Recife

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urbo Recife
Fotomontaĵo

Flago

Blazono

Flago Blazono
municipo de Brazilo • milionurbo
Datreveno 12-a de marto
Fondiĝo 1537
Nomo de la loĝanto recifense
Moto "Lucea Omnibus"
Urbestr(in)o Geraldo Júlio (socialdemokrato) ĝis 2016
Situo
Situo de Recife
Situo de Recife
Subŝtato Pernambuko
Mezoregiono Metropolitana do Recife
Mikroregiono Recife
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 218,435 km²
Loĝantaro 1.637.834 loĝ. 2018 [1]
Loĝdenso 7.498,04 loĝ./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-3
Sociaj indikiloj
IHD 0,797 2000 [2]
MEP R$ 18.318.451.000 (17) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 12.091,00 2006 [3]
vdr

Recifo, portugale Recife /he'si.fi/, (218 kvadratajn kilometrojn, 1.650.000 loĝantojn) estas ĉefurbo de Ŝtato Pernambuko kaj ĉefa havenurbo de ekstrema nordorienta regiono de Brazilo.

Recifo situas apud Atlantiko kaj kelkaj riveroj, ĉefe la Capibaribe kaj la Beberibe. Estas alinomata "Brazila Venecio" pro multeco de kanaloj kaj riveroj.

Malgraŭ la najbara urbo Olinda estis la unua pernambuka ĉefurbo, Recifo, fondita ej 1537 estas la plej antikva el la landaj ĉefurboj. Ĝi troviĝas antaŭ la Atlanktika Oceano, grandas proksimume 218 km² kaj ĝia popolo entutas pli-malpli 1,53 milionojn da personoj (ĝi grandiĝas ĝis 3,7 milionoj, se ni konsideras la tutan metropolan regionon). Tiu Recifo-Metropola Regiono estas la plej multhoma el Nordoriento, kaj ĝi estas la kvina metropolo en la lando. Paulista kaj Camaragibe estas municipoj kaj urbegoj de Pernambuko; ili apartenas al urbaro de Recife.

Ĝi havas MEP (Malneta Enlanda Produkto) de pli ol 14 miljardoj de realoj, kaj la ekonomiko devenas plejparte el komerco, servoferoj kaj turismo.

En Recifo, okazas la kunigo de la riveroj Beberibe kaj Kapibaribe, kiuj enmaras la Atklanktikan Oceanon. La popola onidiro asertas ke la Oceano devenas de la unuiĝo de la du riveroj.

Ĉirkaŭata de riveroj kaj plena el pontoj, Recifo havas multajn insulojn kaj manglaron, kiuj plibeligas ĝian geografian aspekton. Ĝi estas internacie konata kiel “Brazila Venecio”, dank’al rivera simileco al tiu mondfama itala urbo. Ĝia Metropola Regiono akaparas la 14-ajn urbojn de la Granda Recifo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La urbon fondis la portugalanoj, en 1537, kaj restis portugala propraĵo ĝis la Brazila Sendenpendiĝo, escepte dum la Nederlanda Okupo, en Centjaro XVII, inter 1630 kaj 1654. En tiu tempo, estis delonge konata la periodo inter 1637 kaj 1644, kiam ĝi estis sub la gvido de Mauricio de Nassau (Maŭricjo de Nasau) (Mauritsstad, “Maŭricja Urbo” el la Nederlanda. La tiama vilaĝeto fariĝis vilaĝo kaj poste, en 1823 ĝi altiĝis al la kategorio de urbo.

Recifo naskiĝis kiel vilaĝo de fiŝkaptistoj en tria jardeko de la 16-a jarcento, apud natura haveno formata de koralaj rifoj, de kio originis ĝian nomon (Recife en la portugala signifas Rifo). La urbo kreskis kiel komerca centro, favorata de ĝia haveno kaj de ĝia privilegiata stiuo por komercado kun Eŭropo. Recifo estis ĉefurbo de "Nova Nederlando" dum 24 jaroj en 17-a jarcento, kaj dum tri jarcentoj estis unu el la tri plej gravaj urboj de Brazilo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Recifo havas tropikan klimaton, kun alta aerhumideco. Ĝi havas ekvilibran tutjaran temperaturon pro la proksimeco de la urbo al la maro. Januare ĝia temperaturo atingas la plej altajn, kies maksimumo estas 30oC kaj la minimuma estas 25oC, plensuna. Julie ĝia temperaturo falas al la plej malaltaj, tiam ties maksimumo estas 27oC kaj la minimuma 22oC, plenpluva. La jara temperaturo estas de 25,2oC.

Demografio kaj etnoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ la landa kontrolo de 2006, la urbo havas 1.515.052 loĝantojn, kun demografia denseco je 6.422 loĝ/km2. Laŭ konataj datumoj de 2005, 35,2% el la homoj estas blankaj, 56,9% estas griza, 7,1% nigra kaj 0,8% flavaj kaj indiĝenaj.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

Festoj[redakti | redakti fonton]

La karnavalo en Recife estas krom la karnavaloj en Salvador de Bahio kaj en Rio-de-Ĵanejro la plej granda karnavala okazaĵo de Brazilo. Ĝi ofertas krom karnavalaj paradoj kaj strata karnavalo aron da variaj muzikaj prezentadoj, kiuj okazas en Recife, ĉefurbo de la brazila federaciero Pernambuko. Recife havas per Galo da Madrugada („koko de la matenkrepusko“) la tutmonde plej grandan karnavalan blokon.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Karnavalo
Recife.

La urbo enhavas konsiderindan historiajn kaj kulturajn riĉecon kaj ankaŭ belegajn urbajn strandojn. Recifo alvenigas turistojn el ĉie. Elstariĝas inter la allogaj kulturaj eventoj la Karnavalo kaj la Junia Festo Sankta Johano. Rezulte de la kultura sufiĉego, ĝi havas kuriozaĵojn mondfamajn. Unu el tiuj estas ke en Recifo oni trovas la plej grandan Karnavalan Blokon de la mondo, la t.n. Galo da Madrugada (Frumatena VirKoko), kiu kunigas proksimume 2 milionoj da homoj (pli granda nombro ol la propra loĝantoj de la urbo) kiuj alvenas el ĉie en Brazilo kaj eksterlando.

Medicino[redakti | redakti fonton]

La plej grava el la regionoj Nordoriento/Nordo kaj la dua plej granda em Brazilo. Ĝi entutas hospitalojn kaj klinikojn kiuj oferas, kune, pli-malpli 8,2 mil restlokojn. Kaj laŭ la Sindikato de la Hospitaloj el Pernambuko, la registroj montras en 2000 fakturon de 220 miliono da realoj. Dank’al tiu medicina arigo Pernambuko disponas, proporcie, je pli komputaj tomografioj ol landoj samkiel Kanado kaj Francio. Plejparto el la modernaj hospitaloj kiuj partoprenas la Medicinan Arigon troviĝas en kvartaloj Derby kaj Ilha do Leite (Ilja do Lejte).

Teknologio[redakti | redakti fonton]

Alia forta aspekto de la urbo estas la softvara disvolviĝo-arigo, nomata Porto Digital, kiuj enhavas diversajn teknologiajn kaj informajn entreprenojn. Ili eksportas tiujn produktojn al Japanio, Ĉinio kaj aliaj landoj.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tiu elstariĝas kiel forta, la civila konstruo-industrio, unu el la plej grandaj en la lando. Laŭ la retpaĝo Emporis, Recifo havas entute 1103 ĉielskrapuloj (tiaj konsideritaj laŭ la retpaĝo kiam la konstruaĵo plialtas ol 12 etaĝoj). Nur la urboj San-Paŭlo kaj Rio-de-Ĵanejro havas pli altajn konstruaĵojn, kaj tiuj urboj havas urban teritorion pli ol kvin fojoj pli granda ol Recife.

Komerco[redakti | redakti fonton]

La Shopping Center Recife (Butikejo Recife), la plej granda aĉet-loko en Nordo/Nordoriento kaj unu el la plej grandaj el brazilo. Ĝi havas 465 butikojn, dek kinofilmo-ĉambrojn, ok restoraciojn, kvar manĝoplacojn kaj pli ol 5 mil parko-lokojn. Unu el ĝiaj avantaĝoj kaj allogejoj estas la Skulptaĵo-Placo, unu el la plej grandaj ekspozicio-lokoj em Nordoriento. Vi trovos ankaŭ aliaj butikejoj, kiel Takaruna (Olinda), Plaza Casa Forte (Plaza Kaza Forte) (Recifo), Paço Alfândega (Paso Alfandega) kaj Boa Vista (ambaŭ ankaŭ en Recifo).

Esperanto en Recife[redakti | redakti fonton]

En 1932, estis kreata katedro de Esperanto ĉe la Popola labor-universitato, en Recifo, por kiu estis nomata instruanto la sindona Esperantisto Sebastião Albuquerque.

La unua manifestiĝo de la E-movado en Pernambuco okazis kiam estis fondita Pernambuco Esperanto-Klubo, kiu rapide malaperis. Tiutempe estis nur malmultaj izolitaj esperantistoj, sen kondiĉoj por disvastigo de la lingvo. Tie, la vera simbolo de la esperanta idealo estas D-ro Methodio Maranhão, delegito de UEA, klera kaj tre entuziasma esperantisto, sed, antaŭ siaj multaj aferoj, li malmulte povis disvastigi la lingvon. Post lia forpaso, liaj filoj donacis lian belan E-bibliotekon al Pernambuka Esperanto-Asocio.

En la 21-a de Aprilo 1938 estis fondita Pernambuka Esperanto-Asocio, kiam jam ekzistis Pernambuka Esperanto-Societo ekde 1925. En la sama epoko ekzistis ankaŭ, en “Bairro da Torre” (Kvartalo de la Turo), “Esperanto Voleibol Club”.

En Novembro 1939 estis fondita en Garanhuns “Esperanta Grupo Ismael Gomes Braga”, kiu dum kelkaj jaroj subtenis viglan esperantan aktivecon.

Oni povas diri, ke E-movado en Pernambuco vivas dank’al la dediĉaj klopodoj de Pernambuka Esperanto-Asocio, kies persista laboro meritas aplaŭdon de la esperantistaro. Oni ne povas forgesi la nomon de Odilon Araújo, fondinto de la ĵurnalo “Pernambuco Esperantista”, kiu dum longa tempo subtenis vivanta la flamon de la esperanta idealo en Pernambuco. Estas esperantistoj izolitaj en multaj internlandaj urboj kiel “Triunfo”, “Palmares”, “Garanhuns”, “Caruaru”, “Ribeirão” kaj “Vitória de Santo Antão”.

En 1952 okazis en Recife la 13-a Brazila Kongreso de Esperanto per la kuna klopodo de ĉiuj samideanoj, sed elstariĝas la nomoj de Alfredo Azevedo, D-ro Fernando Laroca, Moacir da Silva Cunha, Ernesto Diniz, José Laércio, Neuse Araújo, Calinicio Silveira, Amaro Pinangé Soares, Arthur Velloso kaj Lurdinha Cordeiro.

La 3-an de Aprilo 1991 estis fondita en Recife Brazila Asocio pri Didaktiko de Esperanto-kursoj, kies fondinto, S-ro Jorge de Oliveira, celas ne nur gvidi kursojn sed ankaŭ realigi prelegojn kaj aliajn aktivecojn por la disvastigo de Esperanto.

En 1999 okazis ĉiumonate, en la Administra Fakultato de Recife, sub la gvido de Pernambuka Esperanto-Asocio, kunvenoj de esperantistaj instruistoj sub la prezido de D-ro Luís Márcio de Oliveira Assunção.

La sidejo propra de Pernambuka Esperanto-Asocio estas en strato Siqueira Campos, 279, Domturo Brasília, 5-a etaĝo, ĉambro 905 - Recife - PE.

Esperantistoj de Recife[redakti | redakti fonton]

Tie naskiĝis

Tie mortis

Gravuloj rilataj al Recifo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Brasileiro de Geografia e Estatística (IBGE) (29a de aŭgusto 2018). Estimativas da população residente no Brasil e unidades da federação com data de referência em 1º de julho de 2018. Alirita 29a de aŭgusto de 2018.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 12 de oktobro 2009.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 12 de oktobro 2009.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]