Esperanto-Ligo por Norda Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Logoeusa.png

Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono.

ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto. Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.

usona licencplato "Saluton" komence de la 1990-aj jaroj

ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).

La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ).

ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).

Centra Oficejo[redakti | redakti fonton]

La Centra Oficejo, kun unu plentempa laboranto, estas en Emeryville, Kalifornio, kiu estas apud San Francisco.

William B. Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]