José Sanjurjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

José Sanjurjo Sacanell [sanĥUrĥo sakanEl] (Pamplona, 28-a de marto de 1872 - Estoril, Portugalio, 20-a de julio de 1936), estis hispana militisto, unu el la insurekciantoj en la puĉo de la 17a kaj 18 de julio de 1936 kontraŭ la Respubliko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis militisto en la militoj de Kubo fine de la 19a jarcento kaj de Maroko komence de la 20a jarcento. Li iĝis generalo en tiu lasta post la rekonkero de la teritorio perdita dum la katastrofo de Annual en 1921. Poste li posteniĝis en Larache.

Kiam en septembro de 1923 okazas la puĉo de Primo de Rivera, Sanjurjo estis militista guberniestro de Zaragozo kaj apogis la insurekcion kaj la postan Diktaturon.

En 1925 partoprenis en la elŝipiĝo de Alhucemo, kaj en 1927, post la fino de la Milito de Rif, la reĝo Alfonso la 13-a donis al li la titolon de markiso de Rif. Fine de la 1920-aj jaroj kaj komence de la 1930-aj plu akiras altajn postenojn kaj honorojn.

Dua Respubliko[redakti | redakti fonton]

Spite la antaŭaj montroj de fido je la reĝo, post la eko aprile de 1931 de la 2a Respubliko, Sanjurjo senkondiĉe aliĝis al respublikanoj, kaj tiele pluhavis siajn postenojn. Tiu ŝanĝo ŝajne havis tialon en la abandono de Primo de Rivera fare de la reĝo post la falo de la Diktaturo en 1929. Ankaŭ militaj reformoj fare de Manuel Azaña malkontentigis lin.

Fine de 1931 kaj komence de 1932 okazis en diversaj hispaniaj lokoj tumultoj kaj mortoj inter policanoj kaj laboristoj. Ankaŭ la maniero per kiu oni traktis tiujn eventojn malkontentigis lin. Pro tio li preparis kun kelkaj karlistoj de Manuel Fal Conde kaj la grafo de Rodezno, kaj aliaj militoficiroj, ribelon en Sevilo la 10a de aŭgusto de 1932. Ĝi sukcesis nur dekomence en Sevilo, sed malsukcesis absolute en Madrido kaj poste ankaŭ en la andaluza ĉefurbo post ĝenerala striko, pro kio li rezignis kaj fuĝis al Portugalio, sed li estis arestita en Onubo kun sia filo. Li estis juĝita kaj kondamnita je morto, sed la respublika registaro ŝnaĝis ĝin al dumviva mallibero, sed finfine li estis amnestiita novembre de 1933 fare de la nova dekstra registaro. Ĉiukaze Sanjurjo ne povis reveni al la armeo kaj iris al ekzilo al Portugalio.

Tria puĉo[redakti | redakti fonton]

Kiam oni organizis la puĉon de julio de 1936, ŝajne Sanjurjo estis iĝonta la ŝtatestro, sed mortis la 20a de julio en estoril an akcidento de la aviadilo kiu estis ekfluganta. Tiam Emilio Mola nomunis Franco kiel ŝtatestro. Ĉar la propra Francisco Franco estis respondeca pri la alporto de Sanjurjo al la insurekcia teritorio, aperis onidiroj ke tiu akcidento estis intenca, ĉar okazis la morto pro manko de sekuriga ligo de Sanjurjo, dum la piloto survivis.