Brazila Esperanto-Ligo
El Vikipedio
Brazila Esperanto-Ligo estis fondita la 21-an de julio 1907 kaj agnoskita kiel utila por la nacia publiko la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo kaj agas interalie tiel:
- eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
- havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto;
- havas bibliotekon;
- organizas korespondajn kursojn;
- peras abonojn de Esperanto-revuoj kaj -ĵurnaloj;
- okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto.
