Västra Götalands län

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Västra Götalands län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Västra Götaland vapen.svg SverigesLän2007Västra Götaland.svg
Ŝtato Flago-de-Svedio.svg Svedio
Provinca litero O
Provinca kodo 14
Historia(j) provinco(j) Vestrogotio, partoj de Bohuslando kaj Dalio
Ĉefurbo Göteborg
Komunumoj 49
Provincestro Lars Bäckström
Areo (suma) 23.956 km²
Loĝantoj 1.581.850 (stato de la 31-a de marto 2011[1])
Ekestodato 1998
Retejo www.o.lst.se
v  d  r
Information icon.svg

Västra Götalands län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Vestrogotio kaj iujn partojn de Bohuslando kaj Dalio. Administra centro de la provinco estas la urbo Göteborg aŭ esperante Gotenburgo. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 23.956 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 1.581.850 loĝantoj.

En sia nuna formo la provinco kreiĝis en 1998 per unuigo de la ĝistiamaj modernaj provincoj Göteborgs och Bohus län, Älvsborgs län kaj Skaraborgs län, laŭ la teritoriaj limoj per tio reproksimiĝante al la malnova provinco Vestrogotio.

Post la ĉefurba regiono Stockholms län la provinco Västra Götalands län estas tiu kun plej da loĝantoj. Preskaŭ 17 procentaĵo de ĉiuj svedoj vivas ĉi-tie.

la neoficiala flago de okcidenta Svedio


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.scb.se/Pages/TableAndChart____228187.aspx