Historio de Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ strikta senco, Historio dependas de skribaj dokumentoj. Do, kvankam la geografia regiono hodiaŭ nomata Ameriko jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ Kristoforo Kolumbo, ne restas skribaj dokumentoj pri tio. Malfeliĉe, skribaj dokumentoj de indiĝenoj kiuj skribpovis estis detruitaj, aŭ oni apenaŭ ekpovas legi ties restaĵojn.

Kiam Kolumbo alvenis al Ameriko, gentoj loĝis tie, sed ties homoj ne pensis ĝin kiel apartan teritorion: ili ja havis tre malsamajn kulturojn kaj tre malsamajn lingvojn. En Meksiko kaj Peruo estis veraj ŝtatoj, en aliaj teritorioj la sociaj kaj politikaj organizoj estis tre malsamaj, de simplaj familiaj triboj al neŝtataj nacioj.

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Eble la praloĝantoj de Ameriko alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna Beringa Markolo. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de la Beringa Markolo. La fakto de la fosiloj aperis sude antaŭ de norde vere konfuzigas tion teorion, ĉar oni, logike, esperis unue restaĵojn en Nordamerikon pli malnovaj ol en Meza kaj Sudameriko.

Estas teorio laŭ kiu la homoj disvastiĝis tra Ameriko je ĉirkaŭ 1 km jare. Por alveni el Alasko ĝis Brazilo, ili bezonis ĉirkaŭ 20.000 jarojn. Oni eltrovis arkeologiajn restaĵojn en Brazilo ĉirkaŭ 60-70.000-jarajn. La plej malnovaj fosilioj de Homo sapiens en Afriko estis datitaj en 2005 de antaŭ 200 mil jaroj, sed la plej malnovaj fosilioj en Nordameriko havas aĝon de nur 40 mil jaroj, kaj tiuj datumoj estas disputeblaj. En Usono estas konkretaj indikoj de unuaj homoj nur ekde antaŭ 15 mil jaroj, nome la kulturo Clovis kaj la kulturo Fulson, sed sude, en Meksiko, estas restaĵoj kun 21.000 jaroj. Antaŭ 9,000 jaroj, jam estis homoj en Patagonio, la suda ekstremo de la kontinento. La tre granda fizika diferenco inter la amerikaj indiĝenoj ankaŭ indikas malsamajn originojn. Inuitoj, evidente, venis el Azio post la difiniĝo de modernaj fizikaj karakteroj de mongoltipaj popoloj, eble en la 6-a jarcento. Tre eble polinezianoj alvenis al Ameriko kaj fondis koloniojn en sia granda divastigo de la 10-a ĝis la 12-a jarcento, lingvaj kaj fizikaj karakteroj apogas tion teorio, sed oni ne povas klarigi kial ne estas oceanaj navigaciantoj en pra-Ameriko.

Islandoj alvenis Gronlandon ĉirkaŭ jaro 986. Ili establigis tri loĝlokojn proksime je la sudokcidenta pinto de la insulo, loĝadotaj dum iom da jarcentoj. Laŭ norvegaj sagaoj, Eiríkur Rauði (Erik la Ruĝa) ekzilis el Islando pro murdo. Li, kun lia familio kaj sklavoj, foriris per vikinga ŝipo al onidira lando nordkcidenten. La skandinavoj pli-malpli bone kunvivis apud eklogantajn eskimojn, kaj oni sendis kristanan episkopon. En 1386, Gronlando iĝis parto de la Unio de Kalmar kaj poste de la duobla monarĥio Danio-Norvegio. Post kvincent jaroj, la loĝlokoj simple malaperis, probable pro malsatego dum klimataĉo de Malgranda Glaciepoko de 15-a jarcento. La ostoj tiamaj montras ŝpurojn de nutraĉado. Eble tiuj nordaj eŭropanoj alvenis al Nordameriko, sed ilia kulturo ne postvivis.

Praamerikaj kulturoj[redakti | redakti fonton]

Multaj estis la kulturoj en Ameriko antaŭ la alveno de eŭropanoj. La plej konataj estas:

La granda diferenco de gradoj de materia kulturo estas la ĉefa karaktero de pra-Amerika kulturo. Ĉirkaŭ 5.000 a. K. aperis agrikulturon en Mezameriko, de tie, tio rapide disiĝis al Meksiko kaj Peruo. Antaŭ 4.000 a. K. jam estis nesovaĝa maizo en Brazilo, sed nur cirkaŭ 1500 p. K. la triboj de nuna Usono komencis planti ĝin.

Kolonia periodo[redakti | redakti fonton]

Alveno de eŭropanoj[redakti | redakti fonton]

La ekspedicio de Kristoforo Kolumbo, kiun li organizis kun la helpo de la gefratoj Pinzón, foriris de Palos de la Frontera en la 3-a de aŭgusto 1492, kun tri ŝipoj: 'Pinta', 'Niña' kaj 'Santa María'. En la 6-a de septembro li faris vojaĝpaŭzon en la Kanariaj Insuloj. En la 12-a de oktobro li elŝipiĝis en Guanahaní, al kiu li donis la nomon Sankta Savanto (San Salvador), kaj poste iris ĝis Hispaniolo (La Española).

Konkeraj militoj[redakti | redakti fonton]

Hispanoj estis la unuaj eŭropanoj kiuj alvenis Amerikon kiel kolonigantoj. Male portugalanoj kaj angloj kiuj en unuaj tempoj serĉis pacajn rilatojn al indiĝenoj, hispanoj elektis klaran militon al pra-amerikanoj jam en unuaj jaroj.

En Hispaniolo, kiun la indiĝena enloĝantaro nomis Kiskeja kaj Bohio, ili baldaŭ formortis aŭ formiksiĝis kun eŭropanoj kaj afrikaj negroj.

Sekve, hispanoj iris al Meksiko kie kontaktigis la Azteka ŝtato. Sub la komando de Hernán Cortés, la hispanaj trupoj, aliancitaj kun la popoloj rivalaj de la meŝikoj, sieĝis Tenoĉtitlanon, kiu finfine falis la 13-an de aŭgusto 1521.

Pizarro

Instigita de granda kvanto de oro trovita en Tenoĉtitlano, la hispanoj invadis ankaŭ la Inkaan ŝtaton en 1532, gviditaj de Francisco Pizarro. la ekspedicio forlasis Panamon en januaro 1531, ĝi enhavis tri ŝipojn, cent okdek ulojn, kaj dudek sep ĉevalojn. La 16-an de oktobro 1532 Pizarro, kun sia malgranda forto, atingis Kaĥamarkon, kie li renkontis la “Sapa Inka” (plejsupera reĝo) Atahualpa. Tuj amase mortigis la armeon de Atahualpa kaj eĉ kaptis mem la reĝon Atahualpa. Post unu jaro Pizarro kaptis la ĉefurbon Kuzkon kaj konkeris la tutan Inkaan Imperion, ekcepte malgrandan kaŝan regnon Paĉakution.

Kolonia procezo[redakti | redakti fonton]

Estis tri bazaj modeloj de koloniigo en Ameriko: unue, la ekspluatada modelo, en kio eŭropanoj invadis, sklavigis aŭ eksterminis la lokajn gentojn kaj prenis la riĉecojn de tero la plej eble rapide; due, la novhejma modelo, en kio blankuloj alvenis Amerikon por fuĝi de persekutoj aŭ malbonaj kondicoj en Eŭropo kaj fondi novan hejmon; trie, la deponeja modelo, en kio la eŭropano kontentiĝis per fondo de fortikaĵoj kaj disponejaj vilaĝoj kaj sendis kelkajn funkciulojn kaj misiistojn al kolonio por "garantii" la posedon de tero.

Oni ĝenerale ligis hispanojn kaj portugalanojn al unua modelo, anglojn al la dua kaj aliajn eŭropanojn, francojn, danojn kaj nederlandanojn, al la tria, sed tio ne praviĝas. Angloj fondis usonajn koloniojn kiel novhejmon, sed en Jamajko praktikis la ekspluatadan modelon kaj en Kanado, dum multan tempon, uzis la trian modelon de koloniado. Francoj fondis novhejmon en Kebekio, ekspluatis Haition kaj en Franca Gujano, ĝis hodiaŭ, tute simple havas disponejajn kolonion.

Sendependeco[redakti | redakti fonton]

Usono[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Usona Milito de Sendependeco.

Sendependo de Usono, estis burĝa revolucio. Dum la 18a jarcento, en la amerikaj kolonioj de Britio, evoluis aparta kulturo. Helpe de francaj armeoj, la kolonioj militis kontraŭ Britio por sia sendependeco (1776) kaj verkis konstitucion (1787) kiu ankoraŭ validas.

La revoluciistoj fondis la politikan sistemon de Usono, uzinte la ideojn de Locke, la brita filozofo. Tio estas evidenta en "Usona Deklaro de Sendependeco".

Haitio[redakti | redakti fonton]

En la fino de 18-a jarcento, kolonia ekspluato kaj sklavismo konfliktis kun la ideoj de libereco de la Franca Revolucio. Ribeloj en la franca parto de Hispaniolo. liberigis sklavojn, kiuj buĉadis la blankajn kolonianojn kaj ekigis enlandan militon. Sklaveco estis nuligita en 1793. Disigoj inter la nigra ĉefo Toussaint Louverture kaj la mestizo André Rigaud kaŭzis novan internan militon kun rezulta venko de L'Ouverture, kiu okupiis ankaŭ la hispanan parton de la insulo en 1801. En tiu jaro, oni aprobis la unuan haitian konstitucion.

En la sekva jaro, L'Ouverture estis venkita de napoleonaj trupoj, arestita kaj sendita al Francio, kie li mortis. Nigruloj kaj mestizoj unuiĝis sub la estreco de la ekssklavo Jean-Jacques Dessalines kaj kontraŭbatalis la francan armeon ĝis la agnosko de sendependeco en la 1-a de januaro 1804. Du jarojn poste, Dessalines estis forpuĉita kaj mortigita kaj la lando restis disigita inter Henri Christophe, norde, kaj Alexandre Pétion, sude. Unuiĝo de la lando okazis nur en 1820 sub la registaro de Jean-Pierre Boyer.

Hispanameriko[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Sendependeco de Hispanameriko.

La invado de Napoleono al Hispanio prirapidigis la falon de hispana kolonia imperio en Ameriko. Kiam Fernando la 7-a de Hispanio estis anstataŭigita de frato de Napoleono Jozefo Bonaparte, malgraŭ la cabildos (lokaj koloniestraroj) deklariĝis fidelaj al hispana krono, la kolonia burĝaro emis liberiĝi de hispana registaro. Bonaparte kreis aŭtonomiajn leĝojn por Hispanameriko en 1809, sed tio ne sufiĉis por halti la ĝeneralan proceson de sendependigo.

Kie la hispanidoj estis multnombraj, kiel en Meksiko, kaj Vic-Regno de Nova Granado (Venezuelo, Kolombio, Ekvadoro kaj Panamo), la bataloj estis longaj kaj sangplenaj, sed en aliaj regionoj, kie la indiĝena popolaro superestis, kiel Paragvajo, ekzemple, preskaŭ ne estis lukto. En tiu lando, la sendependo okazis per simpla puĉo de José Gaspar Francia en 1811. La Vic-Regno de l' Platao (Argentino, Urugvajo, Paragvajo kaj parto de Bolivio), ekcepte Paragvajo, restis fidela al Hispanio ĝis 1814.

La burĝaro criolla (hispanida) post la restaŭro de tradicia monarkio en Hispanio, timis la revenon de monopolo komerca de l' metropolo kaj la malfaciligo de eniro al administraj oficoj al ne eŭropanoj, tio enirigis la hispanidojn en movadoj por sendependo en la Vic-Regnoj de Hispana Ameriko. Ekde 1814, la reĝaj armeoj pruvis haltigi tiujn movadojn, kiuj iĝis naciismaj militoj por sendependo. Simón Bolívar, ekis sendependan batalon kiu sekvis en du direktoj. Norde, forpelis la hispanojn de Kolombio, Venezuelo kaj Ekvadoro. Sude, José de San Martín, liberigis Argentinon, Ĉilion kaj Peruon. La Batalo de Ayacucho, en 1824, finiĝis la hispanan imperion en Ameriko.

Ekde 1810 popolaj movadoj okazis en Meksiko kaj Mezameriko. La kamparanaj ribeloj ĉefitaj de pastroj Miguel Hidalgo y Costilla kaj José Maria Morellos y Pavón finis per ilia mortpafo. En 1815 la Ribelo de Querétaro estis venkita de hispana armeo kaj de la aristocracia criolla (hispanidaj terposedantoj). La liberala revolucio de 1820 en Hispanio enmetis la criollos en la porlibera movado de Meksiko. En 1821 oni deklaris la sendependon kaj kreis meksikan monarkion.

En 1822, Gvatemalo, sub la ĉefeco de Arce, ribeliĝis kontraŭ sia aneksado al Meksiko. En 1823 estiĝis la Federacio de la Unuiĝitaj Provincoj de Mezameriko (nunaj Salvadoro, Gvatemalo, Nikaragvo, Honduro kaj Kostariko. En 1829, Kostariko foriris la federacion kaj ekis ĝian disigon.

La meksika monarkio daŭris tre malmulte. Militistoj, apogitaj de respublikanoj kaj estritaj de generalo Antonio López de Santa Anna ribelis, faligis monarkon kaj formis novan registaron, kiu finis la sklavecon kaj agnoskis la disigon de Meksiko kaj Mezameriko. En la 4-a de oktobro de 1824, Meksiko fariĝis konstitucia respubliko.

Brazilo[redakti | redakti fonton]

En novembro 1807 trupoj de Napoléon Bonaparte igis la portugalan kortegon fuĝi al Brazilo. Regento Princo Johano kaj reĝino Maria la 1-a, alinomata la Freneza, alvenis Rio-de-Ĵanejron en 1808, poste faris defendan aliancon kun Britio. La brazilaj havenoj estis malfermitaj al internacia komerco kaj finis la kolonia monopolo. Rio-de-Ĵanejro fariĝis ĉefurbo de Portugalio. Estis la nura kazo en historio en kio urbo en Ameriko estas ĉefurbo de eŭropa lando.

La 16-an de decembro 1815, Brazilo iĝis regno ene de la portugala ŝtato, kiu nomiĝis de tiam Unuigita Regno de Portugalio, Brazilo kaj Algarves.

Post la liberala ribelo de 1820, portugalanoj postulis, ke la reĝo revenu al Eŭropo kaj Lisbono estu denove ĉefurbo de la portugala ŝtato. En 1821 la reĝo Johano la 6-a de Portugalio reiris al Lisbono. Malgraŭ tio, parto de la kortego restis en Brazilo, inkluzive de la reĝido hereda princo Petro.

Antaŭ eliro, la reĝo Johano konsilis al siaj filoj kiuj restis en Brazilo, la disigon de l' Unuigita Regno, por ke liberaloj ne prenu la povon en Brazilo. Post reiro de Portugala kortego al Lisbono, en aprilo 1821, Princo Petro igis regenton de Brazila Regno. La 9-an de januaro 1822 ekis preparo de jura sendependeco de Brazilo. La 7-an de septembro, en San-Paŭlo, la princo deklaris la Brazilan juran sendependon. Do, brazila sendependo estis, vere, malunuigo de regno en du kronojn laŭ Eŭropa modelo, ne sendependo laŭ Amerika modelo.

Sendependa periodo[redakti | redakti fonton]

Solidiigo de Naciecoj[redakti | redakti fonton]

En unuaj tempoj de sendependo, okazis la definoj de novaj naciaj karakteroj, landlimoj kaj ekonomioj.

Urugvajo disiĝis de Brazilo en 1828.

La Doktrino de Monroe, unue kiel reago al Sankta Alianco, komencis kiel apogo de Usono al sendependo de amerikaj landoj, sed en 1845 estis reinterpretita kiel rajtigo de Usono al agresa ekspansio okcidenten por sekurigi la tieajn teritoriojn. Subtenantoj de tiu politiko argumentis, ke estas la evidenta destino (manifest destiny) de Usono regi tiujn teritoriojn.Usono akiris, per milito kaj aĉetado, Alaskon kaj la nunan okcidentan duonon de la lando (el la Misisipo al Kalifornio). Dum la 19-a kaj frua 20-a jarcento la usonanoj mortis la indiĝenajn amerikanojn aŭ puŝis ilin sur teroj tre povraj.

En hispanlingva Ameriko, okazis multaj sanĝoj de landlimoj, fondo kaj malfondo de federaciojn, sed la sonĝo de Simón Bolívar de unuigita hispanparolanta Ameriko neniam okazis pro la caudillismo.

Kaŭdilismo[redakti | redakti fonton]

Kaŭdilo (hispanlingve caudillo [kaŭdiljo]) estas nomo por absolutisma populisma estro kiuj gvidas ŝtaton diktatorece. Ĝenerale, ili gvidas popolan aŭ populisman movadon ĝis atingi la povon, plej ofte per puĉo. La caudillo estas super la leĝoj, ne agnoskas kritikojn aŭ opozicion, disigas la ŝtatajn oficojn al fidelaj sekvanoj. La caudillismo estas la plej primitiva formo de politika agado kaj la ŝtato administrata de tiu sistemo estas tro personeca kaj kruda. Ne estas distingo inter la personaj propaĵoj kaj la ŝtata ofico kaj unu apogas la alian. Kelkfoje la caudillo havas bonaj emoj, kiel Porfirio Díaz en Meksiko, kaj faras bonajn aferojn al lando, sed tio tute dependas de lia personeco.

Tiu sistemo, kompreneble, ne permesas la ekzistado de grandaj landoj, ĉar dependas de persona supervidado de caudillo aŭ personaj lojalecoj. Foje, kelkaj kaŭdiljoj dividas la povon en unu lando, sed, se tiu estado daŭras, la lando disigas laŭ la kaŭdiljaj fortoj. Kiel la caudillismo estis la ĉefa politika sistemo en Hispanlingva Ameriko, neniamtie oni sukcesis formi grandajn landojn, ekcepte kiam en la lando okazas grandaj dezertoj aŭ senhomaj regionoj.

Sklaveco[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo sklaveco.

Ĉefa karaktero de tiu periodo estis sklaveco. En la 1860-aj jaroj, Usonon konsumis la milito inter la sudo kaj la nordo ĉefe pro sklaveco. Post la milito usona ekonomio rapide industriiĝis. Je la fino de la jarcento, Usono fariĝis unu el la ĉefaj ekonomioj en la mondo. La lastaj amerikaj landoj kiuj havis sklavoj estis Kubo kaj Brazilo.

Usona Imperiismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Usona Imperio.

Konkerinte grandan parton de Nordameriko, Usono intensis influi en alia partoj de mondo, ĉefe en Pacifikaj landoj kaj Latinameriko. En 1898, post eksplodo de la usona militŝipo USS Maine en la haveno de Havano, Kubo (tiame hispana kolonio), Usono ekmilitas kontraŭ Hispanio, konkerante ĝiajn koloniojn Kubon, Puerto-Rikon, Filipinojn kaj Gvamon. En tiu sama jaro, Havajo estis perfide aneksita al Usono.

Prezidento Theodore Roosevelt en decembro 1904 aldonis al la Doktrino de Monroe la korolarion per kiu Usono pretendis la rajton interveni en aferojn de Latinameriko. (Lia moto estis "paroli milde, sed ĉiam porti dikan bastonon"). Nur en 1930 la memorando de Clark esprimis la limigon, ke tia interveno eblas nur, kiam eŭropaj potencoj minacas Latinamerikon. Tio estis fakta nuligo de la korolario de Roosevelt. Usono tamen plu influis Latinamerikon per siaj sekretaj servoj.

La doktrino ne ĉiam estis eksplicite uzita kiel argumento, kiam Usono enmiksiĝis en aliaj amerikaj landoj. Kiam en 1903 Usono forprenis Panamon de Kolombio, tio okazis kvazaŭ subteno al sendependiĝo, sen apogiĝo al la doktrino. Ankaŭ kiam Usono en 1983 invadis la komunisme influatan insulon Grenado, oni ne referencis al la doktrino, sed al la necesa protektado de tie vivantaj usonanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]