Dua Hispana Respubliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dua Hispana Respubliko
Origina nomo República Española
 Burbona restaŭrado en Hispanio 19311939 Frankisma reĝimo 
Dua Hispana Respubliko en ekzilo 

historia epoko • respubliko • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Madrido (1931–1936)
Valencio (1936–1937)
Barcelono (1937–1939)
Areo:
504,645 km²
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Parlamenta Respubliko
Antaŭaj ŝtatoj:
Burbona restaŭrado en Hispanio Burbona restaŭrado en Hispanio
Postsekvaj ŝtatoj:
Frankisma reĝimo Frankisma reĝimo
Dua Hispana Respubliko en ekzilo Dua Hispana Respubliko en ekzilo
Historio
vdr

La Dua Hispana Respubliko (19311939) estis la dua periodo en la historio de Hispanio dum kiu la elekto, tiom de la Ŝtatestro kiom de la registaro estis demokrata. La unua estis la Unua Hispana Respubliko, kiu daŭris apenaŭ kelkajn monatojn, inter la jaroj 1873 kaj 1874.

Proklamado[redakti | redakti fonton]

Alegorio de la Respubliko uzata de la registaro

La Dua Respubliko naskiĝis 14an de aprilo de 1931, post la eliro el la lando de la reĝo Alfonso la 13-a, post la konstato de la kontraŭaj rezultoj kiujn suferis la monarĥiistaj kandidatoj en la urbestraraj balotoj okazintaj la 12an de aprilo kaj la manko de apogo de la popolo al la reĝo post la diktaturo de Miguel Primo de Rivera.

Dum la tempo necesa por ellabori novan Konstitucio, estis kreita provizora registaro, prezidita unue de Niceto Alcalá-Zamora kaj poste de Manuel Azaña, kiam la unua fariĝos Prezidento de la Respubliko.

Etapoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistis tri klaraj etapoj en la disvolviĝo de la Respubliko:

Maldekstrula jarduo (19311933)[redakti | redakti fonton]

La 28-an de junio de 1931 okazas la unuaj balotoj al Konstituciantaj Kortesoj (Parlamento).

La 9-an de decembro la Kortezoj aprobas la Konstitucion de la Respubliko. Post tio, Azaña gvidas registaron formitan de koalicio de maldekstraj burĝaj respublikanoj kaj socialistoj (PSOE).

La registaro komencas leĝan laboron, kiun forte alfontras la tradiciaj fortoj ĝis tiam regantaj en Hispanio. La katolika Eklezio kontraŭas la novan laikan leĝaron, fiksitan en la Konstitucio. La klopodoj de reformo de la Armeo trovas la oponon de granda sektoro de la militistaro. En 1932 la generalo José Sanjurjo fiaskas en puĉoprovo.

La tre modera agrara reformo estas bojkotata de la grandaj terposedantoj, kio kaŭzas fortan seniluziiĝon inter la malriĉaj kamparanoj, ĉefe en la sudaj regionoj. Ekestas ribeloj de la anarĥiistoj, perforte subpremataj.

En 1932 la Kortezoj aprobas Statuton per kiu estas garantiata aŭtonoma regado de Katalunio. Francesc Macià estas elektita unua prezidento de la kataluna registaro.

Unuafoje en la hispana historio, oni aprobas la rajton de voĉdono por la virinoj.

En la finaj jaroj de la periodo koincidas ekonomia krizo kaj procezo de radikaliĝo en ambaŭ flankoj de la politikaj movadoj.

Dekstra regado (19341935)[redakti | redakti fonton]

En novembro 1933 okazas ĝenerala balotado, kiun perdas la maldekstra registaro. La registaron okupas la radikaluloj, centrodekstra partio estrita de Alejandro Lerroux, kun ekstera apogo de la tre konservativa katolika partio CEDA (Konfederacio de Hispanaj Aŭtonomaj Dekstroj).

La nova registaro nuligas la ĉefajn atingojn de la antaŭa, kaj ĉefe la malmultaj paŝoj de la agrara reformo.

En oktobro 1934, la CEDA petas la eniron en la registaron. La maldekstraj partioj timas ke okazu movado simila al la ĵusaj en Germanio sub Hitlero kaj Aŭstrio sub Dollfuss, kaj ekigas ribelon, konatan sub la nomo Astura revolucio, kiu estos baldaŭ subpremita, krom en Asturio, kie la ministoj rezistos dum pluraj semajnoj kontraŭ la fortoj de la Armeo, kiun la registaro sendos sub la komando de generalo Francisco Franco.

La registaro malfortiĝas pro la protestoj kontraŭ la brutaleco de la subpremo kaj pro diversaj skandaloj de koruptado de gvidantoj de la Radikala Partio.

Post pluraj malfortaj registaroj, la Prezidento de la Respubliko kunvokas novajn elektojn por februaro 1936. Formiĝas du malamikaj blokoj: unu dekstrema, sub la komando de la CEDA, kaj kun partopreno de monarĥiistoj kaj de faŝismosimilaj falangistoj. La alia estas la tiel nomata Popola Fronto, sub la gvido de la respublikanoj de Azaña kaj de la socialistoj, kaj kun la partopreno de aliaj burĝaj partioj, de katalunaj kaj galegaj naciistoj kaj de komunistoj.

Popola Fronto (Februaro – Julio 1936)[redakti | redakti fonton]

Kvankam Azaña estis elektita Prezidento de la Respubliko kaj li restis en tiu posteno dum la milito, lia politika rolo apenaŭ gravis dum tiu konfliktepoko.

La maldekstra bloko venkas en la balotoj okazintaj la 16-an de februaro, parte danke al la partopreno de la anarĥiistoj, kiu, kvankam ĝenerale kontraŭaj al la politika praktiko, decidas voĉdoni por ebligi la liberigon de la multenombraj prizonuloj. Manuel Azaña estas nomumita prezidanto de la registaro, en kiu ne partoprenas la socialistoj. Ĝenerala amnestio.

Komence de aprilo estas senpostenigita Niceto Alcalá-Zamora kiel Ŝtatestro, kaj en majo Azaña estas elektita nova Prezidento. Komence estis antaŭvidite ke la registarestrecon prenus la modera socialisto Indalecio Prieto, sed tion malebligis la sektoro pli radikaliĝinta de la partio, estrita de Francisco Largo Caballero. Fine, fariĝas prezidento de la registaro Santiago Casares Quiroga, membro de la partio de Azaña, kaj patro de la aktorino María Casares.

Dum tiuj monatoj disvolviĝas sennombraj perfortaj incidentoj inter grupoj de ambaŭ blokoj, kun pluraj mortintoj. La dekstroj komencas konspiri kontraŭ la registaro, kaj akiras la subtenon de grupo de militistoj kiuj komencas la pretigon de ŝtatrenverso. La registaro sendas la ĉefajn militistojn al postenoj for de Madrido: Francisco Franco al Kanarioj kaj Emilio Mola al Navaro, sed la konspiro plu antaŭeniras.

En julio, estas murdita leŭtenanto Castillo, proksima al la socialistoj, kaj kiel revenĝo, grupo de gvardianoj, kunuloj de Castillo, murdas la ĉefon de la monarĥiistoj, José Calvo Sotelo

La vesperon de la 17-a de julio de 1936, la trupoj troviĝantaj en la norda protektejo de Maroko ribeliĝas sub la komando de Franco, kaj ekigas la intercivitanan militon, kiu finos per la instalado de la Frankisma Hispanio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Eduardo Vivancos: 50-a datreveno de la Hispana Revolucio. Prelego farita dum la SAT-kongreso okazinta en Sant Cugat del Valles (Barcelono) en julio 1986. Sennacieca Revuo, (1385-1386), 2020, pp. 5-11.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Detala historio de la respubliko Arkivigite je 2004-10-26 per la retarkivo Wayback Machine