José Martí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
José Martí
José Martí
Naskiĝo 28-an de januaro 1853
en Havano, Kubo
Morto 19-an de majo 1895
en Dos Ríos, Kubo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg
Omaĝaĵo por Martí ĉe "Placo de la Revolucio", Havano, Kubo

José MARTÍ aŭ José Julián Martí Pérez (naskiĝis la 28-an de januaro 1853 en Havano, mortis la 19-an de majo 1895 en Dos Ríos) estis fama kuba politikisto, ĵurnalisto, filozofo, poeto kaj nacia heroo. Li batalis pro la sendependeco de sia patrujo. Martí komencis jam tre juna batali por la sendependeco de Kubo disde hispana dominado. Li ekziliĝis kaj studis en Hispanio, kaj ankaŭ tie propagandis kontraŭ la malbonaj agadoj de la tiama hispana registaro. Li poste loĝis en Francio kaj diversaj landoj de Sudameriko. Li muntis sian bazon en Usono, sed samtempe oponiĝis al ajna partopreno de la usona registaro en la milito, timante la enmiksiĝon de tiu lando en la posta historio de la insulo. Li mortis dum la sendependiga batalo kontraŭ la hispana armeo. La internacia flughaveno de Havano estas nomata laŭ li.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 28-a de januaro 1853, filo de gehispanoj valencia Mariano Martí kaj kanarianino Leonor Pérez. Jam kiam li estis nur 16-jara skribis revolucian leteron kaj nomis perfidulo amikon kiu soldatiĝis ĉe hispana armeo. Li estis kondamnita je 6 jaroj de mallibero, sed oni ŝanĝis tion kontraŭ ekzilo al Hispanio, kie kontaktis kun aliaj sendependuloj kubaj kaj hispanaj verkistoj kaj intelektuloj liberalaj. En Hispanio li studis Juron, Filozofion kaj Beletron, kion li finis en 1874.

Antaŭ reveni al Ameriko, li vojaĝis al Francio kaj Britio. En Parizo estis tiam la kerno de la tutmondaj kulturo kaj arto. Tie li konatiĝis kun la bazo de la poezia spirito, kion li poste disvolviĝos. En 1875 ekloĝis en Meksiko, kien li alportis sian hispanan kulturon kaj sian eŭropan poeziemon; tie li ankaŭ eniris en fervora etoso literatura, ĵurnalisma kaj politika. Post portempa loĝiĝo en Gvatemalo, kie li spertis aman historion, revenis en Meksiko, kie li geedziĝis kun kubanino Carmen Zayás Bazán.

Post amnistio li revenis en Kubon kaj en Havano plu denoncis la hispanan subpremadon. Li estis denove ekzilita en Hispanio de kie li translokiĝis en 1880 en Usono (Novjorko), kie li loĝos pli ol jardeko. De tie li veturos multe tra granda parto de sudamerikaj landoj kaj ekredaktoros por ĵurnaloj usonaj, venezuelaj, bonaeraj kaj meksikaj. Dum tiu agado li estis pli kaj pli sendependulo kaj en 1895 li malferme aliĝis la partion de la milito kontraŭ Hispanio.

Li antaŭe multe studis kaj interesiĝis pri la antaŭaj ribeliĝoj kaj ĉefe pri la Dekjara Milito (Kubo) . Dum la usona ekzilo plifortigis sian politikan bazon kaj vigligis la aktivecon de la ekzilitaj grupoj ĉefe de negravuloj, tabakistoj, ktp., kaj inter ili fondis en Florido la PRC (Kuba Revolucia Partio), kiu celis sendependigon de Kubo, haltigon de usona ekspansiemo kaj helpo al simila disvolviĝo en Portoriko. Post tiu fondigo li kuniĝis en sudorienta parto de Kubo kun la insurekciuloj. La 25-an de marto de 1895, José Martí publikigis la Manifeston de Montecristi, por la sendependeco de Kubo, kaj post kelkaj tagoj li eniris la insulon kun kelkaj soldatoj, por komenci la militon. Li mortis en batalo la sekvan monaton en Dos Ríos la 19an de majo 1895, tri jarojn antaŭ la definitiva malvenko de tiu armeo kaj la sendependigo de Kubo, do li ne povis vidi la postan sukceson de siaj klopodoj. Li estas enterigita en Santiago de Cuba.

Politika verkaro[redakti | redakti fonton]

Monumento al José Martí en Esposizione Universale Roma, Romo).
Monumento al José Martí en Meksikurbo.
Monumento al José Martí en Cienfuegos (Kubo).
Monumento al José Martí en Centra Parko de Nov-Jorko.
Monumento al José Martí en Ybor City (Tampa, Florido).
Monumento al Martí en Kadizo (España).
Monumento al José Martí en Sofio (Bulgario).

La politika idearo de Martí baziĝas sur lia amo al Kubo kaj preciziĝas je tri mejloŝtonoj: amo al la libereco -tipa de 19-jarcenta intelektularo-, sendependo de Kubo kaj starigo de ŝtato kiu fratece kunigu la malsimilegajn tavolojn de la kuba popolo -etnaj, sociaj, ekonomiaj, ktp.-. Ene de tiuj tavoloj eniras ankaŭ la hispanajn loĝantojn en Kubo. Oni ne forgesu, ke li mem havis hispanajn gepatrojn kaj loĝis en Hispanio multajn jarojn; krome li rilatiĝis kaj amikiĝis kun multaj hispanoj. Lia lukto estis ne kontraŭ hispanoj aŭ eĉ Hispanio mem sed kontraŭ la registaj kaj armeaj tavoloj kie kaŝiĝis la plej reakciaj sektoroj de la hispana socio, ĉefe tiuj kiuj malpermesis la socipolitikan -kaj ekonomian- propran disvolviĝon de la tiama kuba socio.

Tiu idearo aperas longe kaj detale en multaj volumoj de lia kompleta verkaro, ĉar li multege verkis kiel ĵurnalaj artikoloj, sed ankaŭ kiel prelegoj aŭ eĉ kiel privataj aŭ ne tiom privataj leteroj. Unu el la plej interesaj novaĵoj de tia verkaro estas la intereso pro la malriĉaj kamparanoj -guajiro [guaĤIro aŭ guaHIro, laŭ la amerika prononcmaniero]- kaj la klopodoj integrigi ilin en la entrepreno de sendependigo kaj fondigo de novaj socio kaj ŝtato.

Tre konata -eĉ en Esperantio- estas la refreno “Guantanamera, guajira guantanamera” aŭ “Kamparanino, guajira kamparanino” kun kiu oni kantas faman poemon de Martí:

“Yo soy un hombre sincero de donde crece la palma Y antes de morir yo quiero echar mis versos del alma”

Tio estas: “Mi estas sincera homo de kie kreskas la palmo kaj antaŭ morti mi volas forpeli miajn versojn el mia animo”.

Alia eco de lia politika verkaro estas la intereso por nigruloj aŭ pli bone dirite por la konsidero de Kubo kaj ties socio kiel vera miksiĝo kaj frateco inter ĉiuj etnaj tavoloj kaj ĉefe blankuloj, nigruloj kaj miksrasuloj. Pro tio ĉio li vere estis ĝis nun konsiderata kiel la plej kubeca heroo eĉ super Che [ĉe] kaj Castro [KAStro] kiuj estas herooj nur por kastrismaj kubanoj sed ne por tiuj kontraŭkastrismaj, por kiuj Martí ja vere estas la plej grava kuba heroo same kiel por tiuj antaŭe menciataj.

Sed ne nur pro Kubo li interesiĝis, sed ankaŭ pri la tuta Hispanameriko kaj ĉefe pri multaj hispanamerikaj landoj, kiel Meksiko, kie li loĝis kaj verkis preskaŭ du jarojn. La estonto de tiuj landoj estas komuna kaj dependas de ties komuna lingvo kaj kulturdeveno hispanaj. Tiu estonto estas minacata de la ĉiopova najbaro Usono kiu jam eniris ĉefe en Centrameriko por “protekti” siajn interesojn. Martí avertas klare pri tiu minaco kiu dekkvin jarojn poste estos ripetita de sia samstilano modernisma nikaragvano Rubén Darío en lia poemo “Al Roosevelt” kaj aliaj venontaj artistoj kaj intelektuloj.

Ankaŭ Usono estas ĉefa temo de lia proza verkaro, ĉar ankaŭ tie li loĝis multajn jarojn. Li verkis eĉ plie pri Usono ol pri Sudameriko. Li interesiĝis pri politiko, sed ankaŭ pri sociaj kaj kulturaj temoj, foje traktataj ekde pure literaturaj vidpunktoj.

Kiam li verkas pri Eŭropo, interesiĝas pri Hispanio -hispana problemaro kaj kolonia temo-, Francio kaj Italio, sed kiam li verkas pri eŭropa literaturo, li interesiĝas unue pri la tiamaj literaturoj franca kaj brita, ĉar li konsideris ilin pli indaj kaj bonkvalitaj, kaj nur due pri la hispana literaturo.

Estas menciinda ankaŭ la fakto, ke kelkaj el tiuj artikoloj estis verkataj siatempe originale france aŭ angle kaj ne nur hispane.

Romano[redakti | redakti fonton]

Krom kelkaj klopodoj kaj porinfanaj rakontoj la plej interesa ero de la rakonta verkaro de Martí estas lia romano Amistad funesta (Fatala amikeco) kiu prezentas eble tro romantisman kaj dramecan historion -ĵaluza Lucía kontraŭ sia amikino Sol- sed per tre moderna kaj modernisma stilo impresionisma de franca deveno -ĝardenoj, beleco virina, festoj, ekskurso al la kamparo, ktp.-. Ĉi tie kritikistoj vidas kiel franca stilo “art nouveau” (novarto) amerikiĝas kaj hispanlingviĝas por ke aliaj postaj verkistoj kiel nikaragvano Rubén Darío, kolombianoj, ktp., kreu la novan stilon kaj literaturan skolon nome modernismo.

En tiu plibeligo de la realo la superriĉa naturo de Kubo kaj Ameriko ludas gravan rolon. Tiele arboj, floroj, bestaro, geografiaj ebenaĵoj kaj malaltebenaĵoj donas fruktodonan grundon al verkisto modernisma. La beleco virina partoprenas kompreneble tiun artan plibeligon de la realo, ekde la signifaj nomoj kiel Lucía (ĉirkaŭ Lumo) kaj Sol (Suno) ĝis la nuanca sentoludo kiu disvolviĝas inter ili. Lucía miras Sol kaj ĉefe ĵaluzegas pri ŝi, kio kaŭzos surprizan finon, sed Sol amikiĝas je Lucía kiel je aliaj, ĉar ĉiuj ĉirkaŭiras ŝin kiel la sunon.

Ankaŭ en parto de sia esearo Martí pristudas tiun sian plibeligon stilisman. El ĝi naskiĝos gravega hispanlingva literatura skolo modernismo.

Teatro[redakti | redakti fonton]

Abdala estis lia unua teatraĵo ŝajne de kiam li estis ankoraŭ nur 16jara. Temas pri historia temo de heroo patrujeca en neekzistanta lando kiu povus ankaŭ esti konsiderata Kubo. Ĝi estis verkita poezie laŭ tiama kutimo.

Adúltera (Adultulino) estas proza dramo verkita kiam li estis ankoraŭ 20jara. Ĝi prezentas kvaron da roluloj kiuj disvolvigas multegajn malsimilajn interrilatojn: la virino Fleisch (karno aŭ viando, en la germana) estas allogata de la kromamanto, sed ne malamas aŭ malŝatas sian propran edzon. La kromamanto Possermann (malica viro) estas kompreneble malamata de la edzo Grossermann (la grava viro) sed ankaŭ de lia amiko Guttermann (la bona viro) kiu kompreneble helpas la edzon sed ankaŭ bone rilatas kun la edzino. Tia teatraĵo estas miksaĵo de kvazaŭ romantisma temo kun realisma parolo.

Ankaŭ versa estas Amor con amor se paga (Amo pagendas ame) kie oni prezentas la temon de la teatro ene de la teatro, tio estas la roluloj rolas aliajn rolojn. Fine Patria y libertad (Patrujo kaj libereco) temas -denove verse- pri sendependigo de Gvatemalo, sed oni povas ankaŭ malantaŭ tio supozi tiun de Kubo.

Poezio[redakti | redakti fonton]

La graveco de la poezia produktado de Martí duoblas, ĉar krom la valoro de la propraj verkoj mem kuŝas la fakto, ke tiu verkaro helpos kaj instigos postajn poetojn skoliĝi ĉirkaŭ tiu nova stilo modernisma.

Elstaras inter liaj poeziaj libroj Versos libres (Liberaj versoj) ĉar tie eblas ĝui la istecon konstrui artegajn versaĵojn, per sono kaj permuzike. La propra aŭtoro konsideris, ke tie li enmetis pli da kreativa energio. Tamen tiu libro ne publikiĝos ĝis jaroj post lia morto, nome en 1913.

Interesa verko estas ankaŭ Ismaelillo, facila poemaro komponita ĉirkaŭ la naskiĝo de lia filo. Ankaŭ Versos sencillos (Simpla versaro) uzas pli facilan poemostilon, ĉi tie pri la sudamerika temo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Memorejo de José Marti.
  • Abdala, 1869.
  • Adúltera (Adultulino), 1874.
  • Amor con amor se paga (Amo pagendas ame), 1875.
  • Versos libres (Liberaj versoj), 1882.
  • Ismaelillo, 1882.
  • Amistad funesta (Fatala amikeco), 1885.
  • Versos sencillos (Simpla versaro), 1891.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Nia Ameriko. El la hispana trad. Orlando E. Raola. - Berkeley, Calif.: Pensema Publ. Comp., 1996. - 35 p. ISBN 1-882251-18-1

José Martí - de kie kreskas la palmo. Maritza Gutiérrez. - MAS. Embres-et-Castelmaure, 2010. 49 p. Eseo pri la verkisto kun specimenaj tekstoj esperantigitaj. ISBN 9782918300281

Elstera ligo[redakti | redakti fonton]