Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Madrido
hispane: Madrid
urbo
CollageMadrid.jpg
Bandera de Madrid.svg
Escudo de Madrid.svg
Oficiala nomo: Madrid
Ŝtato Flago de Hispanio  Hispanio
Duoninsulo Iberio
Regiono Madrida Regiono
Provinco Provinco de Madrido
Historia regiono Hispania Tarraconensis
Konataj lokoj
Fontanoj
Rivero Manzanaro
Situo Madrido
 - alteco 655 m s. m.
 - koordinatoj 40°23′00″N 03°43′00″W  /  40.383333°N, 3.716667°U / 40.383333; -3.716667 (Madrido)
Areo 605,77 km² (60 577 ha)
 - de metropolo 10 506,0 km² (1 050 600 ha)
Loĝantaro 3 255 944 (2009)
 - de metropolo 6 458 684
Denseco 5 374,88 loĝ./km²
 - de metropolo 615 loĝ./km²
Parkoj Parko Retiro, Reĝa Botanika Ĝardeno
Fondita 9-a jarcento
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 28001 - 28080
Telefona antaŭkodo +34 91
Situo enkadre de Hispanio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Hispanio
Situo enkadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Madrid
Retpaĝo: www.madrid.es

Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio, de la Madrida Regiono, kaj de la samnoma provinco.[1] Ankaŭ konata kiel La Vilaĝo kaj Kortego, Madrido estas la plej granda kaj loĝata urbo en Iberio, atingante oficiale 3 232 463 da loĝantoj ene de la municipo.[2][3] Kiel ĉefurbo de la hispana ŝtato, Madrido gastigas la sidejojn de la Registaro, la Ĝeneralaj Kortumoj, Ministerioj, Institucioj kaj Organismoj, kaj la oficiala plentempa rezidejo de la gereĝoj de Hispanio. Laŭ ekonomika vidpunkto, Madrido estas la plej grava kaj ĉefa financa kaj entreprena centro de Hispanio, nuntempe, 50.1% el la enspezoj de la 5.000 ĉefaj hispanaj entreprenoj sidejas en Madrido. Madrido ankaŭ estas sidejo de la ĉefa enlanda valormerkato, de multnombraj naciaj entreprenoj kaj de pluraj el la plej grandaj korporacioj de la mondo.[4][5] Laŭ internacia skalo, Madrido gastigas la tutmondan sidejon de Monda Organizaĵo pri Turismo, la sidejon de la Ĝenerala Iberamerika Sekretariejo, kaj la sidejon de la Organizo de Iberamerikaj Ŝtatoj por la Edukado, Scienco kaj Kulturo. La urbo ankaŭ gastigas la ĉefajn internaciajn instituciojn kiuj regulas kaj disvastigas la hispanan lingvon: la Konstantan Komisionon de la Asocio de Akademioj de la Hispana Lingvo,[6] la sidejon de la Real Academia Española (RAE) kaj la centran sidejon de la Instituto Cervantes. Madrido organizas multajn foirojn, inkluzive de FITUR, Madrido Fusio, ARCO, SIMO TCI, Salono Madrida de la Aŭtomobilo kaj la Cibeles Madrid Fashion Week. La urbo estas influa kulturcentro, ĝi havas altkvalitajn muzeojn tutmonde konatajn inter kiuj elstaras la Prado-Muzeo, sendube unu el la plej gravaj de la mondo, la muzeo Thyssen-Bornemisza, kaj la Muzeo Reĝino Sofia.

La hodiaŭa urbo havas siajn originojn en la hispan-islama fortikaĵo antaŭe nomata Maǧrīţ (AFI [maʤriːtˁ]), skribita en la araba: مجريط; ankaŭ nomata en antikva kastilia lingvo kiel MageritMatrit, kaj kelkaj esploristoj, laŭ arkeologiaj restaĵoj, subtenas ke la urbo estis konstruita sur antaŭa visigota vilaĝo en la 7-a jarcento, nomita Matrice (rojo). La urbo estis konkerita de la kristana reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio en 1083, la vilaĝo estis nomumita en 1561 kiel sidejo de la kortego de Filipo la 2-a, kiu konvertis ĝin al la unua konstanta ĉefurbo de la hispana monarkio. Ekde tiam, escepte de mallonga periodo inter 1601 kaj 1606 kiam la ĉefurbeco portempe transloĝiĝis al Valadolido, Madrido estas la ĉefurbo de Hispanio kaj sidejo de la Nacia Registaro.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ tio ke neniam troviĝis homaj restaĵoj, oni ja trovis plurajn utilaĵojn el praepokoj, ĉefe en la ĉirkaŭaĵo de Arganda del Rey kaj la rivero Manzanares, kiuj pruvas la ekzistadon de homaj setlejoj en la terasoj de la rivero en la parto kie hodiaŭ estas la urbo.[8]

Romia kaj visigota epokoj[redakti | redakti fonton]

La romia konkero, koloniigo kaj pacigo de Iberio daŭris ĉ. 200 jarojn, ekde la Dua Punika Milito ĝis la jaro 27 a.K. kiam estis finita la pacigado de la nordo de la teritorio kaj ĝi estis dividita en tri provincoj.[9] La regiono ke nuntempe troviĝas Madrido tiuepoke nomiĝis Hispania Tarraconensis.

Ŝajnas ke dum la romia regado en Hispanio, Madrido estis nura kamparana regiono, favorigita de la vojkruciĝo kaj la natura riĉeco. La trovado de la restaĵo de bazliko el la hispan-visigota periodo ĉirkaŭ la preĝejo Sankta Maria de la Almudeno[10] estis prezentita kiel evidentaĵo de la ekzisto de stabila loĝloko en tiu periodo. Aliaj arkeologiaj pruvaĵoj de la prezenco estas du visigotaj tombejoj. Ene de la mezepoka urboparto, troviĝis memortabulo sufiĉe malbonkvalita kun la surskribaĵo «MIN.N. BOKATUS. INDIGNVS. PRS. IMO / ET TERTIO. REGNO. DOMNO. RVD. / MI. REGVM. ERA DCCxXV», kiu ne estas kompleta kaj multfoje interpretata laŭ diversaj kriterioj. Kvankam la surskribaĵo ankoraŭ ne estis deĉifrata, ĝi ja estas pruvaĵo pri la stabila loĝado almenaŭ ekde la 7-a jarcento p.K.

Islama epoko[redakti | redakti fonton]

La Preĝejo Sankta Nikolao estas la plej antikva de Madrido, sen kalkuli la ne plu ekzistantan konstruaĵon sur kiu poste konstruiĝis la Katedralo de la Almudeno. La sonorilturo, el mudeĥara stilo, ankoraŭ konservas sian originan strukturon de la 12-a jarcento, kvankam surkronita de barokstila kapitelo.[11]

La unua historia pruvo pri la ekzistado de stabila loĝado en la nuna Madrido dum la islama epoko.[12] En la dua duono de la 9-a jarcento, la emiro de Kordovo Mohamedo la 1-a (852-886) konstruis fortikaĵon sur monteto ĉe la rivero (en la loko kie hodiaŭ troviĝas la Reĝa Palaco) kun la celo gardi la urbon ekde la Gvadarama Montaro kaj esti la elirpunkto kontraŭ la kristanaj reĝoj de la nordo. Apud la fortikaĵo disvolviĝas, sude, la vilaĝo. Ĉi tiu loĝloko ricevas la nomon Maǧrīţ (en malnova hispana Magerit, kies signifo ne estas klara, sed ŝajnas esti hibridaĵo de du tre similaj toponimioj: matrice, (fonto) kaj la alia majrà, (fluejo). Ambaŭ vortoj aludas al la abundeco de rojoj kaj subteraj akvoj de la loko.

Kristana konkero[redakti | redakti fonton]

Post la falo de la tajfo de Toledo en manojn de la kristana reĝo Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio, la urbo estis okupita de la kristanaj trupoj en 1085 sen rezistado, eble per kapitulacio. La urbo kaj ĝia ĉirkaŭo estis aldonitaj al la Regno de Kastilio kiel reĝ-apartena teritorio. La kristanoj anstataŭis la muslimojn en la okupado de la centra parto de la vilaĝo, restante la ĉirkaŭaj kvartaloj, kiuj en la antaŭa periodo estis loĝataj de mozaraba komunumo, kiel muslimejo. Ankaŭ ekzistis juda kvartalo en la loko kie poste estis konata kiel la Kvartalo Lavapiés.[13] Dum la sekva jarcento, Madrido ankoraŭ ricevas atakojn de la novaj potencoj de la iberiaj muslimoj, la almoravidoj, kiuj bruligis la urbon en 1109 kaj la almohadoj, kiuj sieĝas ĝin en 1197. La venko de la kristanoj en la batalo de Las Navas de Tolosa devinitive forigas la musliman influon en la iberia centro.

De tiu epoko venas du elstaraj religiaj okazintaĵoj kiuj markas la evoluon de la populara kristanismo de Madrido: la «malkovro» de la bildo de la Virgulino de la Almudeno kaj la "mirakla" vivo de Isidro Labrador, kiu pli malfrue estis sanktigita.[14] Madrido iom post iom prosperas kaj ricevas la titolon Vilaĝo en 1123.[15]

Malgraŭ la madrida apogo al Pedro la 1-a, poste la suverenuloj de la Dinastio de Trastamaro ofte rezidis en la vilaĝo pro la abundeco kaj kvalito de la ĉasejoj, tre ŝatataj de la nobeluloj. Eĉ antaŭe en iu libro de Alfonso la 10-a, li skribis:: «Madrido, bona loko de porkoj kaj ursoj», kaj probable pro tiu karaktero estis dizajnata la ŝildo de la madridaj trupoj kiujn ili portis en la batalo de Las Navas de Tolosa.[16] Poste, longa disputo inter la Urbodomo kaj la Eklezio, finis per interkonsento pri disdonado de paŝtejo por la eklezio kaj arboj por la Urbodomo pro kio la arbo estis aldonita kiel simbolo en la urboŝildo kune kun la urso aŭ ursino kaj la sep steloj de la Granda Ursino. La identigado de la arbo kun la arbuto estas iom malhela, kaj oni ne konas tiun historion. Eble pro la simileco de ĝia nomo en la hispana (arbuto) madroño kaj Madrid. Kutime oni nomas Madridon kiel la urbo de la urso kaj la arbuto.

En la Milito de la Komunumoj de Kastilio, gvidata de Juan de Zapata, Madrido kuniĝas al la ribeliĝo kontraŭ la reĝo Karlo la 1-a en (1520)[17] sed post la malvenko de la ribeliĝintoj en la Villalar, la vilaĝo estas sieĝata kaj okupata de reĝaj trupoj. Malgraŭ ĉio, la sukcedinto de Karlo la 1-a, Filipo la 2-a decidas ĉefurbigi Madrido en 1561 per la translokiĝo de la Kortego.[18] Tiu okazintaĵo estis decidiga por la disvolviĝo de la urbo kaj la vivo de la morkoj kaj enlandaj okazintaĵoj iamaniere ĉiam influis la destinon de la urbo. Escepte de kurta periodo inter 1601 kaj 1606 kiam la Kortego translokiĝas al Valadolido, la ĉefurbeco ĉiam restos en Madrido. Tiuepoka esprimi diris: «nur Madrido estas kortego», kio ankaŭ estis kvazaŭ vortludo kiu inverse signifis ke «Madrid estas nura kortego».[19]

Vidaĵo de Madrido ekde la Okcidento, kontraŭ la Pordo de la Vega, .[20]

Per la establiĝo de la Kortego en Madrido, ĝia loĝantaro signife ekkreskas. Al ĝi venas homoj el la tuta duoninsuloj kiuj serĉis pli bonan vivon. Krom tiuj homoj ankaŭ loĝis tie la nobelaro, kristanoj de la reloĝigado, judoj kaj kelkaj muslimoj periferie de la urbo. En 1625, Filipo la 4-a detruigas la muregon de la urbo, kiu jam estis mallarĝa kaj konstruigas la lastan muregon de Madrido. Tiu murego, konstruita nur pro fiskaj celoj (enirimposto) limigos la kreskadon de la urbo ĝis la 19-a jarcento. La registaraj aferoj estas centralizitaj en la Reĝa Alkazaro, komplekso de konstruaĵoj situantaj en la tereno kie poste estos konstruata la Reĝa Palaco kaj la Orienta Placo (Madrido).

Klerismo kaj novklasismo[redakti | redakti fonton]

La rezistado al la bando, kiu malpermesis portadon de nigra mantelo kaj larĝa ĉapelo, finiĝis per la tumulto de Eskilaĉo (1766).

La anstataŭo de la reganta dinastio alportis gravajn ŝanĝojn al la urbo. La monarkoj de la nova dinastio trovis ĝin kiel malhela vilaĝo, el mallarĝaj stratoj, sen kloakosistemo kaj definitive odoraĉa.[21] La Burbonoj sentas la bezonon egaligi ĝin je la rango de aliaj eŭropaj ĉefurboj. La Reĝa Alkazaro de Madrido bruliĝis pro incendio en 1734 (malfeliĉa okazintaĵo kiu kaŭzis la malaperon sub la fajro de ĉ. triono de la reĝa kolekto de prentraĵoj) estis preteksto por la konstruado de la Reĝa Palaco laŭ la sama stilo de la Palaco de Versailles.[22] La konstruado daŭris ĝis 1755 kaj ne estis okupita ĝis la regado de Karlo la 3-a. Pontoj, hospitaloj, parkoj, fontanoj, konstruaĵoj por scienca esplorado, kloakosistemo kaj aliaj aferoj estas gvidataj de la monarko, kiu ricevis la popularan titolon «la plej bona urbestro de Madrido», kun la kunlaboro de arkitektoj kaj eksterordinaraj urbanistoj: Francesco Sabatini, Ventura Rodríguez, Juan de Villanueva inter aliaj.

La projekto pri la Avenuo Prado, en la periferio de la urbo, inter la komplekso de Buen Retiro (Bona Ripozo) kaj la kadro, eble estas la plej grava kaj tiu kiu plej bone lasis gravan heredaĵon al la urbo: la avenuoj Prado kaj Rekoleto, la fontanoj Neptuno , Cibelo kaj Apolo, la Reĝa Botanika Ĝardeno, la Astronomia Observejo aŭ la Kabineto de Natura Historio kiu pli malfrue konvertiĝis en la Prado-Muzeo. Tamen, ne ĉiam la rilatoj de la «reĝo urbestro» kun siaj subuloj-najbaroj estis bona: pluraj planoj de lia programo por la modernigado de la urbo estis perforte kontestataj dum la tumulto de Eskilaĉo 1766 kvankam ĝi ne nur okazis pro tio sed ankaŭ pro aliaj pli gravaj kaŭzoj.[23]

La plilarĝiĝo kaj la industria epoko[redakti | redakti fonton]

La Trajnstacidomo Atocha, aŭ de la Posttagmezo, estis kreita en 1851, kvankam la ĉefa konstruaĵo, kiu ne estas uzata por trajnoj, estas el la jaro 1888. Dum pluraj generacioj per ĝi eniris la kamparanaj enmigrantoj en Madridon.

La ribeliĝo de la loĝantaro de Madrido kontraŭ la francaj trupoj la 2-an de majo 1808 markis la komencon de la Milito de Hispana Sendependiĝo.[24] La reĝo Joseph Bonaparte realigis reformojn en la ĉefurbo, kio oftigis la ordonojn detrui monaĥejojn por la kreado de placoj.[25] Malgraŭ lia urboplanado, la ŝanĝoproceso de la milito devigis lin forfuĝi de Madrido. La liberigo de la urbo okazigis la detruadon de pluraj konstruaĵoj, inter li granda parto de la Palaco de Buen Retiro.

Dum la 19-a jarcento, la loĝantaro daŭre kreskas.[26] La perceptado de la ŝanĝoj kiuj malaperigos la antaŭindustrian urbon estimulis la aperadon de tipa madridista literaturo, kiel tiu de Ramón de Mesonero Romanos. La statistika informado kaj pri io ajn kompilita de Pascual Madoz en sia Geografia-Statistika Vortaro por tuta Hispanio estis ĉefe tre ampleksa por Madrido, kies enkonduko estis tre signifa: "Madrido: aŭdienco, provinco, intendenco, vikariejo, partio kaj vilaĝo".[27]

En 1860 finfine detruiĝis la palisaro de Filipo la 4-a kaj la urbo povis libere kreski, komence en ordo, danke al la plano Castro kaj la realigado de la plilarĝigo.[28] Tiu estos la ŝanco por grandaj negocoj kiuj riĉigis al José de Salamanca y Mayol, Markizo de Salamanko, kiu laŭ kiu nomiĝis la nova kvartalo kreata oriente de tio kio poste fariĝos kardinala punkto de la urbo ( Avenuo de la Kastilia, plilongigo de la Avenuo Prado). Establiĝas nova kaj moderna sistemo por akvoproviziado (la Kanalo Izabela la 2-a) kaj la komunikado per fervojo kiu igos Madridon la centro de la komunikreto, kio ankaŭ lasigas sian spuron en la (Trajnstacidomo Atocha kaj Stacidomo Princo Pio).

Restaŭrado[redakti | redakti fonton]

Antikva Palaco de Komunikaĵoj, hodiaŭ la Urbodomo, situanta en la Placo Cibelo, dizajnita de la arkitekto Antonio Palacios.

En la unuaj 30 jaroj de la 20-a jarcento, la madrida loĝantaro preskaŭ atingis la milionon da personoj. Novaj suburboj kiel Ventas, TetuánEl Carmen gastigis la ĵusan alvenintan laboristaron, dume en la urbocentro ekloĝis la madrida burĝaro. Ĉi tiuj trasformiĝoj stimulis la ideon pri la Linia Urbo, elpensita de Arturo Soria. Paralele malfermiĝis la Granda Vojo, kun la celo senkongestigi la malnovan urboparton de Madrido kaj ankaŭ inaŭguriĝis la metroo en 1919. Dum la regado de la reĝo Alfonso la 13-a, ĉi tiu monarĥo cedis terenon, nordoriente de la Reĝa Palaco, por la fondado de la Universitata Urbo.

La preĝejoj de la Piaj Lernejoj, Skolapiaj Pastroj, de Lavapiés, bruligita sekvatege de la Hispana Enlanda Militol de la partianoj de la Popola Fronto. Ĝi ne rekonstruiĝis kaj restis ruine ĝis 2002, kiam ĝi estis parte reformita por funkcii kiel biblioteko

Dua respubliko kaj enlanda milito[redakti | redakti fonton]

La municipaj balotadoj de la 12-a de aprilo 1931 supozigis la venkon de la kuniĝo de respublikan-socialistoj en Madrido, atingante 69,2% de la voĉdonoj[29] (90.630 voĉdonoj por la respublikanoj-socialistoj kaj 31.616 por la monarĥistoj,[30] kaj laŭ tiuj rezultoj regis en Madrido 15 socialistaj magistratanoj kaj 15 respublikanoj kontraŭ 20 monarĥiaj magistratanoj. Pedro Rico, de la Federacia Respublika Demokratia Partio, estis elektita kiel urbestro de la municipa korporacio. La respublikana venko en Madrido kaj la plimulto de la provincaj ĉefurboj supozigas la nuligon de la monarĥio kaj la veno de la Dua Hispana Respubliko, apenaŭ du tagojn poste. La respublikana komitato atingis la povon la 14-an vespere, proklamante la Respublikon en la Reĝa Poŝt-Oficejo de la Pordo de la Suno, sidejo de la Ministerio de la Regado, antaŭ fervora amaso kiu esperis la malaperon de la monarĥion. [31] La Konstitucio de la Hispana Respubliko de 1931 promulgita en 1931 estis la unua kiu menciis la ĉefurbecon de la Ŝtato, kiu eksplicite instalis ĝin en Madrido.[32]

La ekiĝo de la Enlanda Milito okazis en Melilo vendredon vespere la 17-a de julio kaj estis konata en Madrido en la sekvantaj horoj. Ankoraŭ sabate kaj dimanĉe 18-an kaj 19-an respektive, la urbo estis trankvila. Post la subpremado de la ribeliĝo en Madrido, malbone planita, en la Kazerno de la Monto kaj en la kazernoj de Karabanĉelo, en kiuj la lojaluloj de la armeo kaj de la sekurec-armeo estis helpataj de la milicoj, ĉio rezultis en malvenko de la puĉistoj kaj grava socia revolucio.

Kreiĝis grupoj de milicoj, kelkaj el kiuj komencis laboron de policado, tre ofte senkontrola, ne nur kontraŭ la partoprenantoj de la ribeliĝo, sed ankaŭ kontraŭ tiuj kiuj montriĝis kontraŭ ĝi. Alia parto de la milicoj foriris el la urbo por kontraŭbatali la ribelulojn, kiuj alproksimiĝis el aliaj partoj de Hispanio. Inter ili, unu el la plej gravaj estis gvidata de la esperantista militisto Julio Mangada. La direktoro de la ribelo, generalo Emilio Mola anoncis ke krom la kvar ĉefaj kolonoj alirantaj Madridon, estis ene Kvina Kolono (la partianoj de la puĉo ene de la ĉefurbo), kiu helpos. Tio enkondukis en tutmondajn lingvojn la esprimo kvina kolono.

La konstruaĵo Metropolo, en la vojkruciĝo de la strato Alkalao kaj la Granda Vojo.

Estis kreitaj Demando-centroj kaj arestejoj el kiuj multaj arestitoj estis mortigitaj kaj iliaj kadavroj forĵetitaj en la ĉirkaŭurbo. Privataj domoj estis konfiskitaj kaj la saman sorton suferis la sidejoj de dekstremaj politikaj partioj. Ankaŭ okazis atakoj kontraŭ la preĝejoj, kio rezultigis neripereblajn kulturajn kaj artajn perdojn en multaj kazoj. Per oficiala dekreto de aŭgusto 1936, estis definitive fermitaj ĉiuj preĝejoj en Hispanio. La politika perforto ne malpliiĝis ĝis la enradikiĝo de la registara povo fine de 1937, sed antaŭ tio, dum la monatoj novembro kaj decembro de 1936, okazis la gravaj okazintaĵoj konataj kiel Mortigadoj de Paracuellos, en kiuj miloj da enkarcerigitoj de la madridaj karceroj, antaŭ la alveno de la frankismaj trupoj en la urbon, estis elkarcerigitaj kaj murditaj ekster la urbo, kiel puno por la jam konitaj similaj agado fare de la puĉistoj en aliaj teritorioj, kie ili jam estis venkintaj.

La rezistado de la milicoj, gvidataj de la Defenda Junto de Madrido, kaj poste parte ordigotaj kiel la Popola Armeo de la Respubliko en 1937, sukcesis bremsi la ofensivon dum la batalo de Madrido en la kvartaloj de la oriento de la urbo, ĉefe en la proksimaĵoj de la kvartalo Argüelles kaj la Universitata Urbo, kie establiĝis la fronto, kaj kiu rezultis tute damaĝita pro la konflikto, kaŭzante la perdon de la konstruaĵoj de la universitato kaj la originala Palaco La Moncloa. La nuna palaco estas postmilita rekonstruado kaj same la Domo de Velázquez.[33]

La urbo ne plu suferis surteran atakon dum la milito, sed ĝi estis punata de la artiliera fajro kaj la aerbombardadoj, la unuaj sur iu ajn ĉefurbo, same kiel aliaj eŭropaj ĉefurboj suferos dum la Dua Mondmilito. La aviadoperacioj de la ribeliĝinta bando, subtenata de la aparatoj de la Nazia Germanio kaj de la Faŝisma Italio,[34] en kvar monatoj, de la 7-a de novembro 1936 ĝis la 9-a de marto 1937, okazigis 1.490 mortintojn, 430 malaperintojn kaj 3.502 vunditojn. Krom kaŭzado de multnombraj damaĝoj en simbolaj konstruaĵoj, kiaj la Prado-Muzeo, la Muzeo de Moderna Arto, la Instituto Cajal, la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio kaj la Palaco de Liria.[35] La aviado ankaŭ estis uzata por timigi la malamikon, konata ekzemplo estis la ago de la 15-a de novembro kiam estis forĵetita per paraŝuto sur la urbocentron, la dispecigitan kadavron de respublikana piloto enkarcerigita kelkajn horojn antaŭ tio; la skatolo havis la indikon "Al la Defenda Junto de Madrido".[36]

La rezistado de Madrido estis ekzaltita de la propagando favore al la respublikanoj sub la moto «¡No pasarán!», sed la situacio devigis al la institucioj kaj al la Registaro kaj parto de la loĝantaro esti translokitaj al la internaj regionoj kaj la orienton de la lando. Dum tiu milita tempo la unua urbestro de la urbo estis la esperantisto Cayetano Redondo Aceña.

La fino de la milito estis speciale kaosa en Madrido, pro la akra konfronto inter la koterioj de la respublikanoj kiel konsekvenco de la puĉo de la kolonelo Casado.

Finiĝinta la milito je la 1-a de aprilo 1939, Madrido eksuferis la frankisman subpremon; en julio tiujare, la grafo Galeazzo Ciano, ministro de Eksteraj Aferoj de tiama faŝisma Italio, skribis en sia taglibro ke inter 200 kaj 250 personoj estis ekzekutitaj ĉiutage .[37]

Diktaturo de Franco[redakti | redakti fonton]

Post la militfino, la urbo daŭre kaj senfine kreskas kaj ampleksiĝas. Centmiloj da hispanoj elmigras de la kamparo al la urbo.[38] Madrido (kune kun BarcelonoBilbao) estas unu el la urboj plej favorigitaj de tiuj movoj. Ekde la 5-a de junio 1948, komenciĝas la aneksiĝo al Madrido de ĝis dek tri apudaj municipoj, kiuj finiĝas la 31-a de julio 1954 (Aravako, Baraĥo, Kaniljo, Kaniljeĥo, Ĉamartino de la Rozo, Fuenkaralo, Hortalezo, Pardo, Valjeko, Vikalvaro, Vilaverdo, Supra Karabanĉelo kaj Malsupra Karabanĉelo), kio igis ĝin de 66 km² al 607 km²-a urbo kaj gajnante 300.000 novajn loĝantojn. [39] La urboplanado estis kaosa kaj ĝi ne ekzistis: naskiĝis kvartalaĉoj (majstre priskribitaj de Luis Martín-Santos en la romano Tiempo de silencio), kaj la spekulado en la historia urbocentro, per la detruado de historiaj kaj tradiciaj konstruaĵoj por la starigo de aliaj el moderna stilo, en ĉi tiu epoko estis konstruitaj la Turoj Colón. En kelkaj kazoj la arkitektura stilo intencis rimarkigi la politkan karakteron, intencante vidigi la koncepton pri "Imperia Madrido" frankisma, kiel en la zono de Moncloa-Aravaca, kie stariĝis la Arko de Triumfo kaj la Ministerio de la Aero de Hispanio, aŭ la Sindikata Domo de la Frankismaj Vertikalaj Sindikatoj.

Mapo de la urbo Madrido kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

La Plano de Ordigado de la Metropolita Areo, aprobita en 1963, ekigis la tendencon devojigi la loĝantaran koncentriĝon de Madrido al la metropolitaj municipoj kiel, Alcorcón, Alcobendas, Coslada, Fuenlabrada, Getafe, Leganés, Móstoles, San-Sebastiano de la Reĝoj, San-Fernando de Henaro kaj Torrejón de Ardoz, kiuj konvertiĝis en dorm-urboj. En 1973 inaŭguriĝis la unuaj sekcioj de la avenuo M-30, unua avenuo kiu ĉirkaŭis la urbon.

Demokratio[redakti | redakti fonton]

Nuna Madrida panoramo ekde la nordoriento de la parko de la Okcidento. En ĝi videblas la Reĝa Palaco kaj la katedralo de la Almudeno. Sude (dekstre) videblas la Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda.

Post la forpaso de la generalo Franco, Madrido estis unu el la ĉefaj scenejoj de la hispana politika transiro. La unuaj monatoj de la jaro 1977 elstariĝis pro la politika kaj socia agadoj, per strikoj, manifestacioj kaj perfortaj kontraŭmanifestacioj kun mortintaj viktimoj. Aliaj gravaj okazintaĵoj estis la du forkaptoj fare de GRAPO kaj la epizodo de la mortigado de Atocha de 1977, kiu rezultigis la murdadon fare de ekstremdekstruloj de la laboristaj advokatoj en oficejo situanta la samnoma strato. En tiu jaro estis leĝigita la Hispana Komunisma Partio. Per la konsolidiĝo de la demokratia reĝimo, la hispana konstitucio de 1978 konfirmas Madridon kiel ĉefurbon de la demokratia Hispanio en kies apogo okazis multnombraj manifestacioj post la malsukcesa puĉo la 23-an de februaro 1981.

En 1979, okazis la unuaj demokratiaj municipaj balotadoj ekde la Dua Respubliko. Kiel urbestro estis elektita Enrique Tierno Galván, danke al la pakto de la socialistoj kun la komunistoj. Post lia forpaso, li estis anstataŭita de Juan Barranco, de la PSOE, kun la apogo de la Hispana Komunisma Partio, poste ĝirante la urbon al pli konservativaj pozicioj kun Agustín Rodríguez Sahagún, de la Demokratia kaj Socia Centro, kaj José María Álvarez del Manzano. Alberto Ruiz-Gallardón, de la Popola Partio, estis nomumita urbestro post lia regado kiel prezidanto de la Madrida Regiono. La demokratia voĉdonado de urbestroj definitive alportis grandajn avantaĝojn por la urbo, ĉar ĝi devigis la urbestrojn plibonigi la vivkvaliton de la loĝantaro. La frankismaj urbestroj estis elektitaj de Franco mem. En la laborado de la sinsekvaj urbestroj troviĝas la konstruado de bibliotekoj, sportejoj, sancentroj, eliminado de ĉirkaŭaj lad-vilaĝoj; purigado de la rivero Manzanaro; plibonigo de la transportreto; fermado de la ŝoseo M-30 en la nordo kaj subterigado en la zono de la rivero Manzanaro; konstruado de novaj periferiaj ŝoseoj (M-40, M-45, M-50), kaj multaj aliaj aferoj kiuj ankoraŭ estas entreprenataj. En 2011 iĝis urbestrino de Madrido la iama skabenino Ana María Botella Serrano, edzino de la iama hispana prezidanto José María Aznar.

En la 21-a jarcento, la urbo ankoraŭ entreprenas novajn defiojn: restigado de la loĝantaro ene de la urba nukleo (Madrido estas la hispana municipo, kie la pliiĝo de la prezo de loĝejoj estis pleja); etendiĝo de la urbo (per kreado de novaj kvartaloj: plilarĝiĝo de Valjeko, Pau de Karabanĉelo, Montekarmelo, Arroyo del Fresno, Las Tablas, Sanĉinaro, Valdebebo...); remodeldado de la historia urbocentro; absorbado kaj integrado de la enmigrantoj, kiuj loĝas en la urbo.

Terorismo[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko omaĝe al la mortintoj en la atencoj de la 11-a de marto 2004.

La atakoj de la 11-a de marto 2004 kontraŭ Madrido estis serio de kunordigataj bomb-atencoj kontraŭ la trajna sistemo de Madrido en la mateno de la 11-a de marto 2004. La atakoj mortigis 192 homojn kaj vundis pli ol 1.600.

Tiuj atencoj estis la plej mortigaj en okcidenta Eŭropo post la bombo en aviadilo, kiu eksplodis super Lockerbie en Skotlando en 1988. La hispana ĉefministro José María Aznar, kiu tiutempe estis prezidanto de la Popola Partio (PP), senpruve akuzis ETA-on, ke ĝi estis farinta tiun atakon, kvankam poste evidentiĝis ke Al Qaeda estis la pli verŝajna kulpulo. Al tio cetere indikis jam la dato de la atenco, kiu okazis precize du kaj duonan jarojn post la atencoj de la 11-a de septembro 2001.

En Marto de 2004, laŭ artikolo en la ĵurnalo El Mundo, 11.400.000 homoj (laŭ policia nombrado) manifestaciis en la ĉefstratoj de hispanaj urboj kontraŭ la atencoj. Tiutempe, pro la akuzoj de Aznar, oni ankoraŭ plejparte taksis ETA-on kulpa, sed kelkaj suspektoj pri Al Qaeda jam komencis aŭdiĝi. Laŭ la artikolo de El Mundo la manifestaciintoj diris interalie, ke ETA y Al Qaeda son la misma mierda – "ETA kaj Al Quaeda estas la sama fekaĵo".

Kelkajn tagojn poste, la konservativa kandidato de la Popola Partio, Mariano Rajoy malvenkis en la balotado por ĉefministro kaj parlamento, dum kiu la voĉdonantaro sentis, ke li mensogis pri la efektivaj kulpintoj de la atakoj.

Nuntempe, ekzistas konspir-teorioj, laŭ kiuj la atako eble estis antaŭkonata de la hispana polico aŭ eĉ de la marokaj sekretaj servoj. Kelkaj ĵurnaloj kaj radioj plu klopodas insisti pri la duboj rilate al kelkaj gravaj pruvoj.

La juĝo kontraŭ la kulpintoj komenciĝis en februaro 2007. La verdikto estis diskonigita la 31-an de oktobro de tiu jaro. Oni kondamnis 21 homojn, inter kiuj du estis kondamnitaj al po pli ol 40.000 jaroj de prizono. La verdikto asertas, ke neniu pruvo montras la kulpecon de ETA, kaj ke la aŭtoroj estis ĉiuj islamaj fundamentistoj.

Omaĝe al la viktimoj ekzistas du gravaj memoraĵoj: la Bosque de los Ausentes (Bosko-parko) kaj la monumento en la placo de Atocha, inaŭgurita okaze de la tria datreveno de la atencoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo 1897 - 2008
Jaro Municipo Provinco Procento
1897 542.739 730.807 74,27
1900 575.675 773.011 74,47
1910 614.322 831.254 73,90
1920 823.711 1.048.908 78,53
1930 1.041.767 1.290.445 80,73
1940 1.322.835 1.574.134 84,04
1950 1.553.338 1.823.418 85,19
1960 2.177.123 2.510.217 86,73
1965 2.793.510 3.278.068 85,22
1970 3.120.941 3.761.348 82,97
1975 3.228.057 4.319.904 74,73
1981 3.158.818 4.686.895 67,40
1986 3.058.812 4.780.572 63,98
1991 3.010.492 4.647.555 64,78
1996 2.866.850 5.022.289 57,08
2001 2.938.723 5.423.384 54,19
2005 3.155.359 5.964.143 52,90
2008 3.213.271 6.271.638 51,24
demografia evoluo de Madrido inter 1900 kaj 2006.

La loĝantaro de Madrido multe pliiĝis ekde ĝia transformiĝo en ĉefurbo. Ĉi tiu pliiĝo estis speciale signifa dum la periodo 1940 - 1970, pro la granda nombro de interna enmigrado.[40] Ĉi tiu akcelita kreskado kaj la manko de urboplanado okazigis la organizadon de nukleoj de malbonkvalitaj domoj kaj rezidejaj zonoj, ĉefe en la distriktoj de la sudo, kie la publikaj servoj ne ekzistis ĝis multaj jaroj poste.[41] Ekde la 1970-aj jaroj, ĉi tiu pliiĝo malakceliĝis favore de la municipoj de la metropolita zono kaj eĉ Madrido ekperdis loĝantojn. Ekde 1995 la loĝantara kreskado denove iĝis pozitiva, pro la enmigrado elekstere.[42] Laŭ la disponeblaj datumoj, je la 1-a de januaro 2007 la madrida loĝantaro estis 3.132.463 loĝantoj, kompare al la 2.938.723 de la censo en 2001.

Naskiĝoj[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la eksterlanda loĝantaro en la urbo Madrido en la periodo 19862007.[43]

En 2004 registriĝis 32.851 naskiĝoj en la urbo, kio estis kresko kompare kun la antaŭa jaro. En la lastaj kvar jaroj la naskiĝo-kvanto de la regiono daŭre kaj senhalte pliiĝis. La naskiĝ-indico estas 10,38 poentoj kiu signifas senhaltan kreskon ekde 2000.

Mortado[redakti | redakti fonton]

En 2004 registriĝis 26.527 forpasoj en la urbo Madrido, kio estis pliiĝo kompare kun la antaŭa jaro, sed ankoraŭ restante kun plej malaltaj ciferoj ol en la jaroj 2000, 2001 kaj 2002. La mort-indico estis 8,38 poentoj, multe pli malalta ol en la antaŭaj kvar jaroj.

Enmigrado[redakti | redakti fonton]

Laŭ la censo de 2008[44] la eksterlanda loĝantaro en Madrido estas 547.282 personoj sur totalo de 3.238.191, (16,9%). La distriktoj kun pli da enmigrantoj estas Usero kun 28,37%, Centro kun 26,87%, Karabanĉelo kun 22,72% kaj Tetuano kun 21,54%. Male, la distriktoj kun malpli da enmigrantoj estas Fuenkaralo-Pardo kun 9,27%, Retiro kun 9,64%, Ĉamartino kun 11,74% kaj San-Blazo kun 13,43%.

Politik-administra organizado[redakti | redakti fonton]

Vido de la distriktoj Latina kaj Karabanĉelo.
Madrido

La urbo Madrido estas regata de la Madrida Urbodomo, kies reprezentantoj estas elektataj ĉiun kvaran jaron de ĉiuj adoltaj civitanoj (ekde 18-jariĝo). La organismo estas prezidata de la Urbestro de Madrido, ekde la municipaj balotadoj de de 2003, Alberto Ruiz-Gallardón, kaj ekde 2011, Ana María Botella Serrano.

Madrido estas dividita en 21 distriktoj, kiuj samtempe dividiĝas en kvartaloj, kiuj ne ĉiam koincidas kun la tradiciaj kvartaloj. Ĉiu distrikto estas administrata de distrikta municipa konsilantaro. La lastasta administra divido de Madrido okazis en 1988 kaj ĝi strukturigas la urbon en la sekvaj distriktoj kaj kvartaloj:

  1. Centro: Palacio, Ambasadoroj, Kortesoj, Justico, Universitato, Suno.
  2. Arganzuelo: Imperia, Akacioj, Laĉopero, Legazpi, Delicoj, Palos de Moguer, Atoĉa.
  3. Retiro: Pacifiko, Adelfo, Stelo, Ibizo, Ĥeronimoj, Infano Jesuo.
  4. Salamanko: Rekoleto, Goya, Fontano de la Akvokreso, Gindalero, Lista, Kastilia.
  5. Ĉamartino: Viso, Prospereco, Urbo Ĝardeno, Hispanameriko, Nova Hispanio, Kastilio.
  6. Tetuano: Belaj Vidoj, Vojkruciĝo, Kastiljeĥo, Almenaro, Valdeacedero, Berugeto.
  7. Ĉamberio: Gaztambide, Arapilo, Trafalgaro, Almagro, Valehermoso, Riveroj Rozoj.
  8. Fuenkaralo-Pardo: Pardo, Fuentelarejno, Penjagrando, Kvartalo Pilaro, La Paz, Valverdo, Mirasiero, Goloso.
  9. Monkloo-Aravako: Kampardomo, Argüelles, Universitata Urbo, Valdezarzo, Valdemarino, Plantio, Aravako.
  10. Latino: Karmenoj, Pordo de la Anĝelo, Lucero, Aluĉo, La Agloj, Kampamento, Kvar Ventoj.
  11. Karabanĉelo: Komiljo, Opanjelo, Sankta Isidro, Gaja Vido, Bela Pordo, Bonavido, Abrantes.
  12. Usero: Orkasito, Orkasuro, San Fermín, Almendralo, Moskardoo, Zofio, Pradolongo.
  13. Ponto de Valjeko: Entrevio, San-Diego, Palomeras Bajas, Palomeras Sureste, Portazgo, Numanco.
  14. Moratalazo: Pavono, Horcajo, Maroĥino, Media Legua, Fontarrón, Vinatero.
  15. Linia Urbo: Ventas, Nova Vilaĝo, Kintano, Koncepciono, San-Paskvalo, Sankta Johano Baptisto, Kolino, Atalajo, Ĉamartin-Pinaro.
  16. Hortalezo: Kolomboj, Valdefonto, Kaniljo, Pinaro de la Reĝo, Apostolo Santiago, Piovero.
  17. Vilaverdo: Sankta Andreo, Sankta Kristoforo, Butarko, La Rozarboj, La Anĝelo.
  18. Valjeko: Historia Urboparto de Valjeko, Sankta Eŭgenia.
  19. Vikalvaro: Historia Urboparto de Vikalvaro, Ambrozo.
  20. San-Blazo: Simanko, Heljino, Amposto, Arkozo, Rozoj, Reĥo, Kaniljeĥo, Salvadoro.
  21. Baraĥo: Aleo Osuna, Flughaveno, Historia Urboparto de Baraĥo, Timono, Koraleĥo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo Madrido troviĝas en la centro de Iberio, je malmultaj kilometroj norde de la Monteto de la Anĝeloj, geografia centro de la ibera duoninsulo. La meza alteco sur la marnivelo estas 667 m, kio igas ĝin la plej altan ĉefurbon de Eŭropo.

La geografia kaj klimata konteksto de Madrido estas tiu de la Suda Altebenaĵo, ene de la Centra Plataĵo. La urbo troviĝas je malmultaj kilometroj de la Gvadarama Montaro kaj hidrografie ĝi troviĝas ĉe la baseno de la rivero Taĵo.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Mapo montranta la akvofluejoj de Madrido kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.

La ĉefa rivero de Madrido estas la rivero Manzanaro, kiu eniras en la municipon en la ĉirkaŭaĵo de la Monto Pardo nutrigante la samnoman akvorezervujon, al kiu ankaŭ alvenas la akvoj de la rojoj Manina kaj Tejada. Preterpasata tiu natura regiono, la rivero komenciĝas trairi ĉirkaŭ la Universitata Urbo, poste enirante la Parkon Casa de Campo, kie ĝi ricevas la akvojn de la rojo Meaques.

En la sekvanta sekcio, la rivero funkcias kiel limo por multnombraj distriktoj, lasante ĝian sudokcidentan bordon al la distriktoj Latino, Karabanĉelo, Usero kaj Vilaverdo kaj en la nordoriento al la distriktoj Centro, Arganzuelo, Ponto de Valjeko, Valjeko kaj al la resto de la urbo. En tiu ĉi fazo, pli konkrete inter la distriktoj Arganzuelo kaj Ponto de Valjeko, ĝi ricevas la fluejon de la subterigita rojo Abroñigal, kies trakurado preskaŭ entute koincidas kun la aŭtoŝoseo M-30, pro la uzado de la depresio kaŭzita de ĝia fluejo; ĝi ankaŭ ricevas la akvojn de la rojo Butarque, ĉirkaŭ la distrikto Vilaverdo.

Je ĝia eliro de la urbo, la rivero eniras en la orientan ekstremon de la municipo Getafe, kie ĝi ricevas la akvojn de la rojo Culebro, kaj poste enfluas en la rivero Ĥaramo, ĉirkaŭ Rivas-Vaciamadrid.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Nubskrapuloj de AZCA sub neĝo. La neĝado en Madrido ne estas oftaj kaj ili okazas ĉefe dum vintro.

La klimato de Madrido estas kontinenta mediteranea klimato kaj tre influata de la urbaj kondiĉoj. La vintroj estas malvarmaj, kun temperaturoj je 4-5 °C, oftaj frostoj kaj porokazaj neĝadoj. Someroj estas varmaj mezume 24 °C en julio kaj aŭgusto kaj kun maksimumaj kiuj kelkfoje superas la 35 °C. La ĉiutaga oscilado gravas en la urba periferio, sed ĝi reduktiĝas en la urbocentro pro la antropika efekto. La ĉiujara termika oscilado estas alta (19 gradoj) kiel konsekvenco de la granda distanco de la maro kaj la alteco (ĉ. 600 m). La ĉiujaraj pluvadoj superas la 400 mm, kun la minimumoj tre markitaj somere (kvar sekaj monatoj, de junio ĝis septembro) kaj grandaj osciladoj inter la nordokcidenta zono, multe pli pluva, kaj la sudorienta zono kiu estas pli arida.[45]

Klimat-tabulo de Madrido (Retiro).
Observatorio de la Parko Retiro
1971-2000 jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec Totalo
Temperaturo
pleja (°C)
9,7 12,0 15,7 17,5 21,4 26,9 31,2 30,7 26,0 19,0 13,4 10,1 19,4
Temperaturo
malpleja (°C)
2,6 3,7 5,6 7,2 10,7 15,1 18,4 18,2 15,0 10,2 6,0 3,8 9,7
Pluvado (mm) 37 35 26 47 52 25 15 10 28 49 56 56 436
Klimat-tabulo de Madrido (Baraĥo).
Observatorio de la Flughaveno de Madrido-Baraĥo
1971-2000 jan feb mar apr maj jun jul aŭg sep okt nov dec Totalo
Temperaturo
pleja (°C)
10,6 12,9 16,3 18,0 22,3 28,2 33,0 32,4 27,6 20,6 14,7 11,0 20,6
Temperaturo
malpleja (°C)
0,3 1,5 3,2 5,4 8,8 13,0 16,1 16,0 12,7 8,3 3,8 1,8 7,6
Pluvado (mm) 33 34 23 39 47 26 11 12 24 39 48 48 386


Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Urba panoramo de Madrido. Akompanata de la ekonomia kreskado de la urbo estis starigitaj nubskrapulojn, ĉefe en la nordo de la urbo (AZCA kaj Kvar Turoj Negoc-Areo.

La industrio en la urbo iom post iom perdas gravecon kaj ĝi translokiĝas al la municipoj de la metropolita areo, speciale en la sudo-sudoriento. Malgraŭ tio la industrio ankoraŭ estas rimarkinda procento en la MEP de la urbo.

La konstruado estas la sektoro kiu pli kreskas en Madrido, estimata en 8,2% en la jaro 2005. La tendenco montras pliiĝon en la ne-rezideja konstruado, puŝata de la leĝera malakceliĝo de la kreskado de la prezo por la loĝejo en 2005. Tamen, la tutmonda ekonomia krizo severe damaĝis ĉi tiun sektoron kiu preskaŭ haltis kaj miloj da laboristoj perdis sian laborpostenon kaj miloj da loĝejoj sen aĉetantoj.

Sed estas la servo-sektoro la plej grava el ĉiuj aliaj kiuj gvidas la ekonomian aktivecon de Madrido, kun 85% de la totalo, kaj ĝi dungigas du trionojn de la aktiva loĝantaro. Al la tradiciaj administraj funkcioj, por gastigi la centran Administracion de la Ŝtato, kaj financaj (Madrido estas la sidejo de multnombraj entreprenoj kiuj disvolvigas sian aktivecon en tuta Hispanio kaj gastigas la duonon de la nacia financa kapitalo), estis aldonitaj tiuj kiuj havas rilatojn kun la transportado aŭ kun la potenco de la Flughaveno Madrido-Baraĥo. Fakte, la plej grandaj dungocentroj kaj kontribuado al la MEP Dde la urbo Madrido, estas la flughaveno mem kaj Ifema, la foirejo de la urbo, kiu kun 4,7 milionoj da ĉiujaraj vizitantoj estas la unua foiro de Hispanio kaj unu el la ĉefaj de Eŭropo. Krom tio, Madrido fariĝis unu el la plej vizitataj urboj de Eŭropo, nur malantaŭ Parizo kaj Londono kaj ĝi estas la unua de Hispanio. En la urbo disvolviĝas multnombraj turismaj, ludaj kaj kulturaj aktivaĵoj.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La edukado en Madrido dependas de la Konsilantaro de Edukado de la Madrida Regiono, kiu okupiĝas pri la edukado je regiona nivelo.[46]

Baza, meza kaj gimnazia edukado[redakti | redakti fonton]

Oni estimas, ke en Madrido estas 167.000 studantoj en bazlernejoj, 320.800 en mezlernejoj, ĉirkaŭ 4.500 en specialaj lernejoj, kaj je 50.000 por profesiiĝo.[47] La totalo de studantoj ne-universitataj superas la milionon da studantoj, el kiuj 600.000 studas en publikaj centroj, 260.000 en privataj interkonsentitaj centroj kaj ĉ. 150.000 en privataj centroj ne interkonsentitaj.

En la 21 distriktoj de la urbo ekzistas 520 infanvartejoj (98 publikaj kaj 422 privataj), 235 plublikaj lernejoj por infanedukado kaj 106 gimnazioj, 309 privataj lernejoj kaj 24 eksterlandaj centroj.[48]

Universitata edukado[redakti | redakti fonton]

La Madrida Regiono estas la sidejo de ses publikaj universitatoj. El ili, kvar havas sian aŭditorion aŭ iu el siaj fakultatoj aŭ lernejoj en la urbo Madrido:

En la distrikto Monkloo-Aravako troviĝas la Universitata Urbo de Madrido, kvartalo kie koncentriĝas la plejparto de la fakultatoj kaj superaj lernejoj de la universitatoj Komplutenso kaj la Politeknika. En la centro mem troviĝas la Palaco La Moncloa, Prezidentejo de la Registaro.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La Pordo de Alcalá. La loknomo «pordo» multfoje aperas en la madridaj stratnomoj, ĝi estas la nomo de monumentaj pordoj kiaj tiu ĉi (dizajnita de Francesco Sabatini, 1776), la Pordo Sankta Vincento (1775), la Pordo de Toledo (Antonio López Aguado, 1827) modifado de antaŭa projekto de la epoko de la reĝo Jozefo la 1-a Bonaparte, aŭ la Fera Pordo (Francisco Nagle, 1753), enirejo al la Reĝa Loko de El Pardo kiu estis ĵuse translokita je kelkaj metroj de ĝia originala situo pro la ampleksiĝo de la Aŭtoŝoseo de la Nordokcidento. Aliaj, rilatantaj al la plnade de la mezepokaj muregoj, estis ĉirkaŭataj de la urbokreskado en la mezepoko mem aŭ en la moderna epoko, sed ili konservas la nomon: Placo Fermita Pordo, Pordo de la Vega, Pordo de Gvadalaĥaro, Pordo de la Suno. La Parko Retiro havas plurajn monumentajn pordojn, kiel la Pordo de Hispanio kaj la Pordo de Mariana de Neoburgo.
La Muzeo de Historio, vidata ekde la metroenirejo de Tribunal, en la strato Fuencarral. Ĝi funkcias kiel la municipa muzeo kaj ĉirkaŭ ĝi disvolviĝas la noktumado en la kvartalo Malasanjo.

Madrido estis en 2006 la kvara plej vizitata urbo de Eŭropo kaj la unua de Hispanio pro akceptado de pli ol 3,9 milionoj da turistoj tiujare.[50] Ĝi ankaŭ estas la sidejo de la Monda Organizaĵo pri Turismo kaj de la Internacia Foiro de Turismo.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

La plejparto de la turismaj lokoj de Madrido troviĝas en la eno de la nomata "centra migdalo" (la zono ĉirkaŭata de la aŭtoŝoseo M-30), ĉefe en la distriktoj Centro, Salamanko, Ĉamberio, Retiro kaj Arganzuelo.

La neŭralgia centro de madrido, sendube estas la Pordo de la Suno. En ĝi, antaŭ la Reĝa Poŝt-Oficejo, troviĝas la Kilometro Nulo, teoria startpunkto de ĉiuj hispanaj stratoj. [51] El tiu ĉi placo eliras dek stratoj.

La strato Alkalao komenciĝas en la Pordo de la Suno ĝis la nordoriento de la urbo. Per ĝi atingeblas la Placo Cibelo, en kiu troviĝas simbolaj lokoj kiel la fontano Cibelo, la Banko de Hispanio aŭ la Palaco de Komunikaĵoj (Antonio Palacios, 1918), nuna sidejo de la Madrida Urbodomo. Poste la strato atingas la placon de la Sendependiĝo, kie troviĝas la Pordo de Alcalá kaj unu el la enirejoj al la Ĝardenoj de la Parko La Ripozo, kiu gastas simbolaĵojn kiel la Vitra Palaco, ĉe la baseno (1887, Ricardo Velázquez Bosco). Proksime al la aŭtoŝoseo M-30 ĝi atingas la Toreejo Las Ventas, de José Espeliús, malfrua ekzemplo de la novmudeĥara stilo (1929).

Per la strato Mayor atingeblas la placon Mayor, konstruita kaj rekonstruita laŭ sinsekvaj intervenoj de la Plejaj Majstroj de Agoj de Madrido, la arkitektoj plej elstaraj en la madrida plano, kiel Juan Gómez de Mora (1619) aŭ Juan de Villanueva (1790); la vojo daŭras tra la nomata Madrido de la Habsburgoj — reference al la dinastio de la habsburgoj— fine atingante la straton Bailén, proksime de la Katedralo de la Almudeno, kaj la Reĝa Baziliko Sankta Francisko la Granda (Francisco Cabezas kaj Francesco Sabatini, 1784).

. Konstruita de la arkitektoj Johano Baptisto Sacchetti kaj Francesco Sabatini, ĝi estus unu el la rezidejaj palacoj plej grandaj de Eŭropo, grava pro ĝiaj kolektoj de meblaro, tapiŝoj, pentraĵoj kaj horloĝoj, konservataj preskaŭ sendifekte ekde ĝia konstruado, en la 18-a jarcento.

Proksime de tiu ĉi punkto troviĝas la ruinoj de la muzulmana murego de Madrido kaj de la Turo de la Ostoj antikva fortikaĵo de Mayrīt (muzulmana Madrido), kaj de la posta kristana murego. En tiu ĉirkaŭaĵo troviĝas unu el ĝerdenigitaj zonoj plej belaj de la urbo, kiel la Ĝardeno Kampo de la Maŭro kaj la Ĝardeno Sabatini. Iom pli okcedenten troviĝas la Parko Kampardomo kaj la ĉirkaŭaĵo de la rivero Manzanaro, transirata de la ponto Segovio (Juan de Herrera) kaj de la Ponto Toledo (Pedro de Ribera).

De tie la Strato Bailén iras ĝis la Placo de Hispanio kie troviĝas la monumento al Miguel de Cervantes, la Konstruaĵo Hispanio kaj Turo Madrido kaj la Templo de Debod. Ankaŭ en tiu ĉi placo komenciĝas la Granda Vojo. Meze de la Granda Vojo troviĝas la alternativa kaj gejetosa kvartalo Chueca. Ĝi finiĝas en la kruciĝo kun la strato Alkalao.

La strato Arenal iras de Pordo de la Suno ĝis la Reĝa Teatro, en la Placo de la Opero, daŭrigante la vojon ĝis la Reĝa Palaco.

Nubskrapuloj[redakti | redakti fonton]

Pordo de Eŭropo aŭ Turoj KIO.


Madrido neniam estis urbo kiu elstaris pro nubskrapuloj en la 20-a jarcento, ĉefe pro la konstruado de la Granda Vojo, konstruiĝis la unuaj, kiuj ne povas esti konsiderataj kiel nubskrapuloj, sed pli altaj ol la tiamaj aliaj konstruaĵoj de la urbo. Ne estis ĝis la jaro 1953 kiam konstruiĝis la unua nubskrapulo en Madrido, la Konstruaĵo Hispanio kaj en 1957 superis ĝin la Turo Madrido. En la 1980-aj jaroj konstruiĝis la nubskrapuloj de AZCA, kiel la Turo Pikaso kaj la turo de telekomunikaĵoj Torespanjo, kvankam kutime oni ne konsideras ĝin kiel nubskrapulo. Dum la jaroj 2006 kaj 2008, estis konstruitaj en la Avenuo de la Kastilia la entreprena parko Kvar Turoj Negoc-Areo, projekto kie troviĝas kvar nubskrapuloj kiuj superas 200 metrojn alte, inter kiuj la plej altaj estas la Turo Ŝparkaso Madrido kaj la Turo Kristalo, kun 250 kaj 249 metrojn respektive.

Nuntepe la listo de konstruaĵoj laŭ la alteco estas la jen. La konstruaĵoj kiuj montriĝas en pli malhela nigro ankoraŭ konstruiĝas.

Pozicio Konstruaĵo Alteco Etaĝnombro Jaro de inaŭguro²
1 Turo Ŝparkaso Madrido 250 m 45 2009
2 Turo Kristalo 250 m 52 2008
3 Turo Sacyr Vallehermoso 236 m 52 2008
4 Turo Spaco 236 m 53 2007
5 Torespanjo[52] 231 m 4 kaj fusto 1982
6 Turo Pikaso 157 m 43 1988
7 Turo Madrido 142 m 34 1957
8 Turo Eŭropo 121 m 35 1985
9 Konstruaĵo Hispanio 117 m 25 1953
10 Pordo de Eŭropo 114 m 26 1996

Urba skulptaĵaro[redakti | redakti fonton]

Madrido estas la sola ĉefurbo de la mondo kiu eksponas en publika placo[53] statuon de Lucifero: la Falinta AnĝeloFontano de la Falinta Anĝelo, de Ricardo Bellver, 1877, kiu prezentas la momenton kiam, laŭ la Biblio, Lucifero estas forpelata de la Ĉielo pro lia ribeliĝo kontraŭ Dio. Ĝi troviĝas en la Parko Retiro.

La stratoj de Madrido estas vera subĉiela muzeo de skulptaĵoj, krom la nomata Muzeo de Publika Arto, dediĉata al abstraktaĵoj. Ekde la 18-a jarcento, la spaco de la Avenuo Prado ornamiĝis per monumentaj fontanoj el klasika inspiro: la Fontano de la Artiŝoko, la Kvar Fontanoj, la Fontano Neptuno, la Fontano Apolo kaj la Fontano Cibelo, ĉiuj dizajnitaj de Ventura Rodríguez. En la Orienta Placo stariĝas statuoj al reĝoj de Hispanio ekde la visigotoj kaj la diversaj kristanaj mezepokaj reĝlandoj. Aliaj similaj statuoj troviĝas en la Ĝardeno Sabatini, en la Parko Retiro, en la Salono de Regnoj (antikva Muzeo de la Armeo), en la Promenejo Espolón de Burgoso kaj en Toledo.

La rajdaj skulptaĵoj estas tre specialaj, kronologie komencante per du el la 17-a jarcento: la de Filipo la 3-a, en la Placo Mayor, la de Filipo la 4-a, en la Placo de Oriento (sendube la plej grava de Madrido). De la 19-a jarcento estas la statuo de Espartero, en la strato Alkalao antaŭ la Parko Retiro kaj la de Markizo de Doŭro en la Avenuo de la Kastilia.[54] En Novaj Ministerioj estis la rajta statuo de Francisco Franco, de José Capuz, kiu retiriĝis en 2004 laŭ registara decido de José Luis Rodríguez Zapatero, tio kaŭzis kelkajn skandalojn, koincidante kun la debato pri la historia memoro; dum la regado de Felipe González estis starigita ĉirkaŭ ĝi la statuojn de Indalecio Prieto kaj Francisco Largo Caballero. Sur la placo Antón Martín estas la monumento al la advokatoj mortigitaj en Atoĉa en 1977.

La Avenuo de la Kastilia ankaŭ gastigas rimarkindajn statuojn, kiaj tiu de Kolumbo, tiu de Emilio Castelar kaj la Monumento al José Calvo Sotelo en la Placo Kastilio, kiu ĵus metis en la centron de la placo la Obeliskon de Ŝparkaso Madrido.

Fontano Cibelo, unu el la plej sibolaj monumentoj de Madrido. Ĝi estis elpensita kiel parto de la urbo-reordigado de la Avenuo Prado, aŭspiciita de la reĝo Karlo la 3-a.

Disaj en tuta Madrido, sed ĉefe en la urbocentro, troviĝas multaj aliaj rimarkindaj skulptaĵoj: la plej famaj estas la leonoj de la Kongreso de la Deputitoj, antaŭ kiuj troviĝas kaŝita statuo de Miguel de Cervantes. En la tri pordoj de la Prado-Muzeo troviĝas statuoj de Goya, Velázquez kaj Murillo, kaj antaŭ la Domego de la Bona Ripozo estas statuo de la reĝino regento Maria Kristina Burbono. En la Placo de la Lojaleco troviĝas la obelisko de la mortintoj pro Hispanio, kaj en la Placo Dua de Majo, kie estis la atilerikazerno de Monteleón, la skulptaĵara grupo de Daoiz y Velarde. En la ŝtuparo de la Nacia Biblioteko de Hispanio troviĝas serio de statuoj de hispanaj beletristoj, kaj en ĝia interno rimarkinda statuo de Marcelino Menéndez y Pelayo. En la Placo de Hispanio ankaŭ estas granddimensia skulptaĵo: la Monumento al Cervantes, de Federico Coullaut-Valera.

Arto kaj Kulturo[redakti | redakti fonton]

Kulturaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Fine de majo kaj komence de junio, estas celebrata ĉiujare en la ĝardenoj de la parko Retiro, la Librofoiro de Madrido, kiu komenciĝis en la epoko de la Dua Respubliko, en 1933.

Muzeoj[redakti | redakti fonton]

Vidaĵo de la ĉefa fasado de la Prado-Muzeo.

Madrido havas gravajn muzeojn, inter ili elstaras la pinakotekoj, kiuj estas unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de la urbo. La tiel nomata Triangulo de la Arto arigas unu proksime de la aliajn, tri rimarkindajn kaj elstarajn centrojn: la Prado-Muzeo, la Muzeo Thyssen-Bornemisza, kaj la Muzeo Reĝino Sofia:

Fasado de la Muzeo Reĝino Sofia.

Ankaŭ aliaj madridaj muzeoj gravas:

La Damo de Elĉo, konservata en la Nacia Arkeologia Muzeo.
  • La Muzeo pri Ameriko: ĝiaj ampleksaj kolektoj kovras kaj la antaŭkolumban Amerikon kaj la kolonian arton kaj la etnografion.
  • La Muzeo Sorolla: troviĝas en la konstruaĵo kie la artisto havis sian loĝejon kaj atelieron. Ĝi fondiĝis pro la testamento de lia vidvino favore al la hispana ŝtato, sinjorino Clotilde García del Castillo, en kiu ĝi inkluzivis la lokon kaj la posedaĵojn. Ĝi estas la plej granda kolekto pri liaj pentraĵoj kaj desegnoj. Krom tio ĝi ankaŭ enhavas aliajn pentraĵojn kiujn Sorolla konservis, sed pentritaj de liaj amikoj. Aliflanke, la kolekto ankaŭ konsistis el skulptaĵoj, keramiko, arkeologio, juveloj (etnografiaj) kaj fotografioj. Ĝi ankaŭ konservas la korespondadon de la pentristo.
  • La Muzeo Lázaro Galdiano: privata fondaĵo kiu enhavas ĉiajn objektojn kaj instrumentojn de historiaj metiarto kaj kaj oraĵarto kaj ankaŭ kolektoj de pentraĵoj, skulptaĵoj kaj desegnaĵoj, kun verkaĵoj de aŭtoroj kiel Velázquez, Murillo kaj, ĉefe, Goya.[59]
  • La Madrida Muzeo de Fervojo: ĝi troviĝas en la antikva Metrostacio Delicoj kie ĝi gastigas kolekton de lokomotivoj kaj vagonoj kiuj formis parton de la historio de la fervojoj kaj de antikvaj kompanioj.

Aliaj gravaj muzeoj de la ĉefurbo estas la Muzeo de la Kostumo, la Romantika Muzeo, la Muzeo de Publika Arto, Muzeo de la Originoj, inter aliaj.

Parkoj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Vitra Palaco en parko Retiro.
Reĝa Pordego de la Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido, verko de Francesco Sabatini (1781).
Lago de la Parko Kampardomo kaj nubskrapuloj de la Placo de Hispanio fone.

Madrido estas unu el la eŭropaj urboj kun plej alta proporcio de verdaj areoj por loĝanto, precize 70 m² kontraŭ 20 m² de averaĝo en Eŭropo. Krome, kun ĉirkaŭ 300.000 arboj, estas la dua urbo de la mondo laŭ nombro de tiuj sur stratoj kaj promenejoj, superita nur de Tokio.[60][61] Du el tri regionaj parkoj ekzistantaj en la Madrida Regiono protektas partojn de la municipo Madrido. Pli ol kvarono el la municipa teritorio troviĝas protektita danke al la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro, kie oni inkludas areojn Monto El Pardo kaj Soto de Viñuelas, nome naturaj spacoj situantaj nordoriente kaj norde respektive de la urba kerno. Sude de tiu estas protektitaj 783 ha ene de la Regiona Parko de la Madrida Sudoriento.

  • La Parko Retiro: situanta en la centro de la urbo, kun 118 hektaroj, la Ĝardenoj de Retiro estas unu el la lokoj plej signifaj de Madrido. Ili enhavas interne nombrajn monumentojn kaj interesaĵojn, kiaj la Vitra Palaco, la Pordego Hispanio, el la strato Alfonso la 12-a, La rozujejo, la baseno kaj granda kvanto de fontoj. Ĝi havas ankaŭ la unuan statuon de diĉitan al la diablo en la mondo: tiu de la Falinta Anĝelo.
  • La Kampardomo: situanta en la distrikto de Monkloo-Aravako kun etendo de 1.722,60 ha, la Kampardomo estas la vera spirigilo de Madrido. Ĝi estas tiom granda ke interne troviĝas la Distra Parko de Madrido, la Bestoĝardeno de Madrido, aŭ la Telfero kiu konektas kun la Okcidenta Parko. Historie aparteninta al la Reĝa Instanco, la proklamo de la Dua Hispana Respubliko signifis ties donon al la popolo de Madrido en 1931, kiam oni malfermis tiun arbaran parkon por la unua fojo por la distro de la madridanoj.
  • La Parko Madrido Rivero, nova riverparko ĉe la rivero Manzanares inter la Ponto de la Francoj kaj la Suda Nodo, kaj kiu per 121 ha kaj 6 km de longo, konektas kelkajn el la ĉefaj parkaj zonoj de la urbo kaj la centrajn kaj sudokcidentaj distriktoj. Kelkaj plej elstaraj areoj estas la jenaj, nome Salón de Pinos (Pinarsalono), Jardines de la Virgen del Puerto (ĝardenoj de la montopaseja virgulino), Jardines del Puente de Toledo (ĝardenoj de la toleda ponto) kaj la parko Arganzuela.
  • La Okcidenta Parko, en la hispana Parque del Oeste, estas situanta inter la ŝoseo de Korunjo, la Universitata Urbo de Madrido kaj la distrikto Monkloo. Ĝi havas unikajn kaj belajn lokojn kun abioj, fagoj, tilioj, poploj kaj areojn kiaj «La Rosaleda» (La rozaro), kie estas ĉiujare okazigata internacia konkurso pri rozoj. Ankaŭ la Templo de Debod troviĝas en tiu verda parto de la parko.
  • La Kaprica Parko aŭ en hispana Parque de El Capricho [kaprIĉo] estas parko kaj ĝardena areo situanta en la kvartalo Aleo Osuna, en la distrikto Baraĥo, nordoriente de la urbo. Ĝi enhavas areon de 14 hektaroj. Ĝi estas konsiderata unu el la plej belaj parkoj de la urbo. Elstaras la placo El Capricho (la kaprico), la Palaco, la baseno, la placo de la Imperiestroj, aŭ la fontano de la Delfenoj kaj de la Ranoj.
  • La Reĝa Botanika Ĝardeno de Madrido estas situanta ĉe la pentrarta Muzeo Prado. Ĉi tiu botanika ĝardeno gastigas en tri ŝtupigitaj terasoj, plantojn de Ameriko kaj Pacifiko, krom eŭropaj plantoj.
  • Parko Johano Karlo la 1-a: kun 220 ha, tiu parko estas unu el plej grandaj en la urbo. Gastigas la montrofoiron IFEMA, kie okazas ĉiujare kelkaj plej gravaj ekspozicioj el Eŭropo kiaj SIMO. Krom elstaras la nomata Jardín de las Tres Culturas (trikultura ĝardeno), kiu enhavas tri ĝardenajn areojn reprezentantajn la kulturojn kristanan, judan kaj islaman.
  • La Vilaĝa Arbaro: situanta nordokcidente de la urbo, kies ĉefa karaktero estas pluhavo de arbarkondiĉo, plejparte sen ĝardenigo. Plej komuna arbo estas pino, el kiu estas ses specioj, kun multaj aliaj specioj kiaj anzinoj, akaciojcipresoj. La plej komunaj birdospecioj estas, kiel ĉe la resto de la urbo, kolomboj, paeroj kaj pigoj, sed ankaŭ upupoj, pegoj kaj ruĝgorĝuloj.
  • La Parko Enrique Tierno Galván: situanta en la distrikto Arganzuela, posedas areon de 45 ha sude de la antikva trajnstacio Delicias, nuna Muzeo de Fervojo en areo konata kiel «Cerro de la Plata» (arĝentomonteto).
  • La Linia Parko Manzanares: paralela al la rivero Manzanares inter la distriktoj Usera, Villaverde kaj Vajeko. Havas areon de 530 ha, kaj estas konata pro sia granda ekologia, historia kaj kultura gravoj. En ĝi troviĝis gravaj geopaleontologiaj restoj kiaj ĉe la Terasoj de Manzanares.
  • La Parko Félix Rodríguez de la Fuente: malgranda parko de 1,55 ha situanta norde de la urbo inaŭgurita en 1980 rekone al la fama naturalisto.
  • La Parko Johano Paŭlo la 2-a: sude de la distrikto Hortaleza. Kun areo de ĉirkaŭ 10 ha aktuale. Formita de ripoza areo (Ĝardeno de la Suno kaj de la Akvo), alia nome Tema Zono (Mediteraneaj Ĝardenoj), kaj alia, nome Sporta Zono (kun padelludejo kaj rugbeejo). La parko estas dediĉita al la Mediteranea Ĝardenarto, kun specioj de malalta akvopostulo, uzado de arbustoj anstataŭ herbejoj ktp. Estas reprezentataj areoj kiuj memoras pri kulturoj kiaj la mezopotamia, araba, mezepoka, same kiel palmarbaro, Sunhorloĝo kaj insuleto Paradizo.
  • La Norda Parko: en la kvartalo La Paz, distrikto Fuencarral-El Pardo.[62]

Madrido kaj la modo[redakti | redakti fonton]

Madrid estas referenckadro de la hispana modo kaj ĝi disponas el diversaj internaciaj eventoj de tiu sektoro, kiaj la Cibeles Madrid Fashion Week.

La Cibeles Madrid Fashion Week, el 2012 Mercedes-Benz Fashion Week, estas la kvara paradeja modmontrejo plej grava en la mondo post tiuj de Novjorko, Milano kaj Parizo.[63] Ĝi okazas dum la monatoj de februaro kaj septembro en IFEMA. Estas la unua modmontrejo kiu postulas sanan aspekton al ties modeloj.[64]

Nokta vivo[redakti | redakti fonton]

Nokta panoramo de Madrido ekde Paracuellos de Jarama, kaj la flughaveno Madrid-Barajas centre.
Magnify-clip.png
Nokta panoramo de Madrido ekde Paracuellos de Jarama, kaj la flughaveno Madrid-Barajas centre.

Madrido estas ĉefe konata pro sia nokta vivo, trinkejoj kaj dancejoj. Tio estas konata populare kiel «marcha» aŭ «fiesta» (marŝado, festo). Ĝi okazas ĉefe ĉe la distrikto Centro, kie kuniĝas ĉiatipaj stiloj kaj naciecoj, per riĉa mikso, de multaj ebloj, ĝis ege malfrue nokte, do mateniĝe (3:30–6:00h). Estas diferencoj inter lokoj por enlanda turismo kaj por internacia. La zonoj tradicie orientitaj al la koncentro de distrejoj estas la placo Santa Ana, en la nomita «Barrio de las Letras» (beletra kvartalo), kaj la kvartaloj Malasaña, ĉirlaŭ la placo Dua de Majo, La Latina, Lavapiés, kaj Chueca. Elstaras ankaŭ zonoj kiaj Monkloo, la Avenuo Brazilo aŭ la kvartalo Salamanko. La Beletra kvartalo aŭ Huertas, estas konata pro sia socia heterogeneco, ĉar oni miksas tie grandan nombron de internaciaj turistoj kun turismo de enlandaj provincoj, kaj la surlokan madridan. ankaŭ la aĝo ege varias.

Malasaña estis tradicie distra kvartalo ege aparta aŭ eĉ bohemia, kaj komunas trinkejoj de «alternativa» muziko, ĉu rok, pop aŭ elektronika muziko. Ĝi estis unu el pioniroj de la fenomeno «botellón» (botelego, nome surstrata alkohola diboĉado amasa) en Madrido. Lavapiés estas konata pro sia multkultureco, kaj trinkejoj kaj dancejoj, nome marokaj, barataj, flamenkaj, rokaj kaj koncertejoj.

El tiuj zonoj, elstaras Ĉŭeka, karaktera pro la ampleksa propono orientita al la geja publiko kaj kiu en 2007 estis sidejo de festivalo Eŭropa gejfiero, kiu agnoskis internacie la antaŭajn sukcesojn de la amascelebroj de la fiertago. Monkloo estas difinita kvartalo por plej junaj, nome universitatanoj de 18 al 24 jaroj. Io simila okazas ĉe la Avenuo Brazilo, dum la kvartalo Salamanko estas la zono de dancejoj kaj noktotrinkejoj por plej alta klaso aŭ por famuloj el la televida etoso.

La plej komuna horaro estas de 22:30–00:00, komence per bierumado (ĉu vino?), ĉe centraj trinkejoj, ĝis la 3:00h, kiu estas plej komuna horo por la fermo de tiaj lokoj. El la 3:00h nokte, plej rekomendinda estas veni al dancejo, kiu tiam estas kutime plenaj. Ili fermiĝas ĉefe ĉirkaŭ la 6.00h frumatene. Poste oni matenmanĝas ĉokoladon kun churro, kaj lastatempe oftas plua «marcha» survoje al nomataj afterhours (posthorarejo), nome trinkejoj el la 6:00h frumatene eksterleĝaj en la municipo de Madrido.

Elstaras okazigoj de grandaj festivaloj de electronika muziko, ĉefe gravaj tiuj de la 1-a de januaro (nome Space of Sound) kaj dum la festoj de Geja Fiero.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Tipa porcio de frititaj kalmaroj en majoritato de madridaj trinkejoj.

La tradicia kuirarto de Madrido enkadrigas ene de la hispana kuirarto ĝenerale, kaj partikulare en la kastilia kuirarto, el kiu ĝi konservas ĉe kelkaj pladoj la kuirkarakteroj hereditaj de la tempo de la instalo de la kortego de Filipo la 2-a: nome la madrida kocido, madridaj tripoj, la ajlsupo, la triparo ĝenerale kaj dezertoj kiaj anizkringoj, la sanktulostoj aŭ la madridaj pankukoj.

Ofte, la tipa odoro de la madrida kuirarto montras la ecojn de fritado en olivoleo kiel ĉe la popularaj trinkejoj, restoracioj kaj aliaj similaj lokoj en la urbo: churro, hispana omleto, sandviĉoj de kalmaroj servitaj en la trinkejoj de la Plaza Mayor, patatas bravas, sepi- aŭ polpo-kruroj aŭ kok- aŭ ŝaf-tripoj.

Post la Hispana Transiro al demokratio kaj la ŝanĝo kaj en ĝeneralaj sociaj kutimoj kaj en konsumkutimaro plivastiĝis la restoracioj kaj de rubomanĝo kaj de diversaj landoj aŭ etnoj kaj ĉefe italoj kaj ĉinoj kaze de pico aŭ de kebabo.[65] Posta plialtigo de indicoj de la enmigrado el diversaj landoj komence de la 21a jarcento, kontribuis al la enkonduko de la diversaj respektivaj kuirartoj de diversaj kulturaj grupoj kiuj setliĝis en la urbo. Tiele pri la kuiratoj de Barato, Ekvadoro, Rumanio aŭ arabaj landoj.

Lokaj festoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj popularaj festoj estas la jenaj:[66]

Transporto[redakti | redakti fonton]

Aŭtoŝoseoj[redakti | redakti fonton]

Mapo de la Madrida Regiono signalante la areojn de la urba transporto en Madrido laŭ municipoj.

La ĉefaj aŭtoŝoseoj de Madrido ĉirkaŭiras la urbon. La plej gravaj estas na konataj naciskale:

Identigilo Itinero
A-1 Madrido – Aranda de DueroBurgosoMiranda de EbroVitorioDonostio
A-2 Madrido – GvadalaĥaroZaragozoLéridaBarcelono
A-3 Madrido – Valencio
A-4 Madrido – KordovoSevilo c
A-5 Madrido – Talavera de la ReinaNavalmoral de la MataMeridoBadajozportugala landlimo
A-6 Madrido – Medina del CampoBenaventeAstorgoPonferadoLugoKorunjo

Ĉi tiuj aŭtoŝoseoj estas la heredintoj de la antaŭaj radiaj (numerigitaj laŭ romiaj numeraloj: N-I, N-II, ktp.). Kelkaj sekcioj de tiuj ĉi aŭtoŝoseoj estas de paspago nomumataj AP-X. Sed ankaŭ eblas daŭrigi la veturadon per ĝi sen la paspago. Aliaj aŭtoŝoseoj kiuj havas sian originon en Madrido kaj gravaj pro ilia graveco laŭ trafikado estas la A-42 kiu unuigas Madridon kun Toledo kaj la Aŭtoŝoseo M-607, aŭtonomia aŭtoŝoseo kiu unigas Madridon kun la Montopasejo de Navacerado. Madrido ankaŭ havas multajn aliajn periferiajn ŝoseojn, ili estas la Aŭtoŝoseo M-30, kiu kreas la limojn de la centra migdalo de la urbo, la Aŭtoŝoseo M-40 en la rezidejaj kvartaloj de la urbo, la Aŭtoŝoseo M-45, bordigante la municipon sudoriente, kaj la Aŭtoŝoseo M-50. Ĉi tiuj ŝoseoj celas iri de unu loko al alia en la periferioj sen trairi la urbon.

Metroo[redakti | redakti fonton]

Skemo de la Metroo de Madrido en marto 2008.
Metroo de Madrido. Princo Pio

Nuntempe la Metroo de Madrido estas la dua plej ampleksa metroreto de Okcidenta Eŭropo post la metroo de Londono.[67] La metroreto entute havas 281,780 km longe kun 13 linioj. El ili, naŭ en la tuta municipo kaj la Branĉa Linio (de Princo Pio al Opero), tri el ili eliras la municipon kaj unu el ili funkcias ekster la municipo. Ekzistas 238 metrostacioj-lineo (190 per se), el kiuj 151 estas unuliniaj, 26 duliniaj, 10 triliniaj kaj 1 kvarlinia (Avenuo de Ameriko). 46 el ili estas ekstermunicipaj. Al la tradiciaj linioj aldoniĝas tri linioj de leĝera metroo, kiuj du el ili estas ekstermunicipaj. Krom tio ekzistas korespondeco kun 19 trajnstacidomoj de Proksimaĵoj Madrido la Nacia Reto de la Hispanaj Fervojoj.[68]

Fervojo[redakti | redakti fonton]

Mapo de la trajnlinioj de Madrido (2012).

La publika fervoja kompanio (Renfe) funkcias en preskaŭ ĉiuj hispanaj trajnlinioj. La plej gravaj trajnstacidomoj de Madrido estas Atoĉo, Ĉamartino kaj, por var-transportado la stacidomo por klasifikado de Vikalvaro, oriente de la urbo. Ekde la trajnstacidomoj de Atoĉo kaj Ĉamartino, eliras trajnoj al ĉiuj ĉefurboj de la hispanaj provincoj. La trajnoretoj, proksimaĵoj kaj metroo estas amplekse interkomunikitaj per interŝanĝigiloj kiel tiuj de Atoĉo, Ĉamartino, Princo PioNovaj Ministerioj. Krom tio ankaŭ ekzistas reto de alt-rapidaj trajnoj, en kreskado, kiu ekiĝas en Madrido. La nunaj funciantaj linioj estas:[69]

Kaj la sekvaj nun konstruadas:[70]

Aŭtobusoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas urba busreto kontrolata, kiel la resto de la publikta transportreto, de la Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido kaj de la Municipa Entrepreno de Transportoj de Madrido, kiu havas pli ol 2.000 veturilojn kaj 194 busliniojn.[71] Multaj loĝantoj de la periferiaj kvartaloj de la ĉefurbo, la Madrida Regiono kaj la najbaraj provincoj uzas la fervojservon kaj la interurbajn busojn por atingi la ĉefurbon kaj poste uzi la metroon. Pro tio la busreto estas amplekse ligata al la fervojoj. La ĉefaj interŝanĝiloj troviĝas en Avenuo de Ameriko kaj Méndez Álvaro, kvankam ekzistas aliaj pli malgrandaj kiel Monkloo, Princo Pio kaj Placo Elíptica.

Aera transporto[redakti | redakti fonton]

Interno de la Terminalo 4 de la Flughaveno Madrido-Baraĥo.

La ĉefa flughaveno de Madrido estas la Flughaveno Madrido-Baraĥo (Internacia Asocio de Aera Transporto, Internacia Organizo de Civila Aviado), situanta en la nordoriento de la urbo, je 12 kilometroj de la centro.[72] Ekfunkciis en 1928, kvankam ĝi estis oficiale inaŭgurita en 1931 kaj unu gvidata de Hispanaj Flughavenoj kaj Aera Navigado. Ĝi estas la ĉefa flughaveno de Hispanio laŭ la pasaĝer-kvanto.[73] En 2005 la flughaveno moviĝis 45,5 milionoj da pasaĝeroj, kun kreskado kompare al la antaŭa jaro de 8%. Ĝi estis la 13-a mondskale kaj la kvina en Eŭropo laŭ kvanto de pasaĝeroj. En 2007, la trafiko kreskis al 52.122.702, konvertante la flughavenon Barajas en la deka en la mondo laŭ kvanto de pasaĝeroj kaj la kvara en Eŭropo, superante al la flughaveno Amsterdam-Schiphol.[74] La flughaveno estas komunikita kun la urbo tra la linio 8 de Metroo kaj pluraj aŭtobusoj kaj taksioj. La urbo ankaŭ havas dukategorian flughavenon, la Flughaveno Madrido-Kvar Ventoj, destinata por militistaj uzoj kaj fluglernejo. Ĉi lasta estis la unua konstruata en Hispanio.[75]

Popola kulturo[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Madrido kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

La esperantista grupo de Madrido nomiĝas Madrida Esperanto-Liceo. Troviĝas en Madrido ĉefsidejo de Hispana Esperanto-Federacio.

Esperanto en Madrido antaŭ la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

Esperanto ekfloris en Madrido en la fino de la 19-a jarcento.

La unua persono kiu interesiĝis pri Esperanto en Hispanio estis Joaquín de Arce y Bodega, tiam bibliotekisto de la hispana Senato en Madrido. En 1889, li respondis al la publika alvoko de D-ro Zamenhof, kaj ricevis tri ekzemplerojn de lia gramatiko.[76]

En 1899, Ramón Andreu gvidis la unuan publikan kurson en Madrido, en la sidejo de la Ateneo, kaj publikigis resumon de la esperanta gramatiko en la Revuo pri Stenografio kaj Fonetiko. Baldaŭ poste sekvis aliaj kursoj, gramatikoj kaj vortaroj.

En 1904, Andrés Bravo del Barrio, kiu estis publikiginte en Santandero la unuan hispanan gazeton "Esperanto", translokiĝinte, fondis en Madrido esperantan fakon en la kultura societo Fomento de las artes, kie li gvidis kurson.

En 1907 estis fondita Madrida Esperanto-Grupo, kies unua prezidanto estis kapitano José Perogordo. En 1908 estis fondita en Madrido la revuo "Hispana revuo", ĉefredaktita de José Menéndez, kiu vivis nur tri monatojn (junio-aŭgusto), kaj "El Esperantista" (dulingva). Sendepende de la grupo, Mangada, Linera kaj Redondo publikigis "Luz Española" (Hispana Lumo) hispane kaj Esperante, framasona monata revuo (marto 1911 - januaro 1912), al kiu sekvis "Homaro" tute en Esperanto (majo 1912 - jul. 1914). En 1911 fondiĝis en Madrido socialista grupo "Libera homo".

En 15-a de aŭgusto 1911, ministra ordono permesis aranĝi kursojn de Esperanto en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, je la 1-a de oktobro 1911 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en la Centra Universitato de Madrido (Lingva Fako).

Periodo intermilita[redakti | redakti fonton]

Kaŭze de la tutmonda milito, malgraŭ la neŭtraleco de Hispanio, Esperanto suferis malprogreson; post malapero de Hispana Societo, stariĝis en Madrid "Zamenhofa Federacio" por propagandi Esperanton en la ceteraj hispanaj regionoj, krom Katalunio kaj Vaskio (1916). Ĝia oficiala organo estis "Hispana Esperantisto", revuo plej bela aperinta ĝis tiam en Hispanio, fondita de Mangada (Madrido, januaro 1917 - marto 1923; eldonis Linera, San Lucas 5).

Posteulo de tiu Federacio estis Hispana Esperantista Asocio (HEA), kiu havis sian sidejon en strato Sagasta, 10, ĉe la madrida fako de la Ruĝa Kruco.

En Madrido okazis la 6-a Hispana Kongreso de Esperanto (junio 1926), kiu starigis Hispanan Esperanto-Instituton, kaj la 9-a (15-22 majo 1932). Pastro Mariano Mojado disaŭdigis sep kursojn de Esperanto per la radio en Madrido, 1928-32. Dum multaj jaroj okazis kursoj kaj konferencoj en la kultura ejo Ateneo de Madrid.

Post la interna milito[redakti | redakti fonton]

La civila milito provokis ke la normala agado por Esperanto haltis. Esperanto tamen estis uzita en propagandaj agadoj, ĉefe de la respublikana flanko, kaj kelkaj esperantistoj ĉefrolis en la milito.

La supozata ligo de esperantismo kun separatismo kaj maldekstrismo kaŭzis ĉagrenojn por la agado por Esperanto post la venko de Francisco Franco. Tamen, fine de la 1940-aj jaroj, esperantistoj reaperis kaj komencis agi je loka nivelo. En 1950 fondiĝas Madrida Esperanto-Grupo, kaj la sekvan jaron estas lanĉataj novaj kursoj.

En 1953 estas fondita Madrida Esperanto-Klubo. En 1962 la klubo estis revigligita, kaj la nomo estas modifita al Madrida Esperanto-Liceo (MEL), kun prezidanteco de Santos Pérez Arranz.

Madrido estis sidejo de la 18-a Hispana Kongreso de Esperanto en 1957 kaj de la 33-a en 1973. En 1968 la urbo estis gastigejo de la 53-a Universala Kongreso de Esperanto.

En 1969 troviĝas en Madrido la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, prezidita de Ángel Figuerola Auque.

Post la reveno de la demokratio[redakti | redakti fonton]

MEL multe revigliĝis dum la 1980-aj jaroj, danke al la agado de aktivuloj kiel Augusto Casquero, Juan Carlos Ruiz Sierra, Pedro Garrote, Lupe Sanz, Carmen Suárez, Miguel Fernández, Angelita Sanz, Manuel Parra, Ana Manero, Ana Montesinos kaj aliaj. Multe helpis la loĝado en Madrido dum pluraj jaroj de la paro Gian Carlo Fighiera kaj Ada Fighiera-Sikorska. Multaj kursoj kaj aktivadoj okazis en sidejo en strato Atocha. La perdo de tiu sidejo multe malhelpis pluan disvolviĝon en postaj jaroj.

Madrido estis sidejo de novaj hispanaj kongresoj: la 40-a en 1980, kaj la 47-a en 1987, centa datreveno de la naskiĝo de la lingvo. Hispana Kongreso okazis ankaŭ en tri urboj de la regiono, Alcobendas en 1992, San Sebastián de los Reyes en 2000 kaj Alcalá de Henares en 2005.

Esperanto en Madrido nuntempe[redakti | redakti fonton]

Loĝas en Madrido famaj esperanto-verkistoj de la ibera grupo (nomata ankaŭ Ibera Skolo), nome Jorge Camacho kaj Miguel Fernández.

Ĉiusemajnaj kunvenoj organizitaj de la Madrida E-Liceo okazas en la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, en strato Rodríguez San Pedro, 13.

La 86-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda okazis inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto 2013 en Madrido, nome studenta restadejo Chaminade.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Constitución Española, art. 5:
  2. http://www.ine.es/jaxi/menu.do?type=pcaxis&path=%2Ft20%2Fe260%2Fa2007%2F&file=pcaxis&N=&L=0
  3. url=http://www.munimadrid.es/portal/site/munimadrid/menuitem.199479e61b01b0aa7d245f019fc08a0c/?vgnextoid=067e3188a0589110VgnVCM2000000c205a0aRCRD&vgnextchannel=8db7566813946010VgnVCM100000dc0ca8c0RCRD%7C
  4. Banko Santandero, Banko Bilbao, Telefónica, Repsol YPF, Iberia, EndesaFCC elstaras inter la unuaj 200 plej gravaj laŭ Forbes 2007. |url=http://www.forbes.com/lists/2007/18/biz_07forbes2000_The-Global-2000-Spain_10Rank.html%7Ctítulo=The Global 2000|
  5. En 2007, Standard & Poor's listigis Madridon en la tria loko laŭ monda klasifikado pri financaj centroj
  6. http:/www.asale.org/ASALE/ConAALEBD?IDDOC=4&menu=1 |
  7. Scepte dum la Hispana Enlanda Milito de 1936-39, kiam ekde novembro de 1936 al januaro de 1939, la Registaro de la Respubliko translokiĝis unue al Valencilando kaj poste al Barcelono.
  8. url = http://www.nova.es/~jlb/mad_es04.htm
  9. url = http://www.sispain.org/spanish/history/roman.html | obra = http://www.sispain.org/ |
  10. El Madrid antiguo en época romana| año = 2004| publicación = Estudios de Prehistoria y Arqueología Madrileñas| volumen = | número = 13| id =
  11. Datos acerca de la iglesia accesibles en Madrid histórico.
  12. | url = http://www.nova.es/~jlb/mad_es08.htm
  13. | url = http://www.guiadeviaje.net/espana/madrid-lavapies.html |
  14. | url = http://www.agustinos-es.org/santos/mayo/SIsidro.htm |
  15. url = http://www.sevillainfo.com/madrid/historia.php |
  16. | url = http://www.sitographics.com/enciclog/provincias/source/30.html |
  17. |url = http://www.revcyl.com/reportajes/Comuneros%20de%20Castilla.html |
  18. | url = http://www.artehistoria.com/frames.htm?http://www.artehistoria.com/histesp/lugares/167.htm |
  19. Deleito y Piñuela, José (1968) Sólo Madrid es corte: (la capital de dos mundos bajo Felipe IV). Madrid, Espasa-Calpe.
  20. Pueden consultarse esta y otras vistas y planos de Madrid (el de Frederic de Witt y el de Pedro Texeira) en los siglos XVI y XVII en ésta página web.
  21. | url = http://www.nova.es/~jlb/mad_e102.htm |
  22. |url = http://www.artehistoria.com/frames.htm?http://www.artehistoria.com/histesp/monumentos/16.htm |
  23. | url = http://www.tiemposmodernos.org/include/getdoc.php?id=447article=112mode=pdf |
  24. |http://www.historiasiglo20.org/HE/9a-2.htm
  25. http://www.artehistoria.com/frames.htm?http://www.artehistoria.com/histesp/personajes/6581.htm |
  26. Instituto Nacional de Estadística www.ine.es. Censos y cifras oficiales de población (período 1900-2006)
  27. Madoz, Pascual, op cit. Madrid : Abaco, 1981. Origina eldono de 1848 publikita kiel Diccionario Geográfico-Estadístico-Histórico de España y sus posesiones de ultramar
  28. http://www.nova.es/~jlb/mad_es35.htm |
  29. Santos Juliá, David Ringrose, Cristina Segura, Madrid, historia de una capital, Madrid, 1994, Fundación Caja Madrid-Alianza Editorial, ISBN 84-206-9695-1, pg. 566
  30. Tusell, J., Sociología electoral de Madrid, 1969
  31. La proclamación de la Segunda República | url = http://www.sbhac.net/Republica/Colabora/FRincon.htm | fechaacceso = 13/03/2007 | añoacceso = 2007}}
  32. La Constitución de la República Española de 1931 asertas en sia artikolo 5 ke: "La ĉefurbeco de la Respubliko fiksiĝas en Madrido.
  33. http://www.ucm.es/info/hcontemp/madrid/madrid%201936.htm
  34. http://www.terra.es/personal2/mas_jag/madrid/index.htm
  35. Rafael Abella, La vida cotidiana durante la guerra civil. La España republicana, Barcelona, 2006, Planeta DeAgostini, ISBN 84-674-1743-9, paĝoj 154-155
  36. Ian Gibson, Ligero de equipaje. La vida de Antonio Machado, Madrid, 2007, Punto de Lectura, ISBN 978-84-663-6929-9, paĝo 604; citas ankaŭ la libron de Gibson Paracuellos, cómo fue, paĝo 238.
  37. Marcos Ana, Decidme cómo es un árbol. Memoria de la prisión y la vida, Barcelona, 2007, Umbriel, ISBN 978-84-89367-40-1, pág. 76
  38. La emigración española y la inmigración actual | url = http://club.telepolis.com/geografo/regional/espa/emigrar.htm |
  39. Antonio Fernández García (director), Historia de Madrid, Madrid, 1993, Editorial Complutense, ISBN 84-7491-474-4, pg. 597
  40. Ver tabla con cifras del Instituto Nacional de Estadística de EspañaCensos y cifras oficiales de población (período 1900-1991).
  41. http://www.ucm.es/info/hcontemp/leoc/madrid%20III.htm#DE%20LA%20POSGUERRA%20AL%20PLAN%20DE%20ESTABILIZACION
  42. Tasa de crecimiento del periodo 2002-2003: Natalidad 9,83, Inmigración 47,43 – Demografía y población
  43. http://www.munimadrid.es/portal/site/munimadrid/menuitem.4acc01ad7bf0b0aa7d245f019fc08a0c/?vgnextoid=1edb66847d31b010VgnVCM1000009b25680aRCRD&vgnextchannel=dfd9ef637004a010VgnVCM100000d90ca8c0RCRD&pk=509815&rmColeccion=fdeb0a8321a7e010VgnVCM1000000b205a0aRCRD%7C título = Población Extranjera | formato = | obra = http://www.munimadrid.es/ | editor = | fechaacceso = 13/03/2007| añoacceso = 2007 }}
  44. Madrida Urbodomo - Anuario estadístico.
  45. Datos de la Agencia Estatal de Meteorología: Información climatológica. Extracto de la publicación Guía resumida del clima en España 1971-2000 Madrid-RetiroMadrid-Barajas
  46. Consejería de Educación de la Comunidad de Madrid.
  47. Más de un millón de escolares en Madrid.
  48. Consulta de Centros Educativos de la Comunidad de Madrid
  49. Centros de la UPM
  50. 3,9 millones de visitantes según Euromonitor y según Infohostels. Y 6,7 millones de visitantes según datos del Consejero delegado de Economía y Participación Ciudadana, Miguel Ángel Villanueva, que afirman que fue la cuarta de Europa y primera de España en Madridiario.es.
  51. Madrid – Puerta del Sol.
  52. Torespanjo povas esti konsiderata kiel anteno, ne kiel konstruaĵo, pro kio kelkfoje ĝi ne aperas en la listo.
  53. En la kuba ĉefurbo, Havano, ankaŭ ekzistas bronza statuo de Lucifero sed en interna ĝardeno de la Kapitolio, informo en [1]
  54. Estudio sobre la estatua del Marqués del Duero, de José Luis Melendreras en Cervantes Virtual
  55. Museo Nacional del Prado — Historia — Las colecciones.
  56. Colección permanente del Museo Nacional Reina Sofía.
  57. Obras de la colecció[http://www.museothyssen.org Museo Thyssen-Bornemisza.
  58. Real Academia de Bellas Artes de San Fernando.
  59. http://www.flg.es/bus_listado.asp | obra = http://www.flg.es/
  60. Madrid es la segunda ciudad del mundo con más árboles en la calle, con cerca de 300.000.
  61. Madrid cambia de paisaje en El País On-Line.
  62. Ayuntamiento de Madrid, Parque Norte, http://www.madrid.es/portal/site/munimadrid/menuitem.8b2184148b70b0aa7d245f019fc08a0c/?idioma=es&idiomaPrevio=es&rmColeccion=1fc38c2f8d2d6110VgnVCM1000000b205a0aRCRD&vgnextfmt=default&vgnextchannel=cb1a171c30036010VgnVCM100000dc0ca8c0RCRD&vgnextoid=10d3ed24a83ce210VgnVCM1000000b205a0aRCRD 10a de januaro de 2013.
  63. http://www.lukor.com/not-por/0609/15150412.htm Pasarela Cibeles se convierte en el primer desfile internacional que exige una 'imagen saludable' a todas sus modelos. Konsultita la 28an de julio de 2012, EUROPA PRESS, de 15a de julio de 2006
  64. http://www.lukor.com/not-por/0609/15150412.htm Pasarela Cibeles se convierte en el primer desfile internacional que exige una 'imagen saludable' a todas sus modelos. Konsultita la 28an de julio de 2012 EUROPA PRESS, 15a de julio de 2006.
  65. Döner Kebab http://www.elmundo.es/papel/2005/07/07/madrid/1828105.html Konsultita la 13an de marto de 2007
  66. Pedro Montoliu Camps, (1990), Fiestas y Tradiciones Madrileñas, Madrid, Ed. Silex, ISBN: 84-7737-028-1, pp: 189-190
  67. http://www.urbanrail.net/eu/mad/madrid-es.htm | http://www.urbanrail.net/
  68. http://www.metromadrid.es/ | obra = http://www.metromadrid.es/
  69. http://www.renfe.es/ave/index.html http://www.renfe.es/
  70. Altavelocdad.Org – Los trazados
  71. Cifras de la Empresa Municipal de Transportes de Madrid (Página oficial) en mayo de 2005.
  72. Madrid Airport (MAD) en Guía mundial de aeropuertos
  73. Passenger Traffic 2006, informe de Airport Council International (ACI).
  74. Madrid-Barajas se sitúa entre diez primeros aeropuertos mundo por pasajeros http://www.cotizalia.com/cache/2008/03/19/8_madridbarajas_situa_entre_primeros_aeropuertos_mundo.html
  75. Aeropuerto de Madrid-Cuatro Vientos en el sitio de Aena
  76. Lupe Sanz Bueno: Historia del Esperanto en Madrid (dulingva eldono), Madrido, Esperanto-Liceo de Madrid, 1993.


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.