Inkvizicio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Inkvizicio
religia organizaĵo • tribunalojura sistemo • speco de katolika institucio • eklezia tribunalo
Komenco 1184 vd
vdr
Pedro Berruguete. Sankta Domingo prezidas aŭtodafeon (1475).

InkvizicioSankta Ofico (latine Inquisitio Haereticae Pravitatis Sanctum Officium) estas aro da institucioj organizitaj de la katolika Eklezio, por kontraŭbatali herezojn. Ĝi estis unue kreita en 1184 kaj restrukturita en 1232 de la Papo Gregorio la 9-a. La oficiala Inkvizicio finiĝis en Hispanio en 1834. Ĝiajn funkciojn transprenis ekde 1967 la eklezia institucio "Sankta Kongregacio pro Doktrino de la Kredo". La inkvizico estis la plej nigra ĉapitro de la eklezia historio kaj unu el la plej gravaj krimoj en la homa historio, en kies nomo estis murditaj milionoj da homoj.

Origino[redakti | redakti fonton]

Jam de la komenco de la Eklezio kiel institucio, alvenis la problemo de la traktado de la herezoj, tio estas, de la kristanoj kiuj havis malsamajn vidpunktojn rilate al la oficiala institucio. Tre ofte la konfrontado estis perforta, kaj ankaŭ intervenis la civilaj instancoj.

En Mezepoko alvenis la ideo krei specifan institucion por kontraŭbatali la herezojn. Speciale danĝera por la Papo estis la albigensismo, disvolviĝinta en Francio ĉirkaŭ la 12-a jarcento, kaj tiam formiĝis en 1184 la unua Inkvizicio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni kutime dividas en historion de la Inkvizicio en kvar instituciojn: la mezepokan, la hispanan, la portugalan kaj la roman.

Mezepoka Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezepoka inkvizicio.

La Papa Inkvizicio estis eklezia justica institucio kreita de la papo Gregorio la 9-a en 1231-1244 por persekutu herezulojn kaj kiu estis sub lia rekta aŭtoritato. Ĝi anstataŭis la papan inkvizicion kreitan kvin dek jarojn antaŭe en kiu la persekutado al herezuloj korespondis al la episkopoj. Ĝi estas nomita ĝenerale ankaŭ mezepoka inkvizicio, por distingi ĝin disde la Inkvizicio de la Moderna Epoko kies modelo estis konstituita de la hispana inkvizicio.

Hispana Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

En la Hispana Inkvizicio, estas unu Ĝenerala Inkvizitoro, nomita de la papo, krom li, estris la inkvizicion la Consejo de la Suprema (Konsilantaro de la Plialta) (tribunalo de rejuĝo kun administraj funkcioj). En la Consejo de la Suprema estis naŭ membrojn: 5 konsilantoj, unu kontrolisto, tri konsilantoj nomitaj de la reĝo kaj unu dominikana konsilanto. La konsilantoj nomis reprezentanton apud Romo. La Consejo estis egaligita al reĝaj tribunaloj kaj en la ceremonioj ŝtataj, ĝi estis en honora loko, poste la Reĝa Konsilantaro kaj la Aragona Konsilantaro.

La Hispana Inkvizicio havis multajn aliajn oficiistojn: la alguacil mayor ("plejgranda akvoportisto"), la receptor ("ricevisto"), notario del julgado ("notisto de l' juĝita afero"), procurador del fisco ("prokuroro de l' fisko), notario de los procesos civiles ("notisto de la civilaj procesoj"), defendaj advokatoj, kuracistoj, pastroj, nuncio kaj "portisto".

Historie, la Inkvizicio en Hispanio okazis pro la revenko de la hispaniaj Maŭroj, kaj celo kristanigi la judojn kaj maŭrojn loĝantajn en Hispanio.

Roma Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

La Sacra Congregazione estis formita de ses kardinaloj nomitaj de la Papo kaj agis en la kurio. Ĝi ne havis blazonon aŭ publikajn ceremoniojn. Ĝia celo estis kontroli la kandidatojn al papeco. Krom la kardinaloj, estis unu kuna komisaro kiu ricevis la denuncojn, komencis procesojn kaj administris la "domon de Sankta Ofico". Tiu komisaro estis ĉiam dominikano kaj eniris la funkcion laŭvice. La Roma Inkvizicio ankaŭ, akcesore, kontrolis la herezojn en Italio, kun tribunaloj en kelkaj urboj. En Venecio la respublika registraro rajtis nomi tri delegitojn al inkvicia tribunalo.

Portugala Inkvizicio[redakti | redakti fonton]

La Ĝenerala Inkvizitoro nomis konsilantaron post konsulti la reĝon. Krom ili, estas unu dominikana konsilanto. Estis ankaŭ deputitoj organizataj laŭ aĝo.

Funkciado[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de la Supera Inkvizicio (hispane: Consejo de la Suprema Inquisición, kies oficiala nomo estis Konsilio de la Supera kaj Ĝenerala Inkvizicio, estis la plej alta instanco de la Hispana Inkvizicio. Ĝin prezidis la Ĝenerala Inkvizitoro, kiu ricevis sian aŭtoritaton el la papo, donita por la defendo de la kredo kaj la persekutado de la herezaĵoj en la Hispana Krono.

La komisaro de la Sankta Inkvizicio estis la ministro aŭ eklezia delegito, kiun la tribunalo de la Inkvizicio havis en la ĉefpastrejoj kaj loĝlokoj por plenumi kelkajn aferojn kiuj koncernis al li, kaj precipe, por krei la liston de deliktoj kiun tiu tribunalo jam konis.

Inkvizitoro estis membro de Inkvizicia tribunalo. Granda inkvizitoro estas la ĉefo de ĉiuj inkvizitoroj en certa regiono.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]