Haparanda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haparanda
urba areo de Svedio • limurbo • urbo dividita de landlimo
Administrado
Provinco Norrbotten (historie),
Norrbottens län (moderne)
Demografio
Loĝantaro urba areo: 5 856 (fine de 2 010),
tuta komunumo: 9 776 (fine de 2 014)
Loĝdenso 1 070 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 65° 50′ N, 24° 7′ O (mapo)65.83417817793824.117032965922Koordinatoj: 65° 50′ N, 24° 7′ O (mapo) [+]
Areo 4,43 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Haparanda (Svedio)
Haparanda (Svedio)
DEC
Haparanda
Haparanda
Situo de Haparanda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Haparanda [+]
vdr

Haparanda (jen svede, finne Haaparanta, signifo "popla plaĝo") estas malgranda urbo en norda Svedio, en la historia provinco (svede landskap) Norrbotten (svede Norrbotten) respektive la moderna provinco Norrbottens län. Ĝi situas apud la landlimo al Finnlando kaj la lima rivero Tornio (finne nomata Tornionjoki, svede Torne älv, nord-samee Duortneseatnu, tornival-finne Tornionväylä)). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la finna urbo Tornio, kun kiu Haparanda proksime kunlaboras. La urbo estis fondita en 1821 por ke ĝi anstataŭigu Tornion, kiun Svedio perdis al Rusio en Traktato de Hamina en la jaro 1809.

En la regiono Haparanda parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.

Signifo de la limo[redakti | redakti fonton]

Monumento en Haparanda memorigante pri la evaguigo de finnaj infanoj al Svedio en la Dua Mondmilito. La konstruaĵoj dekstre estas en Tornio, Finnlando.

La rilatoj inter la du apudaj loĝlokoj estis ĉiam amikaj. Granda parto de la loĝantaro de Haparanda parolis ambaŭ la svedan kaj finnan. Hodiaŭ la du urboj estas proksime interligitaj ekonomie kaj socie; ili konstituas transliman kunurbigon. Ĉar Ekde Svedio kaj Finnlando estas en malsamaj horzonoj, Haparanda estas unu horo malantaŭ Tornio. Tio ebligas unikan spektaklon en la silvestra nokto, kiam la homoj povas festi la komenciĝon de la nova jaro dufoje. Ekde 2005 la urboj reklamas sin kiel "Haparanda-Tornio" en Svedio, kaj kiel "Tornio-Haparanda" en Finnlando.

Haparanda havas fervojan stacidomon, sed la linio estas nun uzata nur por karĝotrajnoj. La stacidoma konstruaĵo estas uzataj de junulara klubo, kaj foje por koncertoj. Ili inkludas kio estis origine la lima doganejo kaj la landlima kontrolejo. La trajnlinio estis la nura vojo malfermita inter Rusio kaj Germanio en la Unua Mondmilito, kaj dum la Dua Mondmilito multaj el la proksimume 80 000 finnaj infanoj evakuitaj al Svedio eniris la lando tie ĉi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

loka hotelo kaj urbodomo