Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri respubliko de Ameriko. Por aliaj signifoj vidu la artikolon kubo (apartigilo).
Kubo
Kubo
República de Cuba

Flago de Kubo

Blazono de Kubo

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Nacia Himno de Kubo
Nacia devizo: Patria o muerte, ¡venceremos! — (Patrio aŭ morto, ni venkos!)
suverena ŝtatolandoinsula landounueca ŝtatokomunisma ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Havano (2.250 mil)
Oficiala(j) lingvo(j) hispana lingvo
Uzata(j) lingvo(j) hispana
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj, afrikdevenaj kredoj, div. kristanaj konfesioj, judismo.
Areo 110,861 km²
- % de akvo 42,803 %
Horzono -5 (en somero -4)
Interreta domajno cu
Landokodo CU
Telefona kodo 53
Plej alta punkto Pico Turquino
Plej malalta punkto Kariba Maro
Politiko
Politika sistemo Unu-Partia socialista respubliko
Ŝtatestro Miguel Díaz-Canel
Ĉefministro Manuel Marrero Cruz
Nacia tago 1-a de januaro
Sendependiĝo de Hispanio

- deklarita = 1868

- rekonita = 1898

- Kuba revolucio = 1959

Ekonomio
Valuto kuba peso (CUP)
konvertebla kuba peso (CUC)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-movado en Kubo

AkvejoKaribio

Koordinatoj22° 0′ N, 79° 30′ U (mapo)22-79.5
- koordinatoj22° 0′ N, 79° 30′ U (mapo)22-79.5Koordinatoj: 22° 0′ N, 79° 30′ U (mapo) [+]
Plej alta punktoPico Turquino [+]
Plej malalta punktoKariba Maro [+]
Areo109 884 km² (10 988 400 ha) [+]
Loĝantaro11 181 595 [+] (2020)
HorzonoUTC-05:00, Ameriko/Havano [+]

Kubo (Kubo)
Kubo (Kubo)
DEC
Map
Kubo

Vikimedia Komunejo:  Cuba [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Kuba Respubliko (hispane República de Cuba) aŭ nur Kubo estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el la Antiloj. La ĉefa insulo konata kiel Kuba Insulo, estas la plej granda el la Grandaj Antiloj kaj la 17a plej granda insulo en la mondo. Ankaŭ apartenas al la arkipelago la Insulo de la Junularo (antaŭe nomata "Isla de Pinos") kaj multnombraj insuletoj kiuj ĉirkaŭas la lastajn menciitajn. Havano estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo. Santiago de Kubo estas la dua plej grava urbo de la lando, situanta en la oriento.[1][2] Norde troviĝas Usono kaj la Bahamoj, okcidente Meksiko, sude la Kajman-insuloj kaj Jamajko kaj sudoriente Haitio.

En 1492, Kristoforo Kolumbo elŝipiĝis en la insulo Kubo kaj postulis ĝin por la tiama Reĝlando Kastilio, poste Hispanio. Kubo apartenis al Hispanio ekde tiu epoko ĝis la Hispana-usona milito kiu finiĝis en 1898, kaj formale akiris sendependecon de Usono en 1902. Delikata demokratio, regita de radikalaj politikoj evoluis ĝis solidiĝo per la Kuba konstitucio de 1940. Sed ĝi estis definitive malvalidigita en 1952 fare de la eks-prezidanto Fulgencio Batista, kiu per puĉo establis aŭtoritatan reĝimon, intensigante la koruptadon, malbonajn ekonomiajn leĝojn kaj politikan subpremadon.[3][4][5] Batista estis definitive forpelita en januaro 1959 fare de la Movado 26-a de Julio, kaj nova administrado sub Fidel Castro establiĝis, kiu ekde 1965 evoluis kiel unupartia socialisma ŝtato.

Kubo okupas la 51an lokon en la «Indekso de homa disvolviĝo» farita de la Unuiĝintaj Nacioj (la 4a inter landoj de Latinameriko, post Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo).[6]

Krome laŭ informoj ankaŭ de UN, Kubo estus la unika lando en la mondo, kiu plenumas la du kriteriojn kiu, laŭ la organizo WWF, signifas la ekziston de la daŭripovo: alta homa disvolvigo (IHD > 0,8) kaj pludaŭra Ekologia premsigno (Ekologia premsigno < 1,8 ha/p).[7]

Kubo estas hejmo de ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj kaj estas la plej loĝata insulo kaj lando en Karibio.[8][9] La homoj, kulturo, kaj kutimoj miksas diversajn fontojn, inkluzive de la indiĝenaj de tainoj kaj sibonejoj, la periodo de hispana koloniismo, la enmeto de afrikaj sklavoj kaj ties proksimeco al Usono kaj duarange al aliaj landoj, kiel Meksiko kaj Haitio.[10]

La nomo[redakti | redakti fonton]

Monumento al la taina kaciko Hatuey, en Baracoa (Kubo).

La vorto Kubo estas taina. Tamen, la preciza signifo ne estas tute klara kaj kelkaj ĝin tradukas kiel "kie la fruktodona grundo abundas" (cubao).[11] Aliaj diras, ke ĝi venas de Cuba, vilaĝo portugala kie, laŭ portugaloj, naskiĝis Kristoforo Kolumbo, kiu malkovrinte la insulon nomis ĝin tiel[12][13]. Aliaj diras, ke ĝi estas kunmeto de du aravakaj vortoj: «coa» (loko, tero, tereno) kaj «bana» (granda).[14]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭkolumba epoko[redakti | redakti fonton]

La ĉefa informofonto pri la antaŭkolumbaj loĝantoj de Kubo, estas la rakontoj kaj kronikoj de la tiel nomataj "kronikistoj de Indioj", kiuj estas nuancigitaj pere de eŭropa kaj kristana pensmanieroj. Unu el tiuj kronikistoj, Bartolomé de las Casas, distingis tri grupojn de malsamaj kulturoj laŭ trajtoj etnaj, lingvaj kaj laŭ teknologia kaj socia evoluoj, kiujn li nomis gvanahatebejoj, sibonejoj kaj tainoj. La unua etno eble venis dum la unuaj migradoj de Centrameriko (Belizo, Hondura Golfo), dum la aliaj du eble venis dum diversaj ondumoj el aravakaj grupoj de la nordo de Sudameriko.[15]

Alia informofonto estas la arkeologiaj, etnologiaj kaj morfologiaj esploroj faritaj dum la 20-a jarcento, kiuj permesis pli bone konatiĝi kun la vivo de tiuj praloĝantoj de la arkipelago. Ĉi tiuj esploroj klasifikas la antaŭhispaniajn homgrupojn de Kubo en tri grupoj: tiuj de konkepoko' (gvanahatebejoj), tiuj de ŝtonepoko (sibonejoj) kaj tiuj de la metiepoko (tainoj).[16]

La tainoj nomis la insulon Caobana. Ili estis terkultivistoj kaj ankaŭ la sibonejoj estis terkultivistoj, spertaj fiŝkaptistoj kaj ĉasistoj-kolektistoj. Ĉiuj ĉi grupoj de indiĝenoj, komune havis la matriarkan organizadon de la triboj, kun dividado de la laboro laŭ sekso kaj aĝo. Ilia religio estis animisma kaj ankaŭ la kultado al la antaŭuloj estis parto de ĝi.

Hispana koloniado[redakti | redakti fonton]

Indiĝenoj en Kubo. Gravuraĵo de 1558.
Replikaĵoj de la karaveloj de Kolumbo.
Mapo de Havano en la 19-a jarcento.
Vidaĵo de Trinidad, unu el la sep unuaj urboj, fonditaj en Kubo.

Post la unua surteriĝo sur insulo tiam nomata Guanahani la 12-an de oktobro 1492, Kristoforo Kolumbo eltrovis la nordorientan marbordon de Kubo proksime de kio nun estas Baracoa, la 27-an de oktobro[17] aŭ 28an[18][19]. Li postulis la insulon por la ĵus kreita Hispana reĝlando[20] kaj nomis ĝin Insulo Johana, omaĝe al Johano, Princo de Asturio.[21].

En 1513 Diego Velázquez de Cuéllar estis sendita de la gereĝoj de Hispanio kiel la "Adelantado" (Antaŭenirinto) de la Kortego por la novaj posedaĵoj de la reĝlando. Tuj poste li estis nomumita kiel Reganto de Kubo, kun la aŭtoritato interalie fondi urbojn kaj disdoni indiĝenojn.

Velázquez fondis la unuan urbon sur la kuba teritorio, nome Nia Sinjorino de la Ĉieliro de Barakoao en 1511. En 1513 li fondis la urbon Sankta Savinto de Bajamo, kaj tiel li preparis la sekvan fazon por la konkerado, nome la ekspluatado de la cetero de la insulo, antaŭaĵo por la kreado de novaj urboj. En januaro 1514 fondiĝis Trinidado, la 2-an de februaro 1514 oni fondis la ununuran urbon situinta ĉe la norda marbordo (poste translokigita al la interno), nome Sankta Maria de Princ-Havenoe (nuna Camagüey), inter aprilo kaj majo 1514 estis fonditaj Sankta Kristoforo de Havano kaj Sankta-Spirito kaj laste, en aŭgusto 1515, Santiago de Kubo.

La hispanoj sklavigis ĉirkaŭ 100 000 indiĝenojn kiuj supozeble rezistis aŭ eĉ malkapablis plenumi konvertiĝon al kristanismo, kaj uzis ilin ĉefe por la serĉado de oro. Post unu jarcento, la indiĝenoj estis fakte tute ekstermitaj pro multaj faktoroj, inkluzive de eŭraziaj infektaj malsanoj (pro manko de natura rezisto) kaj pro submetiĝo al la novaj alvenintoj[22][23][24]. En 1529, ekapero de morbilo en Kubo mortigis du trionojn de la indiĝenoj, kiuj antaŭe postvivis variolon.

La enkomendo estis la institucio kiu desegnis la trajtojn de la unua kolonio. Ĝi lasis la kubajn indiĝenojn ĉe la manoj de la hispanaj enkomendantoj, kiuj devis kristanigi ilin kaj instrui al ili diversajn profesiojn; sed tiu jura dokumento nur utilis por kovri la veron: la ekspluatado de la indiĝenoj en kondiĉoj similaj al sklaveco. La 10-an de februaro 1516, laŭ la peto de Velázquez, estis kreita la Episkopejo de Kubo, kies unua sidejo troviĝis en Baracoa kaj ekde 1523 en Santiago de Kubo.

Dum la unuaj jaroj de la kolonio, la ĉefa ekonomia sektoro estis la minado, specife la elfosado de oro, aktiveco por kiu estis uzataj la indiĝenoj kaj foje nigraj sklavoj, kiuj tre frue kuniĝis kun la etna aglomeraĵo, kiu kelkajn jarcentojn poste konsistigus la kuban popolon. Post elĉerpiĝo de la orminejoj, la aktivado daŭris ĉe la kuprominejoj de Santiago del Prado.

La evoluo kaj disvolviĝo de la urboj kaj vilaĝoj estis malegala. Havano estis, meze de la 18a jarcento, la tria urbo kaj la unua haveno de la Nova Mondo kun aktiva kaj brua havena kaj komerca vivoj. En 1728 estis fondita la Reĝa kaj Pontifika Universitato Sankta Jeronimo de Havano kaj la kolegio Sankta Jozefo, kiu kune kun la monaĥejoj Bet-Leĥemo kaj Sankta Francisko, okupiĝis pri la edukado en la ĉefurbo kaj la Pastrolernejo Sankta Bazilo la Granda en Santiago de Cuba.

La Pastro Félix Varela, estis la iniciatinto de la ideologio pri la kuba sendependeco. Edukisto, politikisto kaj filozofo, li defendis la ideon ke Kubo estu sendependa same de Hispanio kaj Usono kaj ke tiu sendependeco estos vera nur se ĝi estos atingita de la kubanoj mem. Li estis mortkondamnita fare de la Hispana Krono kaj loĝis en la ekzilo ĝis la morto 1853.

Kubo estis hispana posedaĵo dum preskaŭ 400 jaroj (1511-1898), kun ekonomio bazita sur plantad-agrikulturo, minado, la eksporto de sukero, kafo, kaj tabako al Eŭropo kaj poste al Nordameriko. La laboro estis farita precipe de afrikaj sklavoj portitaj al la insulo. Malgranda elito de terposedantoj estris la socian kaj ekonomian vivon de la insulo — plejparte temis pri filoj de hispanoj, kiuj naskiĝis en Kubo (kubaj kreoloj) kun aliaj eŭropanoj kaj sklavoj. La loĝantaro en 1817 estis ĉ. 630 980, el kiuj 291 021 estis blankuloj, 115 691 liberaj nigruloj kaj 224 268 nigraj sklavoj.[25]

Militoj por sendependiĝo[redakti | redakti fonton]

En la 1820-aj jaroj, kiam la cetero de la Hispana Imperio en Latinameriko ribelis kaj fondis sendependajn ŝtatojn, Kubo restis lojala al Hispanio. Kvankam ekzistis agitado por sendependeco, la hispana krono donis al Kubo la moton La Siempre Fidelísima Isla (La Ĉiam Fidelega Insulo). Tiu lojaleco estis parte pro la dependeco de kubaj loĝantoj de Hispanio pro la komercaj aferoj, ilia bezono esti protektataj kontraŭ piratoj kaj kontraŭ ribelo de la sklavoj, kaj eble ĉar ili timis la altiĝantan potencon de Usono.

Dekjara Milito[redakti | redakti fonton]

Carlos Manuel de Céspedes konata kiel Patro de la Patrio en Kubo, ekis la militon por la sendependeco de Kubo en 1868.

La sendependiĝo disde Hispanio estis la kialo por ribelo okazinta en 1868, gvidita de Carlos Manuel de Céspedes. En Manzanillo, la 10-an de oktobro 1868 en la sukerfabrikejo "La Demajagua", Carlos Manuel de Céspedes, liberigis siajn sklavojn en sukerplantejo kaj instigis ilin batali kontraŭ la koloniismo kaj por la Kuba sendependiĝo. La 27-an de decembro 1868, li diskonigis dekreton, per kiu li kondamnis la sklavecon.[26] La ribelo de 1868 kondukis al longdaŭra konflikto konata kiel la Dekjara Milito. Usono malakceptis rekoni la novan kuban registaron, kvankam pluraj eŭropaj kaj latinamerikaj landoj faris tion.[27] En 1878, la Pakto de Zanjón metis finon al la konflikto, en kiu Hispanio promesis pli grandan aŭtonomecon al Kubo. En 1879-1880, la kuba patrioto Calixto García provis komenci alian militon, konata kiel la Malgranda Milito, sed ĝi ne ricevis sufiĉe da subteno.[28]

Dum la daŭro de la milito aperis elstaraj revoluciaj militestroj, kiuj havis historian signifon en la postaj militoj. Inter ili troviĝis Ignacio Agramonte, Antonio Maceo, José Maceo, Máximo Gómez, Vicente García kaj Calixto García.

Intermilita periodo[redakti | redakti fonton]

En Kubo, la prospera sukerindustrio uzis la laborforton de la nigraj sklavoj ĝis la lasta triono de la 19-a jarcento. Kubo produktis 720 250 tunojn da sukero en 1868, kaj pli ol 40 % de ĝia kansukero atingis la mondan merkaton en tiu jaro. Sklaveco restis en Kubo dum en aliaj lokoj ĝi estis forigita (vidu Aboliciismo). La forigo de la sklaveco en Kubo komenciĝis en la lasta triono de la 19-a jarcento, kaj estis kompletigita en la 1880-aj jaroj.[29][30]

Milito de 1895[redakti | redakti fonton]

José Martí, nacia heroo de Kubo.

La ekzilita disidento nomata José Martí fondis la Kuban Revolucian Partion en Novjorko en 1892. La celo de la partio estis atingi kuban sendependecon disde Hispanio.[31] En januaro 1895 Martí vojaĝis al Montecristi kaj San-Domingo por aliĝi al la klopodoj kaj penoj de Máximo Gómez[31]. Martí klarigis siajn politikajn opiniojn en la Manifesto de Montecristi.[32] Bataloj kontraŭ la hispana armeo komenciĝis en Kubo la 24-an de februaro 1895, sed Martí ne povis atingi Kubon ĝis la 11-a de aprilo 1895.[31] Li estis mortigita en batalo okazinta ĉe Dos Ríos la 19-an de majo 1895. Lia verkaro, idealoj, laboro kaj morto eternigis lin kiel la Nacian Heroon de Kubo.[32]

La hispanaj trupoj konsistis el 200 000 homoj, multege superinte la malgrandan ribelarmeon, kiu plejparte militis per taktikoj de gerilo kaj sabotado. La hispanoj komencis kampanjon de subpremado. La generalo Valeriano Weyler, Kapitano-Generalo de Kubo, arigis la kamparan loĝantaron, en operaco konata kiel rekoncentriĝo, priskribita de internaciaj observantoj kiel "fortikigitaj urboj". Tio estas ofte konsiderata la prototipo de la koncentrejoj de la 20-a jarcento.[33] Inter 200 000 kaj 400 000 kubaj civitanoj mortis pro malsato kaj malsanoj en la tendaroj, laŭ kalkuloj konfirmitaj de la Ruĝa Kruco kaj la Senato de Usono kaj iama Usona Sekretario de Milito, Redfield Proctor. Okazis usonaj kaj eŭropaj protestoj kontraŭ la hispana miskonduto en la insulo.[34]

Hispan-usona milito[redakti | redakti fonton]

La kirasŝipo Majno.

La usona batalŝipo Majno atingis Havanon la 25-an de januaro 1898 por doni protekton al pli ol 8 000 usonaj loĝantoj de la insulo, sed la hispanoj konsideris tion timigado. En la vespero de la 15-a de februaro 1898, Majno eksplodis en la haveno, 252 ŝipanoj pereis. Aliaj ok ŝipanoj mortis pro vundoj en malsanulejo en sekvaj tagoj[35]. La Usona Konsilio de Maramea Esploro estis gvidita de la Kapitano William T. Sampson, enoficigita por esplori la kialojn de la eksplodo. Ekzameninte la ŝiprompiĝon kaj preninte atestojn de ĉeestintoj kaj fakuloj, la komisiono raportis la 21-an de marto 1898, ke la kirasŝipo estis detruita de "duobla magazeno, kiu venis de ekster la ŝipo".[35]

La okazintaĵo estas pridisputata ĝis nun, kvankam esploro de la admiralo Hyman G. Rickover en 1976 konkludis, ke la krevo plej verŝajne okazis pro granda interna eksplodo. Rickover kredis, ke la eksplodo estis kaŭzita de spontana ekbrulo pro neadekvata ventumado, kiu flamigis la pulvoron de apuda magazeno.[36][37] La unua estraro de 1898 estis nekapabla trovi kulpulon de la katastrofo, sed la kolerema usona loĝantaro, instigita de aktiva gazetaro, precipe de gazetoj de William Randolph Hearst, konkludis, ke la hispanoj kulpis kaj postulis reagon.[35] La Usona Kongreso aprobis rezolucion por interveno, kaj la prezidanto William McKinley obeis al la sciigoj pri la hispana komploto. Hispanio kaj Usono deklaris reciproke militon fine de aprilo.[38]

La Respubliko (1902-1959)[redakti | redakti fonton]

Tomás Estrada Palma, unua prezidanto de la Kuba Respubliko.

Post la Hispana-usona milito, Hispanio kaj Usono subskribis la Pacon de Parizo en 1898, per kiu Hispanio cedis Puerto-Rikon, Filipinion, kaj Gvamon al Usono kontraŭ 20 milionoj da usonaj dolaroj.[39] Laŭ la sama traktato, Hispanio rezignis ĉiajn pretendojn de suvereneco je Kubo. Theodore Roosevelt, kiu batalis en la Hispan-usona milito kaj kiu havis simpation por la sendependeca movado de Kubo, sukcedis McKinley kiel prezidento de Usono en 1901 kaj tiupunkte rezignis la traktaton. Kubo akiris formalan sendependecon disde Usono la 20-an de majo 1902, kaj tiel naskiĝis la Respubliko Kubo. Laŭ la nova konstitucio de Kubo, Usono retenis la rajton interveni en kubaj aferoj kaj regi ĝiajn ekonomion kaj eksterlandajn rilatojn. Sub la Amendo Platt, Usono establis mararmean militbazon en la golfo de Guantanamo.

Post skandalaj elektoj en 1906, la unua prezidanto, Tomás Estrada Palma, konfrontis armitan ribelon de veteranoj de la milito por sendependiĝo, kiu venkis la magrajn registartrupojn.[40] Usono intervenis per okupado de Kubo kaj nomumis Charles Edward Magoon kiel guberniestron por tri jaroj. Kubaj historiistoj atribuis al Magoon la enkondukon de politika kaj socia koruptadoj[41]. En 1908, aŭtonomio estis restarigita kiam José Miguel Gómez estis elektita prezidanto, sed Usono daŭre intervenis en kubaj aferoj. En 1912, la Negra Sendependa Partio provis fondi apartan negran respublikon en provinco Oriento[42], sed secesiantoj estis subpremitaj de la Generalo Monteagudo per konsiderinda sangoverŝado.

Dum la Unua Mondmilito, Kubo eksportis konsiderindan kvanton da sukero al Britio. Kubo povis eviti atakojn de submarŝipoj kun la preteksto de ekspedado de la sukero al Svedio. La registaro de Menocal deklaris militon al Germanio tuj post Usono.

Konstitucia registaro estis konservita ĝis 1930 kiam Gerardo Machado nuligis la konstitucion. Dum la plentempa regado de Machado, nacia ekonomia programo estis traktita kun pluraj gravaj naciaj evoluigaj projektoj, kiuj inkluzivis la Centran Ŝoseon kaj La Kapitolon. La regado de Machado malfortiĝis pro la malkresko de la eksportado de agrikulturaĵoj pro la Granda Depresio, atakoj de la veteranoj de la milito por sendependeco, kaj la atakoj de sekretaj organizoj.

Fulgencio Batista.

Dum ĝenerala striko en kiu la Komunisma Partio helpis al Machado[43], la altranguloj de la kuba armeo devigis Machadon ekziliĝi. La partio tiam enpostenigis kiel prezidanton Carlos Manuel de Céspedes y Quesada, filon de la fondopatro de Kubo (Carlos Manuel de Céspedes). Dum la 4a-5a de septembro 1933, la dua puĉo faligis Céspedes kaj kondukis al la formado de la unua registaro de Ramón Grau San Martín. Rimarkindaj okazaĵoj en tiu ĥaosa periodo inkluzivas la sieĝojn de la Kuba Nacia Hotelo kaj murdon de Blas Hernández. Tiu registaro daŭris 100 tagojn, sed realigis radikalajn sociajn ŝanĝojn en la kuba socio kaj malakceptis la Amendon Platt. En 1934, Fulgencio Batista kaj la armeo anstataŭigis Grau per Carlos Mendieta.

Fulgencio Batista estis demokratie elektita prezidanto en la elektoj de 1940 kaj lia administracio aranĝis gravajn sociajn reformojn[4][44][45]. Pluraj membroj de la Komunista Partio plenumis oficon sub lia administracio[46] kaj establis ekonomian regularon favorigante la sindikatojn. Laŭ la Konstitucio de 1940 la virinoj rajtis voĉdoni, estis rekonitaj la rajtoj de la civitanoj al sansistemo kaj aperis estigo de pli bonaj laborkondiĉoj[47]. La registaro de Batista formale aldonis Kubon al la Aliancanoj de la Dua Mondmilito. Kubo deklaris la militon al Japanio la 9-an de decembro 1941, poste al Germanio kaj Italio la 11-an de decembro 1941. Tamen, la kuba armeo ne estis tre implikita en bataloj, kvankam la prezidanto Batista proponis komunan usonan-latinanamerikan atakon kontraŭ la reĝimo de Franco en Hispanio[48].

Ramón Grau San Martín venkis en la elektoj de 1944 kaj en 1948, Carlos Prío Socarrás venkis en la elektoj. Ĉi tiu estis la lasta balotado okazinta per libera partoprenado. Enfluo de investo ekigis prosperon, kiu altigis vivkondiĉojn por ĉiuj klasoj de la socio kaj kreis prosperan mezan klason en la plejmulto de la urbaj areoj. Malgraŭ tio, la distanco inter riĉuloj kaj senhavuloj iĝis pli larĝa kaj evidenta.

Pluraj aŭtomobiloj, tiel nomataj jankiaj tankoj estas uzataj ekde antaŭrevolucia epoko.

La elektadoj de 1952 estis triopa konkurado. Roberto Agramonte de la Ortodoksa Partio elstaris en ĉiuj balotenketoj, sekvita de Dro. Aurelio Hevia de la Aŭtentika Partio, kaj Fulgencio Batista, serĉante revenon al la prezidenta oficejo, kiel malproksima triono. Agramonte kaj Hevia decidis nomumi Ramón Barquín por gvidi la kuban armeon post la elektoj. Barquín, tiam diplomato en Vaŝingtono, estis pintoficiro. Li estis respektita de la profesia armeo kaj promesis elimini ĝian koruptadon. Batista timis, ke Barquín forigos lin kaj liajn sekvantojn. Kiam iĝis preskaŭ evidenta ke Batista havos malgrandan gajneblecon, li okazigis puĉon la 10-an de marto 1952. Batista restis kun la potenco kun la subteno de la naciisma sekcio de la armeo kiel "provizora prezidanto" dum la sekvaj du jaroj.

En marto 1952 Justo Carrillo informis Barquín en Vaŝingtono ke la internaj rondoj sciis ke Batista komplotis por realigi la puĉon. Sekve, ili tuj konspiris por forpeli Batista-n kaj restarigi demokration kaj civilan registaron en kio poste estis nomita La Konspirado de Los Puros 1956 (Grupo Montecristi). En 1954, Batista konsentis pri elektoj. La Aŭtentika Partio metis antaŭan eks-prezidanton Grau kiel kandidaton, sed li retiriĝis meze de akuzoj kaj Batista regis la elektojn.

En aprilo 1956 Batista nomumis Barquín kiel generalo kaj armeestro, sed Barquín decidis antaŭeniri kun sia puĉo por certigi totalan potencon. La 4-an de aprilo 1956, puĉo de centoj da karieroficiroj gviditaj de Barquín estis malsukcesigita de Rios Morejon. La puĉo rompis la dorson de la kuba armeo.

Teatro de Havano García Lorca.

La oficiroj estis kondamnitaj al la maksimuma periodo permesita laŭ la kuba militjuro. Barquín estis juĝita kaj kondamnita al soleca malliberigo dum ok jaroj. La Konspirado de Los Puros okazigis la malliberigon de la komandantoj de la armeo kaj la fermon de la armeaj akademioj.

Kubo havis la plej altajn pokapajn konsumo-listojn en Latinameriko pri viando, legomoj, muslioj, aŭtoj, telefonoj kaj radioj, kvankam tiu konsumado okazis plejparte fare de la malgranda nacia elito kaj eksterlandanoj[49]. En 1958 Kubo estis relative progresanta lando laŭ latinamerikaj kaj en kelkaj aspektoj eĉ laŭ la mondaj normoj[50]. Kubo altiris ĉiam pli da enmigrintoj, ĉefe de Eŭropo. Unuiĝintaj Nacioj menciis Kubon pro ĝia granda meza klaso. Aliflanke, Kubo estis tuŝita de eble la plej grandaj privilegioj de la sindikatoj en Latinameriko, inkluzive de malpermesoj pri maldungado kaj la meĥanizado.[51]

Inter 1933 kaj 1958, Kubo ege disvolvigis ekonomian regularon, kaŭzante ekonomiajn problemojn.[4][5] Senlaboreco iĝis problemo ĉar la diplomiĝintoj ne povis trovi laboron[4]. La burĝa klaso, kiu estis komparebla al tiu de Usono, iĝis ĉiam pli malkontenta pro la senlaboreco. La sindikatoj apogis Batistan ĝis la fino.[4][44]

Revolucio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ Kastrisma revolucio
Che Guevara kaj Fidel Castro, fotitaj de Alberto Korda en 1961.

La 2-an de decembro 1956 grupo de 82 homoj en la jaĥto Granma surteriĝis en Kubo. Gvidita de Fidel Castro, ĝi intencis establi armitan rezistan movadon en Sierra Maestra. Konfrontante la armitan reziston de la ribeloj de Castro en la montaro, la reĝimo de Fulgencio Batista malfortiĝis kaj paraliziĝis pro la armilembargo altrudita de Usono la 14-an de marto 1958. Antaŭ la fino de 1958, la ribeluloj malsupreniris de Sierra Maestra kaj lanĉis amasan popolan ribelon. Post kiam la batalantoj kaptis la urbon Santa Clara, Batista fuĝis de Havano la 1-an de januaro 1959 kaj ekziliĝis en Portugalio. Barquín negocis la simbolan ŝanĝon de la prezidado inter Camilo Cienfuegos, Che Guevara, Raúl Castro kaj Fidel Castro post kiam la Supera Tribunalo decidis, ke la Revolucio estas la leĝfonto kaj ke ĝiaj reprezentantoj devas alpreni la regadon.

La trupoj de Fidel Castro eniris la ĉefurbon la 8-an de januaro 1959. Tuj poste, la liberala advokato, Manuel Urrutia Lleó iĝis prezidanto. Li estis subtenita de Castro kaj de la Movado 26-a de Julio, ĉar ili kredis ke lia nomumo estos bonvenigita de Usono. Malkonsentoj ene de la registaro kulminis per la eksiĝo de Urrutia en julio 1959. Li estis anstataŭigita per Osvaldo Dorticós Torrado, kiu funkciis kiel prezidanto ĝis 1976. Castro iĝis ĉefministro en februaro 1959, sukcedante José Miró en tiu posteno.[52]

En sia unua jaro, la nova revolucia registaro ŝtatigis privatajn posedaĵon kun malgranda aŭ nenia kompenso, ŝtatigis la entreprenojn de publikaj servoj, plifortigis la regadon super la privata sektoro kaj malpermesis la hazardludojn. La CIA konspiris kune kun la mafio de Ĉikago en 1960 kaj 1961 por murdi Fidel Castro, laŭ dokumentoj publikigitaj en 2007.[53][54]

Pluraj iniciatoj estis entreprenitaj de la registaro de Fidel Castro nome de programo skizita en la Manifesto de la Sierra Maestra.[55] Fine de 1960, la plejmulto el la gazetoj en Kubo estis elproprietigitaj, transprenitaj de la sindikatoj, aŭ ĉesigitaj.[56] Ĉiuj radioj kaj televidstacioj estis sub la ŝtatkontrolo. Moderaj instruistoj kaj profesoroj estis forigitaj.[49][57] Ĉirkaŭ 20 000 malkonsentuloj, alikredantoj aŭ disidentoj estis malliberigitaj. Kelkaj samseksemuloj, senlaboruloj, religianoj, kaj aliaj estis senditaj al laborkampoj kie ili estis submetitaj al "politika reedukado".[58] Oni taksas, ke 15 000 ĝis 17 000 homoj estis ekzekutitaj.[59]

Elaera foto farita de spiona aviadilo U2 de misilejo en Kubo.

La Kuba Komunisma Partio fortigis la unupartian regadon, kun Castro kiel fina estro.[49][49] La frato de Fidel, Raúl Castro, iĝis la armeestro. Lojaleco al Castro iĝis la primara kriterio por ĉiuj nomumoj.[60] En septembro 1960, la revolucia registaro kreis sistemon konata kiel Komitato por Defendado de la Revolucio (KDR), kiu celis spioni en la najbarejoj.[49]

En la defilo de la novjara tago de 1961, la administracio elmontris sovetiajn tankojn kaj aliajn armilojn. Poste Kubo kreis la duan plej grandan armeon en Latinameriko, kiun superas nur tiu brazila. Fakte Kubo iĝis privilegia klienta ŝtato de Sovetio. Antaŭ 1961, centmiloj da kubanoj foriris al Usono.[61] La Invado de la Porkogolfeto en 1961 estis malsukcesa provo senpotencigi la kuban registaron fare de trejnitaj fortoj de kubaj ekziliĝintoj kun la uson-armea subteno. La plano estis lanĉita en aprilo 1961, malpli ol tri monatojn post kiam John F. Kennedy iĝis la usona prezidanto. La kuba armeo, trejnita kaj ekipita kun helpo de la landoj de la Orienta Bloko, venkis la ekziliĝintojn post tri tagoj. Kub-usonaj rilatoj estis pliseverigitaj sekvajare pro la Kariba krizo, kiam la registaro de Kennedy postulis la tujan retiriĝon de sovetiaj misiloj metitaj en Kubo responde al usonaj atommisiloj en Turkio kaj Proksima Oriento. La sovetoj kaj usonanoj baldaŭ atingis interkonsenton: la unuaj promesis forigi siajn misilojn de Kubo kaj la usonanoj forigos misilojn de Turkio kaj Proksima Oriento. Kennedy ankaŭ promesis ne invadi Kubon en la estonteco. Kubaj ekziliĝintoj kaptitaj dum la Invado de la Porkogolfeto estis interŝanĝitaj al Usono kontraŭ manĝaĵpakaĵoj.[44]

Antaŭ 1963, Kubo moviĝis rekte al plena komunisma sistemo formita laŭ Sovetunia ekzemplo[62]. Usono altrudis plenan diplomatian kaj komercan embargon kontraŭ Kubo kaj ekigis la Operacon Mungoto, programo de sekretaj operacoj de CIA.

Fidel Castro kaj membroj de la Orient-Germana Politburoo en 1972.

En 1965, Castro kunfandis la revoluciajn organizojn kun la Kuba Komunisma Partio, kies unua sekretario li iĝis; Blas Roca estis nomumita Dua Sekretario. Roca estis sukcedita de Raúl Castro, kiu, kiel ministro kaj la plej proksima konfidulo de Fidel, iĝis kaj restis la dua plej potenca figuro en Kubo ĝis la emeritiĝo de sia frato. La pozicio de Raúl estis fortigita per la foriro de Che Guevara kiu gvidis malsukcesajn ribelojn en la Demokratia Respubliko Kongo kaj poste en Bolivio, kie li estis mortigita en 1967. Dum la 1970-aj jaroj, Fidel Castro sendis dekmilojn da kubanoj al Afriko subtene al la militoj favoritaj de Sovetio en tiu kontinento, precipe por MPLA en Angolo kaj reĝimo de Mengistu Haile Mariam en Etiopio.[63]

La vivnivelo en la 1970-aj jaroj estis malbona kaj la malkontento estis vasta.[64] Fidel Castro agnoskis la fiaskojn de la ekonomiaj politikoj en sia parolado de 1970.[64] Ekde la duono de la 1970-aj jaroj, Castro ekigis ekonomiajn reformojn.

Kubo estis forpelita de la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj (OAŜ) en 1962 en subteno de la usona embargo, sed en 1975 la OAŜ ĉesigis ĉiujn embargojn kontraŭ Kubo, kun aprobo de 16 landoj, inkluzive de Usono.[65] La 3-an de junio 2009, la OAŜ adoptis rezolucion por meti finon al la 47 jaroj da ekskludo de Kubo. La kunvenoj plenis je disputoj, tamen la usona delegitaro konsentis kun la aliaj membroj kaj aprobis la rezolucion[66]. Kubaj gvidantoj plurfoje sciigis al ili ke la lando ne estas interesita pri realiĝo al la OAŜ.

De la alia flanko oni povas konsideri aliajn rigardojn al la kastrisma revolucio. Dekomence multaj historiistoj indikas, ke Fidel Castro mem ne estis komunisto, havis bonajn rilatojn kun Usono tuj antaŭ la revolucio, li ne aliĝis al la Kuba Komunista Partio dum la komenco de siaj reformoj.[67] Siaflanke la tiama Kuba Komunista Partio ne apogis la kastrisman insurekcion kaj male kritikis ĝin. En la momento de la revolucio variaj sektoroj de la socio subtenis la revolucian movadon inklude kelkajn komunistojn, sed ankaŭ negocistojn kaj la Katolika Eklezio.[67] Ĉio sugestas, ke la naciismaj politikoj de la venkintaj revoluciuloj malplaĉis al Usono, ĉefe pro manko de kompensoj al la ŝtatigoj kaj tiam okazis apartigo inter Usono kaj la revolucio, dum samtempe Sovetunio profitis la okazon por altiri la novan reĝimon al sia tendaro.

Fidel Castro mem devenis el la nekomunista Ortodoksa Partio kaj lia unua insurekcia organizo, nome Movado 26-a de Julio, estis komponita de homoj de variaj politikaj tendencoj, sed plej parto interkonsentis kaj deziris la reinstalon de la Kuba konstitucio de 1940 kaj subtenis la idealojn de Jose Marti. Che Guevara komentis al Jorge Masetti en intervjuo dum la revolucio, ke "Fidel ne estas komunisto" kaj asertis, ke "politike oni povas difini Fidel kaj lian movadon kiel 'revolucia naciisto'. Kompreneble li estas kontraŭ-usona, en la senco, ke usonanoj estas kontraŭ-revoluciuloj".[68]

Ĉiuokaze evidentiĝis, ke laŭlonge de la procezo kaj Castro kaj la kastrismo aliiĝis al la Orienta Bloko, kio rezultis en negativaj konsekvencoj el la vidpunto de la restado de la kuba popolo ene de la medio de la internacia politiko, sed rezultis ankaŭ en socialaj atingoj, kiel malpliigo de la niveldiversigo de la riĉeco kaj progreso en edukado kaj sansistemo. La legoscio en Kubo estas de 99.8 procento[69][70] kaj la lando estas la deka plej alta en la mondo, ĉefe pro la havigo de senpaga edukado en ĉiu nivelo.[71] La gradigo en altlernejoj de Kubo estas 94 procento.[72]

Lastatempaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Kubaj elmigrintoj.

En 2002, ĉirkaŭ 1.2 milionoj da personoj el kuba deveno (proksimume 10% el la nuna loĝantaro de Kubo) loĝis en Usono, vidu kubaj usonanoj.[73] Multaj el ili forlasis la insulon tra la maro per malgrandaj boatoj kaj flosoj. La 6-an de aprilo 1980, 10 000 kubanoj sturmis la ambasadejon de Peruo en Havano serĉante politikan azilon. Sekvatage, la kuba registaro donis permeson por la elmigrado de la kubanoj, kiuj serĉis tie rifuĝon.

La regado de Castro estis grave provita en la sekvo de la sovetia kolapso (en Kubo konata kiel la Speciala Periodo), kun efikoj kiel ekzemple malabundo de manĝaĵoj, petrolo kaj elektromanko.[74][75][76] La registaro ne akceptis usonajn donacojn, kiel manĝaĵoj, medikamentoj kaj mono ĝis 1993. La 5-an de aŭgusto 1994, ŝtatsekureco disigis manifestacianojn, kiuj spontane protestis en Havano.

Fidel Castro kaj Prezidento de Rusio Vladimir Putin, 2000.

Kubo trovis novan helpofonton kaj subtenon en la Ĉina Popola Respubliko, kaj en novaj aliancanoj kiel Hugo Chávez, prezidento de Venezuelo kaj Evo Morales, prezidento de Bolivio, ambaŭ gravaj eksportantoj de petrolo kaj natura gaso. En 2003, la registaro arestis kaj malliberigis grandan nombron de politikaj sendependaj aktivuloj, periodo konata kiel la "Nigra Printempo".[77][78]

La 31-an de julio 2006, Fidel Castro provizore transdonis siajn plej gravajn devontigojn al sia frato, Unua Vicprezidento, Raúl Castro, dum Fidel resaniĝis post kirurgia operaco pro "akra intesta krizo kun daŭra sangado". La 2-an de decembro 2006, Fidel estis tro malsana por sekvi la 50-datrevenan memorceremonion de la surteriĝo de la jaĥto Granma, estigante supozon ke li havis stomakan kanceron, kvankam ekzistis indico ke lia malsano estis pro digesto kaj ne morta.[79]

Raúl Castro kaj Prezidento Medvedev de Rusio

En januaro 2007, video estis publikigita pri la renkontiĝo de Fidel Castro kaj Hugo Chávez, en kiu Castro "prezentiĝis malforta sed pli forta ol tri monatojn antaŭe".[80] En februaro 2008, Fidel Castro sciigis sian eksiĝon kiel Prezidanto de Kubo[81], kaj la 24-an de februaro Raúl estis elektita kiel la nova prezidanto[82]. En sia ekofica parolado, Raúl promesis ke kelkaj el la restriktoj, kiuj limigas la vivon de la kubanoj estos forigitaj[83]. En marto 2009, Raúl Castro forigis kelkajn el la oficialuloj de Fidel Castro.[84]

Homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homaj rajtoj en Kubo.

La registaro de Kubo estas akuzita je multnombraj misuzoj de la homaj rajtoj, inkluzive de torturo, arbitra malliberigo, maljustaj juĝoj, kaj eksterkortumaj ekzekutoj[85][86]. La organizo Human Rights Watch asertas, ke la registaro "subpremas preskaŭ ĉiujn formojn de politika opozicio" kaj ke "kubanoj estas sisteme senigitaj de la bazaj rajtoj kiel libera eprimo, asocio, asembleo, privateco, movado kaj juraj aferoj".[87]

Laŭ statistikoj de 2008, Kubo havis la duan plej altan nombron de malliberigitaj ĵurnalistoj en la mondo (Ĉinio havis la plej altan) laŭ diversaj fontoj, inkluzive de la Komitato por Protektado de Ĵurnalistoj, internacia neregistara organizaĵo, kaj Human Rights Watch[88][89]. Interreto uzeblas nur en kelkaj ŝtataj oficejoj, hoteloj, komputilejoj kaj de kelkaj jaroj ankaŭ per poŝtelefonoj, sed kontraŭ alta prezo. Malgraŭ tio, la retumantoj estas priesplorataj.[90]

Kubaj disidentoj travivas arbitrajn areston kaj malliberigon. En la 1990-aj jaroj, Human Rights Watch raportis, ke la ampleksa karcersistemo de Kubo, unu el la plej grandaj en Latinameriko, konsistas el proksimume 40 maksimuksekurecaj malliberejoj, 30 minimumsekurecaj malliberejoj, kaj pli ol 200 labor-kampoj[91]. Laŭ Human Rights Watch, "politikaj prizonuloj", kune kun la cetero de la prizonularo de Kubo, estas retenataj en malliberejoj je "neadekvataj" kaj nesanaj "kondiĉoj".

Geografio[redakti | redakti fonton]

Topografia mapo de Kubo.

La lando estas arkipelago konsistanta el la plej granda insulo de la Antiloj, nomata Kubo, la Insulo de la Junularo (antaue nomata Isla de Pinos), kaj aliaj 4 195 insuletoj. Ĝi troviĝas en la Kariba Maro, proksime al la marbordoj de Usono kaj Meksiko. Norde ĝi limas kun la Florida Markolo, oriente kun Paso de la Ventoj, sude kun Karibio kaj okcidente kun la Meksika Golfo. Entute ĝi havas 110 922 kvadratajn kilometrojn. Ĝi havas similan areon ekzemple kiel GvatemaloBulgario.

Biogeografie Kubo apartenas al la Kariba ekoprovinco de la Neotropika ekozono laŭ la sistemo de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi entenas la Kubajn humidajn arbarojn, kiuj konstituas ekoregionon de la biomo "Tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj". La plejparto de la lando estas fruktodona ebenaĵo, sed ankaŭ estas montaroj kiaj la fama Sierra Maestra. La plej alta pinto estas Pinto Turkino kiu havas 1 974 m.

La Sierra Maestra vidata ekde la ebenaĵo.

La Usona Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo (hispane Base Naval de la Bahía de Guantánamo, angle Guantanamo Bay Naval BaseGitmo) estas disputata teritorio kaj militbazo kiun Usono luprenas en la insulo Kubo. Ĉi lasta lando konservas la suverenecon super la bazo kaj ĝin konsideras okupita teritorio, sed Usono neas meti finon al la luprenado pere de la Kub-usona Traktato de 1903.

Klimato[redakti | redakti fonton]

La loka klimato estas tropika, moderigita per nordorientaj ventoj kiuj blovas tutjare. Ĝenerale (kun lokaj varioj), ekzistas pli seka sezono de novembro ĝis aprilo, kaj pli pluvoplena sezono de majo ĝis oktobro. La averaĝa temperaturo estas 21 en januaro kaj 27 en julio. Pro la varmaj temperaturoj de la Kariba Maro kaj la fakto ke Kubo sidas trans la enirejo al la Meksika Golfo, Kubo ricevas plurajn uraganojn en la sezono junio-novembro. Tamen, ili pli oftas inter septembro kaj oktobro.

Strando en Cayo Largo del Sur.

Resursoj[redakti | redakti fonton]

La plej grava minerala resurso estas nikelo, de kiu Kubo havas la duan plej grandan rezervon de la mondo (post Rusio)[92]. La entrepreno Sherritt International de Kanado funkciigas grandan nikelan minadinstalaĵon en Moa. Kubo estas la kvina plej granda mondproduktanto de rafinita kobalto, kromprodukto de nikelo[92]. Lastatempa nafto-esplorado malkovris, ke en la nordo de la lando estas petrolputoj, kiuj povus produkti ĉirkaŭ 4.6 milionojn da bareloj (730 000,000 m³) ĝis 9.3 milionoj da bareloj de petrolo. En 2006, Kubo komencis bori tiujn lokojn por ekspluatado.[93]

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

La nacia floro de Kubo: Blanka papilifloro.

En la kuba bestaro elstaras la mamuloj kiel la kapromiedoj, diversaj kiropteroj, reptilioj (neniuj el ili venenaj), elstare multnombra aro de krokodiloj, amfibioj (inter ili la plej malgranda rano de la mondo), fiŝoj kaj marfiŝoj (aparte tiuj vivantaj en la koralrifoj). Ankaŭ abundas la insektoj kaj insektomanĝuloj.

La flaŭro estas kalkulata je pli ol 6 500 specioj el semplantoj, precipe en la arbaroj; inter kiuj troviĝas la tropikaj plantoj, riveraj kaj fruktaj.[94] Origine Kubo estis plenplena de densa vegetaĵo, kiu estas eliminita por evoluigi la agrikulturon. Tamen, ekzistas multaj programoj por la prizorgado kaj bontenado de ĉi tiuj arbaroj, kiuj havas grandan diversecon. La valoraj lignoj de Kubo estas tre aprezataj.

La trogono (Priotelus temnurus) estas la nacia birdo de Kubo. Ĝi estas praloĝanta specio de la insulo kaj ĝiaj plumoj havas la samajn kolorojn de la nacia flago de Kubo.[95]

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Defluejo de la akvorezervejo de Buey Arriba.

Kubo posedas hidrografion en kiu abundas la pluvado. La pluvado ludas gravan rolon en la akvoprovizado.

Inter la riveroj elstaras la plej abundakva: Toao; kaj la plej longa: Kaŭto; ili troviĝas en la orienta regiono.

En tiu ĉi regiono dum la jaro 2004 okazis malegala distribuado de la pluvado, ekstrema sekeco kaj inundoj, kiuj estis regitaj. Krome, kvankam ne rekte, diversaj uraganoj kaj ciklonoj lastatempe influis en la pluvado.

En la jaroj 2006 kaj 2007 la akvorezervujoj, riveroj kaj lagoj pleniĝis, provizante akvon al la plejparto de la loĝantaro.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tabako-plantejo, Pinar del Río.

La kuba ŝtato aliĝis al la socialismaj principoj rilate la organizadon de ĝia plejparte ŝtatkontrolita planekonomio. La plimulto el la produktadrimedoj estas posedataj kaj gvidataj de la registaro kaj grandparte la laborforto estas dungata de la ŝtato. En la lastaj jaroj oni vidis tendencon al pli ofta dungado ĉe la kreskanta privata sektoro. Antaŭ 2006, publika dungado estis 78% kaj privata sektoro 22%, kompare kun 91.8% kaj 8.2% en 1981.[96] La kapitalinvesto estas limigita kaj postulas la nepran aprobon de la registaro. Ĉiu eksterlanda firmao en Kubo deziranta dungi kubanojn devas pagi al la kuba registaro, kiu siavice pagos la dungiton per kubaj pesoj[97]. Kubanoj ne povas ŝanĝi la laboron sen registarpermeso. La meza salajro en la fino de 2005 estis 334 kubaj pesoj monate kaj la averaĝa pensio estis la ekvivalento de 9 usonaj dolaroj monate.[98]

Kubo multe dependis de la komercado kun Sovetunio. Ekde la fino de la 1980-aj jaroj, sovetiaj subvencioj por kubaj varoj komencis malkreski.[99][100] Antaŭ la kolapso de Sovetunio, Kubo dependis de Moskvo por granda helpo, kiu protektis la merkaton per ĝiaj eksportoj.

Plaĝo Varadero altiras 1 milionon da eksterlandaj vizitantoj ĉiujare.

La forigo de tiuj subvencioj metis la kuban ekonomion en rapidan depresion kiu estas konata en Kubo kiel la Speciala Periodo. En 1992 Usono plifortigis la komercembargon, esperante vidi demokratiigon simile al tiu okazinta en Orienta Eŭropo.

Kiel aliaj komunismaj kaj postkomunistaj ŝtatoj post la kolapso de Sovetunio, Kubo ekhavis limigitan merkaton kiu estis orientita por mildigi la severajn mankojn de manĝaĵoj, konsumvaroj, kaj servoj. Tiu antaŭenpaŝo permesis mem-dungadon en kelkaj sektoroj kaj malpezaj manufaktur-sektoroj, la leĝigon de la uzado de usonaj dolaroj en la komerco, kaj la instigon al turismo. Kubo evoluigis unikan urban biensistemon por kompensi la finon de la importado de manĝaĵoj el Sovetio. En la lastaj jaroj, Kubo malpliigis kelkajn el la iniciatoj entreprenitaj en la 1990-aj jaroj. En 2004 la kubaj aŭtoritatuloj eliminis la cirkuladon de la usona valuto en ĝiaj butikoj kaj en la komercado. Oni povas ŝanĝi dolarojn en monŝanĝejoj, sed 10% monpuno pagendas.

Turismo estis komence limigita al specifaj feriejoj kie turistoj estis apartigitaj de la kuba socio, nomataj "enklavoturismo".[101] Kontaktoj inter eksterlandaj vizitantoj kaj ordinaraj kubanoj estis tute eksterleĝaj ĝis 1997.[102] Turismo ekde 1996 superis la sukerindustrion kiel la plej granda enspezfonto por Kubo.

Trinidad, Monda heredaĵo de Unesko ekde 1988.

Kubo triobligis la merkatan kvoton de la Kariba turismo en la jardeko de la 2000-aj jaroj; kiel rezulto de la signifa investo en turisma infrastrukturo, tiu kreskokvoto spertas altiĝon ĉiujare[103]. Ĉirkaŭ 1.9 milionoj da turistoj vizitis Kubon en 2003, precipe el Kanado kaj Eŭropa Unio.[86] La rapida kresko de turismo dum la Speciala Periodo havis gravajn sociajn kaj ekonomiajn postefikojn en Kubo, kaj spronis la aperon de dunivela ekonomio[104]. La sektoro pri kuracista turismo estas uzata de miloj da eŭropanoj, latinamerikanoj kaj kanadanoj. Samtempe vaste disvolviĝis la seksa turismo, kion helpas la malaltega vivnivelo de kubanoj.

La komunisma agrikultura produktadsistemo estis konsiderita maltaŭga fare de Raúl Castro en 2008, kiu promesis reformojn.[105] Kubo nun importas ĝis 80% de konsumata manĝaĵo de la lando. Antaŭ 1959, Kubo fanfaronis havi pli da bovoj ol homoj. Tradicie tabako estis unu el plej gravaj ekonomiaj resursoj de la lando. Habanos S.A. estas la registrita marko de la la kuba ŝtata monopolo de tabako, nome kompanio Cubatabaco. La kompanio funkciigas la merkatigon, distribuon kaj eksportadon de kubaj cigaroj kaj aliaj tabakvaroj internacie [106]. La kompanio komercigis la markojn Cohiba, Montecristo, Bolívar, kaj Romeo y Julieta, inter aliaj.

En 2010, kubanoj ricevis la permeson konstrui siajn proprajn domojn.[107] Laŭ Raul Castro, ili povos plibonigi siajn domojn kun tiu nova permeso, sed la registaro ne aprobos tiujn novajn domojn aŭ plibonigojn.[108]

Kaf-industrio[redakti | redakti fonton]

La Arkeologia pejzaĝo de la unuaj kafplantejoj en Kubo estas loko apartenanta al la listo de Monda heredaĵo de UNESKO en la insulo Kubo ekde 2000. La ruinoj aŭ spuroj kiuj ankoraŭ restas de tiuj ĉi kafplantejoj venas de la 19-a jarcento; ili estas la unika elmontro de pionira terkultivado en malfacila tereno proksima al la Sierra Maestra. Laŭ Unesko ili havas gravan signifon rilate la teknologian, socian kaj ekonomian historiojn de Karibio kaj Iberameriko.

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

José Martí ĉe la Placo de la Revolucio.

La konstitucio de 1976, kiu difinis Kubon kiel socialisman respublikon, estis anstataŭigita per la konstitucio de 1992, kiu, laŭ la kuba registaro, estas gvidita de la ideologio de José Martí, Karlo Markso, Frederiko Engelso kaj Lenino.[109] La konstitucio priskribas la Kuban Komunisman Partion kiel la "gvidan forton de la socio kaj la ŝtato". La unua sekretario de la komunisma partio estas samtempe prezidanto de la Ŝtata konsilio (Prezidanto de Kubo) kaj Konsilia prezidanto (foje nomata Ĉefministro de Kubo)[110]. La membroj de ambaŭ konsilioj estas elektitaj de la Nacia Popola Asembleo. La Prezidanto de Kubo, kiu ankaŭ estas elektita de la Asembleo, servas kvin jarojn kaj ekzistas neniu limo por la oficperiodoj.[109]

La Supera Kortumo de Kubo funkcias kiel la plej alta jura institucio de la justica regado. Ĝi ankaŭ estas la lasta rimedo kontraŭ la decidoj de provincaj tribunaloj.

La nacia parlamento de Kubo, nomata Nacia Asembleo de la Popola Povo, estas la supera organo de la regado: 609 anoj servas por kvinjaraj periodoj[109]. La asembleo kunvenas du fojojn jare. Inter la sesioj la leĝodona povo estas prizorgata de la 31-membra Konsilio de Ministroj. Kandidatoj por la Asembleo estas aprobitaj per publika referendumo. Ĉiuj kubaj civitanoj pli ol 16-jaraĝaj, kiuj ne estis juĝitaj pro krima delikto rajtas voĉdoni. La artikolo 131 de la konstitucio establas, ke balotado devas esti "tra libera, egala kaj sekreta voĉdono".[109] La artikolo 136 diras, ke "Por ke la deputitoj aŭ delegitoj estu konsiderataj elektitaj, ili devas ricevi pli ol duonon de la kvanto de la validaj voĉdonoj liveritaj de la elektodistriktoj". La voĉdonoj estas kalkulitaj sekrete kaj la rezulto estas anoncita antaŭ publika vido. Kandidatoj estas elektitaj ĉe lokaj kunvenoj de multaj kandidatoj antaŭ gajni la aprobon de la elektokomisionoj. En la posta elekto, ekzistas nur unu kandidato por ĉiu sidloko, kiu devas akiri plimulton por esti elektita.

Neniu partio rajtas nomumi kandidatojn aŭ kampanji en la insulo, krom la Kuba Komunisma Partio kiu aranĝis ses partiajn kongresojn ekde 1975. En 2011 la partio havis 800 000 membrojn, kaj reprezentantoj ĝenerale konsistigas almenaŭ duonon de la ŝtatkonsilioj kaj la Nacian Asembleon. La ceteraj postenoj estas plenigitaj de kandidatoj sen partianeco. Malgraŭ la malpermeso kaj kontraŭleĝeco, aliaj partioj ekzistas kaj agadas fare de opoziciaj grupoj, vidu ekz. la Blankevestitaj Damoj.

La lando estas administre subdividita en 15 provincojn kaj unu specialan municipon (Insulo de la Junularo). Tiuj estis antaŭe parto de ses pli grandaj historiaj provincoj: Pinar del Río, La Habana, Matanzas, Las Villas, Camagüey kaj Oriente. La nunaj subdividoj proksimume similas al la hispanaj armeaj provincoj dum la militoj de sendependeco, kiam la plej ĝenaj areoj estis subdividitaj. La provincoj estas dividitaj en municipojn. La lasta modifo okazis en aŭgusto 2010, kiam la Nacia asembleo de Kubo aprobis la kreadon de du novaj provincoj: Artemisa kaj Mayabeque surbaze de la divido de Havano, kune kun aldonaĵo de tri orientaj municipoj de Pinar del Río. Ĉi nova divido validas ekde la 1-a de januaro 2011.

1: Pinar del Río — 2: Artemisa — 3: La Habana — 4: Mayabeque — 5: Matanzas — 6: Cienfuegos — 7: Villa Clara — 8: Sancti Spíritus — 9: Ciego de Avila — 10: Camagüey — 11: Las Tunas — 12: Granma — 13: Holguín — 14: Santiago de Cuba — 15: Guantánamo — 16:Isla de la Juventud


Socia vivo[redakti | redakti fonton]

Malgraŭ nedisputebla dominado de la komunisma partio en ĉiuj sferoj de la vivo, plu vivas kaj agadas la framasonaj loĝioj. En 316 loĝioj anas 30 mil da kubanoj, kio kompareblas kun la ciferoj de 1958. Ili plu disponas 220 templojn, kvankam la registaro konfiskis 5 aŭ 6 el ili kaj kaptis 8 el 11 etaĝojn de la ĉefa templo en Havano. Triono de la membroj loĝas en Havano kaj multaj el ili apartenas al la Kuba Komunisma Partio. La registaro postulas, ke oni eksigu la elmigrantojn kaj detale raportu pri sia agado[111].

Militistaro[redakti | redakti fonton]

Kubo dediĉis 9-13% de sia malneta enlanda produkto por armeaj elspezoj.[112] Castro konstruis la duan plej grandan armeon en Latinameriko, kiun superas nur la armeo de Brazilo. De 1975 ĝis la fino de la 1980-aj jaroj, la sovetia armea asistado ebligis al Kubo ofte realigi armeajn ekzercojn. Pro la perdo de sovetiaj subvencioj, Kubo malgrandigis la nombron de la armea personaro, de 235 000 en 1994 ĝis proksimume 60 000 en 2003.[113]

Eksterlandaj rilatoj[redakti | redakti fonton]

Fidel Castro kun la prezidento de Rusio Vladimir Putin, decembro 2000.

Ekde komenco, la kastrisma revolucio difinis sin kiel internaciisma, membriĝante en Comecon en 1972. Kubo estis grava kontribuanto de la militoj subtenataj de Sovetunio en Afriko, Centrameriko kaj Azio. En Afriko, la plej granda milito estis en Angolo, kien Kubo sendis dekmilojn da soldatoj. Kubo estis amiko de la etiopa gvidanto Mengistu Haile Mariam[114]. En Afriko, Kubo subtenis 17 maldekstremajn reĝimojn. En kelkaj landoj ĝi havis malsukcesojn, kiel ekzemple en oriento de la Demokratia Respubliko Kongo, sed en aliaj Kubo havis signifan sukceson. Gravaj engaĝiĝoj okazis en Alĝerio, Kongo, Jemeno, Etiopio, Gvineo Bisaŭa kaj Mozambiko[115].

La armea implikiĝo de la kuba registaro en Latinameriko, plejparte kun la celo senpotencigi la dekstremajn reĝimojn subtenitajn de Usono, el kiuj multaj estis diktatoraj, estis ampleksa. Unu el la plej fruaj intervenoj estis la marksisma milico gvidita de Che Guevara en Bolivio en 1967, kvankam la helpo financa kaj trupa estis malmulta. Pliaj etaj agoj konataj, inkluzivas la misiojn de 1959 al Dominika Respubliko kaj Panamo.[116] En la unua, la kuba registaro disponigis armean asistadon al grupo de dominikaj ekzilitoj kun la intenco senpotencigi la diktatoron Rafael Trujillo.

Kubo membras en la Bolivara Alternativo por Ameriko.

Kvankam la ekspedicio malsukcesis kaj la plejmulto de ĝiaj membroj estis murditaj de la registaro, hodiaŭ ili estas agnoskataj kiel herooj kaj monumento estis starigita je ilia memoro en Sankta Domingo. La Muzeo-Memorejo de Dominika Rezistado, kie la herooj de 1959 elstare rolas, estis konstruita de la dominika registaro.[117]

La socialisma reĝimo en Nikaragvo estis malkaŝe subtenita de Kubo kaj povas esti konsiderata ĝia plej granda sukceso en Latinameriko. Kubo estas membro-fondinto de la Bolivara Alternativo por Ameriko. Pli ol 30 000 kubaj kuracistoj nuntempe laboras eksterlande, en landoj kiel ekzemple Venezuelo kaj Zimbabvo.[118] La membreco de Kubo en la Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj por Homaj Rajtoj alfrontis fortan kritikon [119].

Eŭropa Unio en 2003 akuzis la kuban registaron je "daŭrigado de senkaŝa malobservo de homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj".[120] En 2008, la EU kaj Kubo jesis rekomenci plenajn rilatojn kaj kunlaboron.[121] Usono daŭrigas la embargon kontraŭ Kubo "tiom longa kiom ĝi daŭre rifuzas la demokratiigon kaj pli grandan respekton por homaj rajtoj".[122] La iama prezidento de Usono Barack Obama deklaris la 17-an de aprilo 2009, en Trinidado kaj Tobago ke "Usono serĉas novan komencon kun Kubo",[123] kaj nuligis la malpermeson de la Bush-administracio pri vojaĝado kaj monsendaĵoj de kub-usonanoj al Kubo.[124]

La 17-an de decembro 2014 Usono kaj Kubo anoncis, ke ili celas normaligon de la reciprokaj rilatoj; la tiama usona prezidento Barack Obama deklaris, ke li intencas nuligi la embargon kontraŭ Kubo. La deklaroj estis rezulto de plursemajna intertraktado, ĉe kiu peris interalie papo Francisko. La du landoj interkonsentis liberigi la prizonulon Alan Gross kaj la tri ankoraŭ malliberajn el la kvin kubanoj. La posta usona administracio fare de Donald Trump bremsis la alproksimigon.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Oficiala Censo de Kubo 1899–2002[125][126][127]
Raso % 1899 1907 1919 1931 1943 1953 1981 2002
Blankuloj 66.9 69.7 72.2 72.1 74.3 72.8 66.0 65.05
Nigruloj 14.9 13.4 11.2 11.0 9.7 12.4 12.0 10.08
Mestizoj 17.2 16.3 16.0 16.2 15.6 14.5 21.9 24.86
Azianoj 1.0 0.6 0.6 0.7 0.4 0.3 0.1 ?

Enmigrado al Kubo[redakti | redakti fonton]

Inter 1882 kaj 1898, entute 508 455 homoj forlasis Hispanion, kaj pli ol 750 000 hispanaj enmigrintoj forvojaĝis al Kubo inter 1899 kaj 1923, sed multaj revenis poste al Hispanio.[128]

Nuna demografio[redakti | redakti fonton]

Knaboj en lernejaj uniformoj en Pinar del Río.
Kubaj lernantinoj de la Lenin-lernejo (Escuela Lenin)

Laŭ la censo de 2002, la loĝantaro de Kubo estis jena: 11 177 743, inkluzive de 5 597 233 viroj kaj 5 580 510 virinoj. Laŭ la censo estis raportitaj 7 271 926 blankuloj, 1 126 894 nigruloj kaj 2 778 923 mulatoj (aŭ mestizoj).[129] La loĝantaro de Kubo havas tre kompleksajn originojn kaj la geedziĝo inter diversaj devengrupoj estas preskaŭ ĝeneralaĵo. Ekzistas malkonsento pri la rasa statistiko kaj koncepto pri rasoj. La Instituto por kubaj kaj kub-usonaj Studoj ĉe la Universitato de Miami diras ke 62% estas nigraj,[130], dum statistiko de la kuba censo deklaras ke 65.05% el la loĝantaro estis blankaj en 2002. La Internacia Grupo por Rajtoj de Minoritatoj diras ke "objektiva analizo de la situacio de afrikdevenaj kubanoj estas problemiga pro la malabunda registrado kaj malmulte da periodaj esploroj antaŭ kaj post la Revolucio".[131] Taksoj pri la procento de homoj afrikdevenaj en la kuba loĝantaro varias grandege, ekde 33.9 procento ĝis 62 %. La Cabildo de naciónCabildo africano estis religia-kultura unio de la afrikdevena loĝantaro en Kubo.

Enmigrado kaj elmigrado ludis gravan rolon en la demografia profilo de Kubo dum la 20-a jarcento. Dum la 18-a, 19-a, kaj la frua parto de la 20-a jarcento, grandaj ondoj de kanarianoj, katalunoj, andaluzoj, galegoj, kaj aliaj hispanoj migris al Kubo. Inter 1900 kaj 1930 ĉirkaŭ unu miliono da hispanoj venis de Hispanio. Aliaj eksterlandaj enmigrintoj inkluzivas: francojn[132], portugalojn, italojn, rusojn, nederlandanojn, grekojn, britojn, irlandanojn, kaj aliajn etnojn, inkluzive de kelkaj usonaj civitanoj, kies antaŭuloj loĝis ekde la komenco de la 19-a jarcento.

Kubo havas konsiderindan kvanton da azidevenaj civitanoj kiuj konsistigas 1% de la loĝantaro. Ili estas ĉefe ĉindevenaj, sekvataj de filipinanoj, koreoj kaj vjetnamoj. Ili estas posteuloj de farmlaboristoj alportitaj al la insulo fare de hispanaj kaj usonaj entreprenistoj dum la 19-a kaj 20-a jarcento. Afrikdevenaj kubanoj devenas de kongoj, samkiel de pluraj nordafrikaj rifuĝintoj, precipe la araboj de Okcidenta Saharo sub maroka okupacio ekde 1976.[133]

La naskfrekvenco en Kubo (po 9.88 naskiĝoj por mil loĝantoj en 2006) estas unu el la plej malaltaj en la okcidenta hemisfero.[134] Ĝia totala loĝantaro ade pliiĝis de proksimume 7 milionoj en 1961 ĝis pli ol 11 milionoj nuntempe, sed la pliiĝo ne plu daŭris en la lastaj jardekoj, kaj malkresko komenciĝis en 2006, kun fekundecindico de 1.43 infanoj por virino[135].

Tiu falo de la fekundeco estas inter la plej grandaj en la okcidenta hemisfero.[136] Kubo havas senrestriktan aliron al laŭleĝa aborto kaj abortindico estas po 58.6 por 1000 gravedoj en 1996, kompare al mezumo de 35 en Karibio, 27 en Latinameriko entute, kaj 48 en Eŭropo. La uzado de kontraŭkoncipiloj estas taksita je 79% (nur triono el tio estas uzata en landoj de la okcidenta hemisfero)[137].

Religioj[redakti | redakti fonton]

Praktikantoj de "Santería" ludante ceremonion Cajón de Muertos en Havano en 2011.

Kubo estas oficiale laika ŝtato. Post longa asertado fare de la socialisma ŝtato, ke la eklezioj estis fonto de kontraŭkomunisma agado, la registaro ŝanĝis tion en 1992, modifante la konstitucion por alinomi la ideologion kaj sistemon de la lando de ateismo al sekulareco. Ĝi havas multajn kredojn kiuj estas reprezentataj en la vaste varia kulturo. La Romkatolika Eklezio estis la plej granda religio; ĝi estis alportita al la insulo de la hispanoj kaj ankoraŭ restas gravaj spuroj de la iama regado, kun 11 diocezoj, 56 monaĥinordenoj, 24 ordenoj de pastroj kaj 2 pastrolernejoj. En januaro 1998, Johano Paŭlo la 2-a faris historian viziton al la insulo, invitita de la kuba registaro kaj de la Kuba Romkatolika Eklezio. La religia pejzaĝo de Kubo ankaŭ estas forte markita de sinkretismoj diversspecaj. Katolikismo ofte estas praktikata kune kun Santerio, miksaĵo de katolikismo, afrikaj kredoj kaj spiritismo. La Virgulino de la Karitato estas la katolika patronino de Kubo, kaj simbolo de la kulturo de Kubo. En Santerio, ŝi estis miksita kun la diino Oŝun.

Tricent mil kubanoj apartenas al 54 registritaj evangeliaj eklezioj. Pentekostismo kreskis rapide en la lastaj jaroj, kaj nur la Asembleoj de Dio kalkulis je pli ol 100 000 adeptoj. Kubo havas malgrandajn komunumojn de ortodoksaj grekoj kaj rusoj, judoj, islamanoj kaj bahaanoj.[138] La plejmulto de kubaj judoj estas posteuloj de polaj kaj rusaj aŝkenazoj kiuj fuĝis de pogromoj en la komenco de la 20-a jarcento. Ampleksa nombro de sefardoj ekzistas en Kubo; ili venis ĉefe el Turkio. Plejparte ili loĝas en la provincoj, kvankam ili bontenas sinagogon en Havano. Kvankam la Atestantoj de Jehovo ne estas oficiale agnoskataj, ili estas tolerataj post jaroj da persekutado kaj nuntempe havas ĉirkaŭ 100 000 kredantojn en la insulo.

Grandan rolon ludas afrik-amerikaj kredoj: santerio, vuduo, palo monte. Elementoj de santerio saturigas la ĉiutagan vivon de la kubanoj forme de superstiĉoj, ornamaĵoj (braceletoj, kolĉenoj), ktp[139].

Kuba migrado[redakti | redakti fonton]

Migrado de Kubo al Usono.
Jaro de
Elmigrado
Blankuloj Nigruloj Aliaj Azianoj Nombro
1959–64 93.3 1.2 5.3 0.2 144,732
1965–74 87.7 2.0 9.1 0.2 247,726
1975–79 82.6 4.0 13.3 0.1 29,508
1980 80.9 5.3 13.7 0.1 94,095
1981–89 85.7 3.1 10.9 0.3 77,835
1990–93 84.7 3.2 11.9 0.2 60,244
1994–2000 85.8 3.7 10.4 0.7 174,437
Totalo 87.2 2.9 10.7 0.2 828,577

En la lasta duon-jarcento, pluraj centmiloj da kubanoj el ĉiuj sociaj klasoj migris al Usono (vidu kuba usonano), Hispanio, Italio, Britio, Kanado, Meksiko, kaj aliaj landoj[140]. La 9-an de septembro 1994, la registaroj de Usono kaj Kubo konsentis ke Usono donos almenaŭ 20 000 vizojn ĉiujare en interŝanĝo de la promeso de Kubo malhelpi kontraŭleĝajn forirojn per boatoj.[141]

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de Kubo estas la hispana kaj ĉiuj civitanoj parolas ĝin. La hispana parolata en Kubo estas konata kiel kub-hispana kaj estas formo de la kariba hispana. La lukumia, ia dialekteca lingvaĵo deriva el la okcidentafrika joruba lingvo, estas uzata kiel liturgia lingvo de la sekvantoj de Santerio[142], kaj tiel nur kiel ia speco de porokaza dua lingvo[143]. La haitia lingvo estas la dua plej granda lingvo en Kubo, estas parolata de haitiaj enmigrintoj kaj multaj el iliaj posteuloj ankoraŭ ĝin scipovas uzi[144]. Aliaj lingvoj parolataj de enmigrintoj inkluzivas la katalunan, korsikan kaj galegan.[145]

Eduko[redakti | redakti fonton]

Havana Universitato.

La Havana Universitato estis fondita en 1728 kaj ekzistas pluraj aliaj politeknikoj, kolegioj kaj provincaj aŭ fakaj universitatoj. En 1957, antaŭ la regado de Castro, la procento de alfabeteco estis la kvara en la regiono kun preskaŭ 80% laŭ Unuiĝintaj Nacioj, pli alta ol en Hispanio[50][146]. Castro kreis ŝtatan sistemon kaj malpermesis la privatajn kaj religiajn instituciojn. Lernado estas deviga ekde 5-jariĝo ĝis la fino de mezlernejo (kutime 15-jariĝo), kaj ĉiuj studentoj, nekonsiderante aĝon aŭ sekson, surhavas lernejajn uniformojn kun la koloroj kiuj distingas la gradon. Baza instruado daŭras dum ses jaroj, meza eduko estas dividita en baza kaj antaŭuniversitata edukado.[147]

Supera edukado estas disponigata de universitatoj, institutoj, pedagogiaj universitatoj, kaj politeknikoj. La Kuba Ministerio de Supera Edukado funkciigas programon por distanca lernado kiu disponigas regulajn posttagmezajn kaj vesperajn kursojn en kamparaj areoj por agrikulturaj laboristoj. Edukado havas fortan politikan kaj ideologian emfazon. Kubo ankaŭ disdonas subvenciojn al limigita nombro de eksterlandanoj en la Latinamerika Lernejo de Medicino. La retaliro estas limigita. La vendo de komputilaj ekipaĵoj estas strikte kontrolata.

Sano[redakti | redakti fonton]

Hospitalo Hermanos Ameijeiras en Centrohabana.

Historie, Kubo estis bone konsiderita pro la kvalito de la medicina personaro kaj pro la signifaj kontribuoj al la mondosano ekde la 19-a jarcento. Hodiaŭ, Kubo havas universalan sanservon kaj malgraŭ la malsufiĉo de medicinaj provizoj, ekzistas neniu manko de medicina personaro. La sansistmemo ne estas laŭlitere senpaga, ĉar ĝi estas financata per impostoj.[148] Primaraj prizorgoj estas disponeblaj ĝenerale en la insulo kaj beb- kaj patrin-mortoprocentaĵoj kompareblas kun tiuj de evoluintaj landoj.

Post la kastrisma revolucio, komence la lando travivis plimalboniĝon de malsanoj kaj bebmorta ofteco en la 1960-aj jaroj kiam ĉirkaŭ 6 000 kuracistoj forlasis la landon.[149] Normaliĝo okazis en la 1980-aj jaroj. La komunisma registaro asertis, ke la universala sanservo iĝis prioritato de ŝtatoplanado kaj progreso estis farita en kamparaj areoj[150]. Kiel la cetero de la kuba ekonomio, la kuba medicina prizorgo suferis severajn mankojn post la fino de sovetiaj subvencioj en 1991, kaj la akriĝo de la usona embargo en 1992.[151]

Defioj inkluzivas malaltan salajron de kuracistoj (nur 15 dolaroj monate)[152], malbonajn instalaĵojn, malbonan staton de la ekipaĵoj, kaj oftan foreston de bazaj medikamentoj[153]. Kubo havas la plej altan proporcion de kuracistoj por loĝantoj en la mondo kaj danke al tio sendis milojn da kuracistoj al pli ol 40 landoj.[154]

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la vivdaŭro en Kubo estas 78.3 jaroj (76.2 por viroj kaj 80.4 por inoj). Laŭ tiu indico, Kubo troviĝas en la 37-a loko en la mondo kaj en la tria en Ameriko, malantaŭ nur Kanado kaj Ĉilio, kaj tuj antaŭ Usono.[155] Infanmorto en Kubo malkreskis de po 32 bebmortoj por 1 000 vivaj naskiĝoj en 1957, ĝis 10 en 1990-1995. Infanmorto en 2000-2005 estis de po 6.1 por 1 000 vivaj naskiĝoj (kompare kun 6.8 en Usono).

La kvalito de publika kuracado ofertita al la civitanoj estas konsiderata kiel la "plej granda venko" de la socialisma sistemo de Kubo.[156]

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kulturo de Kubo kaj Sporto en Kubo.

La kulturo de Kubo estas influita de diversaj kulturoj kiuj kuniĝis en la insulo, sed precipe de la hispana kaj la afrika. Sporto estas la nacia pasio de Kubo. Pro historiaj ligoj kun Usono, multaj kubanoj ludas sportojn kiuj estas popularaj en Nordameriko, multe pli ol la sportojn tradicie furoraj en aliaj hispanlingvaj nacioj. La plej populara estas basbalo. Aliaj sportoj kaj ŝatokupoj inkluzivas korbopilkon, flugpilkon, ŝakon, kaj atletismon. Kubo estas reganta forto en amatora boksado, konstante atingante altajn medalojn en gravaj internaciaj konkuradoj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Loka muzikcentro, Domo de la Trobaduroj en Santiago de Kubo
Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kuba muziko, Kuba popola muziko, Afrikokuba ĵazo kaj Muzikscienco en Kubo.

Kuba muziko estas riĉega kaj temas pri la plej vaste konata formo de la kuba kulturo. La centra formo de tiu muziko estas kuba sono, kiu estis la bazo de multaj aliaj muzikaj stiloj kiel salso, rumbo, mambo kaj derivaĵo de la rumbo, ĉaĉao. Rumbomuziko originis de la frua afrik-kuba kulturo. Ankaŭ la treso estis inventita en Kubo, sed aliaj tradiciaj kubaj instrumentoj havas afrikan aŭ tainan originojn, kiel ekzemple la marakoj, guiro, marimbo kaj diversaj lignaj tamburoj inkluzive de "maiohuakano". Popularaj ĉiastilaj muzikaĵoj el Kubo estas ĝuataj kaj laŭdataj vaste tra la mondo. Kuba klasika muziko, kiu inkluzivas muzikon kun fortaj afrikaj kaj eŭropaj influoj, kaj ecoj de simfoniaj verkoj same kiel muziko por solistoj, ricevis internacian agnoskon danke al komponistoj kiel Ernesto Lecuona. Havano estis la koro de la repo en Kubo kiam tiu stilo ekestis en la 1990-aj jaroj. Dum tiu tempo, regetono iĝis tre populara.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Tradicia kuba manĝaĵo kun viando, flava rizo, nigraj fazeoloj, banano, tomatoj kaj fritita jukao
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuba kuirarto.

Kuba kuirarto estas kunfandaĵo de la hispana kaj karibaj kuirartoj. Kubaj receptoj kundividas spicojn kaj teknikojn kun la hispana kuirarto, kun ia kariba influo en spicoj kaj gustoj. La reguligado de manĝaĵoj flanke de la ŝtato, kiu estis la normo en Kubo por la lastaj kvar jardekoj, limigis la kuireblon de tiuj pladoj[157]. La tradiciaj pladoj dum manĝoj ne estas servitaj unu post alia; ĉiuj manĝaĵoj estas servitaj en la sama tempo kaj kelkfoje oni manĝas eĉ fruktojn kun la cetero (bananoj kaj mango). La tipa manĝo povas konsisti el frititajboligitaj platanoj, nigraj aŭ ruĝaj fazeoloj kaj rizo, malnova-vesto (sekigita bovaĵo kuirita kun spicoj), porkaĵo kun cepo, kaj tropikaj fruktoj. Rizo kaj fazeoloj ankaŭ estas ĉiutaga manĝaĵo kaj la alia varianto de rizoj kaj fazeoloj kuiritaj samkaldrone konataj kiel maŭroj kaj kristanoj, estas manĝata en specialaj okazoj. Ankaŭ frititaj plantaĵoj estas ŝatata manĝaĵo de la kubanoj. Multaj el la viandaĵoj estas kuiritaj malrapide kun leĝeraj saŭcoj. Ajlo, kumino kaj origano estas la precipaj spicoj uzataj. Salatoj kutime konsistas el tomato, brasiko, laktukoavokado kun oleo, salo kaj vinagro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Guillén estas prezentita en 1982.

La kuba literaturo komencis trovi sian vojon en la frua komenco de la 19-a jarcento. Temoj rilate al la sendependeco kaj libereco estis ekzempligitaj de José Martí, kiu gvidis la modernisman movadon de la kuba literaturo. La verkoj de Martí estis arigitaj en 28 volumoj kaj ili troviĝas en ĉiuj bibliotekoj kaj gravaj institucioj. Verkistoj kiel ekzemple Nicolás Guillén uzis la literaturon kiel formon de socia protesto. La poezio kaj romanoj de Dulce María Loynaz kaj José Lezama Lima estis ege influaj. Miguel Barnet estas antropologo kiu verkis pri la socian rolon de la fuĝintaj eks-sklavoj. Verkistoj kiel ekzemple Reinaldo Arenas, Guillermo Cabrera Infante, Alejo Carpentier, Dulce María Loynaz, Reinaldo Arenas, Heberto Padilla kaj pli postaj Daína Chaviano, Pedro Juan Gutiérrez, Zoé Valdés, Guillermo Rosales kaj Leonardo Padura gajnis internacian rekonon en la post-revolucia epoko, kvankam multaj el tiuj verkistoj sentis sin devigitaj daŭrigi sian laboron en la ekzilo pro ideologia regado super la amaskomunikiloj fare de la kubaj aŭtoritatoj.

La unua literatura verko farita en Kubo estas "Espejo de Paciencia" (Pacienca Spegulo), poemo verkita en 1608 de Silvestre de Balboa, skribisto de la urbo Camagüey. La poemo priskribas atakon de piratoj en Manzanillo, en la oriento de Kubo, kapton de pastro kaj postan liberigon fare de kuraĝa nigrulo. Tamen, pli gravas la duvoluma romano "Cecilia Valdés" aŭ "Monteto de la Anĝelo", verkita en la 19-a jarcento de Cirilo Villaverde. Tiu ĉi romano estas konsiderata kiel unu el la verkoj kiuj montras la kubanecon kaj krom tio ĝi estas la unua kuba romano. De tiu epoko estas la verkoj de Gertrudis Gómez de Avellaneda.

Pluraj elstaraj verkistoj ricevis titolon "Nacia Poeto". En la revolucia epoko, tia poeto estas Nicolás Guillén, tre proksima al la kastrisma revolucio. La isla de los amores infinitos (La insulo de la senfinaj amoj) estas romano de la kuba verkistino Daína Chaviano, kiu temas pri la kunfandiĝo de la tri etnoj, kiuj konsistigas la kuban nacion: hispanoj, afrikanoj kaj ĉinoj.

Kino[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Cuba.Habana.Malecon.01.jpg
Havano, sidejo ekde 1979 de unu el la ĉefaj latinamerikaj kinfestivaloj.

La Kuba Instituto de Kinaj Arto kaj Industrio (hispane Instituto Cubano de Arte e Industria Cinematográficos, mallongigo ICAIC) estis kreata la 24-an de marto 1959, do mallonge post la kuba revolucio, per la unua kulturleĝo de la nova registaro.

La Internacia Festivalo de la Nova Latinamerika Kino en Havano,hispane Festival Internacional del Nuevo Cine Latinoamericano de La Habana, celas servi kiel platformo al tiuj filmproduktaĵoj kiuj suferas la internacian anonimecon (ĉefe pro la granda kaj hegemonia pozicio kaj industria produktado de Holivudo). Ĝi estas unu el la plej gravaj kinfestivaloj pri latinamerika kino. Kvankam ĝi ĉefe temas pri latinamerikaj filmoj, en la festivalo partoprenas ankaŭ filmoj el la tuta mondo.

Cecilia estas kuba kinofilmo, kiun en 1981 produktis Humberto Solás. Modelo estas la romano „Cecilia Valdés o La Loma del Ángel“ de Cirilo Villaverde.

Komunikiloj[redakti | redakti fonton]

Emblemo de Radio Habana Cuba.

Unu el la ĉefaj decidoj de la socialisma revolucia registaro estis ŝtatigi la amaskomunikilojn kiuj de tiam apartenas al la ŝtato laŭ la konstitucio de 1976, ĉap.6, art. 52 (konfirmita en 1992). Konsekvence la Komunista Partio de Kubo posedas monopolon pri informado. La centra organo de la partio estas la ĉiutaga ĵurnalo Granma. Ekzistas pluraj naciaj gazetoj de la laboristoj, junularo kaj tiuj provincaj. Ankaŭ la nacia televido kun kvin tutlandaj kanaloj, el kiuj du estas edukaj, ofertas plurajn edukajn kaj didaktikajn programojn. Oni povas spekti ankaŭ la hispanlingvan version de la rusia televidkanalo RT en Español. Kutime pluraj gazetoj kaj agentejoj el eksterlando, raportas preskaŭ senescepte kritike kaj pri apartaj temoj je politika intereso pri Kubo kaj ties registaro. Agentejoj kiel CNN kaj BBC havas konstantajn raportistojn en Havano. Inter radioj menciindas Radio Rebelde (Ribela Radio), fondita de Ernesto Che Guevara, kaj Radio Havano Kubo.

La posedo de satelitaj antenoj estas strikte malpermesita. Ĉiuj institucioj, interalie sciencaj, medicinaj kaj edukaj, kaj ankaŭ la komputilejoj de ĉiuj urbaj distriktoj havas aliron al la kuba intra-reto.

En februaro 2007 Kubo publikigis la tiel nomatan beta-version de la propra serĉilo "2x3". Konsulteblas 150 000 oficialaj paĝoj, sciencaj, kulturaj, politikaj, ekzemple tiuj de la ŝtata gazetaro (kaj interalie la paroladoj de Fidel Castro). Estas planita la anstataŭigo de Vindozo per Linukso kaj submara ligo inter Venezuelo kaj Kubo per vitro-fibra kablo estis jam farita.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Kubo.
Partoprenintoj de la Zamenhofa Metiejo 2004 en Baracoa.

La unuaj spuroj de Esperanto en Kubo venas de la komenco de la 20a jarcento. Inter la plej gravaj pioniroj estis Fernando Ortiz Fernández, kuba etnologo konata kiel "Dua malkovrinto de Kubo". Dum la Respubliko, kelkaj asocioj estis fonditaj kaj revuoj estis publikigitaj, multaj el ili mallongdaŭraj; la ĉefa aktiveco estis farita de izolitaj esperantistoj en diversaj partoj de la lando.

La 16-an de junio 1979 estis oficiale fondita Kuba Esperanto-Asocio, aliĝinta al Universala Esperanto-Asocio ekde 1983.

La kunordigita laborado de KEA kaj ŝtataj instancoj permesis gravajn atingojn, kiel la eldonado de kelkaj libroj fare de la Eldonejo José Martí de Publikaĵoj en Fremdaj Lingvoj. Inter ili estis (jam elĉerpitaj) La historio absolvos min, de Fidel Castro; Kuba Ŝtata Organizo, de Domingo García Cárdenas, kaj pluraj rakontoj de "La Oraĝo", de José Martí.

Kubaj esperantistoj antaŭ la memortabulo al Zamenhof en Havano dum la 5-a nacia kongreso en 2005.

Aliaj atingoj de KEA estas la esperantlingva ĉiusemajna elsendo ĉe Radio Havano Kubo ekde la 11-a de septembro 1988; la okazigo de la Iberamerika Konferenco Esperanto'88, la 75a UK en Havano (1990) kaj la 95a UK denove en Havano (2010), dudek jarojn poste.[158] La 46a IJK en Playa Girón (1990); pluraj kulturfestivaloj, seminarioj pri scienco kaj tekniko, instruistaj trejnadoj, kaj aliaj.

KEA organizas regulajn kursojn en pluraj provincoj kaj malĉeeste. En la nacia sidejo ĝi okazigas seminariojn, atelierojn kaj konferencojn. En 2004, KEA organizis la 6-an Tut-Amerikan Kongreson de Esperanto[159].

En 2015, KEA celebris la 6-an Nacian Kongreson en Havano. Kvankam la kongresoj ne estas oftaj, diversaj lokaj aranĝoj tra la lando, okazas dum la jaro, al kiuj venas esperantistoj de la tuta insulo, kaj foje el eksterlande. Tradicia estas la Zamenhofa Metiejo organizata de la esperantistoj de Guantánamo okaze de la Zamenhof-tago.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thomas, Hugh. (March 1971) Cuba; the Pursuit of Freedom. New York: Harper & Row. ISBN 0060142596.
  2. Thomas, Hugh. (1997) The Slave Trade: The Story of the Atlantic Slave Trade, 1440–1870. New York, NY: Simon & Schuster. ISBN 0684835657.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-24. Alirita 2012-03-24.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 Horowitz, Irving Louis. (1988) Cuban communism. New Brunswick, N.J.: Transaction Books. ISBN 0887386725. [rompita ligilo]
  5. 5,0 5,1 Thomas, Hugh. (Marto 1971) Cuba; the Pursuit of Freedom. New York: Harper & Row. ISBN 0060142596.
  6. Cf. Informo pri homa disvolviĝo, 2009, paĝo 157.
  7. Cf. WWF, Living Planet Report 2006, paĝo 21.
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-02-10. Alirita 2012-03-24.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-01-21. Alirita 2012-03-24.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-02-07. Alirita 2012-03-24.
  11. Alfred Carrada, The Dictionary of the Taino Language (plate 8)
  12. Augusto Mascarenhas Barreto: O Português. Cristóvão Colombo Agente Secreto do Rei Dom João II. Ed. Referendo, Lisbono 1988. En angla: The Portuguese Columbus: secret agent of King John II, Palgrave Macmillan, ISBN 0-333-56315-8
  13. da Silva, Manuel L. kaj Silvia Jorge da Silva. (2008). Christopher Columbus was Portuguese, Express Printing, Fall River, MA. 396pp. ISBN 978-1-60702-824-6.
  14. Dictionary — Taino indigenous peoples of the Caribbean Dictionary. Arkivita el la originalo je 2008-04-30. Alirita 2012-03-24.
  15. Ramón Dacal Moure, Manuel Rivero de la Calle. (1996) Art and archaeology of pre-Columbian Cuba. University of Pittsburgh Press. ISBN 082293955X.
  16. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-10-30. Alirita 2012-03-24.
  17. Ted Henken. (2008) Cuba: a global studies handbook. ABC-CLIO. ISBN 9781851099849. (datigas la surteriĝon en Kubo en la 27a de Oktobro)
  18. Cuba Oficina Del Censo. (2009) Cuba: Population, History and Resources 1907. BiblioBazaar, LLC. ISBN 9781110288182. (datigas la surteriĝon en Kubo en la 28a de Oktobro)
  19. Tiuj estas datoj de la Julia kalendaro.
  20. Gott, Richard. (2004) Cuba: a new history. New Haven, Conn.: Yale University Press. ISBN 0300104111.
  21. Andrea, Alfred J.. (2005) “Letter by Christopher Columbus concerning recently discovered islands”, The Human Record 1. Houghton Mifflin Company. ISBN 0618370404.
  22. Diamond, Jared M.. (1998) Guns, Germs, and Steel: The Fates of Human Societies. New York, NY: W.W. Norton & Co. ISBN 0393038912.
  23. Byrne, Joseph Patrick. (2008) Encyclopedia of Pestilence, Pandemics, and Plagues: A-M. ABC-CLIO. ISBN 0313341028. [rompita ligilo]
  24. J. N. Hays (2005). "Epidemics and pandemics: their impacts on human history". p. 82. ISBN 1-85109-658-2
  25. Latin America's Wars: The age of the caudillo, 1791–1899. Robert L. Scheina (2003). p.352. ISBN 1-57488-450-6
  26. Chomsky, Carr & Smorkaloff 2003, paĝoj 115–117
  27. [1]
  28. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-08-15. Alirita 2012-03-24.
  29. Rebecca Jarvis Scott. (2000) Slave emancipation in Cuba: the transition to free labor, 1860–1899. University of Pittsburgh Pre. ISBN 9780822957355.
  30. Chomsky, Aviva. (2003) The Cuba reader: history, culture, politics. Duke University Press, p. 37–38. ISBN 9780822331971.
  31. 31,0 31,1 31,2 (2002) Stanley Sandler: Ground warfare: an international encyclopedia Part 25, Volume 1. ABC-CLIO. ISBN 1576073440.
  32. 32,0 32,1 David Arias. (2005) Spanish-americans: Lives And Faces. Victoria, BC, Canada: Trafford Publishing. ISBN 141204717X.
  33. Robert K. Home. (1997) Of Planting and Planning: The Making of British Colonial Cities. Chapman and Hall. ISBN 0419202307.
  34. [2]
  35. 35,0 35,1 35,2 Morison, Samuel Loring. (2003) The American Battleship. St. Paul, Minn.: MBI Publishing Company. ISBN 0760309892.
  36. Rickover, Hyman George. (1994) How the Battleship Maine Was Destroyed. Annapolis, Md.: Naval Institute Press. ISBN 1557507171.
  37. Potter, Elmer Belmont; Fredland, Roger; Adams, Henry Hitch. (1981) Sea Power: a Naval History. Annapolis, Md.: United States Naval Institute. ISBN 0870216074.
  38. Macdonald, William. (1908) Documentary Source Book of American History, 1606–1898. New York, NY: Macmillan Co. ISBN 9781406763454.
  39. [3]
  40. Diaz-Briquets, Sergio. (2006) Corruption in Cuba: Castro and Beyond. Austin: University of Texas Press. ISBN 0292713215.
  41. Thomas, Hugh. (March 1971) Cuba: the Pursuit of Freedom. New York: Harper & Row, p. 283–287. ISBN 0060142596.
  42. (1994) Benjamin Beede: The War of 1898, and U.S. interventions, 1898–1934: an encyclopedia. New York: Garland. ISBN 0824056248.
  43. Argote-Freyre, Frank. (2006) Fulgencio Batista 1. New Brunswick, N.J.: Rutgers University Press. ISBN 0813537010.
  44. 44,0 44,1 44,2 Bethell, Leslie. (1993) Cuba. Cambridge University Press. ISBN 9780521436823.
  45. Julia E. Sweig. (2004) Inside the Cuban Revolution. Cambridge, Mass.: Harvard University Press. ISBN 9780674016125.
  46. Julia E. Sweig. (2004) Inside the Cuban Revolution. Cambridge, Mass.: Harvard University Press. ISBN 9780674016125.
  47. Jorge I. Domínguez. Cuba. ISBN 0674179250.
  48. "Batista's Boost" Arkivigite je 2013-08-26 per la retarkivo Wayback Machine, Time, January 18, 1943. Retrieved March 2, 2010.
  49. 49,0 49,1 49,2 49,3 49,4 Paul H. Lewis. (2006) Authoritarian Regimes in Latin America. Oxford, UK: Rowman & Littlefield. ISBN 0742537390.
  50. 50,0 50,1 (6–8 August 1998) “Renaissance and decay: A comparison of socioeconomic indicators in pre-Castro and current-day Cuba”, Cuba in Transition 8. Alirita 2009-09-14..  Arkivigite je 2009-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-13. Alirita 2012-03-24.
  51. Eric N. Baklanoff . “Cuba on the eve of the socialist transition: A reassessment of the backwardness-stagnation thesis”, Cuba in Transition.  Arkivigite je 2009-07-13 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-13. Alirita 2012-03-24.
  52. Faria, Miguel A. Cuba in Revolution—Escape from a Lost Paradise, 2002, Hacienda Publishing, Macon, Georgia, pp. 105, 182, 248
  53. [4]
  54. Batista estis doninta al la mafiulo Meyer Lansky monopolon pri la hazardludoj en Havano kontraŭ redono de la duono de la profitoj. Meyer Lansky Arkivigite je 2005-04-03 per la retarkivo Wayback Machine
  55. Familia Chibás > Raul Antonio Chibás > Manifiesto Sierra Maestra. Arkivita el la originalo je 2013-01-17. Alirita 2012-03-24.
  56. Lazo, Mario. (1970) American Policy Failures in Cuba—Dagger in the Heart. New York, NY: Twin Circle Publishing, p. 198–200, 240.
  57. Philip Bonsal. (1971) Cuba, Castro, and the United States. University of Pittsburgh Press. ISBN 9780822932253.
  58. Katherine Hirschfeld. Health, Politics, and Revolution in Cuba Since 1898. ISBN 0765803445.
  59. Black Book of Communism. p. 664.
  60. Clifford L. Staten. The history of Cuba. ISBN 0313316902.
  61. Ted Henken. Cuba. ISBN 1851099840.
  62. Faria, Miguel A. Cuba in Revolution — Escape From a Lost Paradise, 2002, Hacienda Publishing, Inc., Macon, Georgia, pp. 163–228
  63. Jorge I. Domínguez, Harvard University. Center for International Affairs. To Make a World Safe for Revolution.
  64. 64,0 64,1 Bethell, Leslie. The Cambridge History of Latin America. ISBN 0521623278.
  65. Case Studies in Sanctions and Terrorism: Case 60-3, US v. Cuba Arkivigite je 2011-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, Peterson Institute for International Economics.
  66. Cuba's Fidel Castro calls OAS a "U.S. Trojan horse", China View, June 4, 2009.
  67. 67,0 67,1 "Cuba receives first US shipment in 50 years" (PDF). Cambridge University Press. Alirita la 18an de Novembro 2019.
  68. Brown, Jonathan (24a de Aprilo 2017). Cuba's Revolutionary World. Harvard University Press. Alirita la 23an de Februaro 2021.
  69. "Cuba". The World Factbook. CIA. Alirita la 6an de Aprilo 2009.
  70. unstats – Millennium Indicators. Mdgs.un.org (23a de Junio 2010). Arkivita el la originalo je 2012-01-21. Alirita 7a de Novembro 2010.
  71. "Latin lessons: What can we Learn from the World's most Ambitious Literacy Campaign?", The Independent, 7a de Novembro 2010.
  72. Getting a Reading on High Literacy in Cuba Arkivigite je 2016-04-08 per la retarkivo Wayback Machine. Teachers College, Columbia University. 22a de Decembro 2009.
  73. Census 2000 Paints Statistical Portrait of the Nation's Hispanic Population, U.S. Census Bureau, 2001.
  74. (2008) Health consequences of Cuba's Special Period 179. Canadian Medical Association Journal. doi:10.1503/cmaj.1080068.
  75. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-11-05. Alirita 2012-03-24.
  76. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-18. Alirita 2012-03-24.
  77. [5]
  78. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-07-02. Alirita 2012-03-24.
  79. [6]
  80. [7]
  81. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-27. Alirita 2012-03-24.
  82. [8]
  83. [9]
  84. [10]
  85. [11]
  86. 86,0 86,1 [12]
  87. [13]
  88. [14]
  89. Human Rights Watch. (2008) World Report 2008: Events of 2007. Seven Stories Press. ISBN 9781583227749.
  90. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-03-03. Alirita 2012-03-24.
  91. [15]
  92. 92,0 92,1 [16]
  93. [17]
  94. MiPais.cuba.cu. Arkivita el la originalo je 2007-08-14. Alirita 2012-03-24.
  95. Silva Lee, Alfonso. Cuba Natural. 1996.
  96. [18][rompita ligilo]
  97. [19]
  98. [20]
  99. The power of community
  100. Oficiala retejo de la dokumenta filmo nome The power of community. Arkivita el la originalo je 2011-03-10. Alirita 2012-03-24.
  101. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-19. Alirita 2012-03-24.
  102. Corbett, Ben. (2004) This Is Cuba: An Outlaw Culture Survives. Westview Press. ISBN 0813338263.
  103. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-10-30. Alirita 2012-03-24.
  104. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-07-25. Alirita 2012-03-24.
  105. [21]
  106. Morales, Emilio. (2011) Marketing without Advertising: Brand Preference and Consumer Choice in Cuba. Routledge. ISBN 9781136481024.
  107. [22]
  108. [23]
  109. 109,0 109,1 109,2 109,3 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-27. Alirita 2012-03-24.
  110. [24]
  111. Stanislavo Belov (2019-02-03) Mia Havano: framasonoj kaj ĉinoj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-06. Alirita 2019-02-03.
  112. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-06-20. Alirita 2012-03-24.
  113. Cuban army called key in any post-Castro scenario Anthony Boadle Reuters 2006
  114. Samuel M. Makinda. (1987) Superpower diplomacy in the Horn of Africa. Beckenham, Kent: Croom Helm Ltd. ISBN 0709946627.
  115. Ramazani, Rouhollah K.. (1975) The Persian Gulf and the Strait of Hormuz 3. Netherlands: Sijthoff & Noordhoof. ISBN 9028600698.
  116. 1950 Invasion Wiped Out Says Trujillo
  117. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-07-03. Alirita 2012-03-24.
  118. Christopher P. Baker. (2006) Moon Cuba. Avalon Travel Publishing. ISBN 1566918022.
  119. [25]
  120. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-09-05. Alirita 2012-03-24.
  121. [26]
  122. [27]
  123. [28] Arkivigite je 2013-08-22 per la retarkivo Wayback Machine
  124. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-04-17. Alirita 2009-04-17.
  125. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-04-14. Alirita 2012-03-24.
  126. [29]
  127. Pedraza, Silvia. (2007) Political disaffection in Cuba's revolution and exodus. New York, NY: Cambridge University Press. ISBN 9780521867870.
  128. [30]
  129. [31]
  130. [32]
  131. [33]
  132. Etat des propriétés rurales appartenant à des Français dans l'île de Cuba el Cuban Genealogy Center
  133. [34] Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machinearkivita en dato = 2006-11-25 la originalo Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine en 2006-11-25
  134. thepeninsulaqatar.com. Arkivita el la originalo je 2007-09-26. Alirita 2012-03-24.
  135. Population Decrease Must be Reverted
  136. [35]
  137. [36]
  138. [37]
  139. Stanislavo Belov (2019-01-117) "Santerio fluas en nia sango..." (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-01-20. Alirita 2019-01-20.
  140. Pedraza, Silvia. (2007) Political disaffection in Cuba's revolution and exodus. New York, NY: Cambridge University Press. ISBN 9780521867870.
  141. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-10-12. Alirita 2012-03-24.
  142. George Brandon. (1997-03-01) Santeria from Africa to the New World. Indiana University Press. ISBN 9780253211149.
  143. [38]
  144. [39]
  145. [40]
  146. [41]
  147. [42]
  148. Whiteford, Linda M.. (2008) Primary Health Care in Cuba: The Other Revolution. Rowman & Littlefield. ISBN 0742559947.
  149. Cuba: A Different America, de Wilber A. Chaffee, Gary Prevost, Rowland kaj Littlefield, 1992, p. 106
  150. Lundy, Karen Saucier. Community Health Nursing: Caring for the Public's Health. Jones and Bartlett: 2005, p. 377.
  151. (2000) Global Health Policy, Local Realities: The Fallacy of the Level Playing Field. Boulder, Col.: Lynne Rienner Publishers. ISBN 1555878741.
  152. [43][rompita ligilo]
  153. Cuban Health Care Systems and its implications for the NHS Plan. Select Committee on Health.
  154. (2007) Doctors in a Divided Society: The Profession and Education of Medical Practitioners in South Africa. HSRC Press, p. 16, 81. ISBN 9780796921536.
  155. World population Prospects: The 2006 Revision: Highlights, United Nations.
  156. Foreign Affairs, July/August 2010.
  157. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-13. Alirita 2012-03-24.
  158. [44]
  159. [45][rompita ligilo]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.