Orlando Raola

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Orlando E. Raola)
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003.
Orlando E. Raola dum IKU-prelego, 2003.
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1955 (1955-11-13) (68-jaraĝa)
en Havano,  Kubo
Lingvoj Esperantohispanaangla
Nacieco usonano
Ŝtataneco UsonoKubo
Okupo
Okupo esperantistokemiisto
Esperanto
Akademiano 2016-02-06
vdr

Orlando E. RAOLA (Havano, 1955) estas kemiisto kaj esperantisto de kuba deveno, vivanta en Greenbrae, kantono Sonoma, Kalifornio, Usono. Li estas doktoro pri kemio (Universitato de Kalifornio, Santa Barbara, 2005) kaj profesoro pri kemio ĉe Santa Rosa Junior College.[1]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Orlando Raola esperantistiĝis en 1984, ekaktivis en la kuba movado kaj dum kvar jaroj laboris profesie por Esperanto. Samtempe li ankaŭ ekagadis internacie: ekzemple li estis LKK-ano kaj preleganto en la 75-a UK dum somero 1990 en Havano, kaj poste preleganto en la Internacia Kongresa Universitato de la 88-a UK dum somero 2001 en Gotenburgo. En 1994 li ekloĝis en Usono, kaj tuj ekaktivis en la loka (San-Franciska golfo), Kalifornia kaj tutlanda Esperanto-movadoj. Ekzemple, li estis prezidanto de la LKK por la 47-a Kongreso de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun ankaŭ nomata Esperanto-USA) en San-Francisko (1997). Estrarano de ELNA inter la jaroj 1988 kaj 2007, li en 2009 kandidatis[2] kaj servis la Asocion Esperanto-USA kiel prezidanto inter 2011 kaj 2017. Daŭre li internacie science laboras per Esperanto. Interalie li aktivis en la tema propramo de la 85-a UK en sia hejmurbo Havano kaj kunordigas la teman programon de la UK 2013 en Rejkjaviko.[3] Ofta preleganto en la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Elektiĝis al la Akademio de Esperanto en 2016, kie li estas estro de la Sekcio pri Faka Lingvo.

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Li havas edzinon nome Elsa Torres kaj filon nome Abel naskiĝinta en 1987.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Dr. Orlando E. Raola (angle). Santa Rosa Junior College. Alirita 2023-11-27.
  2. Kandidatoj por estrarano/ Candidates for Board of Directors (esperante). Esperanto USA. Arkivita el la originalo je 2013-08-02. esperante
  3. (februaro 2013) “Orlando Raola reĝisoros la kongresan temon de Rejkjaviko”, Gazetara Komuniko de UEA (eo) (489). Alirita 2023-11-27.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]