Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kalaallit Nunaat
Grønland
Gronlando
Gronlando
Flago de Gronlando
(Detaloj)
Blazono de Gronlando
(Detaloj)
Nacia himno: Nunarput utoqqarsuanngoravit
Nia lando, kiu iĝis tiel maljuna
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nuko
Oficiala(j) lingvo(j) gronlanda
(ĝis junio 2009 ankaŭ dana)
Plej ofta(j) religio(j) luteranismo
Areo
 % de akvo
2.166.086 km²
81,1%
Loĝantaro 56.344 (2007)
Loĝdenso 0,026/km²
Horzono UTC0 al -4
Interreta domajno .gl
Landokodo GL
Telefona kodo 299
Politiko
Politika sistemo Aŭtonoma teritorio de Danio
Ŝtatestro Margareta la 2-a (reĝino)
Ĉefministro Kuupik Kleist
Ekonomio
Valuto krono (DKK)
MEP laŭ 2001
– suma $1,1 mlrd
– pokapa $ 19.000
v  d  r
Information icon.svg

GronlandoGrenlando, en arkaika esperanto ankaŭ Groenlando (gronlandlingve Kalaallit Nunaat, "lando de gronlandanoj"; dane Grønland [gronlan], "Verdlando") estas insulo en Nordameriko, en arkta parto de Atlantiko. Ĝi estas parto de la Dana Reĝlando kiel aŭtonoma teritorio.

  • Landkodo: GL.
  • Areo: 2.166.086 km².
  • Loĝantaro: 56.344 (2007). 57.100 (2008), el ili 48.000 inuitoj.
  • Adm. centro: Nuko (Nuuk, Godthåb).
  • Oficialaj lingvoj: Gronlanda (Eskima/Inuita) kaj Dana
  • Parolataj lingvoj: Gronlanda kaj Dana
  • Pokapa GNP: $19.000 (2001), 15.520 € (2008).

Ĝi estas la plej granda insulo en la mondo (ne kalkulante kontinentojn kiel Aŭstralio). Ĉirkaŭ 81% da teritorio estas kovritaj de glacio. Gronlando estis kolonio al la norvega krono ĝis 1814, kiam ĝi iĝis formale dana kolonio, ene de dan-norvega persona unio. Ĝi iĝis plensenca parto de Reĝlando Danio en 1953. Dana parlamento (Folketinget) koncedis aŭtonoman regon (hjemmestyre) je la 1-a de majo 1979, efikonte sekvajare. Reĝino de Danio Margareto la 2-a restas gronlanda regnestro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de Gronlando el CIA World Factbook
Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Geografio de Gronlando.

Plimulto de la teritorio de la insulo estas kovrita de la glaĉero. Ekskluzivon konsistigas nur la norda ekstremo de Gronlando ĉar aero tie estas tro seka por produkti neĝon, necesan por ekiĝo kaj konservado de glacitavolo. Tamen en 2000-aj jaroj gronlanda glaciaĵo senĉese degelas, pli verŝajne pro la tutmonda varmiĝo.

Analizo de satelitaj donitaĵoj, eldonitaj en septembro 2009, montris, ke el 111 rapide evoluantaj gronlandaj glaciejoj studitaj, 81 maldensiĝis duoble pli rapide ol la malrapide movanta glacio apud ili. Ĉi tio indikas, ke la glaciejoj estas akcelantaj kaj ellasas pli da glacio en la ĉirkaŭantan maron.[1]

En novembro 2009 la revuo „Science“ publikigis esploron, laŭ kiu la glacikovraĵo de Gronlando perdas sian amason pli rapide ol en antaŭaj jaroj, kio akcelas altiĝon de la marniveloj. Ĉiujare malaperas ne malpli ol 273 000 milionoj da tunoj da glacio. Por la periodo 2000-2008, degelo de gronlanda glacio altigis marnivelojn je mezume 0,46 mm ĉiun jaron. Ekde 2006 estas klara pliigo je 0,75 mm ĉiun jaron. „Sed ni havis tri tre varmajn somerojn, kaj tio estas akcelanta la degelon konsiderinde“, diris la esploristo Michiel van den Broeke de la Universitato Utrecht (Nederlando).

Degelo sur la glacia surfaco agas kiel „retro-mekanismo“, D-ro van den Broeke klarigis, ĉar la likva akvo sorbas pli kaj reflektas malpli da envenanta sunradiado — tio rezultas je varmiĝo de la glacio. „Varmiĝo super Gronlando kaŭzis la pligravigon de degelo, kaj tio ankaŭ akcelas la retro-procezon“, li diris. „Tre probable la oceanoj ankaŭ varmiĝis, kaj tio probable klarigas la akcelon de ellasejo de glaciejoj ĉar ili varmiĝis de malsupre“.

La novaj esploroj montras, ke en Gronlando, proksimume duono de la perdo venas el pli rapida fluo al la oceanoj, kaj la alia duono venas el ŝanĝoj sur la glacikovraĵo mem, ĉefe surfaca degelo. Danke al la satelita misio Grace, uzita en ĉi tiu studo, estas konite, ke la plimulto de la amaso perdiĝas en la sudorienta, sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj ĉe malaltaj altecoj, kie la aero ĝenerale estas pli varma ol ĉe altaj altitudoj. Degelo de la tuta glacitavolo altigus marajn nivelojn tutmonde je proksimume 7 metroj.[1] Se tio okazus Gronlando plej probable iĝus insularo, anstataŭ insul-kontinento.

Historio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Gronlando.

Oni ne scias, kiam la gronlandaj indiĝenoj atingis ĝin. Islandaj pioniroj trovis ĝin senhoma ĉirkaŭ la jaro 986. Ili establis tri loĝlokojn proksime de la sudokcidenta pinto de la insulo, loĝadotaj dum iom da jarcentoj.

La nomo "Gronlando" venas de la skandinavoj. Laŭ islandaj sagaoj, Eiríkur Rauði (Erik la Ruĝa) ekziliĝis el Islando pro murdo. Li, kun sia familio kaj sklavoj, foriris per vikinga ŝipo al onidira lando nordokcidenten. Li nomis la landon "Verda Lando" por logi pliajn pionirojn. La skandinavoj pli-malpli bone kunvivis apud enloĝantajn eskimojn, kaj oni tien sendis kristanan episkopon. En 1386, Gronlando iĝis parto de la Unio de Kalmar kaj poste de la duobla monarĥio Danio-Norvegio.

Post kvincent jaroj, la loĝlokoj simple malaperis, probable pro malsatego dum klimataĉo de Malgranda Glaciepoko de 15-a jarcento. La ostoj tiamaj montras ŝpurojn de nutraĉado.

Danio tenis posedon de la mortanta kolonio laŭ Traktato de Kielo (1815).

Norvegio pledis pri la lando en la 1920-aj jaroj, sed la pledon malaprobis Ligo de Nacioj, ĉefe pro kontraŭleĝa okupo fare de norvegaj koloniistoj.

Gronlando ankaŭ aperas kiel Gruntland ("Grund-lando", pro malprofundaj golfoj) en fruaj mapoj. Ne certas, ĉu grøn estas misskribo anstataŭ grunt aŭ male.

Teritoria organizado[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Teritoria organizado de Gronlando.

Gronlando estas administre dividata en municipoj kaj du regionoj ne aldonitaj. Ĉi tiu divido, okazigita per la kunfandiĝo de la malnovaj gronlandaj municipoj, ekviglis la 1-an de januaro 2009.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Ekonomio de Gronlando.

Gronlando suferis ekonomian malkreskon en fruaj 1990-aj jaroj, sed de 1993 la stato de ĝia ekonomio pliboniĝis. La Aŭtonoma Registaro de Gronlando sekvis zorgan fiskan konduton de malfruaj 1980-aj jaroj, kiu ebligis buĝetajn superavitojn kaj malaltan inflacion. De 1990 Gronlando havis deficiton pri ekstera komerco post fermo de la lasta minejo de plumbo kaj zinko.

Nuna Gronlando fundamentas sur fiŝkaptado kaj ties eksporto. La plej grava produkto laŭ enspezo estas salikoketo. Malgraŭ reesplorado pri hidrokarbonaĵoj kaj ercoj, pluraj jaroj necesos por realigi produktadon. Turismo estas la nura fako ofertanta baldaŭajn ŝancojn, kaj eĉ tiu estas limigita pro la alta kosto kaj mallonga sezono. Publika sektoro, inkluzivante publikposedajn firmaojn kaj magistratojn, ĉefrolas en la gronlanda ekonomio.

Ĉirkaŭ duono de la registaraj enspezoj venas kiel subteno de dana registaro.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]