Anabaptismo
El Vikipedio
Anabaptismo ("rebaptantoj", el la greka ανα ana = ree + βαπτιζω baptizō = bapti; germane: Wiedertäufer) estas nomo, donita de iliaj malamikoj, al diversaj kristanaj grupoj, kiuj baptas plenkreskulojn, kiujn oni jam baptis infanaĝe.
Enhavo |
[redaktu] Historio
La movado komenciĝis en Svislando en 1525, unu jaron post la ekribelo de germanaj kamparanoj. Dum la ribelo Marteno Lutero subtenis la nobelojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua reformacio". Anabaptismo unue aperis en Zuriko, Svislando, kaj poste disvastiĝis ĝis Nederlando. La anabaptistoj svisaj, male ol kelkaj anabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj en Monastero), estis ekde la komenco pacifistaj (vidu sub Schleitheima konfesio). Pro siaj kredoj je senperforto kaj rebaptado, la anabaptistojn svisajn multe suferigis aŭtoritatoj svisaj. La persekutado venis egale de la protestantoj, kiel de la katolikoj. Post Menno Simons, la anabaptistoj en Nederlando estis regrupigitaj kaj redifinitaj, kaj ili iĝis pacifistoj.
[redaktu] Listo de gvidantoj
Menno Simons - Jakob Ammann - Michael Sattler - Conrad Grebel - George Blaurock - Felix Manz - Jakob Hutter - Peter Riedemann - Andreas Ehrenpreis - Johannes Waldner
[redaktu] Listo de anabaptistaj tekstoj
Schleitheima konfesio - Konfesio de Dordrecht - Rechenschaft

