Norrbottens län
| Norrbottens län | |
|---|---|
| Blazono de la provinco | Situo en Svedio |
| Ŝtato | |
| Provinca litero | BD |
| Provinca kodo | 25 |
| Historia(j) provinco(j) | Norda Botnio kaj parto de sveda Laponio |
| Ĉefurbo | Luleå |
| Komunumoj | 14 |
| Provincestro | Per-Ola Eriksson |
| Areo (suma) | 98.249 km² |
| Loĝantoj | 248.421 (stato de la 31-a de marto 2011[1]) |
| Ekestodato | 1810 |
| Retejo | www.bd.lst.se |
Norrbottens län estas la plej norda el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras tiun de la historia provinco Norda Botnio kaj krome parton de sveda Laponio. Administra centro de la provinco estas la urbo Luleå. Laŭ la stato de la 1-a de januaro 2008, la provinco kovras areon de 98.249 kvadrataj kilometroj, kaj la 31-an de marto 2011 en ĝi vivis 248.421 loĝantoj.
La teritorio de la provinco kovras proksimume 23,5 % de la suma areo de Svedio. Kompare al la sudo kaj centro de Svedio, ĝi estas tre maldense loĝata.
En la provinco troviĝas la monto Kebnekaise, kiu altas 2.111 metrojn kaj sekve estas la plej alta monto de Svedio, kaj la lago Hornavan, kiu per profundo de 232 metroj estas la plej profunda lago de Svedio.
La tradicia setloregiono de la sameoj, do la teritorio Sameio ampleksas inter alie tiun-ĉi provincon de Svedio, krom la plejan nordon de Norvegio kaj Finnlando, kaj iom da najbara regiono de la Kola duoninsulo en Rusio.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Blekinge län | Dalarnas län | Gävleborgs län | Gotlands län | Hallands län | Jämtlands län | Jönköpings län | Kalmar län | Kronobergs län | Norrbottens län | Örebro län | Östergötlands län | Skåne län | Södermanlands län | Stockholms län | Uppsala län | Värmlands län | Västerbottens län | Västernorrlands län | Västmanlands län | Västra Götalands län

