Historio de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

NOTO: Sekva artikolo temas pri la nuna regno Hispanio. Oni notu ke la unua parto de la historio estas komuna kun Portugalio, kaj oni povus uzi la esprimon Historio de Iberia Duoninsulo. Inter la 8-a kaj 15-a jarcentoj la teritorio apartenis al sendependaj regnoj. De post la fino de la 15-a jarcento la lando en la duoninsulo havis pli-malpli la saman konsiston kiel nuntempe, kaj ankaŭ apartenis al ĝi la nunaj Baleara kaj Kanaria insularoj; tamen, tiam okazis la malkovro de Ameriko, kaj la regno ampleksis multe pli grandan surfacon; oni do povas rigardi al artikolojn pri Historio de Ameriko por pliaj informoj. Komence de la 19-a jarcento sendependiĝis la plimulto de amerikaj kolonioj kaj fine de la sama jarcento la lastaj. Dum la 20-a jarcento al Hispanio apartenis diversaj afrikaj kolonioj. La lasta ŝanĝo de landlimoj okazis en 1975.

Antikvaj tempoj[redakti | redakti fonton]

La iberia duoninsulo estis tre frue loĝata. Diversaj sciencaj esploroj en Atapuerca, proksime al Burgoso malkovris multajn restaĵojn de pratempaj homedoj (antaŭ 800.000 jaroj).

Homo sapiens alvenis antaŭ 40.000 jaroj. Restaĵoj estas videblaj interalie en la kaverno Altamira.

La Damo de Elĉo (Dama de ElcheDama d'Elx), skulptita de la iberoj

La unuaj homaj loĝantoj en la historiaj tempoj estis triboj keltaj kaj iberaj. La unuaj okupis la nordan kaj okcidentan parton de la teritorio. La iberoj, probable ligitaj al berberaj rasoj, okupis la sudorienton. Ekzistis granda miksado, kaj oni ofte uzas la esprimon keltiberoj por la miksaj triboj (kaj, metafore, por la nunaj loĝantoj de la duoninsulo).

Ekzistis grekaj kolonioj en diversaj urboj de la mediteranea marbordo: Balearoj kaj nordo de nuna Katalunio (Empuries). Ankaŭ fenicoj fondis komercajn sidejojn.

En la sudo, ĉirkaŭ la nuna urbo de Kadizo, kiu estas konsiderata kiel la plej longe sinsekve loĝata eŭropa urbo, floris civilizo nomata Tartezo. En tiu zono estis ankaŭ ekspluatitaj riĉaj minoj de diversaj metaloj.

Romia konkero[redakti | redakti fonton]

Akvedukto de Segovio, grava civila konstruaĵo dum la Romia Hispanio.
La Romia Teatro de Merido.

La kartaganoj uzis la duoninsulon kiel bazon por siaj luktoj kontraŭ Romio. Al ili apartenas la fondado de la urbo Cartago Nova, nuna Kartaĥeno.

Post la venko de la kartaganoj, Romio okupis la duoninsulon. La konkerado estis malfacila, ĉar la antaŭaj loĝantoj montris kontraŭstaron. Samtempe, ili ne sukcesis unuiĝi en la lukto kontraŭ la invadanto. Ekzemplo de la krueleco de la milito estis la sinbruligo de la urboj Sagunto kaj Numantia (apud nuna Sorio). La reziston en la valo de la Doŭro gvidis la paŝtisto Viriato, kiun la portugaloj konsideras kiel nacian heroon.

En la unuaj momentoj apenaŭ estis okupita la nordo, nunaj Asturio kaj Kantabrio (vidu: Kantabraj militoj); la ne grandan romigadon de tiu areo pruvas la pluekzisto de antaŭromia lingvo, la eŭska.

La cetero de la teritorio ricevis profundan procezon de romanigado. Pluraj imperiestroj, inter kiuj Trajano kaj Hadriano naskiĝis en nuna Hispanio (proksime al nuna Sevilo), kaj ankaŭ el tie devenis ekz. Seneko kaj Martial. La ceteraj lingvoj nun parolataj en la duoninsulo devenas el la vulgara Latino, kaj nur postvivas malgrandaj restaĵoj de la antikvaj vortoj.

Visigotoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe la falo de la Romia imperio, komence de la 5-a jarcento, eniris Iberion diversaj ĝermanaj (barbaraj) triboj. Unue la vandaloj, kiuj donis nomon al Andaluzio, suevoj kaj alanoj. Tamen, la plej povaj estis la visigotoj, kiuj post diversaj luktoj unuigis preskaŭ la tutan duoninsulon.

La unuiĝanta reĝo estis Leovigildo. Lia filo Rekaredo konvertiĝis al katolikismo, kaj klopodis unuigi ankaŭ la socion. La visigota elito regis super granda tavolo de hispanromianaj kamparanoj, kvankam parte integriĝis, kaj prenis la lingvon kaj kulturon de la majoritato. La bazo de la povo troviĝis en la urbo de Toledo.

Dum multaj jardekoj (inter 552 kaj 628) la sudorientaj regionoj apartenis al la Romia imperio kun bazo de Bizanco.

Tamen, la povo estis tre malstabila, kaj la luktoj ene de la reganta klaso tre oftaj.

Araba konkero kaj rekonkero[redakti | redakti fonton]

Por pliaj detaloj, vidu artikolojn Islama invado de Iberio, Al-Andalus, Rekonkero kaj pri la apartaj reĝlandoj: Historio de Portugalio, Reĝlando de Leono, Reĝlando de Kastilio, Historio de Navaro, Reĝlando de Aragono kaj Historio de Katalunio.

En 711, la araboj, kiuj estis en malmultaj jaroj konkerintaj la nordon de Afriko, profitis la internan lukton de la visigotaj gvidantoj, kaj trapasis la Ĝibraltaran Markolon en 711. Ili baldaŭ venkis la defendantajn trupojn kaj en malmultaj jaroj okupis la tutan duoninsulon, krom kelkajn izolitajn lokojn en la nordo, kie poste organiziĝos la rezisto kaj komenciĝos la kristana reconquista (rekonkero). Tamen, kvankam araboj reĝis, la plimulto de la loĝantoj restis kristana por multa da tempo.

La araboj organizis propran socion, kiu akiris aŭtonomion (emirejo) disde la centraj povoj en Arabio aŭ Bagdado, kaj poste sendependiĝis kaj formis la hispanan ĥalifejon. La araba dominado ricevis al nomon de Al-Andalus, kaj ĝi floradis pove kaj kulture dum multaj jaroj. Dum tiu ĉi tempo, eksistis la supoza convivencia (kunvivado) de la kristanoj, judoj, kaj islamanoj. Estas vera fakto, ke Mezepoka Hispanio havis pli tolorema socio ol la plimulto de Mezepoka Eŭropo, tamen ankoraŭ estis tre perforta epoko. La Ĥalifo de la Umajadoj ankaŭ estis ora epoko de Mezepoka Hispanio, en kiu tempo la arĥitekturo ka filozofio tre pliboniĝis.

Post la morto de Hiŝam III, kelkaj jarcentoj post la komenco de la ĥalifejo, ĝi diseriĝis kaj formiĝis apartaj regnoj, konataj kiel tajfoj. La centra ŝtato ne plu estis, sed la socio ankoraŭ estis iom tolorema. Ankaŭ, la patroneco de la artoj ne plu estis centralizita, do pli da urboj havis artisojn kaj bonan arĥitekturon.

Dume, plifirmiĝis la regnoj en la nordo. La plej aktiva komence estis al astura nukleo, kiu baldaŭ formis la Reĝlandon de Leono, el kiu poste splitiĝos la nukleoj, pli dinamikaj, de Portugalio kaj Kastilio. En tiu parto, oni baldaŭ rekonkeris la centrajn urbojn (ekzemple, Toledo en 1085). En la orienta parto disvolviĝis la reĝlandoj de Navaro, Aragono kaj la Kataluna Graflando, kiu kiel Marca Hispanica estis komence vasalo de la francaj reĝoj, sed kiu poste sendependiĝos kaj prenos la iniciaton en tiu parto de la duoninsulo.

La plifortiĝo de la kristanaj regnoj, kaj siaj ekspansio, igis la taijfoj timidaj. Por tiu ĉi, ili vokis novan nordafrikan islaman religian grupon, la almoravidoj. La almorvaridoj difendis islama hispanio, sed kostis la antaŭloĝantoj multajn da liberojn. Ne plu estis tiu kunvivado, kaj ankoraŭ la islamanoj sentis sin malpli liberaj. Baldaŭ poste alvenis alian novan, tre similan grupon: la almohadoj. Kun tiuj fundamentistoj malaperis la apogon de la artoj kaj filozofioj kiuj antaŭe brilis.[1]

Moskeo de Kordovo, ĉefurbo de la kalif-lando Al-Andalus, dum la islama periodo en Hispanio.

Dum pluraj jarcentoj sinsekvos periodoj de kunvivado (pli-malpli paca) kun aliaj de malferma milito, ne nur inter araboj kaj kristanoj, sed ankaŭ ene de ĉiu parto aparte. La kristanaj teritorioj fine unuiĝos en tri grandajn regnojn, Portugalio, Kastilio-Leono kaj la Kronlando de Aragono (Katalunio, Aragono, Valencio kaj Balearoj), kaj aparte la pli malgranda Navaro.

Oni devas konsideri ke ekzistis loĝantoj de la alia religio en ĉiu teritorio: islamanoj en kristanaj regnoj (muladioj, poste nomotaj moriskoj), kristanoj en la araba parto (mozaraboj), plus granda malplimulto de judoj en ambaŭ partoj. La kunvivado estis plejofte paca, sed kun periodoj de granda streĉiteco en ambaŭ partoj, depende de la internaj kaj eksteraj kondiĉoj.

Dum tiuj jaroj naskiĝos la diversaj latinidaj lingvoj, kun bazo en ĉiu el la regnoj: portugala, kastilia (nuna hispana) kaj kataluna. Ankaŭ estis tiam parolataj la asturia kaj la aragona, nun tre minoritataj. Aparte, la mozaraboj parolis latinidan lingvon, la mozaraban, poste malaperintan. La portugala parolata en la nordo, kiu apartenis al la kastilia regno, disiĝos de tiu parolata en la sudo, kaj fariĝos la galega.

Post diversaj bataloj, la kristanoj konkeros la plejmulton de la teritorio jam en la 13-a jarcento, kaj nur restos malgranda restaĵo kiu formos la reĝlandon de Granado.

En 1469 edziĝos la reĝo de Aragono, Fernando la 2-a, kaj la reĝino de Kastilio, Izabela la 1-a, la t.n. Katolikaj Gereĝoj, kaj tiel unuiĝos ambaŭ regnoj, kvankam ili konservos preskaŭ kompletan aŭtonomecon. Ankaŭ en tiu epoko la kastilianoj konkeros la Kanariojn, kaj en 1492 la reston de la reĝlando de Granado. Kelkajn jarojn poste ankaŭ Navaro estos aneksita al la komuna krono.

Tiu unuigita regno ricevos la nomon de Hispanio. Krome, en tiuj jaroj oni komencos la aneksadon de la ĵus malkovritaj landoj en Ameriko, kaj ankaŭ daŭros la ekspansiemo en la nordo de Afriko, fare de la kastilianoj, kaj en granda parto de la Mediteraneo, kiun gvidos la katalunoj. Nur Portugalio restos sendependa, malgraŭ la klopodoj de la Katolikaj Gereĝoj, kiuj edzigos kelkajn siajn filojn al portugaloj por atingi tiun celon, sed malsukcesos.

La Habsburga Dinastio[redakti | redakti fonton]

La komunan kronon heredos la filino de ambaŭ reĝoj, Johana la 1-a, kiu edziĝis al habsburga princo, Filipo, kiu alportos al la komuna posedaĵo teritoriojn en la nordo de Eŭropo, ĉefe en nunaj Belgio kaj Nederlando.

La filo de ambaŭ, Karolo reĝos kiel Karolo la 1-a de Hispanio, sed en 1530 estos nomumita Imperiestro de la Sankta Romia Imperio, kaj estos pli konata kiel Imperiestro Karlo la 5-a de la Sankta Romia Imperio.

Lia filo estos Filipo la 2-a, kiu ne estos mem imperiestro (la Imperion heredos la frato de Karolo, Ferdinando la 1-a). Tamen, li sukcesos unuigi dum pluraj jardekoj la reĝlandon de Portugalio kaj ties dependaĵojn, kaj formos unu el la plej ampleksaj imperioj de la monda historio.

La postaj reĝoj de la dinastio, Filipo la 3-a, Filipo la 4-a, kaj Karlo la 2-a, plu konservos grandan parton de la Imperio, kvankam kun ĉiufoje pli malgranda povo kaj influo.

Tiuj jaroj estos ankaŭ la plej brilaj en la hispana kulturo. La literaturo en la hispana lingvo atingos sian pinton, kaj estos konsiderata kiel la Ora Epoko, kun literaturistoj kiel Miguel de Cervantes, Lope de Vega, Pedro Calderón de la BarcaFrancisco de Quevedo. Ankaŭ brilos aliaj artoj: pentrado (Diego Velázquez, Bartolomé MurilloEl Greco), arkitekturo (Francisco de Herrera, aŭtoro de la Monasterio de El Escorial), ktp.

Tamen, la ekonomia vivo estis malforta, kaj ofte mizera por la popolo, kio kondukis al la apero de tipaj figuroj kiel la pícaro (pikaro) aŭ la hidalgo (malsupera, ofte malriĉa, nobelo) kaj al la elmigrado.

Ankaŭ la spirita vivo estis ofte prema. La unuigo de 1492 kondukis al la elpelo de la judoj, kelkajn jarojn poste de la moriskoj (arabdevenaj islamanoj), kaj al la persekuto de la nesincere konvertitaj. Baldaŭ oni kreis la Tribunalon de la Inkvizicio. Postaj jaroj vidos la persekutojn kaj subpremojn de la herezaj kristanoj.

Burbona dinastio[redakti | redakti fonton]

En 1700, post la morto de Karolo la 2-a sen filoj, la grandaj eŭropaj potencoj komencis intrigojn por la nomumo de nova reĝo, kaj ekis la Milito de Sukcedo de Hispanio. La militon gajnis nepo de la reĝo Ludoviko la 14-a de Francio, kiu reĝos kun la nomo Filipo la 5-a. Tiel komenciĝos la Burbona dinastio.

Post la milito, Hispanio perdos grandan parton de siaj eŭropaj posedaĵoj (kaj eĉ parton de la duoninsulaj, kiel Ĝibraltaro), kaj fariĝos nur meza povo.

La Burbonoj estis pli centralizemaj, kaj forigos iom post iom parton de la aŭtonomeco de la diversaj regionoj. La unuaj kiuj perdos siajn proprajn leĝojn estos la reĝlandoj de la antikva aragona kronlando, kiuj estis apogintaj la alian kandidaton al la reganteco (Katalunio kaj Valencilando).

Aliflanke, komenciĝos periodo de modernigo en aliaj aspektoj, ĉefe politikaj kaj ekonomiaj. Dum la komencaj jaroj estos tre forta la influo de la franca kortego. Hispanio alianciĝos kun Francio en la ĉefaj eŭropaj luktoj. En la fino de la 18-a jarcento, post la franca revolucio, ekos periodo de ne klara politiko.

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1808 Napoleono igos la reĝon Karlo la 4-a rezigni, kaj klopodos okupi la landon. Granda popola opono okazigos la t.n. Militon de Sendependiĝo. Dum ĝi oni aprobos la unuan Konstitucion de Hispanio, en 1812. La malvenko de Napoleono restarigos la monarkion, kun la filo de Karlo, Ferdinando la 7-a. Kelkajn jarojn poste, en la jardeko de 1820, sendependiĝos la kolonioj de Ameriko (krom Kubo kaj Portoriko).

Postaj jaroj vidos diversajn alfrontiĝojn inter la liberaluloj kaj la tradiciistoj, kiuj kondukos eĉ al diversaj internaj militoj, la Karlistaj militoj, la unuaj el kiuj eksplodos post la morto de Ferdinando, inter la defendantoj de lia filino Izabela kaj lia frato Karlo.

En 1868 Izabela estos detronigita. Dum ses jaroj okazos periodo liberala, sed de granda malstabileco, inter alie kun proklamo dum iom pli ol unu jaro de la Unua Respubliko.

En 1873 revenos al la povo la monarkio, kun la filo de Izabela, Alfonso la 12-a kiel reĝo. Lin sekvos Alfonso la 13-a.

En 1898 grava milita malvenko antaŭ Usono kondukos al la perdo de Kubo, Portoriko kaj Filipinoj.

La 19-a jarcento estos periodo de kresko kaj modernigo, kun komenco de industriigo. Tamen, la plejmulto de la loĝantaro estos dum multe da tempo kamparana, plejparte tre malriĉa, ĉefe en la suda parto de la lando (Andaluzio kaj Ekstremaduro). Tio kondukos ofte al sociaj ribeloj kaj al akrigo de sociaj rilatoj.

Moderna periodo[redakti | redakti fonton]

La unuaj jaroj de la 20-a jarcento estos karakterizataj de sociaj problemoj en la kamparo kaj ankaŭ jam en la urboj, ĉefe Madrido, Barcelono kaj Bilbao, la unua centro de la registaro kaj la aliaj la motoroj de la industriigo.

La plej kleraj tavoloj klopodis por la modernigo de la ŝtato, parte kiel sekvo de la malvenko en la kuba milito. Tiam komenciĝis brila periodo en la kultura vivo de Hispanio (generacioj de 1898, de 1927, de la Respubliko, ktp).

Aliflanke, tiam renaskiĝis aliaj teritoriaj kaj alitipaj problemoj: la novaj kataluna kaj eŭska naciismo, la problemoj okazigitaj de la koloniaj aventuroj en la nordo de Afriko, la enmiksiĝo de la armeo en la politikan vivon (kiu jam estis komencinta en la antaŭa jarcento). Ankaŭ ekzistis provoj malpliigi la forton de la katolika Eklezio en la socia vivo.

La socialajn problemojn ne kapablis solvi la registaroj de la reĝo Alfonso la 13-a, kiu iĝis pli kaj pli malpopulara. En 1923 okazis puĉo, kiu kondukis al la povo al la diktatoro Miguel Primo de Rivera. Tio tamen ne solvis la aferon.

En 1931 estis detronigita la reĝo, kaj ekis la Dua Hispana Respubliko (vidu apartan artikolon). La novaj aŭtoritatoj klopodis modernigi la landon, sed trovis multajn kontraŭstarojn. Oni ne atingis ĝeneralan konsenton, kaj la periodon karakterizis granda malstabileco.

En julio 1936 ribeliĝis parto de la armeo, kaj komenciĝis la Hispana Enlanda Milito, kiu daŭros 3 jarojn.

En 1939 akiris al tutan povon la fortoj plej konservemaj, je kies kapo troviĝis la generalo Francisco Franco, kiu akiris diktatorajn povojn. La lando tre izoliĝis kaj la unuaj jaroj vidis fortan subpremadon.

Iom post iom la nova reĝimo integriĝis en la internacia vivo, iom mildigis la perforton, kaj sukcesis akiri ekonomian kreskon, kvankam la lando postrestis ekonomie kaj politike post la ceteraj europaj landoj.

En 1975 forpasis la diktatoro, kaj denove revenis monarkio, ĉifoje sub la reĝo Johano Karlo la 1-a. La lando malfacile sed konstante demokratiiĝis, kaj en 1979 referendumo kondukis al la aprobo de la nuna Konstitucio; la unua demokrata ĉefministro fariĝis Adolfo Suárez.

En 1982 unuafoje atingis la povon la socialistoj, sub la gvido de Felipe González. En 1986 la lando aliĝas al la nun nomata Eŭropa Unio.

En la balotoj de 1996 venkis la konservativa José María Aznar, kaj en 2004 fariĝis ĉefministro la socialista José Luis Rodríguez Zapatero, kiu denove venkas en 2008.

En postaj jaroj la lando suferis fortan ekonomian krizon. La 21-an de majo 2011 en la tuta Hispanio post kelkaj tagoj de manifestacioj de junuloj kontraŭ la malperfekta politika sistemo, miloj de manifestaciantoj defias malpermeson manifestacii la tagon antaŭan al lokaj kaj regionaj balotadoj. Tio okazas ĉefe en centra madrida placo nome Puerta del Sol, sed ankaŭ en centoj de hispanaj urboj kaj eĉ ambasadejoj kiel movado nome 15-M.

En regionaj kaj municipaj balotadoj en majo 2011 la socialista partio perdas grandan procenton de voĉoj. Estas kunvokataj anticipaj novaj balotadoj, por la 20-a de novembro 2011, en kiuj la ĉefministro Rodríguez Zapatero de kandidatis denove. Venkas kun absoluta plimulto la Popola Partio, kaj ĝia prezidanto Mariano Rajoy fariĝas la nova ĉefministro en decembro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fletcher, Richard. Moorish Spain. Los Angeles: University of California Press, 2006.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]