Registaro de Gronlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Registaro de Gronlando
organizaĵo
Jurisdikcio Gronlando
Lando Gronlando
Sidejo Nuko
Dum nekonata - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Registaro de Gronlando (gronlande : Naalakkersuisut, dane : Grønlands Regering) estas la plenuma povo en Gronlando, en ĉiuj aferoj ligitaj al registaraj aferoj ligitaj al la internaj aferoj de Gronlando. La membroj de la registaro estas nomumitaj fare de la Ĉefministro de Gronlando, sed estas oficiale aprobitaj fare de la membroj de la Parlamento de Gronlando (Inatsisartut). La membroj de la registaro ne estas nepre elektitaj, kaj iu ajn persono povas esti nomumita al la diversaj postenoj.

La registaro kutime enhavos proksimume 10 membrojn de la registaro (inkluzive de la ĉefministro), ankaŭ nomitaj ministroj, kaj ĉiu el ili gvidas registaran ministerion kaj estas nomumita fare de la ĉefministro.[1][2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]