Maŭroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La maŭroj (el la romia provinco Mauretania Caesariensis) estis indiĝena berbera popolo, kiu dum la 7-a jarcento islamaniĝis.

Araboj kaj maŭroj invadis en la jaro 711 la kristanan Iberion, regatan de okcidentaj gotoj (visigotoj). Ili konkeris grandan parton de la lando regitaj de Tariq ibn-Ziyad en okjara batalo. Ili perdis la batalon ĉe Tours en la jaro 732 kontraŭ la franka reganto Karlo Martel, kiam ili volis transpasi la Pireneojn. La maŭroj regis Hispanion dum jarcentoj (escepte de kelkaj malgrandaj partoj en la nord-okcidento, la eŭska regiono de la Pireneoj. En 750-aj jaroj skuis intercivitana milito la maŭran ŝtaton. La lando dispartiĝis al muslimaj feŭdoj de la Kordova Kalifujo. La kristanoj dumtempe ekspansiis, okupis norde kaj okcidente partojn de Hispanio. Tiel ili konkeris, rekristanigis dum la venontaj jarcentoj Galegion, Leonon, Navaron, Aragonon, Katalunion kaj laste Kastilion. Tiu ĉi periodo estas konata pri la paca kunekzisto, tolero de kristanoj, judoj, islamanoj.

La Kalifujo de Kordovo kolapsis en 1031 kaj komenciĝis denove la regado de la nordafrikaj maŭroj. La alianco de la kristanaj reĝoj sub la gvido de Alfonso la 8-a de Kastilio forpelis en la jaro 1212 la islamanojn el centra Hispanio. Tamen la maŭra Reĝlando de Granado prosperis ankoraŭ en la 3 sekvontaj jarcentoj. Tiu ĉi reĝlando iĝis konata pro siaj miraklaj arkitekturaĵoj kiel Alhambra.

La 2-an de januaro, en 1492 konkeris la trupoj de la tiam unuiĝanta kristana Hispanio la lastan granadan fortikaĵon. La restantaj islamanoj kaj la hispanaj judoj (sefardoj) devis fuĝi aŭ kristaniĝi. La posteulojn de la kristaniĝintaj islamanoj oni nomis moriskoj. Ili formis gravan parton de la vilaĝa loĝantaro, precipe en Aragono, Valencio aŭ Andaluzio ĝis la 17-a jarcento, kiam oni sisteme forpelis ilin (inter 1609-1614 pli ol 300 mil loĝantojn).

Heraldika "Maŭra kapo" en blazono de Korsiko

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]