Braziljo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Braziljo
Brasília.jpg
Blazono de Braziljo
Flago de Braziljo
Blazono Flago
Himno
Datreveno 21-a de aprilo
Fondiĝo 1960
omo de la loĝanto brasiliense
Moto "Venturis ventis"
Situo
Situo de Braziljo
Subŝtato [[Federacia Distrikto]]
Mezoregiono [[]]
Mikroregiono [[ (mikroregiono)|]]
Najbaraj Urboj Ne disponebla
Distanco al la Ĉefurbo 0 kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 5.802,00 km²
Loĝantaro 2.606.885 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 423,30 loĝ./km²
Alteco 1000 metroj
Klimato tropika Cwa
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0,844 2000 [2]
MEP R$ 89.630.109.000 (3) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 37.600,00 2006 [3]


Braziljo estas la ĉefurbo de Brazilo kaj de la samnoma federacia distrikto. La urbo situas en la altebeno de Gojaso 950 kilometrojn nordokcidente de Rio de Janeiro ĉirkaŭ 1060 metrojn super marnivelo. Post kiam jam 1823 leviĝis ideoj konstrui novan ĉefurbon, okazis urboplanada konkurso en la jaro 1956. Baza skemo de la realigita projekto estas 13 kilometrojn longa paraboloida akso de ĉefa trafiko, kiun flankumas loĝkvartaloj, kaj dua rekta Monumenta akso 6 kilometrojn longa, kiu kruciĝas kun la alia rektangule. Ĉirkaŭ la Monumenta akso ariĝas parlamentaj, registaraj, kulturaj kaj komercaj konstruaĵoj. Ĉe ĝia sudorienta fino troviĝas la Placo de la tri potencoj kun la konstruaĵoj de la parlamento, de la supera juĝo kaj de la registaro ( Verkoj de Oscar Niemeyer ).

La urbo nomiĝas Brazilio en PIV1970 kaj la kongresa libro de la UK en 1981, sed Braziljo en PIV2002 kaj Aktoj de la Akademio, III, 1975-1991 .

Enhavo

[redakti] Esperanto en Braziljo

Dum multaj jaroj ne ekzistis movando en Braziljo, ĉar oni timis kverelon kun Brazila Esperanto-Ligo kies sidejo estis en Rio-de-Ĵanejro. Nur en 1974, fondiĝis Brazila Konsilantaro de Esperanto. La ĉefa celo de Brazila Konsilantaro de Esperanto estis ebligi la interkomunikiĝon inter la esperantaj organizoj en la tuta lando kaj kunlabori pro la translokiĝo de Brazila Esperanto-Ligo de Rio de Janeiro al Brasília, ĉar la Federacia Distrikto estas en la centro de la lando kaj pli proksime de la povoj de la respubliko, kio certe helpos la disvastigadon de la lingvo kaj de la Esperanto-movado ĝenerale.

La 66-a Universala Kongreso de Esperanto – de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 1981, okazis en Braziljo.

Nur en 1986 Brazila Esperanto-Ligo translokiĝis al Braziljo, post daŭra debatado.

[redakti] Referencoj

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008. Elŝutita je 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano. Elŝutita je 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006. Elŝutita je 26 de junio 2009.

[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Vidu ankaŭ


Ĉefurboj de Brazilo Flago de Brazilo
Aracaju | Belo Horizonte | Belém | Boa Vista | Brasília | Campo Grande | Cuiabá | Curitiba | Florianópolis | Fortaleza | Goiânia | João Pessoa | Macapá | Maceió | Manaus | Natal | Palmas | Porto Alegre | Porto Velho | Recife | Rio Branco | Rio de Janeiro | Salvador | São Paulo | São Luís | Teresina | Vitória