Ortodoksismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ortodoksa preĝejeto en Orienta Pollando
Distribuado de la ortodoksa kristana branĉaro en la mondo. Malhele: Plimulto kaj pli hele grava malplimulto (ĉ. 10%)
La ikono de "La Triunuo de la Malnova Testamento", pentraĵo de Andrei Rubliov, komence de la 15-a jc..

Ortodoksismo estas la trie plej granda branĉo de kristanismo, havante 214 milionojn da anoj, precipe en la orienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. (Du aliaj branĉoj, la katolika kaj la protestanta, havas respektive 1027 kaj 316 milionojn). Ĝi estas la orienta, greka branĉo de kristanismo, kiu havas 11% de ĉiuj kristanoj. Ĝi estas la ĉefa formo de kristanismo en Grekio, Rusio, Belarusio, Ukrainio, Rumanio, Bulgario, Serbio, okcidenta Azio, kaj iuj aliaj landoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ortodoksa kaj katolika branĉoj estis unu eklezio ĝis la Granda Skismo de 1054. Depost 476, kiam la Okcidenta Roma Imperio ĉesis ekzisti, la okcidenta kaj orienta eklezioj grade kreskis aparten, ĝis 1054, kiam la orienta (ortodoksa) eklezio ne plu toleris la ĉiam pli kaj pli grandiĝantan pretendon de la papo (la episkopo de Romo) je supera aŭtoritato en la eklezio. La papo fariĝis tro potenca kaj kulture barbara (barbara ĉi tie signifu kion?). Kaj ĉi tio ja estas la kriza malsamo inter la ortodoksismo kaj la katolikismo: en la katolikismo la plejalta aŭtoritato estas la papo, dum en la ortodoksismo similan aŭtoritaton posedas nur la ekumena koncilio, ĉiu episkopo estas egala al ĉiuj aliaj.

Doktrino[redakti | redakti fonton]

La baza kredo de la Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. Ortodoksismo kredas ke la Biblio estas la sankta vorto de Dio, kaj sekvas la interpreton de la Grekaj Patroj (pensintoj kaj sanktuloj) de la frua eklezioj.

Ortodoksismo restas fidinda al la veroj de la unuaj sep tutmondaj koncilioj (kunvenoj de la tutmonda episkoparo por decidi pri punktoj de doktrino kaj praktiko), estante tre konservema depost tiam pri doktrino. Laŭ tio, la eklezioj nestoriana, armena, kopta kaj jakoba en la oriento, kaj protestantaj en la okcidento, estas herezaj, ĉar ili ne rekonas la tutan veron de la sep koncilioj. La eklezio katolika, aliflanke, ja rekonas la sep konciliojn, sed bedaŭrinde la papo, la episkopo de Romo, aldonis doktrinon post la sep koncilioj, pro tio originis skismo. Dum katolikismo konsideras, ke la papo reprezentas Dion sur Tero, ortodoksismo ne agnoskas la aŭtoritaton de la papo super ĉiuj kristanoj, ilia estro estante Jesuo Kristo mem.

Simileco al katolikismo[redakti | redakti fonton]

Ortodoksismo ne agnoskas, ke la papo en Romo posedas aŭtoritaton super ĉiuj Kristanoj. Sed aparte de la papeco, la malsamo inter la ortodoksa kaj la katolika plejparte temas pri emfazo, ne la esenco: ekzemple, kvankam multaj ortodoksanoj kredas, ke Maria ĉieliris, tio ne estas oficiala dogmo kiel en la katolika eklezio. Simile, dum la katolika eklezio teorie konsentas kun la ortodoksa doktrino pri diservo per ikonoj (t.e. bildoj de Jesuo kaj la sanktuloj kaj anĝeloj iel partoprenas en la dia, kiel preĝoj kaj la sakramentoj), praktike tia diservo estas rara inter katolikoj.

Tial, laŭ katolikismo, ortodoksismo ne estas herezo (malsamo de doktrino) sed skismo (malsamo de politiko). Katolikismo rekonas la sakramentojn de ortodoksismo, kvankam ne inverse.

Sakramentoj[redakti | redakti fonton]

Ortodoksismo neoficiale rekonas sep sakramentojn aŭ "misterojn" (la greka vorto por sakramento):

  1. bapto
  2. konfirmacio
  3. komunio
  4. konfeso
  5. geedzigo
  6. ordino
  7. sanktoleado

Moralo[redakti | redakti fonton]

La baza moralo estas la Dekalogo de Moseo, precipe kiel klarigita de Jesuo en la evangelioj.

Organizo[redakti | redakti fonton]

Ortodoksismo ne estas unu, centrigita eklezio sed ĉeno de landaj eklezioj, kiuj havas la samajn doktrinon, kanonaron kaj sakramentojn.

Ĉiu episkopo (estro de la eklezio por urbo aŭ gubernio) estas egala al ĉiuj aliaj. Tamen historie kelkaj urboj rolis pli grave, precipe ĉefurboj (metropoloj), kaj ĉirkaŭ ili formiĝis metropolitujoj kaj patriarkujoj. Tiun ordon regulas unu el la kanonoj de la Ortodoksa Eklezio, nome la 34a Apostola regulo: "Episkopoj de ĉiu popolo devas koni la unuan inter ili kaj agnoski lin kiel ĉefon, kaj nenion ekster ilia aŭtoritato fari sen lia scio. Ĉiu el ili faru nur tion, kio rilatas lian eparĥion kaj lokojn, kiuj apartenas al ĝi. Ankaŭ la unua nenion faru sen ĉies scio. Ĉar tiel regos samideeco...". Tiel formiĝis sendependaj ortodoksaj eklezioj, ĉiu el kiuj havas propran ĉefon - la unuan inter egalaj. La titoloj de la unua episkopo varias laŭ landoj, plejparte tio estas patriarko, sed povas esti ankaŭ metropolitoĉefepiskopo. Ekzistas 14 aŭtokefalaj (sendependaj) kaj 3 aŭtonomaj ortodoksaj eklezioj, kiuj ĉiam estas listigitaj laŭ jena sinsekvo:

  1. Konstantinopola- sidejo en Istanbulo, Turkio
  2. Aleksandria - sidejo en Aleksandrio, Egipto
  3. Antiokia- sidejo en Damasko, Sirio
  4. Jerusalema- sidejo en Jerusalemo, Israelo
  5. Rusia - sidejo en Moskvo, Rusio
  6. Kartvela - sidejo en Tbilisi, Kartvelio
  7. Serba- sidejo en Beogrado, Serbio
  8. Rumana- sidejo en Bukareŝto, Rumanio
  9. Bulgara - sidejo en Sofio, Bulgario
  10. Kipra- sidejo en Nikozio, Kipro
  11. Greka- sidejo en Ateno, Grekio
  12. Pola- sidejo en Varsovio, Pollando
  13. Albana- sidejo en Tirano, Albanio
  14. Ĉeĥa-Slovaka- sidejo en Prago, Ĉeĥio
  15. Amerika- sidejo en Novjorko, Usono
  16. Sinaja (aŭtonoma) - sidejo de Kairo, Egipto
  17. Finna (aŭtonoma) - sidejo en Kuopio, Finnlando
  18. Japana (aŭtonoma) - sidejo en Tokio, Japanio

Sub la episkopo estas la sacerdoto aŭ sacerdotoj de ĉiu preĝejo. Li predikas kaj faras la sakramentojn.

Pastro rajtas edziĝi antaŭ ordino, sed ne episkopoj nek monaĥoj.

La spirita centro de ortodoksismo ne estas la episkopoj, sed la monaĥoj kiuj praktikas kristanismon konsideratan ideala, severan kaj mistikan.

Ortodoksaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Eno de ortodoksa preĝejo

sur tiu ekzemplo de eno de ortodoksisma preĝejo, en Samarkando, kie ankoraŭ loĝas multaj rusoj, rimarku interalie: malĉeesto de seĝoj (malsimile al nunaj katolikaj preĝejoj) nek benkoj (kiel en protestantaj preĝejoj), la Ikonostazo t. e. vando kovrita de ikonoj kiu kaŝas la altarejon, kaj kien la pastro eniras tra la ankaŭ videblaj pordoj. La cirillitera surskribo dekstre legiĝas voskresje t.e. "li resurektis" (Jesuo Kristo). Cetere, manko de benkoj ne estas afero tipe ortodoksa, ĉar la grekoj havas benkojn en siaj kirkoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Ligoj[redakti | redakti fonton]