Valdanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Valdenanoj)
Valdanoj
religia movado • konfesio
vdr
la blazono de la valdanoj: kandelingo kun la moto „Lux lucet in tenebris“ (lumo brilas en mallumo)

La valdanoj hodiaŭ estas protestanta reformita eklezio kun multaj adeptoj en Italio. Origine la eklezio fondiĝis en suda Francio kiel komunumo de religiaj laikoj fine de la 12-a jarcento, fare de la negocisto Petro Valdo (Petrus Valdes) el Liono. Severe persekutitaj dum la inkvizicio, la valdanoj dum la mezepoko estis inter la plej signifaj grupoj de ne-katolikaj kristanoj en okcidenta Eŭropo.

Valdanoj suferis persekutojn de la 13-a jarcento ĝis la 17-a jarcento en la Germana Imperio, Provenco, Savojo, Piemonto. Tutmonde nuntempe ekzistas proksimume 48 000 valdanoj, el ili 27 500 en Italio, kie ili havas proksimajn rilatojn al la evangelie metodista eklezio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La valdanoj estis kristana religia movado kritika pri la katolikismo, kiu ekestis longe antaŭ Martin Luther. La nomo devenas de la liona negocisto Petrus Valdes, kiu estis tre impresita de la biblia rakonto pri la riĉa junulo en la evangelio laŭ Mateo 19, 16-26. Nomantaj sin "la malriĉuloj de Liono", la fruaj valdanoj kaj predikis kristanismon kaj socie zorgis pri la plejmalriĉuloj. Komence ili komprenis sin kiel anoj de la katolika eklezio, sed kritikis tion, kion ili konsideris ties dekadenciĝon.

Dum la jaro 1184 la valdanoj - aparte pro la laika predikado, ekster la kontrolo de la oficiala katolika eklezio en la sinodo de Verono fare de la papo Lucio la 3-a estis elŝlositaj el la katolika eklezio. Dum la jaro 1252 la papo Inocenco la 3-a en la dokumento ad extirpanda skribas, ke Cataros,...Valdenses, ... et omnes Hereticos ... perpetue damnamus infamia (la kataroj, valdanoj kaj ĉiuj anoj de herezo kondamniĝas per la eklezia puno de infamio). Tio signifas eklezian militon kontraŭ kaj la kataroj kaj la valdanoj.

Malgraŭ la persekutoj, dum la 14-a jarcento la valdanoj en malsamaj, parte interkverelantaj grupoj estas disvastiĝintaj en granda parto de Eŭropo. La katolika inkvizicio fortigas la persekutojn, kaj dum la jaro 1487 papo Inocenco la 8-a deklaras krucmiliton kontraŭ la valdanoj.

Iuj grupiĝoj aliĝas al la Husanoj - el tio rezultas la komunumo de Bohemiaj Fratoj (vidu ankaŭ Johano Amoso Komenio). Aliaj grupoj aliĝas al la reformacio de Johano Kalvino. En norda Italio la valdanoj dum 1532 sub influo de la reformacio fondas reformitan eklezion. Tamen la persekutoj daŭras. Dum 1685 multaj valdanoj estas forpelitaj el Italio kaj suda Francio, kaj ricevas azilon en protestantaj germanaj ŝtatetoj norde de la Alpoj - interalie en Hesio kaj Virtembergo (vidu pri tio interalie la artikolon pri la komunumo Ober-Ramstadt en Hesio). Nur dum 1848 la italaj valdanoj en dokumento de la reĝo Karlo Alberto de Sardinio kaj Piemonto ricevas civitanajn rajton, kaj la garantion rajti praktiki sian riton de kristanismo.

La italaj valdanoj nuntempe[redakti | redakti fonton]

la valdana preĝejo sur Piazza Cavour en Romo

Post la agnosko de siaj religiaj rajtoj la valdanoj en tuta Italio konstruis sociajn instituciojn - maljunulejojn, infanejojn, lernejojn, renkontejojn kiel la centro Agape apud Torino. Ĉirkaŭ ili grupiĝas la valdanaj diasporaj komunumoj. Geografia centro de la eklezio tamen restas la tiel nomataj valdanaj valoj en la Alpoj okcidente de Torino, kie troviĝas la plej multaj kaj plej grandaj komunumoj. La teologia centro en formo de teologia fakultato tamen troviĝas en Romo, kie ankaŭ kunvenas la tavola - la demokratie elektita eklezia estraro kaj kie laboras la eklezia reprezentanto - la moderatore.

valdana preĝejo en Milano

Dum la itala faŝismo de la jaroj 1922 ĝis 1945 la valdanoj estis aparte observitaj de la sekreta polico: protestantoj entute dum tiu tempo en Italio ne rajtis havi publikajn postenojn, la franca lingvo estis malpermesita (ankaŭ en diservoj) kaj la protestanta gazetaro malpermesita. Multaj piemontaj valdanoj sekve dum la Dua Mondmilito batalis en la rezista movado kontraŭ la faŝista reĝimo de Mussolini kaj kontraŭ la okupo de norda Italio fare de la armeo de Nazia Germanio. La faŝismaj aŭtoritatoj respondis al tio per la ĝeneraligo "I valdesi sono tutti ribelli" (la valdanoj ĉiuj estas ribeluloj). La plenan liberecon de religia praktikado la valdanoj nur ekhavas dum la jaro 1984. Per tio finiĝas 800-jara historio de persekutoj, forpeloj kaj subpremo.

Januare 2005 en la norditala urbo Pinerolo apud Torino inaŭguriĝas monumento pri la persekuto de la valdanoj fare de la katolika inkvizicio, Temas pri la unua ekumena monumento entute en Italio. La bronza artaĵo havas la formon de flamo kaj simboligu la bruligon de valdanoj fare de la inkvizicio. Esperon kaj paciĝon simboligas knabino kun manoj kaj rigardo levitaj al la ĉielo.

Valdanoj en Germanio[redakti | redakti fonton]

la preĝejo de la parto Rohrbach de Ober-Ramstadt en Hesio, kun la valdana moto "Lux lucet in tenebris" super la enirejo

Post 1698 pro la forpelo de valdanoj kaj hugenotoj el Piemonto ankaŭ en Hesio-Darmstadt, norda Badeno kaj Virtembergo ekestas valdanaj komunumoj. Kaj en Hesio kaj en Virtembergio la alvenintoj konatigis la terpomon, jam ekde la mazo de la 17-a jarcento kultivita en suda Francio kaj norda Italio, sed ĝis tiam nekutima en Germanio. Inter la urboj Pforzheim kaj Stuttgart ankoraŭ hodiaŭ francaj loknomoj kiel Pinache, Perouse, Corres, Serres kaj Villars memorigas pri la franclingvaj valdanoj. Ankaŭ la francaj familiaj nomoj de multaj loĝantoj de Virtembergo kaj suda Hesio, kiel Durand, Gille, Roux, Granget, Conle, Crocoll, CroissantClour atestas pri la deveno de la valdanaj familioj el Savojo.

Valdanoj en Aŭstrio[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ en Aŭstrio dum la 13-a kaj 14-a jarcento ekzistis valdanaj komunumoj. Ĉefa loĝotereno estis la teritorio sude de la rivero Danubo inter la regionoj Salzkammergut kaj Wienerwald. La katolika inkvizicio dum la jaro 1260 ĉi-tie trovis pli ol kvardek florantajn valdanajn paroĥejojn kun lernejoj kaj kunvenejoj. La invizicio ekde tiu jaro premis la valdanojn en kaŝan ekziston, kaj multaj kredantoj ekzekutiĝis. Ree inter 1311 kaj 1315, ĉirkaŭ 1370 kaj inter 1391 kaj 1402 la aŭstraj valdanoj estas severe persekutitaj; ĉi-kuntekste tre aktivis la celestenano Petrus Zwicker. Ekde la mezo de la 15-a jarcento ne plu troveblas supuroj de la aŭstraj valdanoj. Ne tute klaras, ĉu la inkvizicia persekuto vere elradikiĝis ĉiujn valdanajn familiojn, aŭ ĉu iuj restintoj aliĝis al la husana movado.

Tutmonda diasporo[redakti | redakti fonton]

Pro la granda ondo de elmigroj el Italio al Suda Ameriko inter la jaroj 1880 kaj 1914 nuntempe en Argentino kaj Urugvajo vivas ĉirkaŭ 13 300 valdanoj. Tutmonde ekzistas proksimume 48 000 eklezianoj, kaj al tio aldoniĝas la valdanoj, kiuj - kiel 4000 kredantoj en Germanio, pliaj en Francio kaj la usonaj ŝatoj Novjorkio kaj Norda Karolino - aliĝis al lokaj protestantaj eklezioj. Pri la valdanoj informas ankaŭ interesega muzeo en Bad Karlshafen, la t.n. Hugenota muzeo germana.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]