Konstitucio de la Hispana Respubliko de 1931

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la Dua Hispana Respubliko adoptata oficiale en aprilo de 1931
Faksimilo de la Konstitucio

La Konstitucio de la Hispana Respubliko de 1931 estis aprobata la 9an de decembro de 1931 fare de la Konstitucia Parlamento post la ĝenerala balotado de 1931 kiuj sekvis la proklamon de la Dua Respubliko kaj validis ĝis la fino de la Hispana Enlanda Milito en 1939. La registaro de la Dua Hispana Respubliko en ekzilo pluagnoskis ties validon ĝis 1977, kiam la demokratiiga politika proceso de la nomita Hispana Transiro permesis la redakton de nova demokratia konstitucio.

La konstitucio organiziĝis en 9 ĉapitroj (125 artikoloj totale) kaj du provizoraj dispozicioj.

Oni agnoskis rajtojn kaj devojn de hispanoj, libereco kaj individuaj rajtoj, kaj sociaj, la religian liberecon, de esprimo, kunsido, asocio kaj peto al la registaro, rajto libere loĝi kaj cirkuli, elekton de profesio, neviolenteco de loĝejo kaj korespondeco, egaleco antaŭ la justico, protektado al la familio, rajto al divorco, rajto al laboro, al la kulturo kaj lernado, ktp. Estis artikoloj pri la rilato inter Katolika Eklezio kaj Ŝtato. Oni nuligis ĉiun klasprivilegion, kio konsistigis en nuligo de la nobelularo kiel jura ento. Oni konsideris la eblo sociigi la posedrajton kaj de la ĉefaj publikaj servoj, kvankam definitive la projektoj de naciigo de la tero, la minoj, la bankoj kaj la fervojoj neniam okazis.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alcalá-Zamora, Niceto. Los defectos de la Constitución de 1931 y tres años de experiencia constitucional. Patronato 'Niceto Alcalá-Zamora y Torres', Málaga, 2002. ISBN 84-932071-6-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]