĉ. 336–39.
    • Richardson, Ernest Cushing, trad. Life of Constantine. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 9an de Junio 2009.
    • Life of the Blessed Emperor Constantine. 2009. Represo de la eldono Bagster [1845]. Evolution Publishing. ISBN 978-1-889758-93-0. [4]
    • Cameron, Averil kaj Stuart Hall, trad. Life of Constantine. 1999. Oxford University Press. ISBN 0-19-814924-7.
  • Eŭtropio, Breviarium ab Urbe Condita (Abbreviated History from the City's Founding) ĉ. 369.
    • Watson, John Henry, trad. Justin, Cornelius Nepos and Eutropius. London: George Bell & Sons, 1886. Rete ĉe Tertullian. Alirita la 28an de Septembro 2009.
  • Rufo Festo, Breviarium Festi (The Abbreviated History of Festus) ĉ. 370.
    • Banchich, Thomas M., kaj Jennifer A. Meka, trans. Breviarium of the Accomplishments of the Roman People. Canisius College Translated Texts 2. Buffalo, NY: Canisius College, 2001. Rete ĉe De Imperatoribus Romanis. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • Sankta Hieronimo, Chronicon (Chronicle) ĉ. 380.
    • Pearse, Roger, et al.., trad. The Chronicle of St. Jerome, en Early Church Fathers: Additional Texts. Tertuliano, 2005. Rete ĉe Tertullian. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
  • Jordanes, De origine actibusque Getarum [Getica] (The Origin and Deeds of the Goths) ĉ. 551.
    • Mierow, Charles C., trad. The Origins and Deeds of the Goths. Princeton: Princeton University Press, 1915.
  • Laktancio, Liber De Mortibus Persecutorum (Book on the Deaths of the Persecutors) ĉ. 313–15.
    • Fletcher, William, trad. Of the Manner in Which the Persecutors Died. El Ante-Nicene Fathers, Vol. 7. Eldonita de Alexander Roberts, James Donaldson, kaj A. Cleveland Coxe. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1886. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 9an de Junio 2009.
  • Libanio, Orationes (Preĝoj) ĉ. 362–65.
  • Optato, Libri VII de Schismate Donatistarum (Sep libroj pri la Skismo de Donatistoj) unua eldono ĉ. 365–67, dua eldono ĉ. 385.
    • Vassall-Phillips, O.R., trad. The Work of St. Optatus Against the Donatists. London: Longmans, Green, & Co., 1917. Transskribita ĉe tertullian.org de Roger Pearse, 2006. Rete ĉe Tertullian. Alirita la 9an de Junio 2009.
    • Edwards, Mark, trad. Optatus: Against the Donatists. Liverpool: Liverpool University Press, 1997.
  • Origo Constantini Imperiatoris (The Lineage of the Emperor Constantine) ĉ. 340–90.
    • Rolfe, J.C., trad. Excerpta Valesiana, en vol. 3 de traduko de Rolfe de la verko de Ammianus Marcellinus Historio. Loeb eld. London: Heinemann, 1952. Rete ĉe LacusCurtius. Alirita la 16an de Aŭgusto 2009.
  • Orosio, Historiarum Adversum Paganos Libri VII (Seven Books of History Against the Pagans) ĉ. 417.
  • XII Panegyrici Latini (Twelve Latin Panegyircs) el 289, 291, 297, 298, 307, 310, 311, 313 kaj 321.
  • Filostorgio, Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) ĉ. 433.
    • Walford, Edward, trad. Epitome of the Ecclesiastical History of Philostorgius, kompilita de Focio, Patriarko de Konstantinopolo. London: Henry G. Bohn, 1855. Rete ĉe Tertullian. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • Praksagoro de Ateno, Historia (Historio de Konstantino la Granda) ĉ. 337. [Fragmenta]
  • Sokrato de Konstantinopolo (Socrates Scholasticus), Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) ca. 443.
    • Zenos, A.C., trad. Ecclesiastical History.El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 14an de Aŭgusto 2009.
  • Sozomen, Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) ĉ. 445.
    • Hartranft, Chester D. Ecclesiastical History. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • Teodoreto, Historia Ecclesiastica (Eklezia Historio) ĉ. 448.
    • Jackson, Blomfield, trad. Ecclesiastical History. El Nicene and Post-Nicene Fathers, Dua Serio, Vol. 4. Eldonia de Philip Schaff kaj Henry Wace. Buffalo, NY: Christian Literature Publishing Co., 1892. Reviziita kaj eldonita por New Advent de Kevin Knight. Rete ĉe New Advent. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.
  • Zosimo, Historia Nova (Nova Historio) ĉ. 500.
    • Nekonata, trad. The History of Count Zosimus. London: Green and Champlin, 1814. Rete ĉe Tertullian. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.[1]

Modernaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Alföldi, Andrew. The Conversion of Constantine and Pagan Rome. Translated by Harold Mattingly. Oxford: Clarendon Press, 1948.
  • Anderson, Perry. Passages from Antiquity to Feudalism. London: Verso, 1981 [1974]. ISBN 0-86091-709-6
  • Arjava, Antii. Women and Law in Late Antiquity. Oxford: Oxford University Press, 1996. ISBN 0-19-815233-7
  • Armstrong, Gregory T. "Church and State Relations: The Changes Wrought by Constantine." Journal of Bible and Religion 32 (1964): 1–7.
  • Armstrong, Gregory T. "Constantine's Churches: Symbol and Structure." The Journal of the Society of Architectural Historians 33 (1974): 5–16.
  • Barnes, Timothy D. "Lactantius and Constantine." The Journal of Roman Studies 63 (1973): 29–46.
  • Barnes, Timothy D. Constantine and Eusebius. Cambridge, MA: Harvard University Press, 1981. ISBN 978-0-674-16531-1
  • Barnes, Timothy D. The New Empire of Diocletian and Constantine. Cambridge, MA: Harvard University Press, 1982. ISBN 0-7837-2221-4
  • Barnes, Timothy D. "Constantine and the Christians of Persia." The Journal of Roman Studies 75 (1985): 126–136.
  • Bowman, Alan K. "Diocletian and the First Tetrarchy." In The Cambridge Ancient History, Volume XII: The Crisis of Empire, edited by Alan Bowman, Averil Cameron, and Peter Garnsey, 67–89. Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-30199-8
  • Cameron, Averil. "The Reign of Constantine, A.D. 306–337." In The Cambridge Ancient History, Volume XII: The Crisis of Empire, edited by Alan Bowman, Averil Cameron, and Peter Garnsey, 90–109. Cambridge University Press, 2005. ISBN 0-521-30199-8
  • Cameron, Averil kaj Stuart G. Hall. Life of Constantine. Oxford: Clarendon Press, 1999. Hardcover ISBN 0-19-814917-4 Paperback ISBN 0-19-814924-7
  • Carrié, Jean-Michel & Rousselle, Aline. L'Empire Romain en mutation- des Sévères à Constantin, 192–337. Paris: Seuil, 1999. ISBN 2-02-025819-6
  • Christol, M. & Nony, D. Rome et son Empire. Paris: Hachette, 2003. ISBN 2-01-145542-1
  • Corcoran, Simon. The Empire of the Tetrarchs: Imperial Pronouncements and Government, AD 284–324. Oxford: Clarendon Press, 1996. ISBN 0-19-815304-X
  • Curran, John. Pagan City and Christian Capital. Oxford: Clarendon Press, 2000. Hardcover ISBN 0-19-815278-7 Paperback ISBN 0-19-925420-6
  • Dagron, Gilbert. Naissance d'une Capitale: Constantinople et ses instititutions de 330 a 451. Paris: Presses Universitaires de France, 1984. ISBN 2-13-038902-3
  • Digeser, Elizabeth DePalma. The Making of A Christian Empire: Lactantius and Rome. London: Cornell University Press, 2000. ISBN 0-8014-3594-3
  • Downey, Glanville. "Education in the Christian Roman Empire: Christian and Pagan Theories under Constantine and His Successors." Speculum 32 (1957): 48–61.
  • Drake, H. A. "What Eusebius Knew: The Genesis of the "Vita Constantini"." Classical Philology 83 (1988): 20–38.
  • Drake, H. A. "Constantine and Consensus." Church History 64 (1995): 1–15.
  • Drake, H. A. "Lambs into Lions: Explaining Early Christian Intolerance." Past & Present 153 (1996): 3–36.
  • Drake, H. A. Constantine and the Bishops: The Politics of Intolerance. Baltimore: Johns Hopkins University Press, 2000. ISBN 0-8018-6218-3
  • Elliott, T. G. "Constantine's Conversion: Do We Really Need It?" Phoenix 41 (1987): 420–438.
  • Elliott, T. G. "Eusebian Frauds in the "Vita Constantini"." Phoenix 45 (1991): 162–171.
  • Elliott, T. G. The Christianity of Constantine the Great . Scranton, PA: University of Scranton Press, 1996. ISBN 0-940866-59-5
  • Elsner, Jás. Imperial Rome and Christian Triumph. Oxford & New York: Oxford University Press (Oxford History of Art), 1998. ISBN 0-19-284201-3
  • Fowden, Garth. "Between Pagans and Christians." The Journal of Roman Studies 78 (1988): 173–182.
  • Fowden, Garth. "The Last Days of Constantine: Oppositional Versions and Their Influence." The Journal of Roman Studies 84 (1994): 146–170.
  • Fubini, Riccardo. "Humanism and Truth: Valla Writes against the Donation of Constantine." Journal of the History of Ideas 57:1 (1996): 79–86.
  • Gibbon, Edward. Decline and Fall of the Roman Empire. Chicago: Encyclopædia Britannica, 1952 ("Great Books" collection), in 2 volumes.
  • Goldsworthy, Adrian. How Rome Fell. New Haven & London: Yale University Press, 2009. Hardcover ISBN 978-0-300-13719-4
  • Grant, Robert M. "Religion and Politics at the Council at Nicaea." The Journal of Religion 55 (1975): 1–12.
  • Guthrie, Patrick. "The Execution of Crispus." Phoenix 20: 4 (1966): 325–331.
  • Harries, Jill. Law and Empire in Late Antiquity. Cambridge, UK: Cambridge University Press, 2004. Hardcover ISBN 0-521-41087-8 Paperback ISBN 0-521-42273-6
  • Hartley, Elizabeth. Constantine the Great: York's Roman Emperor. York: Lund Humphries, 2004. ISBN 978-0-85331-928-3.
  • Heather, Peter J. "Foedera and Foederati of the Fourth Century." In From Roman Provinces to Medieval Kingdoms, edited by Thomas F.X. Noble, 292–308. New York: Routledge, 2006. Hardcover ISBN 0-415-32741-5 Paperback ISBN 0-415-32742-3
  • Helgeland, John. "Christians and the Roman Army A.D. 173–337." Church History 43 (June 1974): 149–163.
  • Jones, A.H.M. Constantine and the Conversion of Europe. Buffalo: University of Toronto Press, 1978 [1948].
  • Jordan, David P. "Gibbon's "Age of Constantine" and the Fall of Rome" History and Theory 8:1 (1969), 71–96.
  • Lenski, Noel, ed. The Cambridge Companion to the Age of Constantine. New York: Cambridge University Press, 2006. Hardcover ISBN 0-521-81838-9 Paperback ISBN 0-521-52157-2
  • Lieu, Samuel N.C. kaj Dominic Montserrat. From Constantine to Julian: Pagan and Byzantine Views; A Source History. New York: Routledge, 1996.
  • Mackay, Christopher S. "Lactantius and the Succession to Diocletian." Classical Philology 94:2 (1999): 198–209.
  • MacMullen, Ramsay. Constantine. New York: Dial Press, 1969. ISBN 0-7099-4685-6
  • MacMullen, Ramsay. Christianizing the Roman Empire A.D. 100–400. New Haven, CT; London: Yale University Press, 1984. ISBN 978-0-300-03642-8
  • MacMullen, Ramsay. Christianity and Paganism in the Fourth to Eighth Centuries. New Haven: Yale University Press, 1997. ISBN 0-300-07148-5
  • Mattingly, David. An Imperial Possession: Britain in the Roman Empire. London: Penguin, 2007. ISBN 978-0-14-014822-0
  • Nicholson, Oliver. "Constantine's Vision of the Cross." Vigiliae Christianae 54:3 (2000): 309–323.
  • Odahl, Charles Matson. Constantine and the Christian Empire. New York: Routledge, 2004. Hardcover ISBN 0-415-17485-6 Paperback ISBN 0-415-38655-1
  • Pears, Edwin. "The Campaign against Paganism A.D. 324." The English Historical Review 24:93 (1909): 1–17.
  • Pohlsander, Hans. "Crispus: Brilliant Career and Tragic End". Historia 33 (1984): 79–106.
  • Pohlsander, Hans. The Emperor Constantine. London & New York: Routledge, 2004a. Hardcover ISBN 0-415-31937-4 Paperback ISBN 0-415-31938-2
  • Pohlsander, Hans. "Constantine I (306 – 337 A.D.)." De Imperatoribus Romanis (2004b). Retrieved 16 December 2007.
  • Potter, David S. The Roman Empire at Bay: AD 180–395. New York: Routledge, 2005. Hardcover ISBN 0-415-10057-7 Paperback ISBN 0-415-10058-5
  • Rees, Roger. Layers of Loyalty in Latin Panegyric: AD 289–307. New York: Oxford University Press, 2002. ISBN 0-19-924918-0
  • Rodgers, Barbara Saylor. "The Metamorphosis of Constantine." The Classical Quarterly 39 (1989): 233–246.
  • Scheidel, Walter. "The Monetary Systems of the Han and Roman Empires". In Scheidel, ed., Rome and China: Comparative Perspectives on Ancient World Empires. Oxford: Oxford University Press, 2010, ISBN 978-0-19-975835-7
  • Seidel, Lisa. "Constantine 'and' Charlemagne." Gesta 15 (1976): 237–239.
  • Southern, Pat. The Roman Empire from Severus to Constantine. New York: Routledge, 2001. ISBN 0-415-23944-3
  • Storch, Rudolph H. "The "Eusebian Constantine"." Church History 40 (1971): 1–15.
  • Treadgold, Warren. A History of the Byzantine State and Society. Stanford: Stanford University Press, 1997. ISBN 0-8047-2630-2
  • Udoh, Fabian E. "Quand notre monde est devenu chretien", review, Theological Studies, June 2008
  • Veyne, Paul. L'Empire Gréco-Romain, Paris: Seuil, 2005. ISBN 2-02-057798-4
  • Veyne, Paul.Quand notre monde est devenu chrétien, Paris: Albin Michel, 2007. ISBN 978-2-226-17609-7
  • Warmington, Brian. "Some Constantinian References in Ammianus." In The Late Roman World and its Historian: Interpreting Ammianus Marcellinus, edited by Jan Willem Drijvers and David Hunt, 166–177. London: Routledge, 1999. ISBN 0-415-20271-X
  • Weiss, Peter. "The Vision of Constantine." Translated by A.R. Birley in Journal of Roman Archaeology 16 (2003): 237–59.
  • Wiemer, Hans-Ulrich. "Libanius on Constantine." The Classical Quarterly 44 (1994): 511–524.
  • Williams, Stephen. Diocletian and the Roman Recovery. New York: Routledge, 1997. ISBN 0-415-91827-8
  • Woods, David. "On the Death of the Empress Fausta." Greece & Rome 45 (1988): 70–86.
  • Woods, David. "Where Did Constantine I Die?" Journal of Theological Studies 48:2 (1997): 531–535.
  • Wright, David H. "The True Face of Constantine the Great." Dumbarton Oaks Papers 41 (1987): 493–507

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

  1. Roger Pearse, "Preface to the online edition of Zosimus' New History". 19a Novembro 2002, rev. 20a Aŭgusto 2003. Alirita la 15an de Aŭgusto 2009.