Klaŭdio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Klaŭdio, latine: Tiberius Claudius Nero Caesar Drusus, originale: Tiberius Claudius Drusus Nero Germanicus, naskiĝis 1-an de aŭgusto -10 en Lugdunum, nuna Liono, mortis 13-an de oktobro 54; estis romia imperiestro ekde 41 ĝis 54.

Klaŭdio per milita forto disbatis la kvereladojn inter Judoj kaj aliaj loĝantoj de Aleksandrio kaj li donis plurajn privilegiojn al la tieaj Judoj por preventi pliajn problemojn. Li taskigis al Agripo regi por Romo Judeon kaj Samarion; post lia morto, en 44 a.Kr., la lando denove fariĝis Romia provinco.

En multaj regionoj Klaŭdio tre lerte sciis fari pacon (pere de konkero, kutime: Maŭretanio fariĝis provinco en 42 a.Kr.) aŭ li regigis nome de Romo talentajn personojn: ekzemple Mitridaton en Armenio. Li ankaŭ konstruigis la havenojn de Ostio.

Politike li estis malforta kaj fine estis venenita de sia edzino por sekurigi la povon al Nerono, sed li estis unu inter la plej bonaj kaj saĝaj mastrumantoj de la Romia imperio. Ĉar li ne havis bonan rilaton al la senato, li apogis sin je ege faksciaj liberigitoj, kiuj oficis kvazaŭ ministroj por li: Narciso (ab epistulis), Palado (a rationibus), Kalisto (a libellis), Polibio (a studiis) ktp.

Post lia morto, lia antaŭa ministro la filozofo Seneko verkis satiron pri li: La Apokolokintozo de l' Dia klaŭdio (aperis ĉe VoKo en Esperanto).


Antaŭulo:
Kaligulo (37 - 41)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Nerono (54 - 68)