Denunco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Venecio: anonimaj denunciantoj povis meti siajn (fi-)denuncojn tra la „leonbuŝoj“ (Bocca di Leone, ĉi-bildo de doĝo-palaco).

Denunco estas deklaro ke iu certa persono faris krimon aŭ havas kulpon pri io.

La denunco povas esti deklarita al juĝisto, al aŭtoritato aŭ ĝenerale al la publiko, ekzemple dum intervjuo aŭ pere de letero al gazeto.

Fidenunco[redakti | redakti fonton]

La fi-denunco estas denunco farita de homo, mem restante kaŝita, kun la celo damaĝi la denuncitan personon en la senco: kalumnii, diskrediti, misfamigi. Ju pli totalisma la ŝtato, des pli granda la risko / damaĝo al la denuncito.

Vortkomparo[redakti | redakti fonton]

La vortkomparo montras, ke denunco havas neŭtralan valoron en latinidaj lingvoj (fr, it), dum en ekzemple la hodiaŭa germana denunco nur havas negativan signifon de fi-denunco, kalumnio, perfido, ĝi do apartenas al la falsaj amikoj.

lingvo denunco fi-denunco
de - germana de:Strafanzeige de:Denunziation
en - angla en:criminal complaint en:Denunciation
es - hispana es:Denuncia es:Denuncia
et - estona et:Denonsseerimine
fr - franca fr:Dénonciation fr:Délation
it - itala it:Denuncia
ru - rusa ru:Донос ru:Денонсация
scn - sicilia scn:Dinunzia


Justice and law.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Juro