Publiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
publiko spektas la teatraĵon
Granda publiko dum parolado de Rajagopal Puthan Veetil

Publiko estas la arnomo por la spektantoj kaj aŭskultantoj de spektakloj en teatrejo, kinejo, radio, televido, de procesdebatoj, ekspozicioj, prelegoj, paroladoj, koncertoj, cirkartoj, festivaloj ktp. Krom la spektantaro kaj aŭskultantaro oni nomas ankaŭ la legantaron de literaturaĵoj publiko. En spektakloj la publiko ne devas esti pasiva sed povas partopreni en la spektaklo laŭ invito de la spektakuloj aŭ laŭ socia normo, kiel ekzemple la parto de la spektanta publiko en amasaj sportaj eventoj.

Pli ĝenerale, publiko rilatas al ĉiuj homoj krom la oficistaro, registaro, artistaro ktp

La vorto devenas de la latina publicus „apartena al la popolo“; komparu kun res publica (respubliko), kio signifas „publika afero“.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]