Göteborg

El Vikipedio

(Alidirektita el Gotenburgo)
Saltu al: navigado, serĉo

Göteborg (svede /jœte'bɔrj/, Göteborg; esperante Gotenburgo). Fondita en 1619 de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo. La urbo situas sur la okcidenta borde apud la elfluejo de la rivero Göta.

Gotenburgo estas la dua plej granda urbo de Svedio kun pli ol duona miliono da loĝantoj en la dense loĝata areo kaj preskaŭ 900 000 en Gotenburgo kun ĉirkaŭurboj. La urbo kunkreskis kun apudaj dense loĝataj areoj en la apudaj komunumoj Mölndal kaj Partille. Kelkaj el la grandaj industriaj konzernoj kiel Volvo, SKF kaj aliaj bone konataj industriaj tekxnikaj kompanioj kiel ESAB kaj Hasselblad AB ekestis kaj havas siajn ĉefoficejojn en Gotenburgo. Granda parto de la svedaj eksporto kaj importo iras tra la haveno de Gotenburgo, kiu esta la plej granda haveno de Nordio. Gotenburgo estas ĉefurbo de Okcident-Gotia gubernio kaj episkopa sidejo de Gotenburga diocezo. En ĝi okazis la 8-a kongreso de SAT 14-18 aŭg. 1928 kun ĉ. 400 partoprenantoj el 24 land-oj. Konvencio inter SAT kaj LEA-oj. Akcentado de la kultura, eduka, ne-politika kaj kontraŭdogma karaktero de SAT. BRUIN. Okazis ankaŭ la SAT kongreso 1976 kaj la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en 2003.
EdE-G


Enhavo

[redaktu] Urba blazono de Gotenburgo

Leono rigardas en la heraldike "malĝustan" direkton.

[redaktu] Esperantistoj de Gotenburgo

Tie loĝis Thorsten Torbäj kaj Märtha Andréasson

[redaktu] Eksteraj ligoj

•  http://www.goteborg.com
•  http://www.goteborg.se/
•  Esperanto-Societo de Gotenburgo
•  UK en 2003

[redaktu] Vidu ankaŭ



Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Göteborg sub la gloso Göteborg
Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al



Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon.