Hornavan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hornavan
Situo Sveda Sameio
Koordinatoj 66°14′N 17°30′O  /  66.233°N, 17.5°O / 66.233; 17.5 (Hornavan)Koordinatoj: 66°14′N 17°30′O  /  66.233°N, 17.5°O / 66.233; 17.5 (Hornavan)
Surfaca areo 252 km²
Maksimuma profundo 221 m
Surfaca alto 425 m
Insuloj 400 insuletoj
Setlejoj Arjeplog, Jäckvik
v  d  r
Information icon.svg
Situo de Hornavan en Svedio

Hornavan [′hu|rna|van] estas lago en norda Svedio. Ĝi situas en Arjeplog en la historia provinco Laponio kaj en la gubernio (administra provinco) Norrbottens län.

Ĝi estas lokita en la Skandinavia montaro, je alto de 425 metroj. La urbo Arjeplog estas situanta je ĝia sudokcidenta bordo. La surfaca areo ŝanĝiĝas inter 220 kaj 283 km², sed iuj fontoj de la informo donas ĝin kiel konstante 251 km²; ĉiukaze, ĝi estas la oka plej granda lago en Svedio. Kun plej granda profundo de 221 metroj ĝi estas ankaŭ la plej profunda.