Manuelo la 2-a Palaeologa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Manuelo la 2-a Palaeologa
Persona informo
Naskiĝo 27-an de junio 1350 (1350-06-27)
en Konstantinopolo
Morto 21-an de julio 1425 (1425-07-21) (75-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Religio ortodoksismo vd
Lingvoj mezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Dinastio Palaiologidoj vd
Patro Johano la 5-a vd
Patrino Helena Kantakouzene vd
Gefratoj Androniko la 4-a Paleologo • Theodoros I Palaiologos • Michael Palaiologos • Irene Palaiologina vd
Edz(in)o Helena Dragaš vd
Infanoj John VIII Palaiologos • Theodoros II Palaiologos • Andronikos Palaiologos, Lord of Thessalonica • Demetrios Palaiologos • Thomas Palaiologos • Zampia Palaiologina • Konstanteno la 11-a vd
Profesio
Okupo politikistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Moneroj kun la bildigo de Manuelo la 2-a

Manuelo la 2-a Palaeologa (27-a de junio, 135021-a de julio 1425) estis orient-romia imperiestro. Li regis de 1391 ĝis 1425.

Fine de la 14a jarcento li surpaperigis siajn "Dialogojn kun perso" pri la rilatoj inter la biblio kaj la korano. Je la sepa dialogo pri kredo kaj perforto, Manuel diris "Montru al mi kiujn novajn aferojn Mohamedo alportis, kaj vi trovos nur malbonajn kaj malhumanajn aferojn, kiel lian proponon diskonigi la kredon per glavo. Papo Benedikto la 16-a citis tiun ĉi diraĵon je la 12a de septembro 2006 dum prelego pri kredo, prudento kaj perforto. Islamaj kredgvidantoj estis furiozaj kaj en la tuta islama mondo homoj reagis.