Oto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj signifoj de OTO rigardu en OTO.


Oth001.jpg
Monero de Oto

Oto, latine: Marcus Salvius Otho, naskiĝis jare 32 mortis jare 69 estis romia imperiestro jare 69, de la 15-a de januaro al la 16-a de aprilo.

Antaŭulo:
Galbo (68)

Romiaj imperiestroj

Posteulo:
Vitelio ( 69)

Oto devenis de antikva aristokrata etruska familio kaj naskiĝis en Ferentinum (nun nomata Ferento) apud Viterbo en Italio. Inter liaj prauloj estis etruskaj princoj. Lia patroflanka avo estis Marcus Salvius Oto, kies gepatroj estis Romia kavaliro kaj virino de malalta rango (eble eks-sklavino) kaj kiu infanis inter la domanaro de Livia Aŭgusta, edzino de Aŭgusto Cezaro. Pro la influo de Livia, la avo de Oto iĝis senatano kaj atingis la rangon pretoro. La patro de Oto estis Lucius Oto.

Oto estis inter la ekstravagancaj amikoj de Nerono ĝis la jaro 58 kiam, urĝata de sia bela edzino Popea Sabina, li konatigis ŝin kun Nerono. Ŝi iĝis la amorantino de Nerono, eksediĝis de Oto, kaj persvadis la imperiestron forsendi lin al la provinco Luzitanio, kie Oto restis ĉ. dek jarojn. Li regis la provincon kun modereco tiuepoke rara. Kiam Galbo, provincestro de la najbora Hispania Tarraconensis, ribelis kontraŭ Nerono, Oto akompanis lin al Romo. Galbo estis maljuna kaj mankis al li infanoj: kuraĝigata de la prognozoj de astrologoj, Oto esperis sukcedi lin, kaj eniris sektretan akordon kun Titus Vinius, favorato de Galbo, promesante edziĝi kun ties filino. Tamen en januaro 69 Galbo formale adoptis Lucius Calpurnius Piso Licinianus. Pro antaŭaj ekstravagancoj Oto mem suferis grandegajn financojn problemojn, sed li trovis sufiĉe da mono por aĉeti la subtenon de dudek-tri anoj de la pretoriana gvardio. La 15-an de januaro Oto, prezentinte siajn kutimajn respektojn al Galbo, kaj sin senkulpigis, dirante ke li havis urĝajn privatajn aferojn. Li rapidis al siaj komlicoj, kiuj eskortis lin al la barakejo de la pretoriana gvardio, kie oni deklaris lin imperiestro. Kun gvardistoj li revenis al la Forumo de Romo, kie la kohorto gvardanta Oton forlasis lin kaj la soldatoj murdis Oton, Pison kaj aliaj. La senatanoj agnoskis lin imperiestro. Helpis Oton ke la pretoriana gvardio malkontentis pro ke ili neniam ricevis mondonojn de Galbo pro sia subteno de lia ribelo kontraŭ Nerono.

Oto restaŭris la statuojn de Nerono kaj remetis ties funkciulojn en iliajn antaŭajn postenojn. Li promesis juste regi la imperion, kaj plaĉis al la senato ke li milde traktis Marius Celsus, amiko de Galbo kaj nomumata estonta konsulo. Tamen kiam li legis la paperojn de Galbo, Oto lernis ke Vitelio, kiu komandis legionojn en Germanio, jam komencis gravan ribelon kaj estis survoje kun armeo al Italio. Oto devis fari preparojn por milito. Li esperis malebligi la eniron de Vitelio en Italion, sed tro malfruis. Apud la rivero Pado okazis la decida batalo, per kiu Oto malvenkis. Oto, per digna parolado, adiaŭis siajn armeon, dirante, laŭ la historiisto Dio Cassius (Dio Kasio), "Pli justas ke unu pereas por ĉiuj, ol multaj por unu". Li enlitiĝis kaj la venontan matenon ponardis al si la koron. Kelkaj liaj soldatoj ankaŭ sin mortigis.