Tornio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tornio
Blazono de Tornio Tornio sur la mapo de Finnlando
Blazono Situo
www.tornio.fi
Gubernio Laponia gubernio
Provinco Laponia provinco
Fondita 1621
Areo 1.227 km²
Loĝantaro 22.297
Finnlingvaj 98,7%
Svedlingvaj 0,3%
v  d  r
Information icon.svg

Tornio, finne Tornio, svede Torneå, samee Duortnus, estas malgranda urbo en Laponia provinco en Finnlando, apud la sveda landlimo kaj la lima rivero (finne Tornionjoki, svede Torne älv). Vid-al-vide trans la rivero troviĝas la sveda urbo Haparanda, kun kiu Tornio proksime kunlaboras.

Tornio estas fondita de sveda reĝo Gustavo la 2-a Adolfo en jaro 1621.

Nuntempe areo de Tornio estas 1 227,1 km² kaj ĝi havas 22 295 loĝantojn.

En la regiono ĉirkaŭ Tornio parolatas la tornival-finna lingvo, meänkieli, unu el la oficialaj minoritataj lingvoj de Svedio.