Sankta Tradicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Sankta Tradicio (greke Ιερά Παράδοση, latine Traditio) estas [teologio|[teologia]] koncepto de kelkaj kristanaj konfesioj, precipe la katolika, la anglikana, la okcidente kaj la oriente ortodoksaj, rilate al la fontoj de la ekleziaj instruo kaj aŭtoritato.

La vorto «tradicio» estas prenita de la latina trado, tradere signifanta doni, liveri,testamenti. Parton de la religia instruo estas skribita en Biblio (la Sankta Skribo kiun konservas kaj transdonas la Sankta Tradicio), kaj parto estas krome transdonita per la vivo de la vivantaj laŭ ĝia instruo. La instruo de Tradicio estas travivata kaj pludonata per la vivo de tiuj, kiuj vivis laŭ tia instruo, laŭ la ekzemplo de Kristo kaj de la Apostoloj. Tiun eternan pludonadon de la instruo de la Tradicio oni nomas la viva Tradicio. Ĝi estas la dissendo de la instruo de Tradicio de unu generacio al la venontaj.

Interalie, en la frazo el 3Joh (13, 14):

Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano; sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo.

la ortodoksaj teologoj vidas ateston, laŭ kiu ne tutan sian sperton la apostolo lasis en formo skriba; iujn aferojn li transdonis per la viva komunikado; ion oni transdonas per neskribita tradicio.