Aracaju

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Urbo Aracaju
Skyline de Aracaju com o Rio Sergipe.jpg
Blazono de Aracaju
Flago de Aracaju
Blazono Flago
Himno
Datreveno 17-a de marto
Fondiĝo 1855
Nomo de la loĝanto aracajuano
Moto "Pax et Labore"
(Paco kaj laboro)
Urbestr(in)o Edvaldo Nogueira (Komunista Partio de Brazilo)
Situo
Situo de Aracaju
Subŝtato [[Serĝipo]]
Mezoregiono Leste Sergipano
Mikroregiono Aracaju
Najbaraj Urboj Ne disponebla
Distanco al la Ĉefurbo 0 kilometroj
Geografiaj Aspektoj
Areo 181,80 km²
Loĝantaro 544.039 loĝ. 2009 [1]
Loĝdenso 2.952,60 loĝ./km²
Alteco 4 metroj
Klimato tropika As'h
Horzono UTC-3
Sociaj Indikiloj
IHD 0,794 2000 [2]
MEP R$ 5.029.753.000 (66) - 2006 [3]
MEP per capita R$ 9.954,00 2006 [3]
v  d  r
Information icon.svg


Aracaju (10°54′36″S 37°4′12″U  /  10.91°S, 37.07°U / -10.91; -37.07 (Aracaju)Koordinatoj: 10°54′36″S 37°4′12″U  /  10.91°S, 37.07°U / -10.91; -37.07 (Aracaju)) (foje Esperantigita kiel Arakaĵuo) estas ĉefurbo de la brazila subŝtato Sergipe. La municipo Aracaju havis 498.619 enloĝantojn en 174 km² (ĉ. 2800 loĝ/km²). Ĝi estas apud Atlantiko, kaj en ĝi estas la riveroj Sergipe kaj Poxim. Aracaju, ankaŭ aglomeriĝas al municipoj São Cristóvão, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros. Tiu ĉi aglomeraĵo konsistas el 766.803 enloĝantoj laŭ datumbazo de 2005.

Aracaju estis fondita en 1855 de brazila inĝeniero Sebastião Basílio Pirro. Aracaju ne estis tiam ĉefurbo de Sergipe. La vorto Aracaju signifas "akaĵuarbo de papagoj".

Esperanto en Aracaju[redakti | redakti fonton]

En Aracaju estis unu el unuaj Esperanto-grupoj de Brazilo, la Clube Esperanto, fondita de Alcebiades Paes en 1907. En 1918 estis tie la unua leĝo en Brazilo kiu permesis la instruon de Esperanto kiel laŭvola fako en publikaj lernejoj. En 1920 la 7-a Brazila Kongreso de Esperanto estus en Aracaju, sed la urba movado rezignis tion.

ZEO en Aracaju[redakti | redakti fonton]

En Aracaju troviĝas Largo Esperanto ("Placo Esperanto") en urbocentro, fine de strato Itabaianinha. (Foto videbla ĉe Ipernity)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas da população para o Brasil em 2008 (14 de aŭgusto 2009). Alirita 5 de septembro 2009.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2003-2006 (16 de decembro 2008). Alirita 26 de junio 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]