Dekadenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekadenco (de la franca vorto décadence el la latinaj vorteroj de- de kaj cadere fali) priskribas kulturan malmoraliĝon kaj malprogreson. Dekadenco estas la komento de ruiniĝo, de malfortiĝo kaj de malprosperiĝo. La vorto komprenigas, ke povus esti objektive "pli bonaj" aŭ "pli dezirindaj" cirkonstancoj, se la civitanoj sukcesus levi sian nivelon de moralo kaj disciplino.

La vorto origine apartenis al biologiisma mondpercepto, kiu komprenis la ekziston de homoj kaj bestoj, de homaj institucioj kaj ŝtatoj kiel naturan proceson de kresko kaj morto, peosperiĝo kaj putriĝo. La homaj ecoj kiuj komence helpas al familio, institucio, ŝtato kreski kaj prosperiĝi, nepre kej neeviteble post gvidas al troekscitiĝo kaj degenero. Ofte citita ekzemplo de socia dekadenco estis la okcidenta Romia Imperio dum la lastaj jaroj de sia ekzisto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]