Kulturo de Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kulturo de Kubo estas influita de diversaj kulturoj kiuj kuniĝis en la insulo, sed precipe de la hispana kaj la afrika. Aliaj ingrediencoj venas de la heredo de la praloĝantoj indiĝenoj, tro malgrandigita pro la terura malpliigo de la indianoj ĉu per mistraktado fare de la hispanaj kolonoj ĉu pro senintenca iompostioma ekstermado pere de malsanoj, konkurencoj de novalvenintoj, diskriminacioj ktp. Krome estas ankaŭ aliaj elementoj pro alvenintaj azianoj, proksimeco kun najbaroj ĉu samlingvanoj el MeksikoDomingo ĉu nesamlingvanoj kiel el Usono kaj Haitio.

La oficiala lingvo de Kubo estas la hispana kaj ĉiuj civitanoj parolas ĝin. La hispana parolata en Kubo estas konata kiel kub-hispana kaj estas formo de la kariba hispana. Ekde la Revolucio de 1959, la termino "compañero/compañera", anstataŭis iompostiome la tradiciajn terminojn "señor/señora" kiel universala formala alvokaĵo por neproksimuloj. Por alparoli nejunulojn kaj neproksimulojn, la kubanoj parolas pli formale ekzemple ol hispanoj kiel signo de respekto. Neformalaĵoj kiel trakti neproksimulon kaj nekonatulon kiel "mi corazón" (mia koro), "mi vida" (mia vivo), aŭ "cariño" (kara) estas oftaj. La haitia lingvo estas la dua plej granda lingvo en Kubo, estas parolata de haitiaj enmigrintoj kaj multaj el iliaj posteuloj ankoraŭ ĝin scipovas uzi.

Kuba muziko estas riĉega kaj temas pri la plej vaste konata formo de la kuba kulturo. La centra formo de tiu muziko estas kuba sono, kiu estis la bazo de multaj aliaj muzikaj stiloj kiel salso, rumbo, mambo kaj derivaĵo de la rumbo, ĉaĉao. Rumbomuziko originis de la frua afrik-kuba kulturo. Ankaŭ la treso estis inventita en Kubo, sed aliaj tradiciaj kubaj instrumentoj havas afrikan aŭ tainan originojn, kiel ekzemple la marakoj, guiro, marimbo kaj diversaj lignaj tamburoj.

La kuba literaturo komencis trovi sian vojon en la frua komenco de la 19-a jarcento. Temoj rilate al la sendependeco kaj libereco estis ekzempligitaj de José Martí, kiu gvidis la modernisman movadon de la kuba literaturo. La verkoj de Martí estis arigitaj en 28 volumoj kaj ili troviĝas en ĉiuj bibliotekoj kaj gravaj institucioj. Verkistoj kiel ekzemple Nicolás Guillén uzis la literaturon kiel formon de socia protesto. La poezio kaj romanoj de Dulce María Loynaz kaj José Lezama Lima estis ege influaj. Verkistoj kiel ekzemple Reinaldo Arenas, Guillermo Cabrera Infante kaj aliaj malfermis novajn vojojn al la kuba literaturo.

Kuba kuirarto estas kunfandaĵo de la hispana kaj karibaj kuirartoj. Kubaj receptoj kundividas spicojn kaj teknikojn kun la hispana kuirarto, kun ia kariba influo en spicoj kaj gustoj. La tradiciaj pladoj dum manĝoj ne estas servitaj unu post alia; ĉiuj manĝaĵoj estas servitaj en la sama tempo kaj kelkfoje oni manĝas eĉ fruktojn kun la cetero (bananoj kaj mango). La tipa manĝo povas konsisti el frititaj aŭ boligitaj platanoj, nigraj aŭ ruĝaj fazeoloj kaj rizo, malnova-vesto (sekigita bovaĵo kuirita kun spicoj), porkaĵo kun cepo, kaj tropikaj fruktoj. Rizo kaj fazeoloj ankaŭ estas ĉiutaga manĝaĵo.

La religia pejzaĝo de Kubo estas forte markita de sinkretismoj diversspecaj. Katolikismo ofte estas praktikata kune kun Santerio, miksaĵo de katolikismo, afrikaj kredoj kaj spiritismo. La Virgulino de la Karitato estas la katolika patronino de Kubo, kaj simbolo de la kulturo de Kubo. En Santerio, ŝi estis miksita kun la diino Oŝun.